Je tiu momento la pordo ekmalfermiĝis, kaj akra voĉo aŭdiĝis kantante:—
Al Spegulo-loĝantoj Alico deklaris: "Per la sceptro kaj krono min oni preparis; Spegulanoj, festenu do gaje vi ĉi- -uj kun Ruĝa Reĝino kaj Blanka kaj mi."
Kaj centoj da voĉoj kunkantis la refrenon:—
"Do plejeble rapide plenigu la glasojn, Kaj surtable disŝutu la butonamasojn; Kun katoj en kafo, en teo la musoj, Salutu Alicon tridek-tri-oblaj tusoj!"
Sekvis konfuzita bruo de huraado, kaj Alico pensis: "tridekoble tri estas naŭdek. Ĉu iu kalkulas?" Post minuto denove estis silento, kaj la sama akra voĉo kantis novan strofon:—
"Ho Spegulo-loĝantoj," Alico proklamas, "Honoras vin vidi, min aŭskulti vi amas. Manĝi kaj trinki estas privilegi' Kun la Reĝinoj Ruĝa kaj Blanka kaj mi!"
Sekvis denove la refreno:—
"Do plejeble plenigu la glasojn per ink' Kaj melaso kaj ĉio agrabla por drink'; Per cidro el sablo kaj vino el lano Salutu Alicon naŭdek-naŭ-obla elano!"
"Naŭdekoble naŭ!" Alico ripetis senespere. "Ho, oni neniam finos! Pli bone estas ke mi tuj eniru—" kaj ŝi eniris, kaj estis morta silento tuj kiam ŝi aperis.
Alico rigardis nervoze laŭlonge de la tablo, dum ŝi marŝis en la granda halo, kaj rimarkis ke estas ĉirkaŭ kvindek gastoj, ĉiuspecaj: kelkaj estis bestoj, kelkaj birdoj, kaj eĉ estis kelkaj floroj inter ili. "Ĝojigas min ke ili venis sen atendi inviton," ŝi pensis: "mi tute ne scius kiuj estas la nepre invitendaj personoj!"
Estis tri seĝoj ĉe la kapo de la tablo: la Ruĝa kaj la Blanka Reĝinoj jam okupis du el ili, sed la meza estis vaka. Alico sidiĝis en ĝin, iom nekomforta pro la silento, kaj deziregis ke iu parolu.
Fine la Ruĝa Reĝino komencis. "Vi maltrafis la supon kaj la fiŝon," ŝi diris. "Surmetu la rostaĵon!" Kaj la kelneroj metis ŝafkruron antaŭ Alicon, kiu rigardis ĝin iom maltrankvile, ĉar ŝi ĝis tiam neniam devis distranĉi rostaĵon.
"Vi aspektas iom timida: mi konigu vin al tiu ŝafkruro," diris la Ruĝa Reĝino.
"Alico—Ŝafaĵo: Ŝafaĵo—Alico." La ŝafkruro stariĝis en la telero kaj
riverencetis al Alico; kaj Alico responde rive- rencis, ne sciante ĉu timi ĉu ridi.
"Ĉu mi donu al vi tranĉaĵon?" ŝi diris, prenante la tranĉilon kaj forkon, kaj rigardante de unu Reĝino al la alia.
"Nepre ne," la Ruĝa Reĝino diris, tre decideme: "ne estas ĝentile tranĉi personon al kiu vi konatiĝis. Forportu la rostajon!" Kaj la kelneroj forportis ĝin, kaj alportis grandan prunpudingon anstataŭe.
"Bonvolu ne konigi min al la pudingo," Alico diris iom rapide, "alie ni tute ne manĝos. Ĉu mi donu al vi iom?"
Sed la Ruĝa Reĝino aspektis paŭtema, kaj grumblis, "Pudingo—Alico: Alico—Pudingo. Forportu la pudingon!", kaj la kelneroj tiel rapide forprenis ĝin ke Alico ne povis reciproki ĝian riverencon.
Tamen, ŝi ne komprenis kial nur la Ruga Reĝino faru ordonojn; do, eksperimente, ŝi kriis "Kelnero! Realportu la pudingon!", kaj tuj ĝi reestis antaŭ ŝi, kvazaŭ ĵongla truko. Ĝi estis tiom granda ke ŝi ne povis ne senti iom da timideco pri ĝi, kiel kun la ŝafaĵo: tamen, ŝi venkis sian timidecon per fortostreĉo, faris tranĉon kaj donis ĝin al la Ruĝa Reĝino.
"Kia impertinenteco!" diris la Pudingo. "Kiel plaĉus al vi, se mi prenus tranĉaĵon el vi, ulaĉo!"
Ĝi parolis per dika, seba voĉo, kaj Alico ne havis respondeblan vorton: ŝi nur povis sidi kaj rigardi ĝin kaj anhelegi.
"Faru komenton," diris la Ruĝa Reĝino: "estas absurde lasi la tutan konversacion al la pudingo!"
"Ĉu vi scias, oni deklamis tiom ege da poezio al mi, hodiaŭ," Alico komencis, iom time kiam ŝi trovis ke tuj kiam ŝi malfermis siajn lipojn, estis morta silento, kaj ĉiuj okuloj fiksiĝis sur ŝin; "kaj estas tre kurioze, mi kredas—ĉiu poemo temis pri fiŝoj, iel. Ĉu vi scias kial oni tiom amas fiŝojn, ĉie ĉi tie?"
Ŝi parolis al la Ruĝa Reĝino, kies respondo maltrafis la temon. "Rilate al fiŝoj," ŝi diris, tre malrapide kaj solene, metante sian buŝon proksime al la orelo de Alico, "ŝia Blanka Moŝto scias belegan vortenigmon—tute poezian—tute pri fiŝoj. Ĉu ŝi deklamu ĝin?"
"Ŝia Ruĝa Moŝto tre afablas per tiu mencio," la Blanka Reĝino murmuris en la alian orelon de Alico, per voĉo kia la kvero de kolombo. "Estus grandega komplezaĵo! Ĉu mi deklamu?"
"Bonvolu," Alico diris tre ĝentile.
La Blanka Reĝino ridis pro ĝojo, kaj karesis vangon de Alico. Post tio ŝi komencis:—
"Lafiŝreton enĵetu." Tio estas facila, eĉ ЪеЪо ĝin ĵetus.
"Nun la fiŝon aĉetu." Tio estas facila, ĝin cendo aĉetus.
"Nun la fiŝon kuiru!" Tio estas facila, sufiĉas minuto.
"Sur la pladon ĝin tiru!" Tio estas facila, jam surkuŝas la tuto.
"Kun la fiŝ' al mi venu!" Estas facile ĝin porti al tablo.
"La kovrilon deprenu!" Malfacile, mankas mia kapablo!
Teniĝas kvazaŭ per glu' La kovrilo al la plado. Mi petas provi
Diri: facilas pli, ĉu Malkovri la fiŝon aŭ Г enigmon malkovri!
"Pensu pri ĝi dum minuto, kaj poste divenu," diris la Ruĝa Reĝino. "Intertempe, ni trinkos je via sano—al la sano de Reĝino Alico!" ŝi kriegis kiel eble plej laŭte, kaj ĉiuj gastoj komencis tuj trinki, kaj tre strange ili faris tion: kelkaj metis siajn glasojn sur siajn kapojn kvazaŭ kandelestingilojn, kaj trinkis ĉion gutantan laŭ iliaj vizaĝoj—aliaj renversis la vinujojn, kaj trinkis la vinon kiu fluis trans la randojn de la tablo—kaj tri el ili (ili aspektis kanguruoj) rampis en la teleron de la rostita ŝafkruro, kaj komencis fervore gluti la saŭcon, "same kiel porkoj en manĝujo!" pensis Alico.
"Diru viajn dankojn per ĝentila paroladeto," la Ruĝa Reĝino diris, sulkante la frunton je Alico dum ŝi parolis.
"Ni devas subteni vin, sciu," la Blanka Reĝino flustris, dum Alico stariĝis por la paroladeto, tre obeeme, sed iom timante.
"Grandan dankon," ŝi flustris responde,
"sed estos tute bone sen vi."
"Tute ne estus dece," la Ruĝa Reĝino diris tre decideme: do Alico strebis cedi bonhumore.
("Kaj ili ja puŝegis!" ŝi diris poste, kiam ŝi rakontis al sia fratino raporton pri la festeno. "Oni supozus ke ili volis plene platpremi min!")
Efektive estis iom malfacile por ŝi resti en sia loko dum ŝi paroladis: la du Reĝinoj tiom puŝis ŝin, unu ĉiuflanke, ke ili preskaŭ levis ŝin en la aeron. "Mi leviĝas por doni dankon—" Alico komencis: kaj efektive ŝi vere leviĝis parolante, plurajn centimetrojn; sed ŝi ekkaptis la randon de la tablo, kaj sukcesis retiri sin malsupren.
"Atentu vin!" kriegis la Blanka Reĝino, ekprenante la hararon de Alico per ambaŭ manoj. "Io okazos!"
Kaj tiam (kiel Alico poste priparolis la eventon) ĉiaj aferoj komencis tuje okazi. La kandeloj ĉiuj ekkreskis ĝis la plafono, aspektante iom kiel bedo da junkoj ĉe kies supro estas artfajraĵoj. Rilate al la boteloj, nu ĉiu el ili prenis paron da pladoj, kiujn ili rapide surmetis kvazaŭ flugilojn, kaj, uzante forkojn kiel krurojn, ili flugetadis ĉiudirekte: "kaj tre simile al birdoj ili aspektas," Alico pensis, laŭeble, dum la terura konfuzo kiu komenciĝis.
Tiumomente ŝi aŭdis raŭkan ridon apud si, kaj turnis sin por vidi kio estas al la Blanka Reĝino; sed, anstataŭ la Reĝino, estis la ŝafkruro sidanta en la seĝo. "Jen mi!" kriis voĉo el la supujo, kaj Alico returnis sin, nur ĝustatempe por vidi la larĝan bonhumoran vizaĝon de la Reĝino rideti al ŝi dum momento trans la rando de la ujo, antaŭ ol malaperi en la supon.
Estis grave ne perdi momenton. Jam pluraj gastoj kuŝis vizaĝmalsupre en la pladoj, kaj la supĉerpilo marŝadis sur la tablo cele la seĝon de Alico, kaj senpacience gestis ke ŝi ĉesu bloki la vojon.
teleroj, pladoj, gastoj, kaj kandeloj amase falegis brue sur la plankon.
"Kaj rilate al vi," ŝi pludiris, turnante sin feroce al la Ruĝa Reĝino, kiun ŝi opiniis la kaŭzo de la tuta petolado—sed la Reĝino ne plu estis apud ŝi—ŝi subite ekŝrumpis al la dimensio de pupeto, kaj nun estis sur la tablo, gaje ĉirkaŭkurante pro klopodo kapti sian propran ŝalon, kiu treniĝis post ŝi.