Kaj tiel dirante, li montris per la mano kelkajn vulturojn, kiuj jam flugis ĉirkaŭe super la karavano. Post tiuj vortoj la Va-himanoj, al kiuj Kali ordonis leviĝi, ekstaris preskaŭ ĉiuj, ĉar alkutimiĝinte al la terura reĝa regado, ne kuraĝis kontraŭstari. Sed multaj el la Samburuanoj, rezulte de tio, ke ilia reĝo, Faru, restis ĉe la lago, jam ne volis leviĝi, kaj ili diris inter si: „Pro kio ni devas iri renkonte al la morto, kiam ĝi mem venos al ni?" Tiamaniere la karavano ekiris, malgrandiĝinta preskaŭ ĝis la duono; kaj ĝi iris tuj sub turmentoj, ear de post 24 horoj la homoj havis en la buŝoj nek guton da akvo, nek de iu ajn fluidaĵo. Eĉ en pli malvarma klimato tio estus dum la laboro neeltenebla sufero, kaj kion diri en tiu elbruligita afrika forno, en kiu eĉ tiuj, kiuj trinkas abunde, elŝvitas la akvon tiel rapide, ke ili povas preskaŭ en la momento de la trinkado forviŝi ĝin de sur sia haŭto.
Oni povis facile antaŭvidi, ke multaj homoj falos survoje pro elĉerpiĝo kaj pro sunfrapo. Staĉjo ŝirmis Nel'on kontraŭ la suno, kiel li nur povis, kaj ne permesis al ŝi elkliniĝi eĉ por momento el sub la palankeno, kies tegmenteton li kovris per peco da blanka perkalo, por duobliĝi ĝin. Per tiuj akvorestaĵoj, kiujn li havis ankoraŭ en la guma botelo, li preparis al ŝi fortan teon, kaj li donis ĝin al ŝi malvarmigitan, sen sukero, ĉar dolĉaĵoj kutime pligrandigas la soifon. Kun larmoj en la okuloj la knabineto petis lin insiste, ke li ankaŭ trinku iomete, do li metis al la buŝo la botelon, en kiu restis apenaŭ kelkaj fingringoj da akvo, kaj movante per la gorĝo, li ŝajnigis, ke li trinkas ĝin. En la momento, kiam li sentis sur siaj lipoj la malseketecon, ŝajnis al li, ke en la brusto kaj en la stomako li havas fajron, kaj se li ne tuj estingos tiun fajron, li certe falos senviva. Antaŭ liaj okuloj komencis vibri ruĝaj makuloj, kaj en la makzeloj li sentis teruran doloron, kvazaŭ iu enbatis en ili milojn da pingloj. Lia mano tremis tiel, ke li preskaŭ disverŝis ĉi tiujn lastajn gutojn. Tamen nur du aŭ tri li kaptis en la buŝo per la lango; la reston li retenis por Nel.
Pasis denove tago plena de suferoj kaj penoj, post kiu feliĉe venis nokto iom pli malvarmeta. Sed la sekvan matenon la varmego iĝis denove terura. Ne estis eĉ eta ventobloveto. La suno, kvazaŭ malbona spirito, ruinigis per vera fajro la sekan teron. La ekstremaj foroj de la horizonto blanketiĝis. Kien la okuloj povis atingi, estis videbla eĉ ne eŭforbio. Nenio — krom la sunbruligita malplena ebenaĵo, kovrita per tufoj de nigriĝinta herbaro kaj erikoj. De tempo al tempo aŭdiĝis en nemezurebla distanco mallaŭtaj tondroj, sed ĉe la serena ĉielo ili ne aŭguris fulmotondron, sed sekan veteron.
Je la tagmezo, kiam la varmego iĝas plej granda, necesis halti. Montriĝis, ke falis unu ĉevalo, dekkelkaj homoj restis survoje. Dum la ripozo neniu pensis pri manĝado. La homoj havis kaviĝintajn okulojn kaj krevintajn lipojn, kaj sur ili sekigitajn gutojn de sango. Nel penspiris, kiel birdo, do Staĉjo donis al ŝi la guman botelon, kaj kriinte: "Mi jam trinkis, mi trinkis!" li forkuris al la alia flanko de la tendaro, ĉar li timis, ke se li restos, li forprenos de ŝi la akvon, aŭ postulos, ke ŝi dividu ĝin kun li. Kaj ĉi tio estis eble la plej heroa ago dum la vojaĝo, Sed li mem komencis turmentiĝi terure. Antaŭ liaj okuloj flugis ĉiam ruĝaj makuloj. Li sentis en la makzeloj tiel grandan premadon, ke li malfermis kaj fermis ilin malfacile, Lia gorĝo estis seka kaj bruligita; neniom da salivo en la buŝo; lia lango kvazaŭ ligna. Kaj verdire pri li kaj por la tuta karavano tio estis la komenco de la turmentoj.
La tondroj anoncantaj la sekan veteron aŭdiĝis ĉiam en la ekstremaj malproksimoj de la firmamento. Ĉirkaŭ la tria horo, kiam la suno kliniĝis al la okcidenta flanko de la ĉielo, Staĉjo starigis la karavanon sur la piedoj kaj ekiris ĉe ĝia fronto al la oriento. Sed sekvis lin nun apenaŭ sepdek homoj, kaj ĉiumomente iu el ili kuŝiĝis apud sia pakaĵo por ne plu leviĝi. La varmego malgrandiĝis je kelkaj gradoj, sed ĝi estis ankoraŭ terura. En la senmova aero ŝvebis kvazaŭ haladzo. La homoj ne havis aeron por spirado, kaj ne malpli komencis suferi la bestoj. Unu horon post la ekiro falis denove unu ĉevalo. Saba iris maltrankvile kaj penspiris; de sur la elpendanta nigriĝinta lango ne falis eĉ unu guto da ŝaumo. King, alkutimiĝinta al la sekaj afrikaj ĝangaloj, suferis videble iom malpli, sed ĝi komencis esti kolera. Ĝiaj malgrandaj okuloj briletis per ia miriga lumo. Al Staĉjo, kaj precipe al Nel, kiu de tempo al tempo alparolis ĝin, ĝi ankoraŭ respondis per muĝado, sed kiam Kali neatente preteriris ĝin, ĝi gruntis minace kaj svingis sian rostron tiel forte, ke ĝi preskaŭ mortigis lin. Feliĉe la knabo tuj forsaltis flanken.
La okuloj de Kali estis kovritaj per sango, liaj vejnoj sur la kolo estis ŝvelintaj kaj krevintaj, kiel ĉe la aliaj negroj. Cirkaŭ la kvina horo li alproksimiĝis al Staĉjo kaj per obtuza voĉo, kiu malfacile eliĝis el lia gorĝo, li diris:
— Sinjoro granda, Kali ne plu povi iri. Alvenu ĉi tien la nokto.
Kaj Staĉjo venkis la suferon en la makzeloj kaj respondis kun streĉo:
— Bone! Ni haltu! La nokto alportos faciliĝon.
— Ĝi alportos morton — flustris la juna negro.
La homoj deĵetis de sur la kapoj la pakaĵojn, sed ĉar la temperaturaltiĝo en ilia densiĝinta sango atingis jam la plej altan gradon, ili ĉi-foje ne tuj kuŝiĝis teren. La koroj kaj la pulsoj en la tempioj, en la manoj kaj piedoj batis tiel forte, kvazaŭ ili estus krevontaj post momento. La haŭto sur iliaj korpoj, sekiĝinte kaj sulkiĝinte, komencis juki; en la ostoj ili sentis iun nekutiman malkvieton kaj en la internaĵoj kaj gorĝoj fajron. Kelkaj iris maltrankvile inter la pakaĵoj, aliajn oni vidis pli malproksime en la ruĝaj radioj de la subiranta suno, kiel ili treniĝis unu post la alia inter ia seka kreskaĵaro, kvazaŭ serĉante ion; kaj tio daŭris tiel longe, ĝis iliaj fortoj komplete elĉerpiĝis. Tiam ili falis teren laŭvice kaj kuŝis en konvulsioj. Kali ekkaŭris apud Staĉjo kaj Nel, kaptante aeron per la malfermita buŝo kaj komencis ripeti petege inter unu spiro kaj la dua:
— Bvana kubva, akvon!
Staĉjo rigardis lin per vitraj okuloj kaj silentis.
— Bvana kubva, akvon!
Kaj post momento:
— Kali morti…
Subite Mea, kiu el nekonataj kaŭzoj plej facile eltenis la soifon kaj plej malmulte suferis el ĉiuj, alproksimiĝis, eksidis apud li kaj, ĉirkaŭpreninte per la brako lian kolon, diris per sia mallaŭta, melodia voĉo:
— Mea volas morti kune kun Kali…
Ekestis longedaŭra silento…
* * *
Dume la suno jam subiris kaj la nokto kovris la tutan ĉirkaŭaĵon. La ĉielo iĝis malhelblua. Sur ĝia suda flanko ekbrilis la Kruco. Super la ebenaĵo ekflagris svarmoj da steloj. La luno eliĝis de sub la tero kaj komencis satigi per sia brilo la mallumon, kaj en la okcidento etendiĝis per eta kaj pala vespera ĉielruĝo la zodiaka lumo.
La aero ŝanĝiĝis en unu grandan luman maron. Pli kaj pli granda brilo superverŝis la tutan regionon. La palankeno, kiu pro forgeso troviĝis sur la dorso de King, kaj la tendoj brilis tiel, kiel en helaj noktoj brilas kalkitaj domoj. La mondo dronis en silento; la teron kaptis la dormo.
Kaj en tiu silento kaj en tiu kvieto de la libera naturo la homoj en la tendaro tordiĝis en suferoj kaj atendis la morton. Sur la arĝenta fono de la krepusko distingeble desegniĝis la grandega nigra staturo de la elefanto. La lunradioj lumigis krom la tendoj la blankajn vestojn de Staĉjo kaj Nel, kaj meze de erik-tufoj la malhelajn, kuntiriĝintajn korpojn de la negroj kaj la amasojn da pakaĵoj disĵetitaj tie ĉi kaj tie. Antaŭ la infanoj sidis, apogita sur la antaŭaj piedegoj, Saba kaj, levinte la kapon al la lundisko, hurlis melankolie.