Выбрать главу

La preparoj por la vojo daŭris mallonge kaj tuj la sekvan tagon post la ricevo de la depeŝo ambaŭ inĝenieroj kaj la instruistino de Nel, troviĝis sur la ferdeko de granda vaporŝipo „Peninsular and Orient Company", kiu iris al Hindujo, kaj survoje haltis en Adeno, Mombasso kaj Zanzibaro. En Adeno atendis ilin la dua depeŝo, tekstanta: „La infanoj estas kun ni — sanaj — la knabo heroo". Post ĝia tralego s-ro Rawlison preskaŭ perdis la konscion pro ĝojego kaj, manpromante s-ron Tarkowski, li ripetis: „Vidu, jen li savis ŝin! Al li mi ŝuldas ŝian vivon", kaj s-ro Tarkowski, ne volante montri troan malfortecon, respondis nur, kunpremante la dentojn: „Jes, brave kondutis mia knabo", sed restinte sola en la kajuto, li ploris pro ĝojo kaj feliĉo.

Fine venis la momento, kiam la infanoj falis en la brakojn de siaj patroj. S-ro Rawlison prenis sur la manojn sian reakiritan malgrandan trezoron, kaj s-ro Tarkowski longe tenis sian heroan knabon ĉe la brusto. Ilia mizero forpasis, kiel forpasas ventegoj kaj fulmotondroj en la dezerto. La vivo pleniĝis denove per sereneco kaj feliĉo, kaj la sopiro kaj antaŭa disiĝo ankoraŭ pligrandigis la ĝojon. La infanoj nur miris, ke la kapoj de iliaj patroj komplete blankiĝis dum ilia disiĝo.

Ili revenis al Suezo per eleganta franca ŝipo apartenanta al la kompanio „Messageries Maritimes", plena de vojaĝantoj el la insuloj: Reunion, Mauritius, Madagaskaro kaj Zanzibaro. Kiam disvastiĝis la famo, ke sur la ferdeko troviĝas la infanoj, kiuj forkuris el la mallibero de la derviŝoj, Staĉjo fariĝis objekto de ĝeneralaj scivolemo kaj adoro. Sed la feliĉa familio preferis enfermi sin en la granda kajuto, kiun donis al ili la ŝipestro kaj tie pasigi la pli malvarmetajn horojn ĉe rakontado. Partoprenis en ili ankaŭ Nel, babilante kvazaŭ birdeto, kaj je la granda ĝojo al ĉiuj komencante ĉe tio ĉiun frazon per „kaj". Eksidinte do sur la genuoj de sia patro kaj levante al li siajn belegajn okuletojn, ŝi diris tiamaniere: „Kaj, paĉjo! Kaj oni forkaptis kaj transportis nin sur kameloj — kaj Gebhro batis min — kaj Staĉjo defendis min — kaj ni alvenis al Kartumo — kaj tie la homoj mortis pro malsato — kaj Staĉjo devis labori por ricevi daktilojn por mi — kaj ni estis ĉe Mahdi — kaj Staĉjo ne volis ŝanĝi la religion — kaj Mahdi ekspedis nin al Faŝodo — kaj poste Staĉjo mortpafis la leonon kaj ĉiujn kaj ni loĝis en grandega arbo, kiu nomiĝas „Krakovo" — kaj King estis kun ni — kaj mi havis febron — kaj Staĉjo kuracis min — kaj li mortpafis „vobon" — kaj venkis la Samburuanojn — kaj li estis ĉiam tre bona al mi, paĉjo!…"

Sammaniere ŝi rakontis pri Kali, pri Mea, pri King, pri Saba, pri la monto Linde, pri la flugdrakoj kaj pri la lasta vojaĝo, ĝis la renkontiĝo kun la karavano de la kapitano kaj la doktoro. S-ro Rawlison, aŭdante tiujn babiladojn, kun vera peno retenis la larmojn — kaj nur ĉiumomente alpremis al la koro sian knabineton, kaj s-ro Tarkowski estis plenplena de fiero kaj feliĉo, ĉar eĉ el tiuj infanaj rakontoj klare montriĝis, ke se ne estus la braveco kaj energio de la knabo, la etulino certe pereus, ne unufoje, sed milfoje, sensave.

Staĉjo raportis pri ĉio pli detale kaj precize. Okazis ĉe tio, ke dum la rakontado pri la vojaĝo de Faŝodo al la akvofalo falis de sur lia koro granda pezaĵo, ĉar kiam, parolante pri tio, kiel li mortpafis Gebhron kaj liajn kamaradojn, li haltis subite kaj komencis maltrankvile rigardi la patron, s-ro Tarkowski kuntiris la brovojn, pripensis momenton kaj poste diris serioze:

— Aŭskultu, Staĉjo! Neniu devas mortigi aliulojn, sed se iu minacas vian patrujon, la vivon de via patrino, fratino aŭ la vivon de virino, pri kiu vi devas zorgi, tiam pafu senhezite en lian kapaĉon, demandante neniun, kaj ne faru al vi iun riproĉon pro tio.

* * *

Tuj post la reveno al Port-Saido s-ro Rawlison kunprenis Nel'on al Anglujo, kie li ekloĝis por ĉiam. Staĉjon la patro lokis en lernejo en Aleksandrio, ĉar tie oni sciis malpli multe pri liaj heroaĵoj kaj aventuroj. La infanoj korespondis unu kun alia preskaŭ ĉiutage sed ili ne vidis sin reciproke dum dek jaroj. La knabo, fininte la mezlernejon en Egiptujo, fariĝis studento de politekniko en Zuriko, post kio, akirinte diplomon, li estis okupita ĉe tunel-laboroj en Svisujo.

Kaj nur post dek jaroj, kiam s-ro Tarkowski emeritiĝis, ili ambaŭ vizitis siajn geamikojn en Anglujo. S-ro Rawlison invitis ilin por la tuta somero al sia domo, situanta proksime al Hampton-Court.

Nel finis dek ok jarojn kaj elkreskis kiel belega knabino, kaj Staĉjo konvinkiĝis por la prezo de la propra trankvilo, ke viro, kiu finis dudek kvar jarojn, povas tamen pensi ankoraŭ pri sinjorinoj. Li eĉ pensis pri la belega Nelly tiel senĉese, ke fine li decidis forkuri, kien ajn forportas lin liaj okuloj.

Sed tiam s-ro Rawlison iutage metis siajn manojn sur liajn brakojn kaj, rigardante rekte en liajn okulojn, diris kun anĝela boneco:

— Staĉjo, diru al mi, ĉu estas en la mondo homo, al kiu mi povus doni mian trezoron kaj mian karulinon kun pli granda fido?

* * *

La junaj geedzoj Tarkowski restis en Anglujo ĝis la morto de s-ro Rawlison, kaj unu jaron poste ili entreprenis longan vojaĝon. Ĉar ili promesis al si viziti tiujn lokojn, kie ili pasigis siajn plej junajn jarojn kaj poste vagadis iam kiel infanoj, ili vizitis antaŭ ĉio Egiptujon. La lando de Mahdi kaj Abdullahi jam delonge ne plu ekzistis, kaj post ĝia disfalo „sekvis", kiel diris kapitano Glen, Anglujo. De Kairo al Kartumo oni konstruis fervojon. Oni sekigis „sudojn" aŭ nilajn inundejojn, tiel ke la juna geedza paro povis atingi per oportuna vaporŝipo ne sole Faŝodon, sed ankaŭ la grandan lagon Viktoria-Nianza. El la urbo Florence, situanta apud la bordo de tiu lago, ili veturis fervoje al Mombasso. Kapitano Glen kaj doktoro Clary transloĝiĝis jam antaŭe al Natalo, sed en Mombasso, sub la zorga protekto de la loka angla estro, vivis King. La gigantulo tuj rekonis siajn antaŭajn gesinjorojn kaj precipe Nel'on, ĝi bonvenigis ilin per tiel ĝoja trumpado, ke eĉ la apudaj arboj tremis, kvazaŭ de ventego. Ĝi rekonis ankaŭ la maljunan Saba, kiu atingis preskaŭ duoblan hundan aĝon kaj, kvankam iomete blindeta, ĉie akompanis Staĉjon kaj Nel'on.

Staĉjo sciiĝis surloke, ke Kali fartas bone, ke li regas, sub angla protektorato, la tutan landon, situantan sude de la lago Rudolfo, kaj ke li venigis tien misiistojn, kiuj disvastigas inter la sovaĝaj lokaj triboj la kristanismon.

* * *

Post tiu lasta vojaĝo la junaj gesinjoroj Tarkowski revenis al Eŭropo kaj ekloĝis por ĉiam en Pollando kune kun la maljuna patro de Staĉjo.

Fino.