Выбрать главу

Sed la esperon subtenis en li ĉefe la fakto, ke en la suda oriento li vidis dumtage helpe de la lorno iajn nebulajn konturojn de montaro. Estis al ili eble cent anglaj mejloj, eble pli multe. Sed se oni sukcesus ilin atingi, ili estus savitaj, ĉar montoj malofte estas senakvaj. Sed kiom da tempo oni bezonus por tio, tion li ne scipovis kalkuli, ĉar tio dependis de la mont-alteco. La altegaj montopintoj estas videblaj en tiel travidebla aero, kiel en la afrika, je nemezurebla distanco, do oni devis trovi akvon pli frue. Alie minacis la pereo.

— Oni devas nepre! — ripetis al si Staĉjo.

La ronka spiro de la elefanto, kiu elblovis, kiel ĝi povis, la varmegon el la pulmoj, ĉiumomente interrompis tiujn meditojn de la knabo. Sed post kelka tempo ŝajnis al li, ke li aŭdas ian ĝemsimilan voĉon, venantan de la alia flanko de la tendaro, nome de tiu, en kiu kuŝis la sakoj kun akvo, kovritaj por la nokto per herbo. Ĉar la ĝemoj ripetiĝis kelkfoje, li tuj leviĝis, volante vidi, kio tie okazas. Li iris al la loko malproksima de la tendaro kelkdekojn da paŝoj. La nokto estis tiel hela, ke jam de malproksime li ekvidis du malhelajn korpojn kuŝantajn apud si kaj du pafiltubojn de remingtonaj pafiloj, brilantaj en la lunlumo.

— Negroj ĉiam estas la samaj! — li pensis. — Ili devis gardi tiun akvon, nun por ni pli karan ol ĉio alia en la mondo, kaj ili ekdormis ambaŭ tiel, kiel en siaj propraj kabanoj. Ho! la bambuo de Kali havos morgaŭ bonan laboron.

Pripensinte tion, li alproksimiĝis kaj puŝfrapis per la piedo unu el la gardistoj, sed tuj li retiriĝis kun teruro.

Jen la ŝajne dormanta negro kuŝis sur la dorso kun tranĉilo puŝita en la gorĝon ĝis la prenilo kaj apude la dua, kun la kolo ankaŭ tiel terure tratranĉita, ke la kapo estis preskaŭ apartigita de la trunko. Du sakoj kun akvo malaperis, tri aliaj kuŝis meze de la disĵetita herbo distranĉitaj kaj kaviĝintaj. Staĉjo sentis, ke liaj haroj hirtiĝas.

ĈAPITRO XLV

Je lia ve-krio alkuris kiel unua Kali, post li du pafistoj, kiuj estis anstataŭontaj la antaŭan gardon, kaj unu momenton poste ĉiuj Va-himanoj kaj Samburuanoj kolektiĝis, kriante kaj hurlante en la loko de la murdo. Ekestis granda konfuzo plena de ekkrioj kaj timo. Por la homoj temis ne tiom pri la mortigitoj kaj pri la murdo mem, kiom pri tiuj akvorestaĵoj, kiuj jam ensorbiĝis en la sunbruligita grundo de la ĝangalo. Kelkaj negroj ĵetis sin teren kaj, elŝirante per la fingroj terbuletojn, elsuĉis el tiuj ĉi la restaĵon de malseketeco. Aliaj kriis, ke malbonaj spiritoj murdis la gardistojn kaj distranĉis la sakojn. Sed Staĉjo kaj Kali sciis bone, kion pensi pri tiu afero. Inter tiuj hurlantaj homoj sur la herbotufo ja mankis M'Kunje kaj M'Pua.

En tio, kio okazis, estis io plia ol la murdo de la du garistoj kaj la ŝtelo de la akvo. La distranĉitaj akvosakoj atestis, ke tio estis venĝoago kaj samtempe la mort-verdikto por la tuta karavano. La pastroj de la malbona Mzimu venĝis kontraŭ la bona Mzimu. La sorĉistoj venĝis kontraŭ la juna reĝo, kiu malkovris iliajn trompaĵojn kaj ne plu permesis ekspluati la malklerajn Va-himanojn. Super la tuta karavano la morto etendis nun siajn flugilojn, kvazaŭ akcipitro super aro da kolomboj.

Kali rememoris tro malfrue, ke, havante en sia kapo ion alian, li tute forgesis katenigi la sorĉistojn, kiel li ordonis fari ĉiuvespere de post la tempo de ilia forkuro. Estis videble, ke la du pafistoj gardantaj la akvon, pro sia denaska neglektemo kuŝiĝis kaj endormiĝis. Tio plifaciligis al la friponoj la laboron kaj permesis al ili forkuri senpune.

Antaŭ ol la konfuzo kvietiĝis iomete kaj la homoj trankviliĝis de la teruro, pasis sufiĉe da tempo. Tamen la murdintoj ne povis esti malproksime, ĉar la tero sub la distranĉitaj sakoj estis malseketa kaj la sango, kiu elfluis el ambaŭ murditoj, ankoraŭ ne koaguliĝis komplete. Staĉjo ordonis tuj postkuri la forkurintojn, ne nur por puni ilin, sed ĉefe por reakiri la du lastajn sakojn kun akvo. Surĉevaliĝinte kaj kunpreninte dekkelkajn pafistojn, Kali komencis postkuri. Al Staĉjo, kiu en la unua momento ankaŭ volis partopreni, venis en la kapon, ke oni ne povas lasi Nel'on sola meze de la incitiĝo kaj ekscito de la negroj, do li restis. Li komisiis nur al Kali kunpreni la hundon.

Li efektive restis, ĉar li simple timis la ribelon, precipe flanke de la Samburuanoj. Sed en tio li eraris. La negroj ĝenerale eksplodas facile kaj ofte pro bagatelaĵo, sed kiam premas ilin granda malfeliĉo, kaj precipe, kiam aperas super ili la fatala mano de la morto, ili subiĝas al ĝi pasive, ne nur tiuj, kiujn la islamo instruis, ke la batalo kotraŭ la antaŭdestino estas vana, sed ankaŭ ĉiuj aliaj. Tiam nek la timo, nek la turmentoj de la lastaj momentoj povas veki ilin el la rigidiĝo. Tiel okazis ankaŭ nun. Kiam pasis la unua ekscitiĝo kaj kiam la penso, ke ili devas morti, fiksiĝis fine en iliaj mensoj, la Vahimanoj same kiel la Samburuanoj kuŝiĝis senbrue, por atendi la morton. Pro tio oni devis timi ne la ribelon, sed prefere tion, ĉu morgaŭ ili pretos leviĝi kaj daŭrigi la pluan vojaĝon. Kiam Staĉjo tion rimarkis, ekkaptis lin granda kompato pri ili.

Kali revenis jam antaŭ la tagiĝo kaj li tuj metis antaŭ Staĉjo du disŝiritajn sakojn, en kiuj restis nek unu guto da akvo.

— Sinjoro granda, — li diris — madi apana!

Staĉjo forviŝis per la mano la ŝvitkovritan frunton, post kio li demandis:

— Kaj M'Kunje kaj M’Pua?

— M'Kunje kaj M’Pua morti — respondis Kali.

— Ĉu vi ordonis ilin mortigi?

— Ilin mortigi leono aŭ „vobo".

Kaj li komencis rakonti, kio okazis. La kadavrojn de la du krimuloj ili trovis sufiĉe malproksime de la tendaro, en la loko, kie renkontis ilin la morto. Ili ambaŭ kuŝis unu apud la alia, ili ambaŭ havis kraniojn frakasitajn de malantaŭe, disŝiritajn skapolojn kaj formanĝitajn dorsojn. Kali supozis, ke, kiam la „vobo" aŭ leono aperis antaŭ ili ĉe la lunlumo, ili falis antaŭ ĝi vizaĝaltere kaj komencis petegi ĝin, ke ĝi donacu al ili la vivon. Sed la terura besto mortigis ilin ambaŭ kaj poste, kvietiginte la unuan malsaton, ĝi flarsentis la akvon kaj disŝiris la sakojn.

— Dio punis ilin — diris Staĉjo — kaj la Va-himanoj konvinkiĝos, ke la malbona Mzimu ne kapablas savi iun.

Kaj Kali ripetis:

— Dio ilin puni, sed ni ne havas akvon.

— Malproksime, antaŭ ni, mi vidis en la oriento montojn. Tie devas esti akvo.

— Kali vidi ilin ankaŭ, sed al ili multaj, multaj vojaĝtagoj…

Sekvis momento da silento.

— Sinjoro, — aŭdiĝis Kali — la bona Mzimu… bibi petu la Grandan Spiriton pri pluvo, aŭ pri rivero.

Staĉjo respondis nenion kaj foriris. Antaŭ la tendo li vidis la blankan figureton de Nel; la krioj kaj hurladoj de la negroj vekis ŝin jam delonge.

— Kio okazis, Staĉjo? — ŝi demandis, kurante al li.

Kaj li metis la manon sur ŝian kapeton kaj diris serioze:

— Nel, preĝu al Dio, ke li donu akvon, ĉar alie ni ĉiuj pereos.

Do la knabineto levis sian palan vizaĝeton supren kaj, fiksinte la okulojn al la arĝenta lundisko, komencis petegi pri la savo tiun, kiu sur la ĉielo movas sennombrajn stelojn, kaj sur la tero donas venton kaj pluvon.

* * *

Post sendorma, bruega kaj malkvieta nokto la suno leviĝis sur la firmamento tiel subite kiel ĉiam en la tropikaj regionoj, kaj fariĝis lumplena tago. Sur la herboj estis nek unu guto da roso, sur la ĉielo nek unu nubeto. Staĉjo ordonis al la pafistoj kolekti la homojn, kaj li faris al ili mallongan paroladon. Li deklaris al ili, ke jam ne estas eble reveni al la rivero, ĉar ili ja bone scias, ke dividas ilin de ĝi kvin nokto-tagoj da vojaĝo. Sed male neniu scias, ĉu ne estas akvo en la alia flanko. Eble eĉ ie ne malproksime troviĝos ia fonto, ia rivereto aŭ flako. Arboj ja ne estas videblaj, sed okazas tiel ofte, ke sur malfermaj ebenaĵoj, kie la ventoj forkaptas la semojn, arboj eĉ ne kreskas apud akvo. Hieraŭ ili vidis kelkajn grandajn antilopojn kaj kelkajn strutojn forkurantajn al la oriento, kio signifas, ke tie devas esti iu trinkloko. Pro tio, kiu ne estas malsaĝulo kaj kiu havas en la brusto koron ne leporan, sed leonan aŭ bubalan, tiu preferos iri antaŭen, eĉ en turmentoj pro soifo, ol kuŝi kaj atendi ĉi tie la alvenon de vulturoj aŭ hienoj.