Alico ne povis ne lasi siajn lipojn ekrideti dum ŝi komencis: "Kaj ĉu vi scias, ankaŭ mi ĉiam kredis ke Unukornuloj estas fabelaj monstroj? Mi ĝis nun neniam vidis vivantan!"
"Nu, nun ni ja vidis unu la alian," diris la Unukornulo, "do se vi kredos je mi, mi kredos je vi. Ĉu vi akceptas?"
"Jes, se vi volas," diris Alico.
"Jen, alportu la prunkukon, oldulo!" la Unukornulo pludiris, turnante sin de ŝi al la Reĝo. "Mi ne volas vian brunan panaĉon!"
"Certe—certe!" la Reĝo murmuris, kaj gestis al Ĉemara. "Malfermu la sakon!" li flustris. "Rapide! Ne tiun—tiu estas plena je ĉinaj brasikoj!"
Ĉemara prenis grandan kukon el la sako, kaj donis ĝin al Alico ke ŝi tenu ĝin, dum li elprenis teleron kaj grandan tranĉilon. Kiel ĉio povis veni el unu saketo Alico ne povis kompreni. Estas ĝuste kvazaŭ magitruko, ŝi pensis.
La Leono apudenvenis dum ĉio ĉi: li aspektis tre laca kaj dormema, kaj liaj okuloj estis duone fermitaj. "Kio estas tio!" li diris, palpebrumante pigre je Alico, kaj parolante per profunda kava tono kiu sonis kiel la bruo de granda sonorilo.
"Ha, jes, kio ĝi estas?" la Unukornulo kriis fervore. "Vi neniam divenos. Mi ne povis."
La Leono rigardis Alicon lace. "Ĉu vi estas besto—aŭ planto—aŭ mineralo?" li diris, oscedante je ĉiu alterna vorto.
"Ĝi estas fabela monstro!" la Unukornulo kriis, antaŭ ol Alico povis respondi.
"Do, disdonu la prunkukon, Monstro," la Leono diris, kuŝiĝante kaj metante sian mentonon sur siajn piedojn. "Kaj sidiĝu, vi ambaŭ," (al la Reĝo kaj Unukornulo): "juste dividu la kukon, komprenu!"
La Reĝo videble estis tre nekomforta, devante sidi inter la du grandaj bestoj; sed estis neniu alia loko por li.
"Kian batalon ni havus por la krono, nun!" la Unukornulo diris, rigardante ruze la kronon, kiun la kompatinda Reĝo preskaŭ skuis de sia kapo pro sia multa tremado.
"Mi facile venkus," diris la Leono.
"Mi ne tiom certas pri tio," diris la Unukornulo.
"Nu, mi ĉasis vin tute ĉirkaŭ la urbzonon, kokidaĉo!" la Leono respondis kolere, duone levante sin dum li parolis.
Nun la Reĝo interrompis, por ĉesigi la kverelon: li estis tre nervoza, kaj lia voĉo tremis. "Tute ĉirkaŭ la urbon?" li diris. "Tio estas granda distanco. Ĉu vi iris per la malnova ponto, aŭ per la bazaro? Plej bele estas per la malnova ponto."
"Mi certe ne scias," la Leono muĝis dum li rekuŝiĝis. "Ne eblis klare vidi, ĉar estis tiom da polvo. Kiom da tempo la Monstro bezonas por tranĉi tiun kukon!"
Alico jam sidiĝis sur la bordon de malgranda rivereto, kun la grando telero sur siaj genuoj, kaj segadis diligente per la tranĉilo. "Estas tre provoke!" ŝi diris responde al la Leono (ŝi jam komencis kutimiĝi al la nomo "la Monstro"). "Mi jam faris plurajn tranĉojn, sed ili konstante reunuiĝas!"
"Vi ne scias manipuli Spegulkukojn," la Unukornulo komentis. "Disdonu ĝin unue, kaj tranĉu ĝin poste."
Tio sonis absurda, sed Alico tre obeeme stariĝis, kaj ĉirkaŭportis la teleron, kaj la kuko dividis sin en tri pecojn dum ŝi faris tion. "Nun tranĉu ĝin," diris la Leono, kiam ŝi revenis al sia loko kun la vaka telero.
"Sed estas maljuste!" kriis la Unukornulo, dum Alico sidis kun la tranĉilo en sia mano, tre perpleksa pri kiel komenci. "La Monstro donis al la Leono duoble kiom al mi!"
"Sed ŝi neniom retenis por si mem," diris la Leono. "Ĉu vi amas prunkukon, Monstro?"
Sed antaŭ ol Alico povis respondi al li, la tamburado komenciĝis.
El kie venis la bruo, tion ŝi ne povis decidi: la aero ŝajnis plena de ĝi, kaj ĝi sonadis tra ŝia kapo ĝis ŝi sentis sin tute surdigita. Ŝi eklevis sin kaj saltis
trans la malgrandan rivereton dum sia timego,
kaj havis ĝuste sufiĉan tempon por vidi la Leonon kaj la Unukornulon stariĝi, kun kolera aspekto pro la inter- rompiĝo de la festeno, antaŭ ol ŝi surgenu- iĝis kaj metis siajn manojn sur siajn orel- ojn, vane klo- podante elteni la teruran bruaĉon.
"Se oni ne sukcesos 'tambure peli' ilin per tio," ŝi pensis, "nenio sukcesos!"
ĈAPITRO VIII
"MI MEM INVENTIS ĜIN"
Post kelka tempo la bruo ŝajnis iom post iom fadi ĝis plena silento, kaj Alico levis sian kapon alarmite. Neniu videblis, kaj ŝia unua penso estis ke sendube ŝi sonĝis pri la Leono kaj la Unukornulo kaj tiuj strangaj Anglo-Saksaj Mesaĝistoj. Tamen, jen la granda telero ankoraŭ kuŝanta ĉe ŝiaj piedoj, sur kiu ŝi strebis tranĉi la prunkukon, "Do mi efektive ne sonĝis," ŝi diris al si, "krom se—krom se ni ĉiuj estas parto de la sama sonĝo. Sed mi esperegas ke temas pri mia sonĝo kaj ne la sonĝo de la Ruĝa Reĝo! Mi ne volas aparteni al la sonĝo de alia persono," ŝi pludiris per iom plenda tono: "Min logas iri veki lin, kaj trovi kio okazos!"
Je tiu momento ŝiajn pensojn interrompis laŭta krio "Hoj! Hoj! Ŝak!" kaj Kavaliro, vestita per karmezina kiraso, surĉevale galopis al ŝi, gestante per granda bastono. Ĝuste kiam li atingis ŝin, la ĉevalo ekhaltis subite: "Mi kaptis vin!" la Kavaliro kriis, falante de sia ĉevalo.
Kvankam alarmita, Alico pli timis por li ol por si en tiu momento, kaj iom maltrankvile ŝi rigardis lin dum li resurĉevaliĝis. Tuj kiam li denove estis komforta en la selo, li rekomencis, "Mi kapt—" sed nun alia voĉo interrompis "Hoj! Hoj! Ŝak!" kaj surprizite Alico turnis sin por vidi la novan malamikon.
Ĉifoje estis Blanka Kavaliro. Li venis al la flanko de Alico, kaj falis de sia ĉevalo same kiel la Ruĝa Kavaliro: poste li resurĉevaliĝis, kaj la du Kavaliroj sidis rigardante unu la alian dum kelka tempo sen paroli. Alico rigardis de unu al la alia iom konfuzite.
"Mi kaptis ŝin, sciu!" la Ruĝa Kavaliro diris fine.
"Jes, sed poste mi venis kaj savis ŝin!" la Blanka Kavaliro respondis.
"Nu, do, ni devos batali por ŝi," diris la Ruĝa Kavaliro, dum li prenis sian kaskon (kiu pendis de la selo, kaj estis iom simila al ĉevalkapo) kaj surmetis ĝin.
"Vi obeos la Regulojn de Batalado, kompreneble?" la Blanka Kavaliro komentis, ankaŭ surmetante sian kaskon.
"Kiel ĉiam," diris la Ruĝa Kavaliro, kaj ili komencis batadi inter si tiom furioze ke Alico iris malantaŭ arbon por esti ekster la atingopovo de la batoj.
"Sed kiuj estas la Reguloj de Batalado?" ŝi diris al si, rigardante la batalon, timide rigardetante de sia kaŝejo. "Unu Regulo ŝajne
estas, ke se unu Kavaliro batas la alian, li faligas lin de lia ĉevalo; kaj, se li maltrafas, li mem falas de sia ĉevalo—kaj alia Regulo ŝajne estas ke ili tenas siajn bastonojn per la brakoj, kvazaŭ Pulĉinelo kaj Judinjo—Kian bruon ili kaŭzas kiam ili falas! Tute kiel plena aro da fajroŝoviloj falantaj sur la fendron! Kaj tiel trankvilaj estas la ĉevaloj! Ili permesas ke ili sur- kaj de-iru tute kvazaŭ ili estus tabloj!"
Alia Regulo de Batalado, kiun Alico ne rimarkis, ŝajne estis ke ili ĉiam falis surkapen; kaj la batalo finiĝis kiam ambaŭ falis tiel, flank'-al-flanke: kiam ili releviĝis, ili manpremis, kaj la Ruĝa Kavaliro tiris sin sur sian ĉevalon kaj forgalopis.
"Glora venko, ĉu ne?" diris la Blanka Kavaliro, kiam li venis anhelante al Alico.
"Mi ne scias," Alico diris dubeme. "Mi ne volas esti ies kaptito. Mi volas esti Reĝino."
"Kaj tiel estos, kiam vi transiros la sekvan rivereton," diris la Blanka Kavaliro. "Mi protektos vin ĝis la fino de la arbaro—post tio mi devos reiri, sciu. Tiel finiĝas mia moviĝo."
"Grandan dankon," diris Alico. "Ĉu mi povos helpi vin depreni la kaskon?" Klare tio estis pli ol li povis fari sola: tamen ŝi sukcesis elskui lin fine.
"Nun oni povas pli facile spiri," diris la
Kavaliro, repuŝante sian vilan hararon per ambaŭ manoj, kaj turnante siajn amikeman vizaĝon kaj grandajn mildajn okulojn al Alico. Ŝi pensis ke ŝi neniam antaŭe vidis tiel strangaspektan soldaton dum sia tuta vivo.