Выбрать главу

En la animo de Staĉjo nur vagadis pens-restaĵoj, ŝanĝitaj je unu obtuza, malespera sento, ke ĉi-foje jam ne estas iu espero, ke ĉiuj ĉi nemezureblaj penoj kaj fortostreĉoj, tiuj suferoj, tiuj faroj de volo kaj kuraĝo, kiujn li plenumis dum la teruraj vojaĝoj de Medinet ĝis Kartumo, de Kartumo ĝis Faŝodo kaj de Faŝodo ĝis la nekonata lago, utilis al nenio kaj ke venas la neevitebla fino de la batalo kaj vivo. Kaj tio ŝajnis al li des pli terura, ĉar tiu fino venis ĝuste sur la lasta vojo, sur kies ekstremo kuŝas la oceano. Ho, li ne plu kondukos la malgrandan Nel al la bordo, li ne veturigos ŝin per ŝipo al Port-Saido, li ne redonos ŝin al s-ro Rawlison, kaj li mem ne ĵetos sin en la brakojn de la patro kaj ne aŭdos el lia buŝo, ke li agis kaj kondutis kiel brava knabo kaj kiel nobla polo! Fino, fino! Post kelkaj tagoj la suno lumigos nur senvivajn korpojn, kaj poste ĝi sekigos ilin simile al tiuj mumioj, kiuj en Egiptujo dormas en la muzeoj por la eterna dormo.

Pro turmentoj kaj temperaturaltiĝo li sentis kapturniĝon. Alflugis al li antaŭmortaj vizioj kaj iluzioj de aŭdsento. Li aŭdis klare la voĉojn de la Sudananoj kaj beduenoj, kiuj kriis al la kuregantaj kamaloj: „Yalla! Yalla!". Mahdi ridetis al li per siaj dikaj lipoj, demandante: „Ĉu vi volas trinki el la fonto de la vero?…" Poste la leono rigardis lin de sur la roko; poste Linde donis al li la boteleton kun kinino kaj diris: „Rapidu, rapidu, por ke la etulino ne mortu!" Kaj fine li vidis jam nur la palan, tre amatan vizaĝeton kaj du malgrandajn manojn, kiuj etendiĝis al li.

Subite li ektremis kaj rekonsciiĝis por momento, ĉar tuj apud lia orelo flustris al li la mallaŭta voĉo de Nel, simila al ĝemeto:

— Staĉjo… akvon!

Ankaŭ ŝi, kiel antaŭ Kali, nur de li atendis la savon. Sed ĉar antaŭ dek du horoj li donis al ŝi la lastajn akvogutojn, li nun saltleviĝis kaj kriis per voĉo, en kiu tremis eksplodo de doloro, malespero kaj plendo:

— Ho, Nel! mi ŝajnigis nur, ke mi trinkas! De post tri tagoj mi havis nenion en la buŝo!

Kaj, kaptinte sian kapon per ambaŭ manoj, li forkuris, por ne rigardi ŝian suferegon. Li kuris senpripense inter tufoj de herbo kaj erikoj, ĝis la fortoj forlasis lin komplete kaj li terenfalis. Li estis senarmita. Leopardo, leono aŭ eĉ iu granda hieno trovus en li facilan kaptaĵon. Sed feliĉe alkuris nur Saba, kiu, ĉirkaŭflarinte lin, komencis denove hurli, kvazaŭ li volus venigi helpon por li.

Neniu tamen rapidis kun helpo. Nur de supre rigardis lin la trankvila, indiferenta luno. Dum longa tempo la knabo kuŝis kvazaŭ senviva. Refreŝigis lin pli malvarmeta vento-blovo, kiu neatendite ekblovis de la oriento. Staĉjo eksidis kaj post momento li penis leviĝi, por reveni al Nel.

La pli malvarmeta vento ekblovis duafoje. Saba ĉesis hurli kaj, turninte sin al la oriento, komencis flaresplori per la naztruoj. Subite ĝi ekbojis per mallonga, intermita baso kaj forkuris antaŭen. Dum kelka tempo ĝi ne estis aŭdebla, sed baldaŭ poste denove aŭ diĝis ĝia bojado en la malproksimo. Staĉjo ekstaris kaj, ŝanceliĝante sur siaj rigidiĝintaj piedoj, li komencis postrigardi ĝin. La longaj vojaĝoj, la longedaŭra restado en la ĝangalo, la neceso teni en seninterrompa streĉo ĉiujn sent-organojn, kaj la ĉiamaj danĝeroj instruis la knabon atenti diligente ĉion, kio okazas ĉirkaŭ li. Do malgraŭ la turmentoj, kiujn li ĉi-momente sentis, malgraŭ la duonkonscia menso, pro instinkto kaj alkutimiĝo li komencis atente observi la konduton de la hundo. Kaj post kelka tempo Saba denove aperis ĉe li, sed iel strange ekscitita kaj maltrankvila. Kelkfoje ĝi turnis la okulojn al Staĉjo, ĝi ĉirkaŭkuris lin, ĝi ree kuris al la erikejo, flaresplorante kaj bojante, ĝi ree revenis, kaj fine, kaptinte la knabon je la vesto, ĝi komencis lin tiri en la kontraŭan flankon de la tendaro. Tio rekonsciigis Staĉjon komplete.

— Kion tio signifas? — li pensis. Aŭ la hundo freneziĝis pro soifo, aŭ ĝi eksentis akvon. Sed ne!… Se la akvo estus proksima, ĝi forkurus trinki ĝin kaj havus malsekan buŝegon. Se la akvo estas malproksima, ĝi ne povus flarsenti ĝin… ĉar akvo ne havas odoron… Al antilopo ĝi ne tirus min, ĉar ĝi ne volis manĝi vespere. Al rabobestoj ankaŭ ne… Kio do?…

Kaj subite lia koro en la brusto komencis bati ankoraŭ pli forte.

— Do eble la vento alportis al ĝi la odoron de homoj?… eble… en la malproksima ĉirkaŭaĵo troviĝas iu negra vilaĝo?… eble iu el la flugdrakoj flugis ĝis… Ho, Kristo kompatema! Ho, Kristo…

Kaj sub la influo de esper-ekbrilo li reakiris fortojn kaj komencis kuri al la tendaro, malgraŭ la konstraŭstaro de la hundo, kiu senĉese baris al li la vojon.

En la tendaro ekblankis la figureto de Nel kaj atingis lin ŝia malforta voĉo. Post momento li faletis pro Kali kuŝanta sur la tero, sed li atentis nenion. Kurinte al la pakaĵo, en kiu estis raketoj, li disŝiris ĝin, prenis unu el ili, alligis ĝin per tremantaj manoj al bambuo, kiun li enbatis en terfendaĵon. Poste li frotis fajron kaj ekbruligis la ŝnureton pendantan ĉe la malsupro de la tubeto.

Post momento la ardanta serpento flugis supren kun siblo kaj grinco. Staĉjo ekkaptis per ambaŭ manoj la bambuon, por ne fali kaj fiksis sian rigardon en la malproksimon. La pulsoj en la manoj kaj tempioj batis kvazaŭ per martelo; la buŝo moviĝis per fervora preĝo.

La lastan spiron, kaj en ĝi la tutan animon li sendis al Dio. Pasis unu minuto, dua, tria, kvara. Nenio kaj nenio! La manoj de la knabo malleviĝis, la kapo kliniĝis teren kaj ega malĝojo superverŝis lian turmentitan bruston.

— Vane! vane! — li flustris. — Mi iros al Nel, mi eksidos apud ŝi kaj ni mortos kune.

Kaj jen malproksime, malproksime, sur la arĝenta fono de la luna nokto, fajroplena rubando subite leviĝis supren kaj disŝutiĝis en oraj steloj, kiuj malrapide falis teren, kvazaŭ grandaj larmoj.

— Savo!!! — ekkriis Staĉjo.

Kaj okazis, ke tiuj homoj, duonvivaj antaŭ momento, kuris nun konkure, transsaltante la tufojn de la erikoj kaj la herboj. Post la unua raketo aperis dua kaj tria. Poste la ventoblovo alportis la eĥon de iu frapado, en kiu oni povis facile diveni malproksimajn pafojn. Staĉjo ordonis pafi el ĉiuj remingtonaj pafiloj kaj de nun la pafil-interparolo ne interrompiĝis kaj venis pli kaj pli proksime. La knabo, sidante sur la ĉevalo, kiu kvazaŭ per miraklo ankaŭ reakiris siajn fortojn, kaj tenante antaŭ si Nel'on, kuregis tra la ebenaĵo al la savantaj resonoj.

Apude kuris Saba, kaj post ĝi trembruis la giganta King. La du tendarojn dividis la spaco de kelkaj kilometroj, sed ĉar de ambaŭ flankoj oni iris samtempe, la tuta vojo ne daŭris longe, Baldaŭ la remingtonaj pafoj estis ne sole aŭdeblaj, sed ankaŭ videblaj. Ankoraŭ unu raketo flugis en la aeron, ne pli malproksime ol je kelkcent paŝoj. Poste disbrilis multaj lumoj. Eta altaĵo de la grundo vualis ilin por momento, sed kiam Staĉjo preteriris ĝin, li troviĝis preskaŭ tuj antaŭ vico da negroj tenantaj en la manoj flamantajn torĉojn.

En la fronto iris du eŭropanoj en anglaj kaskoj kaj kun pafiloj en la mano. Per unu rigardo Staĉjo rekonis en ili kapitanon Glen kaj doktoron Clary.

ĈAPITRO XLVI

La ekspedicio de kapitano Glen kaj de doktoro Clary tute ne havis la celon retrovi Staĉjon kaj Nel'on. Estis multpersona kaj abunde provizita registara ekspedicio, sendita por la esplorado de la orient-nordaj deklivoj de la grandega monto Kilima-Nĝaro, kaj krome de la ankoraŭ malmulte konataj vastaj regionoj situantaj norden de tiu monto. La kapitano kiel ankaŭ la doktoro ja sciis pri la forkapto de la infanoj el Medinet-el-Fajum, ĉar la sciigo pri tio estis anoncita de la anglaj kaj arabaj gazetoj, sed ili pensis, ke ili ambaŭ aŭ mortis aŭ ĝemas en malliberejo de Mahdi, el kiu sukcesis eliĝi ĝis nun neniu eŭropano. Clary, kies fratino estis la edzino de Rawlison en Bombajo kaj kiu ege raviĝis pri la malgranda Nel dum la vojaĝo al Kairo, sentis eksterordinare dolore ŝian perdon. Sed ankaŭ la bravan knabon li kaj Glen kore bedaŭris. Kelkfoje ili sendis depeŝojn el Mombasso al s-ro Rawlison, demandante, ĉu la infanoj estis retrovitaj, kaj nur post la lasta malfavora respondo, kiu alvenis multe pli frue antaŭ la ekiro de la karavano, ili perdis fine ĉian esperon.