Выбрать главу

La unua tranoktejo estis sur arbara altaĵo. Samtempe kun la mallumiĝo ekflamis dekkelkaj fajroj, sur kiuj la negroj rostis sekigitan viandon kaj manĝis kukojn el maniok-radikoj, eligante ilin el la ujoj per la fingroj. Post la forigo de la malsato kaj soifo ili rakontis al si, kien kondukas ilin „bvana kubva" kaj kiel li rekompencos ilin. Kelkaj kantis, kaŭrante kaj serĉante ion en la fajro, kaj ĉiuj parolis tiel longe kaj laŭte, ke Staĉjo devis fine ordoni silenton, por ke Nel povu dormi.

La nokto estis tre malvarmeta, sed la sekvintan tagon, tuj post kiam la unuaj sunradioj lumigis la regionon, la aero plivarmiĝis. Je la sunleviĝo la junaj vojaĝantoj vidis strangan vidindaĵon. Ili jus alproksimiĝis al lageto etendiĝanta ĉirkaŭ du kilometrojn, aŭ pli ĝuste al granda flako formita de la pluvo en la monta valeto, kiam subite Staĉjo, sidante kun la knabineto sur King, kaj rigardante per la lorno la regionon, elkriis:

— Rigardu, Nel, rigardu, elefantoj iras al la akvo.

Kaj efektive en la distanco de duona kilometro oni vidis areton konsistantan el kvin bestoj, alproksimiĝantaj malrapide, unu post la alia, al la lageto.

— Ili estas iel strangaj elefantoj — diris Staĉjo, rigardante ilin konstante kun granda atento. — Ili estas malpli grandaj ol King, iliaj oreloj estas same malpli grandaj kaj mi tute ne vidas iliajn kojndentojn.

Dume la elefantoj eniris la akvon, sed ne haltis sur la bordo, kiel tion faris kutime King, kaj ili ne surverŝadis sin reciproke per la rostroj, sed iris pli kaj pli profunden, tiel ke fine nur iliaj nigraj dorsoj elstaris el la akvo kvazaŭ iaj rokblokoj.

— Kio estas tio? Ili subakviĝas — ekkriis Staĉjo.

La karavano alproksimiĝis rimarkeble al la bordo, kaj fine ĝi troviĝis tuj apud ĝi. Staĉjo haltigis ĝin kaj komencis rigardi kuri eksterordinara miro jen al Nel, jen al la lageto.

La elefantoj estis jam tute nevideblaj, nur sur la glata akva supraĵo oni povis eĉ per nuda okulo distingi kvazaŭ kvin rondajn ruĝajn florojn elstarantajn super la akvonivelo kaj balanciĝantajn per facila movo.

— Ili staras sur la fundo, kaj jen iliaj rostropintoj — aŭdiĝis Staĉjo, ne kredante al siaj propraj okuloj.

Poste li vokis Kali'n:

— Kali! — ĉu vi vidis?

— Jes, sinjoro, Kali vidi, ili estas akvaj elefantoj (Afriko posedas multe da neesploritaj sekretoj. La famoj pri akvaj elefantoj jam longe rondiris inter la vojaĝantoj, sed oni ne volis kredi al ili. En la lastaj tempoj la Muzeo de Naturscienco en Parizo sendis s-ron Le Petit, kiu vidis akvajn elefantojn en Kongio ĉe la bordo de la lago Leopoldo. Sciigas pri tio la germana gazeto „Kosmos" Nr. 6) — respondis trankvile la juna negro.

— Akvaj elefantoj?

— Kali vidi ilin ne unuafoje.

— Kaj ili vivas en la akvo?

— Nokte ili eliri en la ĝangalon kaj paŝti sin, kaj tage loĝi en lago, kiel kiboko (hipopotamoj). Ili eliri nur post la sunsubiro.

Staĉjo longe ne povis trankviliĝi pro mirego, kaj se la vojaĝo ne estus urĝa, li retenus la karavanon ĝis la vespero, por pli bone observi la nekutimajn bestojn. Sed venis en lian kapon, ke la elefantoj povas elakviĝi transe ĉe la alia flanko de la lago, kaj eĉ se ili elirus ie pli proksime, malfacile estus rigardi ilin en la mallumo. Do li donis la signon por ekmarŝi, sed dumvoje li diris al Neclass="underline"

— Nu! Ni vidis ion, kion vidis neniam la okuloj de eŭropano. Kaj mi pensas, ke se ni atingos feliĉe la oceanon, neniu kredos nin, ke en Afriko vivas akvaj elefantoj.

— Kaj se vi kaptus unu el ili kaj kunprenus ĝin kun ni al la oceano? — diris Nel, konvinkita kiel ĉiam, ke Staĉjo ĉion kapablas.

ĈAPITRO XLIV

Post dek tagoj da vojaĝado la karavano fine trairis la montoselojn kaj eniris en malsaman landon. Ĝi estis vasta ebenaĵo, nur en kelkaj lokoj formanta negrandajn montetojn, sed plejparte plata. La kreskajaro ankaŭ ŝanĝiĝis komplete. Ne estis grandaj arboj altiĝantaj unuope aŭ po kelkaj en la ondanta supraĵo de alta herbaro. Nur tie ĉi kaj tie kreskis en sufiĉe grandaj intervaloj akacioj donantaj gumon, kun trunkoj en la koloro de koraloj aŭ ombrelformaj, sed kun maldensa foliaro, kiu donis malmulte da ombro. Inter la termitejoj elstaris tie ĉi kaj tie eŭforbio kun branĉoj similaj al la brakoj de kandelabro. Sub la ĉielo ŝvebis vulturoj, kaj malpli supre flugadis de akacio al akacio birdoj el la speco de korvoj, kun nigra-blanka plumaro. La herbaro estis flavkolora ankaŭ en la spikoj, kiel matura sekalo. Kaj tamen tiu seka ĝangalo videble abundis per nutraĵo por granda nombro da bestoj, ĉar kelkfoje dum la tago la vojaĝantoj renkontis grandajn arojn da gnu-antilopoj, bubaloj kaj precipe zebroj.

La varmego sur la malferma kaj senarba ebenaĵo fariĝis neeltenebla. La ĉielo estis sennuba, la tagoj tre lacigaj kaj la noktoj havigis malmulte da ripozo. La vojaĝo fariĝis ĉiutage pli kaj pli laciga. En la vilaĝoj, kiujn renkontis la karavano, tre sovaĝa loĝantaro akceptis ĝin kun timo, sed plejparte malvolonte, kaj se ne estus la sufiĉe granda nombro da armitaj gardistoj, kaj krome, se ne estus la vido de blankaj vizaĝoj, de King kaj Saba, niajn vojaĝantojn minacus granda danĝero.

Helpe de Kali Staĉjo sukcesis sciiĝi, ke pli fore tute ne estas vilaĝoj kaj ke la lando estas senakva. Estis malfacile tion kredi, ĉar la multaj aroj da bestoj, kiujn oni renkontis, ja devis ie trinki. Sed la rakontoj pri la dezerto, en kiu estas nek riveroj nek flakoj, teruris la negrojn, kaj komenciĝis la forkurado. Kiel unuaj faris tion M'Kunje kaj M'Pua. Feliĉe oni rimarkis ilian forkuron sufiĉe frue kaj la rajdantaj postkurantoj kaptis ilin ankoraŭ proksime al la tendaro, kaj kiam oni alkondukis ilin, Kali prezentis al ili helpe de bambuo la tutan neĝustecon de ilia ago. Staĉjo, kolektinte ĉiujn gardistojn, faris al ili alparolon, kiun la juna negro tradukis en lian lingvon. Profitante de la okazo, ke en la lasta ripozhaltejo leonoj muĝis dum la tuta nokto ĉirkaŭ la tendaro, Staĉjo penis konvinki siajn homojn, ke kiu forkuros, tiu sendube fariĝos ilia kaptaĵo, kaj eĉ se li tranoktus sur akacioj, li certe trovos tie ankoraŭ pli teruran „vobo". Li krome diris, ke kie vivas antilopoj, tie nepre devas esti akvo, kaj se sur la plua vojo oni trafos senakvajn regionojn, oni ja povas kunpreni la akvon por du aŭ tri tagoj en sakoj faritaj el ledoj de antilopoj. La negroj, aŭskultante liajn vortojn, ripetadis ĉiumomente unuj al la aliaj: „Ho, patrino, jen kio estas vero!", sed la sekvan nokton forkuris kvin Samburuanoj kaj du Va-himanoj, kaj poste ĉiunokte la nombro de la forkurantoj pliiĝis.

M'Kunje kaj M'Pua tamen ne provis sian bonŝancon duafoje pro la simpla kaŭzo, ke Kali ordonis kateni ilin ĉiutage tuj post la sunsubiro.

Sed la lando fariĝis pli kaj pli seka, kaj la suno elbruligis senkompate la ĝangalon. Akacioj ne plu estis videblaj. La aroj da antilopoj ankoraŭ aperis, sed malpli multnombre. La azeno kaj la ĉevaloj trovis ankoraŭ sufiĉan nutraĵon, ĉar sub la alta sekiĝinta herbo kaŝiĝis en multaj lokoj malpli alta, pli verda kaj malpli seka herbo. Sed King, kvankam ĝi ne kapricis pri la nutraĵo, rimarkeble malgrasiĝis. Tiel ofte kiel ĝi trafis akacion, ĝi rompis la arbon per la kapo kaj formanĝis zorge ĉiujn foliojn kaj silikvojn, eĉ la pasintjarajn. Ĝis nun la karavano ja ĉiutage trafis akvon, sed ofte tiu ne estis bona, kaj oni devis ĝin filtri, aŭ ĝi estis sala kaj tute ne taŭgis por trinkado. Poste okazis kelkfoje, ke la homoj senditaj antaŭe de Staĉjo sub la komando de Kali, revenis trovinte nek flakon nek rivereton kaŝitan en terfendaĵoj, kaj Kali deklaris kun ĉagrena mieno: „Madi apana" (ne estas akvo).

Staĉjo komprenis, ke tiu lasta, sed longdaŭra vojaĝo, tute ne estos pli facila ol la antaŭaj, kaj li komencis maltrankviliĝi pri Nel, ĉar ankaŭ en ŝi li rimarkis ŝanĝojn. Ŝia vizaĝeto, anstataŭ bruniĝi pro la suno kaj vento, iĝis ĉiutage pli pala, kaj la okuloj perdis la kutiman brilon. Sur la seka ebenaĵo libera de kuloj, ja ne minacis la febro, sed estis videble, ke la terura varmego ruinigas la fortojn de la knabineto. La knabo kun kompato kaj samtempe kun timo rigardis nun ŝiajn malgrandajn manetojn, kiuj iĝis paperblankaj, kaj li amare riproĉis al si, ke, perdinte tro multe da tempo por preparoj kaj pafekzercoj kun la negroj, li elmetis ŝin al la vojaĝo en sezono tiel laciga.