Morris iris al la hotela oficejo, kaj rapide tralegis la nomojn de la nove alvenintaj vizitantoj; li legis laŭte:
Doktoro Privat, el Ĝenevo.
Gesinjoroj Prudhomme , el Rejmso.
Gesinjoroj Blaise-Jones , el Klaphamo.
Sinjoro Millidge , el Dulviĉo.
Sinjorino Snap , el Londono.
“Haltu!” kriis Robinson . “ Jen la kaŭzo de lia malapero. Ni enpaku.”
ĈAPITRO VIII.
Ĉi tio ne estas gvidlibro, alie mi certe estus verkinta kelkajn ĉapitrojn pri la mirindaj allogaĵoj de Bruselo. Image, mi alkondukus la leganton je la sesa matene en la Grand’ Place , kie troviĝas la plej belaj konstruaĵoj de la meza epoko. Kun li (aŭ pli bone kun ŝi ), mi suprenirus la ŝtuparon de la Hôtel de Ville , kaj, alveninte supren, lacigita, treege varma, kaj preskaŭ sen spirpovo, mi priskribus la ĉirkaŭajn vidindaĵojn... Sed, feliĉe, ĉi tio ne estas tia libro; ne estas necese supreniri la longan ŝtuparon, kaj tial, mi povas restadi sur komforta apogseĝo, ĝis la tri amikoj reunuiĝos.
–
“Pluvas!” diris Brown , rigardante la hotelfenestron, unu matenon, post kelktaga restado en Bruselo.
“Pluvas?” demandis Robinson . “Tio fine decidigas min, mi restos ĉi tie.”
“Vi ŝercas!” diris Morris .
“Tute ne!” li respondis, “mi pli amas ludi bilardon ol viziti muzeojn kiel hieraŭ.”
“Do, ĝis la revido!” diris Brown , spertinte, ke nenia argumento, bona aŭ nebona, povos ŝanĝi la volon de la amiko, kiam li vere decidis pri io. Tial, Brown kaj Morris eliris por viziti la Palais de Justice , sed, promenante sur la strato de la Régence , Morris renkontis malnovan amikon, Sinjoro Stevens , akompanata de kvar fraŭlinoj, kaj kompreneble ili entuziasme bonvenigis unu la alian.
“De kie vi venis?” demandis Sinjoro Stevens , homo bone konata en Mez-Anglujo pro sia scio pri la arto.
“Mi pasigas libertempon en Bruselo kun miaj amikoj, Sinjoro Brown , al kiu mi havas nun la honoron vin prezenti, kaj Sinjoro Robinson , kiu restas ĉe nia hotelo.”
“Kaj ni,” respondis Sinjoro Stevens , montrante la fraŭlinojn, “ni faras rondvojaĝon tra Belgujo. Malfeliĉe neniu el ni parolas france, kaj ofte rezultas malagrablaĵoj.”
“Sinjoro Robinson estas nia interpretisto; alie ni estus en simila situacio.”
“Ĉu vi kaj viaj amikoj honoros nin, tagmanĝante kun ni?” demandis Stevens .
“Kun plezuro,” respondis Morris , en la nomo de siaj amikoj.
“Do, ni eniru la Grand Hotel , kaj vi telefonu al Sinjoro Robinson por ke li povu renkonti nin tie,” diris Stevens .
“Bona ideo!” respondis Morris , kaj li tuj eniris la hotelan telefonejon; sonoriginte, li ricevis la respondon:
“ Quel numéro, s’il vous plaît? ”
“ One two nought six ,” li respondis angle.
“ Répetez, s’il vous plaît. ”
“ One thousand two hundred and six ,” li kriis.
“ Je ne vous comprends pas, monsieur. ”
“Parolu Esperante,” proponis Brown , enmetante la kapon en la ĉambreton.
“Mil du cent ses,” diris Morris , tuj.
“ Mil deux cent six? Bien, merci ,” diris la telefonistino.
Morris aŭskultis momenton, kaj alia voĉo vokis:
“ Hallo? ”
“Ĉu Sinjoro Robinson estas tie?”
“ Quel est le nom, monsieur? ”
“Ne. Kelly ne estas la nomo. Mi deziras paroli kun Sinjoro Robinson .”
“ Très bien; un moment. ”
“ Herr Beaumont ? Ne. Ne. Herr Robinson . Sinjoro Robinson .”
“ Oui. Le voici. ”
“Kiu vi estas?” demandis Robinson .
“Estas Jack . Mi ĵus renkontis malnovan amikon, kaj li...”
“Al la diablo kun viaj amikoj; mi estis gajnonta bilardan ludon kontraŭ tre bona ludisto kiam via malbenita alvoko alvenis. Ne estas la unua fojo, kiam vi...”
“Aŭskultu momenton, mi petas,” interrompis Morris . “Sinjoro Stevens kaj liaj kvar ĉarmaj amikinoj deziras, ke vi tagmanĝu kun ni ĉiuj, ĉe la Grand Hotel , je la dua. Ensaltu fiakron kaj venu tuj!”
“Mi estos kun vi post du minutoj,” respondis Robinson per tute alia voĉtono.
La tagmanĝo estis tre sukcesa afero; oni trovis, ke la Anglinoj estas ne nur belaj knabinoj, sed ankaŭ tute ĉarmaj. Morris , kvankam li ankoraŭ atendis leteron de la ĵusforlasita belulino Julie , jam komencis rigardi Fraŭlinon Troy per admiroplenaj okuloj. Sinjoro Stevens proponis viziton al la Hôtel de Ville , kaj Robinson , je la surprizo de siaj amikoj, subtenis. Veniginte du fiakrojn, ili ĉiuj veturis al tiu fama konstruaĵo, kaj duonhoron poste rigardis la urbon de la supro de la turo. La gvidisto estis tre agrabla persono, sed malfeliĉe li ne povis paroli angle, kaj unu el la fraŭlinoj proponis ke Sinjoro Robinson agu kiel interpretisto, kaj traduku la rimarkojn de la gvidisto anglen. Ne estas necese ripeti ĉiujn klopodojn de Robinson je tiu tasko, sed specimeno eble estos ŝatata de la leganto.
“Rigardu dekstren,” diris la gvidisto, “kaj vi vidos la Domon de la Reĝo, konstruitan ĉirkaŭ la jaro mil kvin cent dek kvar, kiu ricevis sian nomon pro tio, ke ĝi estis la renkontejo de la reĝa konsilantaro.”
“Kontraŭ ni,” tradukis Robinson , “estas la domo de la reĝo, nomita tiamaniere, ĉar la reĝo estis mortigita en ĝi, en 1514, de la reĝa konsilantaro.”
“Tie vi vidas la katedralon de Ste. Gudule , la ĉefgloraĵon de Bruselo, konstruitan laŭ la germana gotika stilo. Ĝi estas longa je 355 futoj kaj larĝa je 166 futoj.”
“La katedralo de Ste. Gudule ,” diris Robinson , “la ĉefpreĝejo de Bruselo, estis konstruita de Germano nomita Gotika, antaŭ 350 jaroj, kaj havas larĝajn seĝojn por 106 personoj.”