"Ĉu ŝi similas al mi?" Alico demandis fervore, ĉar ŝin ektrafis la penso, "Estas
alia knabineto en la ĝardeno, ie!"
"Nu, ŝi havas la saman mallertan formon," la Rozo diris: "sed ŝi estas pli ruĝa—kaj ŝiaj petaloj estas malpli longaj, mi kredas."
"Ili estas pli striktaj, kiel de dalio," diris la Tigro-lilio: "ne disfalintaj, kiel viaj."
"Sed vi ne kulpas," la Rozo aldonis afable. "Vi komencas velki, komprenu—kaj tiam oni ne povas ne havi iom nebonordajn petalojn."
A! Alico tute ne plaĉis tiu ideo: do, por ŝanĝi la temon, ŝi demandis, "Ĉu iam ŝi venas ĉi tien?"
"Verŝajne vi vidos ŝin baldaŭ," diris la Rozo. "Ŝi estas el la specio kiu havas naŭ spikojn, sciu."
"Kie ŝi havas ilin?" Alico demandis tre scivole.
"Nu, tute ĉirkaŭ sia kapo, kompreneble," la Rozo respondis. "Mirigis min ke ili mankas al vi. Mi supozis ke ili estas nepraj."
"Ŝi venas!" kriis la Delfinio. "Mi aŭdas ŝiajn paŝojn, tump, tump, sur la ŝtonera vojo."
Alico fervore Cirkaŭrigadis, kaj vidis ke estas la Ruĝa Reĝino. "Ŝi multe kreskis!" estis ŝia unua komento. Tio estis tute vera: kiam Alico unue trovis ŝin inter la cindroj, ŝi estis nur ok centimetrojn alta—kaj nun ŝi estas duonan kapon pli alta ol Alico mem!
"La freŝa aero kaŭzas tion," diris la Rozo: "mirinde bona aero, Ci tie."
"Mi iros renkonti ŝin," diris Alico, Car, kvankam la floroj estis sufiCe interesaj, ŝi opiniis ke estus pli grandioze paroli kun vera Reĝino.
"Tute ne eblos fari tion," diris la Rozo: "Mi konsilas ke vi marŝu kontraŭdirekten."
Al Alico tio sonis absurdaĵo, do ŝi diris nenion, sed ŝi tuj komencis marŝi cele la Ruĝan Reĝinon. Surprize al ŝi, ŝi post nur momento ne plu vidis ŝin, kaj trovis sin denove marŝanta en la antaŭan pordon.
Iom provokite, ŝi retiris sin, kaj, serCinte Cie la Reĝinon (kiun ŝi fine vidis, tre longe for), ŝi decidis provi la planon, ĉifoje, marŝi kontraŭdirekten.
Bonege sukcesis. Ŝi apenaŭ marŝis unu minuton antaŭ ol trovi sin vizaĝ-al-vizaĝe kun la Ruĝa Reĝino, kaj klare videbla estis la monteto kiun ŝi tiel longe celis.
"El kie vi venis?" diris la Ruĝa Reĝino. "Kaj kien vi iras? Levu la kapon, parolu bele, kaj ne konstante ludu per viaj fingroj."
Alico obeis ĉiujn tiujn ordonojn, kaj klarigis, laŭeble plej bone, ke ŝi perdis sian vojon.
"Mi ne komprenas kial vi parolas pri via vojo," diris la Reĝino: "ĉiuj vojoj ĉi tie apartenas al mi—sed kial vi entute venis ĉi tien?" ŝi pludiris pli afablatone. "Riverencetu dum vi pripensas kion diri. Tiel oni ŝparas tempon."
Alico iomete miris pri tio, sed ŝi ne kuraĝis ne kredi ĝin, ĉar ŝin tro imponis la Reĝino. "Mi provos kiam mi estos hejme," ŝi pensis, "kiam venontfoje mi malfruos al la ĉefmanĝo."
"Jam venis la horo respondi," la Reĝino diris, rigardante sian horloĝon: "malfermu vian buŝon iom pli larĝe dum vi parolas, kaj ĉiam diru 'via Moŝto'."
"Mi nur volis vidi kia estas la ĝardeno,
via Moŝto—"
"Ĝuste," diris la Reĝino, frapetante ŝian kapon, kio al Alico tute ne plaCis: "kvankam, kiam vi diras 'ĝardenon'—nu, mi vidis ĝardenojn, kompare kun kiuj Ci tiu estus dezerto."
Alico ne kuraĝis oponi tiun deklaron, sed ŝi pludiris: "—kaj mi decidis ke mi provos trovi la vojon al la supro de tiu monteto—"
"Kiam vi diras 'monteto'," la Reĝino interrompis, "mi povus montri al vi montetojn, kompare kun kiuj vi nomus tion valo."
"Neniel," diris Alico, surprizite kontraŭparolante ŝin fine: "monteto ja ne povas esti valo. Tio estus sensencaĵo—"
La Ruĝa Reĝino skuis nee sian kapon. "Nomu ĝin 'sensenca', se vi volas," ŝi diris, "sed mi aŭdis sensencaĵojn, kompare kun kiuj tio estus sencoplena kiel vortaro!"
Alico denove riverencetis, Car ŝi timis pro la tono de la Reĝino ke ŝi estas iomete ofendita: kaj ili plu promenis silente ĝis atingi la supron de la malgranda monteto.
Dum pluraj minutoj Alico staris senparole, rigardante ĉiudirekten la pejzaĝon—kaj ege kurioza estis la pejzaĝo. Granda kvanto da tre malgrandaj riveretoj fluis rekte trans la pezjaĝon, flank-al-flanke, kaj la intera tero estis dividita en kvadratojn per nombro da malgrandaj verdaj heĝoj, kiuj kuŝis inter la riveretoj.
"Vidu! Ĝi estas markita precize kiel ŝaktabulo!" Alico diris fine. "Devus esti ludfiguroj moviĝantaj ie—kaj tiel estas!" ŝi pludiris per tono de ĝojo, kaj ŝia koro komencis rapide batadi pro ekscitiĝo dum ŝi pluparolis. "Estas granda giganta ŝakludo kiun oni faras— en la tuta mondo—se Ci tio vere estas la mondo, komprenu. Ho, kiel gajige! Kiom volontege mi estus unu el ili! Ne ĝenus min esti Peono, se mi povus partopreni—kvankam kompreneble mi plej preferus esti Reĝino."
Ŝi rigardetis iom timide la veran Reĝinon dum ŝi diris tion, sed ŝia kunulino nur ridetis agrable, kaj diris, "Tio estos facila. Vi povos esti Peono de la Blanka Reĝino, se vi deziras, Car Lilio estas tro juna; kaj vi estas jam komence en la Dua Kvadrato: kiam vi atingos la Okan Kvadraton vi fariĝos Reĝino—" Ĝuste tiumomente, ial, ili komencis kuri.
Alico neniam povis decidi, kiam ŝi pripensis poste, kial ili komencis: ŝi memoris nur ke ili kuris man'-en-mane, kaj la Reĝino tiom rapide kuris ke ŝi nur tre malfacile sukcesis kuradi apud ŝi: kaj ankoraŭ la Reĝino kriadis, "Pli rapide! Pli rapide!" sed Alico sentis ke ne eblas pli rapidi, kvankam al ŝi mankis sufiĉa spiro por diri tion.
La plej kurioza aspekto de la afero estis ke la arboj kaj ĉio alia ĉirkaŭ ili tute neniam ŝanĝis sian pozicion: negrave kiom rapide ili kuris, ili ŝajne neniam pasis ion ajn. "Ĉu eble ĉio moviĝas kun ni?" pensis kompatinda senkomprena Alico. Kaj la Reĝino ŝajne divenis ŝiajn pensojn, ĉar ŝi kriis, "Pli rapide! Ne provu paroli!"
Tamen Alico tute ne planis fari tion. Ŝi sentis ke ŝi eble neniam denove povos paroli, ĉar ŝi tiom senspiriĝis: tamen la Reĝino plu kriadis "Pli rapide! Pli rapide!" kaj trenis ŝin. "Ĉu ni preskaŭ alvenis?" Alico sukcesis anhele diri fine.
"Preskaŭ alvenis!" la Reĝino ripetis. "Ni jam preterpasis la lokon antaŭ dek minutoj! Pli rapide!" Kaj ili plu kuris silente, dum la vento fajfis en la orelojn de Alico, kaj preskaŭ forblovis la harojn de ŝia kapo, laŭ ŝia imago.
"Pli! Pli!" kriis la Reĝino. "Pli rapide! Pli rapide!" Kaj ili tiom rapide kuris ke fine ili ŝajnis flugi tra la aero, apenaŭ tuŝante la teron per siaj piedoj, ĝis subite, ĝuste kiam Alico fariĝis plene senforta, ili ekhaltis, kaj ŝi trovis sin sidanta sur la tero, senspira kaj svenema.
La Reĝino apogis ŝin kontraŭ arbo, kaj diris afable, "Vi povos ripozi iom, nun."
Alico ĉirkaŭrigardis tre suprizate. "Nu, mi ja kredas ke ni tutdume estis sub ĉi tiu arbo! Ĉio estas ĝuste kiel antaŭe!"
"Kompreneble," diris la Reĝino. "Kion vi supozis?"
"Nu, en nia lando," diris Alico, ankoraŭ iom anhele, "oni kutime atingas alian lokon—se oni kuras tre rapide dum tre longe, kiel ni."
"Malrapida speco de lando!" diris la Reĝino. "Nu, ĉi tie, sciu, oni bezonas laŭeble plej kuri por resti samloke. Se oni volas iri al alia loko, oni devas kuri almenaŭ duoble pli rapide!"
"Mi preferas ne provi, mi petas!" diris Alico. "Mi tute kontentas resti ĉi tie—sed mi estas ege varma kaj soifa!"
"Mi scias kio plaĉos al vi!" la Reĝino diris bonhumore, prenante malgrandan skatolon el sia poŝo. "Prenu biskviton."
Alico pensis ke ne estus ĝentile diri "Ne", kvankam ŝi tute ne deziris ĝin. Do ŝi prenis ĝin, kaj manĝis ĝin laŭeble: kaj ĝi estis sekega: kaj ŝi kredis ke neniam antaŭe ŝi tiom preskaŭ sufokiĝis.