"Sciu," li pludiris tre solene, "tio estas unu el la plej seriozaj problemoj kiuj povas okazi al oni dum batalo—la fortranĉiĝo de la kapo."
Alico ridis laŭte: sed ŝi sukcesis aliigi ĝin en tuson, timante ke ŝi ofendos lin.
"Ĉu mi aspektas tre pala?" diris Fingrumad, venante por ke ŝi surligu lian kaskon. (Li diris ke ĝi estas kasko, kvankam ĝi nepre multe pli similis al kuirpoto.)
"Nu—jes—iomete," Alico respondis milde.
"Mi kutime estas tre kuraĝa," li daŭrigis per nelaŭta voĉo: "sed hodiaŭ hazarde mi suferas kapdoloron."
"Kaj mi dentodoloron!" diris Fingrumid, kiu aŭdis la komenton. "Mi multe pli suferas ol vi!"
"Do estos plejbone ne batali hodiaŭ," diris Alico, opiniante ke jen bona oportuno repacigi ilin.
"Ni devas havi malgrandan batalon, sed mi ne volas ke ĝi tro longe daŭru," diris Fingrumad. "Kioma horo estas nun?"
Fingrumid rigardis sian horloĝon kaj diris "Duono post la kvara."
"Ni batalu ĝis la sesa, kaj poste ni manĝu," diris Fingrumad.
"Konsentite," la alia diris, iom malfeliĉe: "kaj ŝi observu nin—sed ne tre proksimiĝu," li pludiris: "kutime mi batas cion videblan—kiam mi vere ekscitiĝas."
"Kaj mi batas Cion bateblan," kriis Fingrumad, "negrave Cu aŭ ne ĝi estas videbla!"
Alico ridis. "Do sendube vi batas la arbojn tre ofte, mi supozas," ŝi diris.
Fingrumad rigardis ĉirkaŭ sin kun tre kontenta rideto. "Mi supozas," li diris, "ke ne restos arbo staranta eĉ iomete proksime, kiam ni finos!"
"Kaj nur pro ludilo!" diris Alico, kiu ankoraŭ esperis iomete hontigi ilin pro ilia deziro batali pro tia bagatelo.
"Ne tiel multe ĝenus min," diris Fingrumad, "se ĝi ne estus nova."
"Nur venu la monstra korvo!" pensis Alico.
"Ni havas nur unu glavon, sciu," Fingrumad diris al sia frato: "sed vi havu la ombrelon—ĝi estas egale akra. Sed ni rapide komencu. Fariĝas laŭeble plej obskure."
"Kaj pli obskure," diris Fingrumid.
Tiom subite obskuriĝis ke Alico opiniis ke nepre tondro-ŝtormo venas. "Kia dika nigra nubo!" ŝi diris. "Kaj kiom rapide ĝi venas! Ho, mi ja kredas ke ĝi havas flugilojn!"
"La korvo!" Fingrumad kriis per akra alarmita voCo: kaj la du fratoj ekkuris kaj estis nevideblaj post momento.
Alico kuris iom en la arbaron kaj haltis sub granda arbo. "Ĝi ne povos atingi min ĉi tie," ŝi pensis: "ĝi estas multe tro granda por premi sin inter la arbojn. Sed mi volas ke ĝi ne tiom batu per siaj flugiloj—ĝi faras veran uraganon en la arbaro—jen ies ŝalo forblovata!"
ĈAPITRO V
LANO KAJ AKVO
Ŝi kaptis la ŝalon dum ŝi parolas, kaj ĉirkaŭrigardis por trovi la posedanton: post plia momento la Blanka Reĝino venis kurante freneze tra la arbaro, kun ambaŭ brakoj larĝe etenditaj kvazaŭ flugante, kaj Alico tre ĝentile iris rekonti ŝin kun la ŝalo.
"Mi tre ĝojas ke hazarde mi estis proksima," Alico diris, dum ŝi helpis ŝin resurmeti la ŝalon.
La Blanka Reĝino nur rigardis ŝin senhelpe kaj time, kaj ripetadis ion al si flustre, kio sonis kiel "Pano-kaj-butero, pano-kaj-butero," kaj Alico sentis ke se estos ia konversacio, ŝi mem devos prizorgi ĝin. Do ŝi komencis iom timide: "Ĉu vi 'stas la Blanka Reĝino?"
"Nu, jes, se oni efektive rajtas diri ke mi 'vestas'," la Reĝino diris. "Tio tute ne estas mia nocio de la ago."
Alico pensis ke estas nepre dezirinde ke ne estu kverelo jam en la komenco de la konversacio, do ŝi ridetis kaj diris "Se via Moŝto bonvolos diri al mi kiel ĝuste komenci, mi faros ĝin laŭeble plej bone."
"Sed mi tute ne volas ke vi faru ĝin!" ĝemis la kompatinda Reĝino. "Mi jam de du horoj vestas min."
Estus multe pli bone, laŭ la opinio de Alico, se ŝi petus ke alia persono vestu ŝin, ĉar ŝi estas ege misorda. "Vere ĉio estas malrekta," Alico pensis, "kaj ŝi estas tute kovrita per pingloj!—Ĉu mi rektigu vian ŝalon por vi?" ŝi pludiris pervoĉe.
"Mi ne scias kio estas al ĝi!" la Reĝino diris, per melankolia voCo. "Ĝi estas mishumora, mi kredas. Mi pinglis ĝin tie, kaj mi pinglis ĝin tie, sed ne eblas plaCi al ĝi!"
"Ĝi ne povas esti rekta, komprenu, se vi pinglas ĝin tute Ce unu flanko," Alico diris, delikate rektigante ĝin por ŝi; "kaj, ve, en kia stataCo estas via hararo!"
"La broso implikiĝis en ĝi!" la Reĝino diris ĝemante. "Kaj mi perdis la kombilon hieraŭ."
Alico zorge liberigis la broson, kaj laŭebleordigis la harojn. "Nu, vi aspektas iom pli bone nun!" ŝi diris, ŝanĝinte la plej multajn pinglojn. "Sed vere vi devus havi helpistinon!"
"Mi certe dungos vin plezure!" la Reĝino diris. "Du pencojn semajne, kaj konfitaĵon ĉiun duan tagon."
Alico ne povis ne ridi, dum ŝi diris, "Mi ne volas ke vi dungu min—kaj mi ne ŝatas konfitaĵon."
"Ĝi estas tre bona konfitaĵo," diris la Reĝino.
"Nu, ĉiukaze mi ne volas ĝin hodiaŭ."
"Vi ne povus havi ĝin eĉ se vi ja volus ĝin," la Reĝino diris. "La regulo estas, konfitaĵo morgaŭ kaj konfitaĵo hieraŭ—sed neniam konfitaĵo hodiaŭ."
"Devas esti kelkfoje 'konfitaĵo hodiaŭ'," Alico obĵetis.
"Ne, ne povas," diris la Reĝino. "Estas konfitaĵo ĉiujn du tagojn; hodiaŭ ne estas du tagoj, komprenu."
"Mi ne komprenas," diris Alico. "Estas ege konfuze!"
"Jen la efekto de retrovivado," la Reĝino diris afable: "tio ĉiam kapturnas unue—" "Retrovivado!" Alico ripetis vere miroplene. "Mi neniam aŭdis pri tio!"
"—sed ĝi havas unu grandan avantaĝon, ke onia memoro funkcias ambaŭdirekte."
"Mi estas certa ke mia funkcias nur unudirekte," Alico komentis. "Mi ne povas memori eventojn kiuj ankoraŭ ne okazis."
"Malbonkvalita estas memoro kiu funkcias nur inverse," la Reĝino komentis.
"Kiajn aferojn vi memoras plej bone?" Alico kuraĝis demandi.
"Nu, aferojn okazontajn post du semajnoj," la Reĝino respondis senzorge. "Ekzemplo," ŝi daŭrigis, metante grandan pecon de plastro sur sian fingron dum ŝi parolis, "estas la Mesaĝisto de la Reĝo. Li estas en karcero nun, ĉar oni punas lin: kaj la proceso ja nur komenciĝos la venontan merkredon: kaj kompreneble laste okazos la krimo."
"Supozu ke li neniam faros la krimon?" diris Alico.
"Estus des pli bone, ĉu ne?" la Reĝino diris, ligante la plastron ĉirkaŭ sian fingron per malgranda rubando.
Alico sentis ke ne eblas nei tion. ■ ■■
"Kompreneble estus eĉ pli bone," ŝi diris: "sed ne estus eĉ pli bone ke li estus punita."
"Vi eraras pri tio, certe," diris la Reĝino: "ĉu oni jam punis vin?"
"Nur pro kulpoj," diris Alico.
"Kaj pro tio vi estis eĉ pli bona, mi scias!" la Reĝino diris triumfe.
"Jes, sed mi ja faris tion pro kio oni punis min," diris Alico: "tio faras grandan diferencon."
"Sed se vi ne farus ĝin," la Reĝino diris, "estus eĉ pli bone; pli bone, bone, bone!" Ŝia voĉo plialtiĝis je ĉiu "bone", ĝis ĝi fariĝis fine grinceto.
Alico ĵus komencis diri "Estas ia eraro—" sed la Reĝino komencis kriegi, tiel laŭte ke ŝi devis lasi sian frazon nefinita. "Ho- o-o!" kriis la Reĝino, skuante sian manon kvazaŭ volante forskui ĝin. "Mia fingro sangas! Ho-o-o!"
Ŝiaj krioj tiel precize similis la fajfon de vaporlokomotivo, ke Alico devis teni ambaŭ manojn sur siaj oreloj.
"Kio estas?" ŝi diris, tuj kiam eblis aŭdigi sin. "Ĉu vi pikis vian fingron?"