Выбрать главу

La returna vojaĝo komenciĝis la trian tagon, post sufiĉa ripozo kaj bano en la varmaj fontoj. Estis samtempe la tago de la disiĝo de Kali. Staĉjo sukcesis konvinki la etulinon, ke sekvigi lin plu ĝis la oceano aŭ ĝis Egiptujo, estus iliaflanke vera egoismo. Li diris al ŝi, ke en Egiptujo kaj eĉ en Anglujo, Kali estos nenio alia ol servisto, dum, transpreninte la regadon super sia nacio kiel reĝo, li disvastigos kaj firmigos la kristanismon, mildigos la sovaĝajn morojn de la Vahimanoj kaj faros el ili ne sole civilizitajn, sed ankaŭ bonajn homojn.

La samon preskaŭ li ripetis ankaŭ al Kali. Tamen ĉe la adiaŭo multaj larmoj estis verŝitaj. Ankaŭ Staĉjo ne hontis pri tio, ĉar li mem kaj Nel ja travivis kun Kali tiom da malbonaj kaj bonaj momentoj, kaj ili ambaŭ ne sole ekŝatis lian bonan koron, sed ankaŭ ekamis lin sincere. La juna negro longe kuŝis ĉe la piedoj de sia „bvana kubva" kaj de la bona Mzimu. Dufoje li revenis por ankoraŭfoje rigardi ilin, sed fine la decida momento de ilia disiĝo venis, kaj la du karavanoj ekiris en du kontraŭaj direktoj.

* * *

Nur dumvoje komenciĝis la rakontoj pri la aventuroj de la du malgrandaj vojaĝantoj. Staĉjo, iam ema al fanfaronado, nun tute ne fanfaronis. Li simple tro multe plenumis, tro multe travivis, solvis, por ne kompreni, ke la vortoj ne devas esti pli grandaj ol la faroj.

Estis cetere sufiĉe da faroj, rakontitaj eĉ plej modere. Ĉiutage, dum la varmegaj „blankaj horoj" kaj vespere dum la haltoj, antaŭ la okuloj de kapitano Glen kaj de doktoro Clary ŝoviĝis kvazaŭ lumbildoj de tiuj okazintaĵoj kaj akcidentoj, kiujn travivis la infanoj. Do ili vidis la forkapton de ambaŭ infanoj el Medinet-el-Fajumo kaj la teruran vojon sur kameloj tra la dezerto — Kartumon kaj Omdurmanon, similajn al la infero sur la tero — kaj la minacan Mahdi. Kiam Staĉjo rakontis, kion li rediris al Mahdi, kiam tiu persvadis lin al ŝanĝo de la religio, la amikoj ekstaris, kaj ĉiu el ili forte manpremis Staĉjon; poste la kapitano diris:

— Mahdi ne plu vivas!

— Mahdi ne vivas? — ripetis kun miro Staĉjo.

— Jes — aŭdiĝis la doktoro. — Li sufokiĝis per sia propra graso, aŭ alivorte, li mortis pro koratako, kaj post li la regadon prenis sur sin Abdullahi.

Ekestis longa silento.

— Ha, — diris Staĉjo — li ne supozis, kiam li ekspedis nin al Faŝodo por la pereo, ke la morto atingos lin pli frue…

Kaj post momento li aldonis:

— Sed Abdullahi estas eĉ pli kruela ol Mahdi.

— Pro tio jam komenciĝis ribeloj kaj hom-masakroj — respondis la kapitano — kaj la tuta konstruaĵo, kiun starigis Mahdi, devas pli malpli frue falegi.

— Kaj kio sekvos poste?

— Anglujo — respondis la kapitano (La regado de Abdullahi daŭris tamen ankoraŭ dek jarojn. La finan baton havigis al la derviŝoj lordo Kitchener, kiu en granda sangabunda batalo ekstermis ilin preskaŭ komplete, kaj poste li ordonis ebenigi ternivele la tombon de Mahdi).

* * *

Dum la plua vojo Staĉjo rakontis pri la vojaĝo al Faŝodo, pri la morto de la aĝa Dinah, pri la ekiro el Faŝodo al senhomaj regionoj kaj pri la serĉado pri Smaino en ili. Kiam li rakontis, kiamaniere li mortpafis la leonon, kaj poste Gebhron, Ĥamison kaj la du beduenojn, la kapitano interrompis lin nur per du vortoj: „All right!", post kio li denove manpremis la knabon, kaj li kaj Clary aŭskultis plu kun kreskanta interesiĝo: pri la malsovaĝigo de King, pri ilia loĝejo en „Krakovo", pri la febro-malsano de Nel, pri la trovo de Linde kaj pri la flugdrakoj, kiujn la infanoj suprenlasis de sur la montoj Karamojo. La doktoro, kiu ĉiutage pli forte intimiĝis al la malgranda Nel, emociiĝis tiomgrade pro ĉio, kio plej multe minacis ŝin, ke de tempo al tempo li devis refreŝiĝi per kelkaj glutoj da „brandy", kaj kiam Staĉjo komencis rakonti, kiel ŝi preskaŭ fariĝis la kaptaĵo de terura „vobo" aŭ „abasanto", li prenis la knabineton en la brakojn kaj longe ne volis lasi ŝin, kvazaŭ timante, ke iu nova rabobesto minacas ŝian vivon.

Kaj kion li mem kaj la kapitano pensis pri Staĉjo, pruvis du depeŝoj, kiujn du semajnojn post la alveno al montpiedo de Kilima-Nĝaro ili sendis per specialaj kurieroj al la anstataŭanto de la kapitano en Mombasso, kune kun la komisio, ke tiu sendu ilin plu al la patroj. La unua el ili, redaktita singarde pro timo, ke ĝi faros tro tondran impreson, kaj sendita al Port-Saido, enhavis jenajn vortojn:

"Dank' al la knabo favora sciigo pri la infanoj. Veturu al Mombasso".

La dua, jam tute klara, kun adreso: „Aden", tekstis jene:

"La infanoj estas kun ni — sanaj — la knabo heroo".

* * *

Sur la malvarmetaj altaĵoj ĉe la piedoj de la monto Kilima-Nĝaro ili restadis dek kvin tagojn, ĉar doktoro Clary nepre postulis tion por la sanstato de Nel, kaj eĉ por Staĉjo. La infanoj tutanime admiris tiun ĉiel-atingantan monton, kiu posedis ĉiujn klimatojn de la mondo. Ĝiaj du pintoj Kibo kaj Kima-Wenze estis dum la tago plej ofte vualitaj per densa nebulo. Sed kiam en serenaj vesperoj la nebuloj subite dispeliĝis kaj pro la vesperaj ĉielruĝoj la eterna neĝo sur Kima-Wenze ekflamis per roza brilo, dum la tuta mondo jam dronis en la krepusko, la monto ŝajnis kvazaŭ luma Dia altaro, kaj je tiu vido la manoj de la infanoj malgraŭvole kunmetiĝis al preĝo.

* * *

Por Staĉjo jam pasis la tagoj de zorgoj, maltrankviloj kaj fortostreĉoj. Ili havis antaŭ si ankoraŭ unu monaton da vojaĝo al Mombasso, kaj la vojo kondukis tra la belega, sed ne-salubra arbaro de Taveto. Sed je kiom pli facile estis vojaĝi nun, kun multpersona, per ĉio sufiĉe proviantita karavano, kaj tra jam konataj vojoj, ol antaŭe vagadi en nekonataj praarbaroj nur kun Kali kaj Mea. Cetere respondecis nun pri la vojaĝo kapitano Glen. Staĉjo ripozis kaj ĉasis. Trovinte inter la ilaro de la karavano ĉizilojn kaj martelojn, li okupiĝis krom tio en pli malvarmetaj horoj pri ĉizado de surskribo sur granda roko: „Polujo ne pereis…", ĉar li volis, ke restu iu postsigno pri ilia restado ĉi tie. La angloj, al kiuj li tradukis tiun surskribon, miris, ke al la knabo ne venis la penso, eternigi sur tiu afrika roko sian nomon. Sed li preferis ĉizi tion, kies ĉizadon li komencis.

Sed li ne ĉesis zorgi pri Nel kaj li vekis en ŝi tiel senliman fidon, ke, kiam Clary demandis ŝin, ĉu ŝi ne timos fulmotondrojn sur la Ruĝa Maro, la knabineto levis al li siajn belegajn trankvilajn okulojn kaj respondis nur: „Staĉjo helpos min". Kapitano Glen asertis, ke pli veran ateston, kio Staĉjo estis por ŝi, kaj pli grandan laŭdon por li neniu sukcesus diri.

Kvankam la unua depeŝo, sendita al s-ro Tarkowski al Port-Saido, estis redaktita tre singarde, ĝi tamen kaŭzis tiel skuan impreson, ke la ĝojego preskaŭ mortigis la patron de Nel. Sed ankaŭ s-ro Tarkowski, kvankam li estis homo escepte hardita, en la unua momento post la ricevo de la depeŝo genuiĝis al preĝo kaj komencis petegi Dion, ke tiu sciigo ne estu nur iluzio, malsaneca imago, naskita el bedaŭro, sopiro kaj doloro. Ili ambaŭ ja tiom penis, por almenaŭ sciiĝi, ĉu la infanoj vivas! S-ro Rawlison sendis al Sudano tutajn karavanojn, s-ro Tarkowski, preninte sur sin la veston de arabo, atingis sub la plej granda vivodanĝero Kartumon — kaj ĉio pruviĝis vana. Homoj, kiuj povis doni iun informon, mortis je variolo, pro malsato, aŭ pereis dum la senĉesaj hombuĉadoj — kaj la infanoj kvazaŭ falis en akvon! Fine ambaŭ patroj perdis ĉiun esperon, kaj ili vivis nur per rememoroj, profunde konvinkitaj, ke nenio plu atendos ilin en la vivo kaj ke la morto kunligos ilin kun tiuj plej karaj estaĵoj, kiuj estis por ili ĉio surtere.

Nun trafis ilin neatendite ĝojego preskaŭ super iliaj fortoj. Sed kuniĝis kun ĝi necerteco kaj konsterno. Ili ambaŭ neniel povis kompreni, kiamaniere la sciigo pri la infanoj venis de ĉi tiu flanko de Afriko, t.e. el Mombasso. S-ro Tarkowski supozis, ke eble elaĉetis aŭ elŝtelis ilin iu karavano, kiu de la orienta bordo eniĝis en la internon de tiu lando por serĉi eburon kaj atingis Nilon. La vortojn de la depeŝo: „Dank' al la knabo" ili klarigis al si tiel, ke Staĉjo sciigis la kapitanon kaj la doktoron letere, kie li troviĝas kun Nel. Sed multajn aferojn ili ne povis diveni. S-ro Tarkowski komprenis tute klare, ke la informo ne sole estas sukcesa, sed ankaŭ tre prospera, ĉar alie la kapitano kaj la doktoro ne kuraĝus veki en ili esperon kaj antaŭ ĉio ili ne vokus ilin al Mombasso.