Li estis vestita per stana kiraso, kiu ŝajne tre nebone taŭgis por li, kaj li havis strange formitan pinan skatolon ligitan, renversitan, trans siaj ŝultroj; ĝia klapo pendis malferma. Alico rigardis ĝin tre scivoleme.
"Mi vidas ke vi admiris mian skatoleton," la Kavaliro diris per amika tono. "Mi mem inventis ĝin—por enteni vestojn kaj sandviĉojn. Sciu, mi portas ĝin renversita, tiel ke la pluvo ne povas eniri."
"Sed la enhavo povas e^iri," Alico milde komentis. "Ĉu vi scias ke la klapo estas malferma?"
"Mi ne sciis tion," la Kavaliro diris, kaj ombro de ĉagreniĝo kovris lian vizaĝon. "Do ĉio sendube elfalis! Kaj la skatolo estas senutila sen enhavo." Li malligis ĝin dum li parolis, kaj estis tuj ĵetonta ĝin inter la arbustojn, sed subita penso ŝajne ektrafis lin, kaj li zorge pendigis ĝin sur arbo. "Ĉu vi povas diveni kial mi faris tion?" li diris al Alico.
Alico kapneis.
"Esperante ke abeloj faros neston en ĝi—tiel mi akiros la mielon."
"Sed vi jam havas abelujon—aŭ ion similan—ligitan al la selo," diris Alico.
"Jes, ĝi estas tre bona abelujo," la Kavaliro diris per malkontenta tono, "el la plej bona speco. Sed ankoraŭ eĉ ne unu abelo proksimiĝis al ĝi. Kaj la alia objekto estas muskaptilo. Mi supozas ke la musoj fortenas la abelojn—aŭ la abeloj fortenas la musojn. Mi ne scias ĉu tiel, ĉu ĉi tiel."
"Mi demandis al mi por kio estas la muskaptilo," diris Alico. "Ne estas verŝajne ke troviĝus musoj sur la dorso de la ĉevalo."
"Ne tre verŝajne, eble," diris la Kavaliro; "sed se ili ja venos, mi ne volas ke ili ĉirkaŭkuradu."
"Sciu," li daŭrigis post paŭzo, "estas bone anticipi ĉion. Tial la ĉevalo havas tiujn
maleolumojn ĉirkaŭ siaj piedoj."
"Sed por kio ili estas?" Alico demandis per tono de granda scivolo.
"Ili gardas kontraŭ la mordo de ŝarkoj," la Kavaliro respondis. "Mi mem inventis ilin. Kaj nun helpu min surĉevaliĝi. Mi akompanos vin ĝis la fino de la arbaro—Por kio estas tiu telero?"
"Ĝi estas por prunkuko," diris Alico.
"Ni kunportu ĝin," la Kavaliro diris. "Ĝi estos utila se ni trovos prunkukon. Helpu min meti ĝin en la sakon."
Tio necesigis multan tempon, kvankam Alico tenis la sakon malferma tre zorge, ĉar la Kavaliro tiel mallertis pri enmeto de la telero: la unuajn du aŭ tri fojojn li mem enfalis, anstataŭe. "Estas malmulta spaco, sciu," li diris, kiam ili fine sukcesis enigi ĝin; "ĉar estas tiom da kandeloj en la sako." Kaj li pendigis ĝin de la selo, de kiu jam pendis amasego da karotoj kaj fajroŝoviloj kaj multaj aliaj objektoj.
"Mi esperas ke via hararo estas bone alligita?" li daŭrigis, kiam ili ekiris.
"Nur laŭ la kutima maniero," Alico diris, ridetante.
"Tio apenaŭ sufiĉas," li diris, maltrankvile. "Komprenu, la vento estas ege forta ĉi tie. Kvazaŭ supo."
"Ĉu vi inventis planon por neebligi la forbloviĝon de la hararo?" Alico demandis.
"Ankoraŭ ne," diris la Kavaliro. "Sed mi havas planon por ke ĝi ne forfalu."
"Mi tre multe deziras aŭdi ĝin."
"Unue, prenu vertikalan stangeton," diris la Kavaliro. "Poste devigu vian hararon rampi supren sur ĝin, kiel fruktarbo. Nu, la hararo forfalas ĉar ĝi pendas malsupren—objektoj neniam supren falas, komprenu. Mi mem inventis la planon. Vi rajtas provi ĝin, se vi volas."
Ĝi ne sonis komforta plano, Alico opiniis, kaj dum kelkaj minutoj ŝi marŝis silente, pripensante la ideon, kaj fojfoje haltante por helpi la kompatindan Kavaliron, kiu certe ne estis bona rajdisto.
Kiam ajn la ĉevalo ekhaltis (kion ĝi faris tre ofte), li defalis antaŭen; kaj kiam ajn ĝi rekomencis (kion ĝi kutime faris tre subite), li defalis malantaŭen. Alitempe li surrestis relative bone, kvankam li emis fojfoje defali flanken; kaj ĉar li kutime falis tiuflanken kie Alico marŝas, ŝi baldaŭ trovis ke estas
plej bone ne marŝi tute proksime al la ĉevalo.
"Mi suspektas ke vi ne estas tre sperta pri rajdado," ŝi kuraĝis diri, dum ŝi helpis lin post lia kvina defalo.
La Kavaliro aspektis tre suprizita, kaj iom ofendita de tiu komento. "Kial vi diras tion?" li demandis, dum li regrimpis en la selon, tenante la hararon de Alico per unu mano por ne fali aliflanken.
"Ĉar oni ne defalas tiom ofte, kiam oni estas tre sperta."
"Mi estas multe sperta," la Kavaliro diris tre serioze: "multe sperta!"
Alico povis elpensi nenion pli bone direblan ol "Ĉu?" sed ŝi diris ĝin laŭeble elkore. Ili silente plu veturis iom post tio, dum la Kavaliro tenis siajn okulojn fermitaj, murmurante al si, kaj Alico rigardis lin maltrankvile atendante la sekvan falon.
"La granda arto rajdi," la Kavaliro subite komencis per laŭta voĉo, skuante sian dekstran brakon dum li parolis, "estas sin—"
Nun la frazo ekĉesis subite kiel ĝi komenciĝis, dum la Kavaliro peze falis sur la supron de sia kapo precize antaŭ kie marŝas Alico. Ŝi multe ektimis tiufoje, kaj diris per maltrankvila tono, dum ŝi levis lin, "Mi esperas ke neniuj ostoj estas rompitaj?"
"Ne multaj," la Kavaliro diris, kvazaŭ ne ĝenis lin rompi du aŭ tri ostojn. "La granda arto rajdi, kiel mi komencis diri, estas—sin ekvilibrigi ĝuste. Ĉi tiel, komprenu—"
Li delasis la rimenojn, kaj etendis ambaŭ brakojn por montri al Alico kion li celas diri, kaj ĉifoje li falis plata sur sian dorson, tuj sub la piedoj de la ĉevalo.
"Multe sperta!" li plu ripetadis, dum Alico restarigis lin. "Multe sperta!"
"Estas tro absurde!" kriis Alico, nun tute senpacienca. "Vi prefere havu lignan ĉevalon sur radoj, tion vi havu!"
"Ĉu tia speco glate iras?" la Kavaliro demandis per tono de granda interesiĝo, ĉirkaŭbrakumante la kolon de la ĉevalo, nur ĝustatempe por savi sin de refalo.
"Multe pli glate ol vivanta ĉevalo," Alico diris, kun malgranda krio rida, kvankam ŝi laŭeble strebis ne fari ĝin.
"Mi aĉetos tian," la Kavaliro diris penseme al si. "Unu aŭ du—plurajn."
Sekvis nelonga silento, kaj post tio la Kavaliro plu parolis. "Mi estas tre lerta inventisto. Nu, verŝajne vi rimarkis, kiam vi lastafoje levis min, ke mi aspektis iom pensema?"
"Vi ja estis iom seriozema," diris Alico.
"Nu, ĝuste tiam mi inventadis novan metodon transiri barilon—ĉu vi deziras aŭdi ĝin?"
"Mi tre multe deziras," Alico diris ĝentile.
"Mi diros kiel mi ekpensis ĝin," diris la Kavaliro. "Sciu, mi diris al mi: 'La sola problemo estas la piedoj: la kapo jam estas sufiĉe alta.' Nu, unue mi metas mian kapon sur la supron de la barilo—tiam la kapo estas sufiĉe alta—poste mi ekstaras sur mia kapo—tiam la piedoj estas sufiĉe altaj, komprenu—poste mi estas transe, komprenu."
"Jes, mi supozas ke vi estus transe farinte tion," Alico diris penseme: "sed ĉu vi ne opinias ke estus iom malfacile?"
"Mi ankoraŭ ne provis," la Kavaliro diris, serioze: "do mi ne povas esti certa—sed mi timas ke ja estus iomete malfacile."
Li aspektis tiel ĉagrenita de tiu ideo, ke Alico rapidis ŝanĝi la temon. "Kian kuriozan kaskon vi havas!" ŝi diris gaje. "Ĉu tion vi ankaŭ inventis?"
La Kavaliro fiere rigardis sian kaskon, ĝi pendis de la selo. "Jes," li diris; "sed mi inventis pli bonan—kia sukerkonuso . Kiam mi portis ĝin, se mi falis de la ĉevalo, ĝi ĉiam tuj tuŝis la teron. Do mi nur bezonis tre malmultan distancon fali, komprenu—Sed kompreneble ja estis danĝero ke mi falus en ĝin. Foje tio okazis al mi—kaj plej malbone estis, ke antaŭ ol
16 En la epoko de Carroll oni vendadis rafinitan sukeron en la formo de konusoj. Oni ofte karakterizis konusformajn ĉapelojn kaj montetojn "sukerkonusoj".
mi povis liberiĝi de ĝi, la Blanka Kavaliro venis kaj surmetis ĝin. Li kredis ĝin sia propra kasko."