Sub tiuj timoj pasis tago post la tago. La suno elsuĉis malseketecon kaj vivon el la tero pli kaj pli avide kaj senkompate. La herboj sulkiĝis kaj sekiĝis tiomgrade, ke ili rompiĝis sub la piedoj de la antilopoj, kaj ke preterkurantaj aroj, kvankam ne tiel multnombraj, flugigis polvajn nubojn. Tamen la vojaĝantoj trafis ankoraŭfoje rivereton, kiun ili ekkonis de malproksime laŭ longaj vicoj da arboj, kreskantaj ĉe ĝiaj bordoj. La negroj ekkuregis konkure al la arboj, kaj atinginte la bordon, ili kuŝiĝis sur ĝi pontforme, subakvigante la kapojn kaj trinkante tiom avide, ke ili ĉesis nur kiam krckodilo kaptis la manon de unu el ili. La aliaj ĵetis sin por savi la kamaradon kaj tuj ili eltiris el la akvo la abomenan lacertegon, kiu tamen ne volis lasi la manon de la homo, kvankam cni malfermis ĝian faŭkon helpe de lancoj kaj tranĉiloj. La aferon finis King, kiu, metinte sian piedegon sur ĝin, dispremis ĝin tiel facile, kvazaŭ ĝi estus putriĝinta fungo.
Kiam la homoj fine kvietigis sian soifon, Staĉjo ordonis konstrui sur la malprofunda akvo rondan barilon el altaj bambuoj kun nur unu enirejo de la bordo, por ke Nel povu kun plena sendanĝero bani sin. Krom tio li starigis ĉe la enirejo King'on. La bano ege refreŝigis la knabineton, kaj la ripozo redonis al ŝi iom da forto.
Je la granda ĝojo de la tuta karavano kaj Nel „bvana kubva" decidis resti ĉe tiu akvo du tagojn. Sciiĝinte pri tio la homoj ekhavis bonegan humoron kaj baldaŭ forgesis pri la trapasitaj vojaĝpenoj.
Post dormado kaj manĝado kelkaj negroj komencis vagadi inter la arboj ĉe la riverbordo, serĉante palmojn, kiuj donas sovaĝajn daktilojn kaj t.n. „larmojn de Ijobo", el kiuj oni faras kolringojn. Kelkaj el ili revenis al la tendaro antaŭ la sunsubiro, portante iajn blankajn kvadratformajn objektojn, en kiuj Staĉjo rekonis siajn proprajn flugdrakojn.
Unu el tiuj flugdrakoj portis la n-ron 7, kio estis pruvo, ke ĝi estis suprenlasita ankoraŭ de sur la monto Linde, ĉar la infanoj suprenlasis kelkdekojn de ili el tiu loko. Staĉjon ege ekĝojigis tiu vido kaj donis al li fidon.
— Mi ne esperis, — li diris al Nel — ke la flugdrakoj povu traflugi tiel grandan distancon. Mi estis certa, ke ili restos ie sur la pintoj de la montaro Karamojo, kaj mi suprenlasis ilin nur ĉiuokaze. Sed nun mi vidas, ke la vento povas ilin forporti, kien ĝi volas, kaj tial mi esperas, ke tiuj, kiujn ni elsendis de sur la montoj ĉirkaŭantaj Bassa-Narok kaj nun dumvoje, atingos certe la oceanon.
— Jes, ili certe atingos la oceanon — respondis Nel.
— Donu tion Dio! — aldonis la knabo, pensante pri la danĝeroj kaj penoj de la plua vojaĝo.
La trian tagon la karavano ekiris de tiu rivereto, kunprenante en ledaj sakoj grandajn provizojn da akvo. Antaŭ ol vesperiĝis, ili ree eniris regionon sunbruligitan, kie eĉ ne kreskis akacioj, kaj la tero en kelkaj lokoj estis tiel nuda kiel draŝejo. De tempo al tempo ili renkontis pasiflorojn kun trunkoj profunde eniĝintaj en la teron, similaj al grandegaj kukurboj, ĝis du ulnoj da diametro. El tiuj grandegaj buloj kreskis lianoj maldikaj kvazaŭ ŝnuretoj, kiuj rampis sur la tero kaj kovris grandajn teritoriojn, formante tiel netraireblan densaĵon, ke eĉ por musoj estus malfacile traiĝi tra ĝi. Sed malgraŭ la bela verda koloro de tiuj kreskaĵoj similaj al la eŭropa ilekso, estis en ili tiom da dornoj, ke nek King nek la ĉevaloj povis en ili trovi iom da manĝaĵo. Ŝiris ilin nur la azeno, sed tre singarde.
Iafoje dum kelkaj anglaj mejloj ili vidis nenion alian krom hirta mallonga herbo kaj malaltaj kreskaĵoj, kiuj disfalis ĉe ilia ektuŝo. Post la unua tranokto falis vera fajro el la ĉielo dum la tuta sekvanta tago. La aero vibris, kiel en la Libia dezerto. Sur la ĉielo estis eĉ ne unu nubeto. La tero estis tiel surverŝita de lumo, ke ĉio ŝajnis blanka, kaj neniu voĉo, eĉ ne la zumado de insektoj, interrompis tiun mortan silenton trosatigitan per iu malbonaŭgura brilo.
La homoj estis tute surverŝitaj de ŝvito. De tempo al tempo ili kunmetis en unu granda amaso la pakaĵojn kun sekigita viando kaj la ŝildojn, por trovi apud ili iom da ombro. Staĉjo ordonis ŝpari la akvon, sed la negroj estas kvazaŭ infanoj, kiuj ne pensas pri la morgaŭo. Fine oni devis ĉirkaŭi per gardistoj tiujn, kiuj portis la sakojn kun akvo, kaj oni disdonadis akvon al ĉiu aparte. Kali okupiĝis pri tio tre skrupule, sed tio forprenis ege multan tempon, malfruigis la marŝon kaj samtempe la trovon de iu nova loko kun akvo. La Samburuanoj plendis ĉe tio, ke la Va-himanoj ricevas pli multe da akvo ol ili kaj la Va-himanoj asertis la samon pri la Samburuanoj. Ĉi lastaj komencis minaci, ke ili reiros, sed Staĉjo avertis ilin, ke Faru ordonos senkapigi ilin kaj li mem vokis siajn pafistojn armitajn per remingtonaj pafiloj, kaj ordonis al ili neniun lasi foriri.
La dua tranktejo okazis sur nuda ebenaĵo. Oni ne povis konstrui „boman", aŭ, kiel oni diras en Sudano, zeribon, ĉar estis neniu materialo. La tendaran gardon formis King kaj Saba. Ĝi estis sufiĉa, sed King, kiu ricevivs dekoble malpli multe da akvo, ol ĝi bezonis, trumpetis tiukaŭze ĝis la sunleviĝo, kaj Saba, elpendiginte la langon, turnis siajn okulojn al Staĉjo kaj Nel kun la muta peto pri eĉ unu akvoguto. La knabineto volis, ke Staĉjo donu al ĝi iom da trinkaĵo el guma botelo heredita de Linde, kiun li portis per ŝnuro pendigita sur la brako, sed li konservis tiun restaĵon por la etulino okaze de „nigra horo", do li rifuzis.
La kvaran tagon je la vespero restis jam nur kvin negrandaj sakoj kun akvo, tio estas, ke por ĉiu persono disponeblis apenaŭ po duona glaseto. Tamen, ĉar la noktoj estas ja pli malvarmetaj ol la tagoj kaj tiam la soifo turmentas la homojn malpli ol sub la brulantaj sunradioj, kaj ĉar la homoj ricevis jam matene po malgranda kvanto da akvo, Staĉjo ordonis konservi tiujn sakojn por la sekvonta tago.
La negroj grumblis kontraŭ tiu ordono, sed la timo antaŭ Staĉjo estis ankoraŭ tro granda, do ili ne kuraĝis ĵeti sin sur tiun lastan provizaĵon, tiom pli, ke ĉe ĝi gardostaris du homoj, armitaj per remingtonaj pafiloj, kiuj estis ŝanĝotaj ĉiuhore.
La Va-himanoj kaj Samburuanoj trompis la soifon, elŝirante trunketojn de mizeraj herboj kaj maĉante iliajn radiketojn. Tamen en ili estis preskaŭ neniu malseketeco, ĉar la senkompata suno elsuĉis ĝin eĉ el la terprofundo.
La dormo, kvankam ĝi ne kvietigis la soifon, permesis almenaŭ forgesi ĝin, do, kiam venis la nokto, la homoj lacaj kaj elĉerpitaj pro la tuttaga irado, kuŝiĝis, kvazaŭ senvivaj, kie ajn ĉiu staris, kaj endormiĝis profunde. Ankaŭ Staĉjo endormiĝis, sed en la animo li havis tro multe da zorgoj kaj maltrankviloj, por dormi kviete kaj longe. Post kelkaj horoj li vekiĝis kaj komencis pripensi, kion fari plu kaj de kie preni akvon por Nel kaj por la tuta karavano, kun homoj kaj bestoj. La situacio estis malfacila, kaj eble eĉ terura, sed la knabo kapabla helpi sin ne malesperis. Li komencis rememori ĉiujn okazintaĵojn, komence de ilia forkapto el Fajumo ĝis la nuna momento: do la unuan grandegan vojaĝon tra Saharo, la uraganon en la dezerto, la provojn de forkuro, Kartumon, Mahdi, Faŝodon, elŝiriĝon el la manoj de Gebhro, poste la pluan vojon post la morto de Linde ĝis la lago Bassa-Narok kaj ĝis ĉi tiu loko, en kiu ili devis nun tranokti. „Tiom ni travivis, tiom ni trasuferis — li diris al si — tiel ofte ŝajnis al mi, ke jam ĉio perdiĝis kaj ke mi trovos neniun helpon, kaj tamen Dio helpis min kaj mi ĉiam trovis la savon. Do ne estas eble, ke post la trapaso de tiel longa vojo kaj de tiel teruraj danĝeroj ni devus perei en ĉi tiu lasta vojaĝo. Nun estas ankoraŭ iom da akvo, kaj ĉi tiu regiono ja ne estas Saharo, ĉar se tiel estus, la homoj scius pri ĝi".