"Mi amas mian amaton per Ĉ," Alico ne povis ne komenci, "ĉar li estas Ĉarma. Mi malamas lin per Ĉ ĉar li estas Ĉikanema. Mi manĝigas lin per—per—per
A 13
ĉerizsandviĉoj kaj ĉinabrasiko . Lia nomo estas Ĉemara, kaj li loĝas—"
"Li loĝas apud la Ĉerpejo," la Reĝo komentis simple, tute ne konsciante ke li partoprenas en la ludo, dum Alico ankoraŭ hezitis serĉante la nomon de urbo komenciĝantan per Ĉ. "La alia Mesaĝisto nomiĝas Ĉapella. Mi devas havi du, komprenu—por veni kaj iri. Unu por veni, kaj unu por iri."
"Mi petas pardonon?" diris Alico. "Ne petu de nekonato," diris la Reĝo. "Mi nur volis diri ke mi ne komprenas," diris Alico. "Kial unu por veni kaj unu por iri?"
"Ĉu mi ne diris?" la Reĝo ripetis senpacience. "Mi devas havi du—por preni kaj porti. Unu por preni, kaj unu por porti."
Tiumomente la Mesaĝisto alvenis: li estis multe tro senspira por paroli, kaj nur povis skui siajn manojn, kaj fari plej aĉajn mienojn je la kompatinda Reĝo.
"Ĉi tiu junulino amas vin per Ĉ," la Reĝo diris, konigante Alicon kun espero forturni la atenton de la Mesaĝisto—sed ne utilis—la Anglo-Saksaj gestoj nur fariĝis ĉiumomente pli eksterordinaraj, dum la grandaj okuloj ruliĝis freneze de flank-al-flanko.
"Vi alarmas min!" diris la Reĝo. "Mi komencas sveni—Donu al mi ĉerizsandviĉon!"
Je tio la Mesaĝisto, pro kio Alico tre amuziĝis, malfermis sakon kiu pendis ĉirkaŭ lia kolo, kaj transdonis sandviĉon al la Reĝo, kiu avide voris ĝin.
"Plian sandviĉon!" diris la Reĝo. "Restas nun nur ĉinaj brasikoj," la Mesaĝisto diris, rigardante en la sakon.
"Ĉinan brasikon, do," la Reĝo murmuris per malforta flustro.
Alico ĝojis ke ĝi multe revigligis lin. "Nenio similas al ĉinbrasikmanĝado kiam oni emas sveni," li komentis al ŝi, dum li maĉadis.
"Mi kredus ke surĵeto de malvarma akvo sur vin estus pli bona," Alico sugestis: "aŭ iom da odorsaloj."
"Mi ne diris ke nenio estas pli bona," la Reĝo respondis. "Mi diris ke nenio similas al ĝi." Kion Alico ne kuraĝis nei.
"Kiun vi pasis sur la vojo?" la Reĝo daŭrigis, etendante sian manon al la Mesaĝisto por pli da ĉinaj brasikoj. "Neniun," diris la Mesaĝisto. "Tute ĝuste," diris la Reĝo: "ankaŭ ĉi
tiu junulino vidis lin. Do, kompreneble Neniu marŝas malpli rapide ol vi."
"Mi rapidas laŭeble," la Mesaĝisto diris per paŭta tono. "Mi estas certa ke neniu marŝas multe pli rapide ol mi!"
"Ne povas esti tiel," diris la Reĝo, "alie, li la unua alvenus. Tamen, nun vi povas denove spiri, do diru al ni kio okazis en la urbo."
"Mi flustros," diris la Mesaĝisto, metante siajn manojn al sia buŝo en la formo de trumpeto kaj klinante sin tiel ke li proksimiĝis al la orelo de la Reĝo. Alico bedaŭris tion, ĉar ankaŭ ŝi volis aŭdi la novajn informojn. Tamen, anstataŭ flustri li simple kriegis, kiel eble plej laŭtvoĉe, "Ili denove batalas!"
"Ĉu vi nomas tion flustro?" kriis la kompatinda Reĝo, saltante kaj skuante sin. "Se vi denove faros ion tian, mi buterigos vin! Ĝi trairis mian kapon kvazaŭ tertremo!"
"Devus esti tre eta tertremo!" pensis
Alico. "Kiuj denove batalas?" ŝi kuraĝis demandi.
"Nu, la Leono kaj la Unukornulo, kompreneble," diris la Reĝo.
"Ĉu ili batalas por la krono?"
"Jes, kompreneble," diris la Reĝo: "kaj plej ridige estas, ke ja temas pri mia krono! Ni kuru vidi ilin." Kaj ili fortrotis, dum Alico ripetis al si, kurante, la vortojn de la malnova kanto:—
Leono kaj Unukornul' batalis por la krono:
Leono ĉasis Un'kornulon ĉirkaŭ la urbzonon.
Kelkaj donis blankan panon, kelkaj donis brunan;
Tambure kelkaj pelis, doninte kukon prunan.
"Ĉu—la—la venkinto—ricevos la kronon?" ŝi demandis, laŭeble, ĉar la kurado tute senspirigis ŝin.
"Nepre ne!" diris la Reĝo. "Kia ideo!"
"Ĉu vi—bonvolas—" Alico anhelis, kurinte iom pli, "halti minuton—nur por povi—repovi spiri?"
"Mia volo estas sufiĉe bona," la Reĝo diris, "sed mi ne estas sufiĉe forta. Komprenu, minuto preterpasas ege rapide. Oni egale provus haltigi Ktajon!"
Alico ne povis plu paroli, pro senspireco, do ili plu trotis silente, ĝis ili povis vidi grandan homamason, en kies mezo la Leono kaj la Unukornulo batalas. Ilin kovris tia nubo da polvo, ke unue Alico ne povis distingi kiu estas kiu; sed ŝi baldaŭ sukcesis rekoni la Unukornulon per lia korno.
Ili lokigis sin proksime al kie Ĉapella, la alia Mesaĝisto, staras rigardante la batalon, kun taso da teo en unu mano kaj peco da pano-kun-butero en la alia.
"Oni nur ĵus liberigis lin el la karcero, kaj li ankoraŭ ne finis sian tepaŭzon kiam oni enkarcerigis lin,"
Ĉemara flustris al Alico: "kaj por manĝo oni donas nur ostroŝelojn tie—do, komprenu, li estas tre malsata kaj soifa. Kiel vi fartas, kara infano?" li daŭrigis, metante sian brakon ameme ĉirkaŭ la kolon de Ĉapella.
Ĉapella rigardis lin kaj kapjesis, kaj plu manĝis sian panon-kun-butero.
"Ĉu vi estis feliĉa en la karcero, kara infano?" diris Ĉemara.
Ĉapella rigardis lin denove, kaj ĉifoje unu-du-larmoj ruliĝis sur lia vango: sed eĉ ne vorton li akceptis diri.
"Ĉu vi ne povas paroli!" Ĉemara kriis senpacience. Sed Ĉapella nur maĉadis, kaj trinkis pli da teo.
"Ĉu vi ne volas paroli!" kriis la Reĝo. "Kiel progresas la batalo?"
Ĉapella penegis, kaj glutis grandan pecon da pano-kun-butero. "Ĝi progresas tre bone," li diris per sufokiĝa voĉo: "ĉiu el ili falis ĉirkaŭ okdek-sep-foje."
"Do mi supozas ke oni baldaŭ alportos la blankan panon kaj la brunan?" Alico kuraĝis komenti.
"Ĝi jam atendas ilin," diris Ĉapella: "mi manĝas iom da ĝi."
Okazis paŭzo en la batalado ĝuste tiam, kaj la Leono kaj la Unukornulo sidiĝis, anhelante, dum la Reĝo kriis, "Dek minutojn por refreŝigado!" Ĉemara kaj Ĉapella eklaboris kaj disportis pletojn da blanka kaj bruna panoj. Alico prenis pecon por gustumi ĝin, sed ĝi estis tre seka.
"Mi kredas ke ili ne batalos plu hodiaŭ," la Reĝo diris al Ĉapella: "iru ordoni ke oni komencu tamburi." Kaj Ĉapella forsaltis kvazaŭ akrido.
Dum unu-du minutoj Alico staris silente, rigardante lin. Subite ŝia mieno ekgajiĝis. "Vidu, vidu!" ŝi kriis, fervore gestante. "Jen la Blanka Reĝino kuranta trans la teron! Ŝi venis flugante el la tiea arbaro—Kiel rapide povas tiuj Reĝinoj kuri!"
"Sendube iu malamiko ĉasas ŝin," la Reĝo diris, sen eĉ rigardi. "La arbaro plenas je ili."
"Sed ĉi vi ne kuros helpi ŝin?" Alico demandis, kiun multe surprizis lia trankvileco.
"Ja ne utilus!" diris la Reĝo. "Ŝi terure rapide kuras. Oni egale provus haltigi Ktajon! Sed mi faros noton pri ŝi, se vi volas—Ŝi estas kara bona ulino," li diris nelaŭte al si, dum li malfermis sian notlibron. "Ĉu oni literumas 'ulino' per duobla 'i'?"
Tiumomente la Unukornulo pasis proksime, kun siaj manoj en siaj poŝoj. "Mi plej sukcesis ĉifoje?" li diris al la Reĝo, nur rigardetante lin dum li pasis.
"Iomete—iomete," la Reĝo respondis, iom nervoze. "Ne estis dece, puŝi vian kornon tra lin, komprenu."
"Ne damaĝis lin," la Unukornulo diris malpente, kaj li estis forironta, kiam lia okulo ektrafis Alicon: li turnis sin tuj, kaj staris dum kelka tempo rigardante ŝin kun mieno esprimanta naŭzon.
"Kio—estas—tio?" li diris fine.
"Ĉi tio estas infano!" Ĉemara respondis fervore, venante antaŭ Alicon por konigi ŝin, kaj etendante ambaŭ manojn por indiki ŝin, laŭ Anglo-Saksa gesto. "Ni nur hodiaŭ trovis ĝin. Ĝi estas granda kiel la vivo kaj duoble pli natura!"
"Mi ĉiam kredis ke ili estas fabelaj monstroj!" diris la Unukornulo. "Ĉu ĝi vivas?"
"Ĝi povas paroli," diris Ĉemara solene.
La Unukornulo rigardis reve al Alico, kaj diris "Parolu, infano."