Post du tagoj ili denove forveturis, deklarinte, ke ili forestos ĉifoje pli longan tempon kaj ke espereble ili atingos Beni-Suef, kaj de tie veturos al El-Fachen, kie komenciĝas la samnoma kanalo kondukanta malproksimen al la sudo laŭlonge de Nilo.
Granda do estis la mirego de la infanoj, kiam la trian tagon, antaŭ la tagmezo, Ĥamiso aperis en Medinet. Kiel unua renkontis lin Staĉjo, kiu estis tiam sur paŝtejo, por observi la paŝtiĝantajn kamelojn. Ĥamiso parolis kun Idriso kaj sciigis Staĉjon, ke li tuj venos al la tendoj por kunpreni lin kaj Nel'on, kiuj estas veturontaj al siaj patroj. La knabo ekkuris tuj kun la bona sciigo al Nel, kiu ludis kun Saba antaŭ la tendo.
— Ĉu vi scias! Alvenis Ĥamiso! — li kriis jam de malproksime.
Kaj Nel komencis tuj salteti, tenante ambaŭ piedojn kune, kiel tion faras knabinoj saltantaj kun la ŝnuro.
— Ni veturos! Ni veturos!
— Jes! Ni veturos malproksimen.
— Kaj kien? — demandis Nel, disŝovante per la maneto hartufon, kiu kovris ŝiajn okulojn.
— Mi ne scias. Ĥamiso diris, ke li baldaŭ venos al ni kaj klarigos ĉion.
— Kaj de kie vi scias, ke malproksimen?
— Ĉar mi aŭdis, kiel Idriso diris, ke li mem kaj Gebhro ekiros tuj kun la kameloj. Tio signifas, ke ni veturos per fervojo kaj renkontos la kamelojn tie, kie estos la paĉjoj, kaj de kie ni aranĝos certe ekskursojn.
Pro la ĉiamaj saltetoj la hartufo kovris denove ne sole la okulojn, sed ankaŭ la tutan vizaĝon de Nel, kaj ŝiaj piedoj resaltis de la tero, kvazaŭ ili estus el kaŭĉuko.
Post kelkaj minutoj alvenis Ĥamiso kaj salutis ilin ambaŭ.
— Khanage (sinjorido) — li diris al Staĉjo — ni veturas post tri horoj per la unua vagonaro.
— Kien?
— Al El-Gharak-el-Sultani, kaj de tie kune kun la pli aĝaj sinjoroj sur kameloj al Wadi-Rajan.
La koro de Staĉjo ekbatis pro ĝojo, sed samtempe mirigis lin iom la vortoj de Ĥamiso. Li sciis, ke Wadi-Rajan estas granda tereno de sablaj montetoj, troviĝanta sur la Libia dezerto sude kaj sudokcidente de Medinet, sed la patro kaj s-ro Rawlison, elveturante, deklaris, ke ili ekiras en tute kontraŭa direkto, al Nilo.
— Kio okazis do? — demandis Staĉjo. — Ĉu mia patro kaj s-ro Rawlison ne estas en Beni-Suef, nur en El-Gharak?
— Tiel konvenis al ili — respondis Ĥamiso.
— Sed ili komisiis nin skribi al ili al El-Fachen.
— En ĉi tiu letero skribas la pli aĝa efendi, kial ili estas en El-Gharak.
Kaj dum kelka tempo li serĉis ĉe si la leteron, post kio li ekkriis:
— Ho Nabi! (profeto) — mi lasis la leteron en la sako ĉe la kamelgvidantoj. Mi kuras tuj por trafi Idrison kaj Gebhron antaŭ ilia forrajdo.
Kaj li ekkuris al la kamel-kondukistoj, kaj dume la infanoj kun Dinah komencis prepariĝi por la vojo.
Ĉar ili esperis pli longan ekskurson, Dinah enpakis kelkajn robetojn, iom da tolaĵo kaj pli varman superveston por Nel. Ankaŭ Staĉjo pensis pri si mem, kaj antaŭ ĉio li ne forgesis kunpreni la pafilon kaj pafaĵojn, esperante renkontiĝi inter la montetoj de Wadi-Rajan kun lupoj kaj hienoj.
Ĥamiso revenis nur post unu horo, sed tiel ŝvitanta kaj penspira, ke dum momento li eĉ ne povis paroli.
— Mi ne plu trovis la kamel-kondukistojn — li komencis paroli — kaj mi tute vane kuregis post ili. Sed ne gravas, ĉar ni trovos la leteron kaj ambaŭ sinjorojn en El-Gharak. Ĉu Dinah ankaŭ devas veturi kun ni?
— Kial ne?
— Estus pli bone, ke ŝi restu. La pli aĝaj sinjoroj nenion menciis pri ŝi.
— Sed ili deklaris ĉe sia forveturo, ke Dinah devas ĉiam akompani la fraŭlineton, do ŝi veturos nepre ankaŭ nun.
Ĥamiso kliniĝis, almetante la manplaton al la koro, kaj diris:
— Ni rapidu, sinjoro, ĉar alie nia katr (vagonaro) foriros.
La pakaĵo estis jam preta, do ili troviĝis ĝustatempe ĉe la stacidomo. La distanco de Medinet ĝis Gharak ne estas pli ol tridek kilometroj, sed la flanka fervojeto, kiu ligas tiujn lokojn, veturas malrapide kaj haltas tre ofte. Se Staĉjo estus sola, li sendube preferus rajdadon sur kamelo ol veturadon per fervojo, ĉar li elkalkulis, ke Idriso kaj Gebhro, ekirinte du horojn antaŭ la ekveturado de la vagonaro, estos pli frue en Gharak ol ili. Sed por Nel la vojo estus tro longa, do la malgranda prizorganto, kiu bone memoris la admonojn de ambaŭ patroj, ne volis, ke la knabineto laciĝu. Cetere la tempo de la veturado pasis tiel rapide, ke ili apenaŭ rimarkis, ke ili alvenis en Gharak.
La malgranda stacidomo, de kie la angloj kutime faras ekskursojn al Wadi-Rajan, estis tute malplena. Ili trovis nur kelkajn vualitajn virinojn, kiuj portis oranĝojn en korboj, du nekonatajn kamelistojn-beduenojn, krom tio Idrison kaj Gebhron kun sep kameloj, el kiuj speciale unu estis tre ŝarĝita. Sed nek s-ro Tarkowski, nek s-ro Rawlison estis ĉe la stacidomo.
Idriso klarigis la foreston de la sinjoroj tiamaniere:
— La pli aĝaj sinjoroj forveturis al la dezerto por starigi tendojn, kiujn ili alveturigis el Etsah, kaj ordonis al ni, ke ni sekvu ilin.
— Kaj kiamaniere ni trovos ilin inter la montetoj? — demandis Staĉjo.
— Ili sendis gvidistojn, kiuj nin kondukos.
Dirinte tion, li montris la beduenojn. La pli aĝa el ili kliniĝis, trafrotis per la fingro unu okulon, kiun li posedis, kaj diris:
— Niaj kameloj ne estas tiel grasaj, sed ne malpli bonaj por rajdado ol la viaj. Post unu horo ni estos jam tie.
Staĉjo estis kontenta, ke ili pasigos la nokton en la dezerto, sed Nel seniluziiĝis, ĉar ŝi estis certa, ke ŝi trovos paĉjon en Gharak.
Dume la staciestro, dormema egiptano kun ruĝa fezo kaj malhelaj okulvitroj, alproksimiĝis, kaj ne havante alian okupon, komencis observi la eŭropajn infanojn.
— Ili estas la infanoj de tiuj „inglezi", kiuj forveturis matene kun pafiloj al la dezerto — diris Idriso, enseligante Nel'on.
Staĉjo, redoninte sian pafilon al Ĥamiso, eksidis ankaŭ apud ŝi, ĉar la selo estis vasta kaj en la formo de palankeno, nur sen tegmento. Dinah sidiĝis malantaŭ Ĥamiso, la aliaj okupis apartajn kamelojn kaj ĉiuj ekiris.
Se la staciestro estus pli longe rigardinta post ili, li eble estus mirigita, ke tiuj angloj, kiujn menciis Idriso, ekiris rekte al la ruinoj suden, kaj ĉi tiuj tuj direktiĝis al Taleo, kiu situis ĉe tute kontraŭa flanko. Sed la staciestro jam antaŭe iris hejmen, ĉar plia trajno ne estis alvenonta tiun tagon al Gharak.
Estis jam la kvina posttagmeze. Vetero belega. La suno jam iris al la alia flanko de Nilo kaj kliniĝis super la dezerto. Ĝi dronis en oraj kaj purpuraj lumbriloj, flamantaj ĉe la okcidenta flanko de la ĉielo. La aero estis tiel troplenigita de roza brilo, ke la okuloj aŭtomate fermiĝis pro ĝia abundo. La kamparo alprenis violkoloran nuancon, kaj la malproksimaj montetoj, klare videblaj en la fono de la vespera ĉielruĝo, havis la koloron de pura ametisto. La mondo perdis sian realecon kaj ŝajnis esti ia ludo de eksterteraj lumoj.
Dum ili rajdis tra la verda kaj kulturita regiono, la beduenoj kondukis la karavanon per modera paŝo, tamen post kelka tempo, kiam sub la piedoj de la kameloj ekknaris la malmola sablo, ĉio tuj ŝanĝiĝis.
— Yalla! yalla! — ekhurlis subite sovaĝaj voĉoj.
Kaj samtempe aŭdiĝis la fajfo de vipoj, kaj la kameloj, transirante de troto al galopego, komencis kuregi kiel ventego kaj ŝprucigi per la piedoj la dezertan sablon.
— Yalla! yalla!…
La troto de kamelo ĉiam skuas, kaj la galopego, per kiu tiuj bestoj malofte kuras, pli balancas, do la infanojn amuzis komence tiu furioza rajdado. Sed estas konate, almenaŭ de balancilo, ke tro rapida balancado kaŭzas kapturnon. Do post kelka tempo, kiam la impeto ne ĉesis, la malgranda Nel eksentis kompreneble kapturnon kaj en ŝiaj okuloj malheliĝis.