"Kie oni trovas tiun teron?" la Blanka Reĝino demandis. "En ĝardeno aŭ en kampo?"
"Nu, oni ne trovas ĝin," Alico klarigis: "oni aĉetas—"
"Kial aĉetas kaj ne aĉegas?" diris la Blanka Reĝino. "Vi nepre ne ellasu tiajn gravajn punktojn."
"Ventumu ŝian kapon!" la Ruĝa Reĝino maltrankvile interrompis. "Ŝi certe estas febra post tiom da pensado." Do ili ekventumis ŝin per foliaroj, ĝis ŝi devis petegi ilin ne plu fari tion, ĉar tiom disblovis ŝiajn harojn.
"Ŝi nun estas denove bonfarta," diris la Ruĝa Reĝino. "Ĉu vi scias Lingvojn? Kiel oni diras France fidle-di-di?"
"Fidle-di-di ne estas lingvaĵo," Alico respondis serioze.
"Kiu do diris ke ĝi ja estas?" diris la Ruĝa Reĝino.
Alico kredis vidi rimedon eliri la embarason, ĉifoje. "Se vi diros al mi kiulingva estas 'fidle-di-di', mi diros kiel oni France diras ĝin!" ŝi kriis triumfe.
Sed la Ruĝa Reĝino iom rigidigis sin, kaj diris, "Reĝinoj neniam faras marĉandadon."
"Se nur Reĝinoj neniam farus demandojn!" Alico pensis silente.
"Ni ne kverelu," la Blanka Reĝino diris maltrankvile. "Kio kaŭzas fulmon?"
"Kaŭzas fulmon," Alico diris tre firme, ĉar ŝi sentis sin tute certa pri ĉi tio, "la tondro—ne, ne!" ŝi tuj korektis sin. "Mi volis diris la inverson."
"Tro malfruas la korekto," diris la Ruĝa Reĝino: "kiam io estas dirita, ĝi estas fiksita, kaj vi devas akcepti la konsekvencojn."
"Tio memorigas min—" la Blanka Reĝino diris, malsupren rigardante kaj kunpremante kaj kunmalpremante siajn manojn, "ni havis tian tondroŝtormon la pasintan mardon—mi celas diri: unu el la pasinta grupo de mardoj, komprenu."
Alico estis perpleksa. "En nia lando," ŝi komentis, "estas nur po unu tago."
La Ruĝa Reĝino diris, "Povra, maldika agmaniero. Nu ĉi tie ni plejparte havas tagojn kaj noktojn du- aŭ triope, kaj kelkfoje dum la vintro ni havas eĉ kvin noktojn kune—por varmeco, sciu."
"Ĉu do kvin noktoj estas pli varmaj ol unu nokto?" Alico kuraĝis demandi.
"Kvinoble pli varmaj, kompreneble."
"Sed ili devus esti kvinoble pli malvarmaj,
laŭ la sama regulo."
"Ĝuste tiel!" kriis la Ruĝa Reĝino. "Kvinoble pli varmaj kaj kvinoble pli malvarmaj—same kiel mi estas kvinoble pli riĉa ol vi kaj kvinoble pli lerta!"
Alico ĝemis kaj cedis. "Estas precize kia enigmo senresponda!" ŝi pensis.
"Humpti Dumpti ankaŭ vidis ĝin," la Blanka Reĝino pludiris nelaŭtavoĉe, pli kvazaŭ parolante al si. "Li venis al la pordo tenante korktirilon—"
"Kion li volis?" diris la Ruĝa Reĝino.
"Li insistis enveni," la Blanka Reĝino daŭrigis, "ĉar li serĉis hipopotamon. Nu, hazarde, ne estis tia besto en la domo, tiumatene."
"Ĉu kutime estas?" Alico demandis tre mire.
"Nu, nur ĵaude," diris la Reĝino.
"Mi scias kial li venis," diris Alico: "li volis puni la fiŝojn, ĉar—"
Nun la Blanka Reĝino rekomencis. "Kia tondroŝtormo estis, vi ne povas imagi!" ("Ŝi neniam povis, sciu," diris la Ruĝa Reĝino.) "Kaj parto de la tegmento malfiksiĝis, kaj ege multa tondro eniris—kaj ĝi grandbule ruliĝadis tra la tuta ĉambro—kaj batis la tablojn kaj aliaj objektojn—ĝis mi tiom timis ke mi ne povis eĉ memori mian propran nomon!"
Alico pensis, "Mi tute ne provus memori mian nomon dum okazas akcidento! Kiel utilus tio?" sed ŝi ne diris tion pervoĉe, ĉar ŝi ne volis ofendi la kompatindan Reĝinon.
"Via Moŝto pardonu ŝin," la Ruĝa Reĝino diris al Alico, prenante unu el la manoj de la Blanka Reĝino per sia, kaj trankvilige karesante ĝin: "ŝi havas bonan intencon, sed ŝi ne povas ne diri stultaĵojn, plejofte."
La Blanka Reĝino rigardis timide Alicon, kiu sentis ke ŝi devus diri ion, sed vere ne povis pensi kion tiumomente.
"Ŝi ja ne estas bone edukita," la Ruĝa Reĝino pludiris: "sed estas mirige kiom bonhumora ŝi estas! Frapetu ŝian kapon, kaj trovu kiom tio feliĉigos ŝin!" Sed tio estis pli ol Alico kuraĝis fari.
"Iom da afableco—kaj frizado—bonege efikus al ŝi—"
La Blanka Reĝino profunde ĝemis, kaj kuŝigis sian kapon sur la ŝultron de Alico. "Mi ege dormemas!" ŝi ĝemis.
"Ŝi estas laca, povrulino!" diris la Ruĝa Reĝino. "Karesu ŝian hararon—pruntu al ŝi vian dormoĉapon kaj kantu al ŝi trankviligan lulkanton."
"Mi ne kunhavas dormoĉapon," diris Alico, dum ŝi provis obei la unuan ordonon: "kaj mi ne konas trankviligan lulkanton."
"Mi mem kantu, do," diris la Ruĝa Reĝino, kaj ŝi komencis:—
Lulej, bela Damo, dormu facile, En sin' de Alico kuŝu trankvile. Post la festeno ni iros al balo, Reĝinoj ni ĉiuj, en granda halo.
"Kaj nun vi scias la vortojn," ŝi pludiris, dum ŝi metis sian kapon sur la alian ŝultron de Alico, "do nur trakantu ĝin al mi. Ankaŭ mi fariĝas dormema." Post plia momento ambaŭ Reĝinoj estis profunde dormantaj, kaj ronkadis laŭte.
"Kion do mi faru?" kriis Alico, ĉirkaŭ- rigardante tre perplekse, dum unue unu ronda kapo, kaj poste la alia, ruliĝis de ŝia ŝultro, kaj kuŝis peze sur ŝiaj genuoj. "Mi kredas ke tio neniam okazis antaŭ nun, ke iu devas varti samtempe du dormantajn Reĝinojn! Ne, ne en la tuta Historio de Anglio—ne povus okazi, sciu, ĉar neniam estis pli ol unu Reĝino je unu fojo. Vekiĝu, pezuloj!" ŝi pludiris per senpacienca tono; sed la sola respondo estis milda ronkado.
La ronkado fariĝis pli kaj pli klara, kaj sonis pli kiel melodio: fine ŝi eĉ povis distingi vortojn, kaj ŝi aŭskultis tiom fervore ke, kiam la du grandaj kapoj ekmalaperis de ŝiaj genuoj, ŝi apenaŭ rimarkis tion.
Ŝi staradis antaŭ arkoforma pordejo, super kiu estis la vortoj "REĜINO ALICO" grandlitere, kaj ĉiuflanke de la arko estis sonoriltirilo; unu signita "Sonorilo por Vizitantoj," kaj la alia "Sonorilo por Servistoj".
"Mi atendos ĝis la fino de la kanto," pensis Alico, "kaj poste mi sonigos la—la—kiun sonorilon mi sonigu?" ŝi pludiris, ĉar ŝin multe perpleksigis la nomoj. "Mi ne estas vizitanto, kaj mi ne estas servisto. Devus esti sonorilo signita 'Reĝino', komprenu—"
Ĝuste tiam la pordo iomete malfermiĝis, kaj besto kun longa beko eletendis sian kapon dum momento kaj diris, "Neniu eniro antaŭ la postvenonta semajno!" kaj refermis la pordon bruege.
Alico frapis kaj sonigis vane dum longa tempo; sed fine tre maljuna Rano, kiu sidis sub arbo, stariĝis kaj lamis malrapide al ŝi: li estis brilflave vestita, kaj surhavis enormajn botojn.
"Kio nun?" la Rano diris per basa raŭka flustro.
Alico turniĝis, preta ripoĉi iun ajn. "Kie estas la servisto por respondi la pordon?" ŝi diris kolere.
"Kiun pordon?" demandis la Rano.
Alico preskaŭ piedbatis la teron pro iritiĝo pro lia malrapida parolmaniero. "Ci pordon, kompreneble!"
La Rano rigardis la pordon dum minuto per siaj grandaj senbrilaj okuloj: poste li pliproksimiĝis kaj frotis ĝin per sia dikfingro, kvazaŭ provante ĉu aŭ ne la farbo forfrotiĝus; poste li rigardis Alicon.
"Respondi la pordon?" li diris. "Kion ĝi demandis?" Li estis tiom raŭka ke Alico apenaŭ povis aŭdi lin.
"Mi ne komprenas vin," ŝi diris.
"Mi prols gramatike ĉu n'?" la Rano pludiris. "Aŭ ĉu vi estas surda? Kion ĝi demandis al vi?"
"Nenion!" Alico diris senpacience. "Mi frapadis ĝin."
"Devus ne fari tion—devus ne fari
A 20
tion—" la Rano murmuris. "Ĝagrenas ĝin, sciu." Li iris al la pordo kaj batis ĝin per unu el siaj grandaj piedoj. "Vi afablu al ĝi," li elanhelis, dum li lamis reen al sia arbo, "kaj ĝi afablos al vi, sciu."