turnis la kapon de la ĉevalo al la vojo laŭ kiu ili venis. "Irinte nur kelkajn metrojn," li diris, "malsupren laŭ la monteto kaj trans tiun rivereton, vi fariĝos Reĝino—Sed vi restos por adiaŭi min unue?" li pludiris kiam Alico turnis sin fervore rigardante laŭ la direkto kiun li indikis. "Mi ne prokrastos. Vi atendos kaj gestos per via mantuko kiam mi atingos tiun kurbiĝon de la vojo? Mi kredas ke tio kuraĝigos min, sciu."
"Kompreneble mi atendos," diris Alico: "kaj grandan dankon ke vi tiom longe akompanis min—kaj pro la kanto—ĝi tre plaĉas al mi."
"Mi esperas ke jes," la Kavaliro diris dubeme: "sed vi ne ploris kiom mi anticipis."
Do ili manpremis, kaj poste la Kavaliro rajdis malrapide en la arbaron. "Mi ne longe vidos lin ankoraŭ rajdanta, verŝajne," Alico diris al si, dum ŝi staris rigardante lin. "Nun li falas! Rekte sur sian kapon, kiel kutime! Tamen, li sufiĉe facile resuriras la ĉevalon—rezulte de la abundaj objektoj pendantaj sur ĝi—" Tiel ŝi plu paroladis al si, dum ŝi rigardis la ĉevalon marŝi nerapide laŭ la vojo, kaj la Kavaliron defali, unue unuflanken, poste aliaflanken. Post la kvara aŭ kvina falo li atingis la vojkurbiĝon, kaj ŝi gestis al li per sia mantuko, kaj atendis ĝis li ne plu estis videbla.
"Mi esperas ke tio kuraĝigis lin," ŝi diris, turnante sin por kuri malsupren laŭ la monteto: "kaj nun la lastan rivereton, kaj mi fariĝos Reĝino! Kiom grandioze tio sonas!" Tre malmultaj paŝoj venigis ŝin al la bordo de la rivereto. "Finfine
la Oka Kvadrato!" ŝi kriis saltante, * * * *
kaj ŝi ĵetis sin sur gazonon muske molan por ripozi; ĉirkaŭ ĝi estis malgrandaj florbedoj tie kaj tie. "Ho, kiom mi ĝojas esti ĉi tie! Kajkio estas tio sur mia kapo?" ŝi kriis ĉagrenite, metante siajn manojn al io tre peza kiu strikte kuŝis sur ŝia kapo.
"Sed kiel ĝi povis metiĝi tien sen mia konscio?" ŝi diris al si, dum ŝi prenis ĝin kaj metis ĝin sur siajn genuojn por vidi kio ĝi estas. Ĝi estis ora krono.
ĈAPITRO IX
REĜINO ALICO
"Nu, estas bonege!" diris Alico. "Mi tute ne anticipis tiel baldaŭ fariĝi Reĝino—kaj mi informos vin, via Moŝto," ŝi pludiris, per severa tono (ŝi ĉiam amis iom riproĉi sin), "neniel decas ke vi kuŝas sur la herbo tiel! Reĝinoj devas esti dignaj, sciu!"
Do ŝi stariĝis kaj ĉirkaŭmarŝis—iom rigide, unue, ĉar ŝi timis ke la krono defalos: sed ŝi komfortigis sin per la penso ke neniu vidas ŝin, "kaj se mi vere estas Reĝino," ŝi diris dum ŝi residiĝis, "mi sukcesos manipuli ĝin tute bone post nelonge."
Ĉio okazadis tiel strange ke ŝin tute ne surprizis trovi la Ruĝan Reĝinon kaj la Blankan Reĝinon sidantaj apud ŝi, unu ĉe ĉiu flanko: ŝi tre volonte demandus al ili kiel ili alvenis tien, sed ŝi timis ke tio ne estus tute deca. Tamen, ne malutilus, ŝi pensis, demandi ĉu la ludo jam finiĝis. "Bonvolu, diru al mi—" ŝi komencis, rigardante timide la Ruĝan Reĝinon.
"Parolu nur kiam oni alparolis vin!" la Reĝino akre interrompis ŝin.
"Sed se ĉiu obeus tiun regulon," diris Alico, kiu estis ĉiam preta estigi malgrandan kverelon, "kaj se oni parolus nur kiam oni estus alparolita, kaj la alia persono ĉiam atendus por ke oni komencu, komprenu ke neniu dirus ion ajn, tiel ke—"
"Absurde!" kriis la Reĝino. "Nu, ĉu vi ne komprenas, infano—" nun ŝi ĉesis paroli, sulkante la frunton, kaj, pensinte dum minuto, ŝi subite ŝanĝis la temon de la konversacio. "Kion vi celis diri per 'Se vi vere estas Reĝino'? Kiel vi rajtas nomi vin tiel? Vi ne povos esti Reĝino, sciu, antaŭ ol sukcesi en la tiurilata ekzameno. Kaj ju pli frue ni komencos ĝin, des pli bone."
"Mi nur diris 'se'!" povra Alico pledis kompatinde.
La du Reĝinoj rigardis unu la alian, kaj la Ruĝa Reĝino komentis kun tremeto, "Ŝi diras ke ŝi nur diris 'se'—"
"Sed ŝi diris multe pli ol tion!" la Blanka Reĝino ĝemis, tordante siajn manojn. "Ho, ege multe pli ol tion!"
"Tiel estis, sciu," la Ruĝa Reĝino diris al Alico. "Ĉiam diru la veron—pensu antaŭ ol paroli—kaj poste skribu kion vi diris."
"Certe mi ne celis—" Alico komencis diri, sed la Ruĝa Reĝino interrompis ŝin malpacience.
"Precize pro tio mi plendas! Vi devus celi! Kiel utilas infano sen celo? Eĉ ŝerco devus havi ian celon—kaj infano estas pli grava ol ŝerco, mi esperas. Vi ne povus nei tion, eĉ se vi provus per ambaŭ manoj."
"Mi ne neas per miaj manoj," Alico oponis.
"Neniu diris ke vi faras tion," diris la Ruĝa Reĝino. "Mi diris nur ke vi ne povus se vi provus."
"Ŝi havas tian mensostaton," diris la Blanka Reĝino, "ke ŝi volas nei ion—sed ŝi nur ne scias kion!"
"Aĉa, fia humoro," la Ruĝa Reĝino komentis; kaj sekvis nekomforta silento dum unu aŭ du minutoj.
La Ruĝa Reĝino rompis la silenton dirante, al la Blanka Reĝino, "Mi invitas vin al la festeno de Alico ĉi-posttagmeze."
La Blanka Reĝino ridetis feble, kaj diris "Kaj mi invitas vin."
"Mi tute ne sciis ke mi havos feston," diris Alico; "sed, se ja estos tio, mi opinias ke mi devus inviti la gastojn."
"Ni donis al vi oportunon fari tion," la Ruĝa Reĝino komentis: "sed verŝajne vi ankoraŭ ne ricevis multajn lecionojn pri ĝentila konduto?"
"Oni ne donas lecionojn pri ĝentila konduto," diris Alico. "Lecionoj instruas aritmetikon, kaj tiaĵojn."
"Ĉu vi scias fari Adicion?" la Blanka Reĝino demandis. "Kiom estas unu kaj unu kaj unu kaj unu kaj unu kaj unu kaj unu kaj unu kaj unu kaj unu?"
"Mi ne scias," diris Alico. "Konfuzis min la kalkulado."
"Ŝi ne scipovas adicii," la Ruĝa Reĝino interrompis. "Ĉu vi povas fari Subtrahon? Prenu naŭ el ok."
"Naŭ el ok mi ne povas, sciu," Alico respondis tre senhezite: "sed—"
"Ŝi ne scipovas subtrahi," diris la Blanka Reĝino. "Ĉu vi scias fari Dividon? Dividu bulkon per tranĉilo—kio estas la rezulto de tio?"
"Mi supozas—" Alico komencis diri, sed la Ruĝa Reĝino respondis por ŝi. "Pano- kun-butero, kompreneble. Provu alian subtrahon. Prenu oston de hundo: kio restas?"
Alico pensis. "La osto kompreneble ne restus, se mi prenus ĝin—kaj la hundo ne restus; ĝi venus mordi min—kaj mi certe ne restus!"
"Do vi opinias ke nenio restus?" diris la Ruĝa Reĝino.
"Mi kredas ke jen la respondo."
"Eraro, kiel kutime," diris la Ruĝa Reĝino: "la bonhumoro de la hundo restus."
"Sed mi ne komprenas kiel—"
"Nu, pensu!" la Ruĝa Reĝino kriis. "La hundo perdus sian bonhumoron, ĉu ne?"
"Eble," Alico respondis heziteme.
"Do se la hundo forirus, ĝia bonhumoro restus!" la Reĝino kriis triumfe.
Alico diris, laŭeble serioze, "Eble ili ambaŭ aparte forirus." Sed ŝi ne povis ne pensi, "Kiajn absurdaĵojn ni ja parolas!"
"Ŝi tute ne scias aritmetikon!" la Reĝinoj diris kune, tre emfaze.
"Ĉu vi scipovas aritmetikon?" Alico diris, turninte sin subite al la Blanka Reĝino, ĉar al ŝi ne plaĉis tiom da riproĉo.
La Reĝino anhelegis kaj fermis siajn okulojn. "Mi povas fari Adicion," ŝi diris, "se vi donas al mi sufiĉan tempon—sed Subtrahon mi neniel povas fari!"
"Kompreneble vi scias la abocon?" diris la Reĝa Reĝino.
"Certe," diris Alico.
"Ankaŭ mi," la Blanka Reĝino flustris: "ni ofte kundeklamos ĝin, kara. Kaj mi diru al vi sekreton—mi scipovas legi vortojn unuliterajn! Ĉu ne bonege? Tamen, ne estu senespera. Vi sukcesos fari tion, iam."
Nun la Ruĝa Reĝino rekomencis. "Ĉu vi povas respondi utilajn demandojn?" ŝi diris. "Kiel oni faras panon?"
"Mi scias tion!" Alico kriis fervore. "Prenu iom da faruno kaj butero—"