Выбрать главу

“Cent ses personoj?” demandis Fraŭlino Smart . “Ĉu li ne eraris?”

“Eble,” respondis Robinson . “Mi demandos lin denove pri ĝi. Combien de personnes peut-on mettre en tiu église?

“Mi neniam eniris ĝin,” diris la gvidisto sen ĝeno, “sed mi supozas, ke ĝi havas lokon por almenaŭ tri mil.”

“Kiom li diris?” demandis la fraŭlino, eltirante sian notlibron.

“Tri mil cent ses,” diris Robinson , iom ruĝiĝante. “Supozeble li forgesis la tri mil antaŭe.”

“Kiam estas hele, kaj la atmosfero tute klara, oni facile povas vidi de ĉi tie la kampon de Waterloo ; sed hodiaŭ la pluvo malhelpas nin. Revenu kiam la suno brilos, kaj mi promesas montri al vi la leonon, kiun oni starigis sur tiu fama loko,” diris la gvidisto, ĉiam afabla.

“Antaŭ multaj jaroj,” diris Robinson , kiu ne sciis multe pri la historio, kaj ne kuraĝis nomi ian daton en la nuna okazo, “oni vidis la batalon de Waterloo  de ĉi tiu loko, kaj ĝojis vidi la britan leonon je la momento de la venko.”

“Dankon,” interrompis Fraŭlino Smart , “sed mi timas, ke la gvidisto ne estas tute kredinda, tial mi opinias, ke ni ne devas permesi al Sinjoro Robinson  laciĝi per la ripetado de liaj malsaĝaj certigoj.”

“Mi konsentas,” rimarkis Stevens , sentante iom da kapturniĝo, kaj esperante, ke ĉiuj atingos la malsupron sen ia katastrofo.

Ili do malsupreniris, kaj poste pasigis kune tre feliĉan vesperon, kaj plie, faris aranĝojn pri aliaj ekskursoj dum la sekvontaj tagoj.

Unu el tiuj estis al la fama Batalkampo de Waterloo , kaj ili estis gaja areto, promenante al la stacidomo duope. Antaŭ ol alveni tien, Fraŭlino Smart , kiu estis zorgata de Robinson , ekkriis, ke ŝi devos aĉeti “franĝ-reton” (retharligilon) por konservi netaj la harojn, ĉar la vento blovis tre multe en tiu momento. Ambaŭ eniris drapvendejon, kaj Robinson  kondukis la interparoladon kiam oni konstatis, ke neniu en la vendejo povas kompreni la anglan lingvon.

“Bonvole alportu al la sinjorino,” li ĝentile diris france, “ion per kio ŝi povos konservi la harojn netaj.”

“Kun plezuro,” diris la vendistino. “Jen estas nia plej nova kolekto de kombiloj, ornamitaj per brilaj ŝtonoj, kaj je la plej malkaraj prezoj.”

“Jes, sed ni ne deziras kombilojn,” respondis Robinson , “ni bezonas ion per kio la sinjorino povos protekti la harojn kontraŭ la vento.”

“Pardonu, sinjoro, nun mi tute komprenas,” diris la knabino, kaj ŝi tuj dismetis antaŭ ili nombron da pingloj diversstilaj.

“Ne, ne,” kriis Robinson , “ŝi ne bezonas ilojn por meti en  la harojn, sed sur  la harojn.”

“Ha! sur  la harojn,” respondis ŝi, kun nova lumo en la okuloj. “Mi estis malsaĝa ne pensi pri tio antaŭe.”

“Nu,” diris Robinson , “ni ricevos la ĝustan objekton.”

“Mi tion esperas,” diris Fraŭlino Smart , sin turnante por vidi, kion alportas la vendistino.

“Ĉi tiuj estas vualoj, ne ‘franĝ-retoj’,” diris Fraŭlino Smart  angle al la kompatinda knabino, kaj per signoj, ŝi penis montri tion, kion ŝi bezonas.

“Tiuj ĉi estas tro grandaj,” diris Robinson , “alportu pli malgrandajn.”

“Jen la plej malgrandaj, kiujn ni vendas.”

Fraŭlino Smart  malpacienciĝis, kaj parolis multe, sed neniu ŝin komprenis.

Fine, Robinson  alvokis la aliajn amikojn en la vendejon por vidi ĉu iu el la aliaj fraŭlinoj portas “franĝ-reton”, sed tute sen sukceso. Tiam Morris  demandis al Fraŭlino Smart : “Kio estas ‘franĝ-reto’?”

“Ĝi estas malgranda reto per kiu oni kovras la fronthararon por ke ĝi ne senordiĝu.”

“Donu al mi krajonon, mi petas,” demandis Morris , kaj per kelkaj movoj de la mano, li desegnis la vizaĝon de virino kaj kovris la frizaĵon per linioj laŭ la formo de reto, montrante la rezulton al la vendistino. Tuj ŝi alportis skatolon enhavantan la bezonatajn objektojn, kaj ĉiuj eliris la vendejon ridetante.

Dum la vojaĝo ĝis Waterloo , oni parolis pri la utileco de “signo-lingvoj”, laŭ tiu uzata de la Ĥinoj, sed Brown  raportis pri almenaŭ du okazoj, kiam la “signo-lingvo” ne sukcesis. Anglo vizitanta Francujon deziris havigi nekaran temanĝon, kaj kun la intenco mendi tason da teo kun ovo, li desegnis tason, kaj ovalon, en kiu li faris birdon. Anstataŭ alporti tion kion li bezonis, la kelnero alportis tasegon da supo, kaj poste teleron da kokidaĵo, por kiuj li devis pagi tri frankojn. Je la dua okazo, Anglo estis vojaĝanta en Hispanujo, kaj volis manĝi bonan bifstekon kun agarikoj. Ne sciante la hispanan lingvon, li ankaŭ uzis la “signo-lingvon”, kaj desegnis ion, kio, li kredis, prezentis ĝustan ideon de bovo kaj agariko. La kelnero ŝajnis kompreni, kaj foriris la ĉambron. Reveninte post kelkaj minutoj, li alportis kun si ombrelon, kaj bileton por vidi bovbatalon.

Alveninte ĉe la fama Batalkampo, Sinjoro Stevens , bone informita pri ĉiuj historiaj aferoj, faris tre interesan priskribon de la batalo, montrante la poziciojn de la diversaj regimentoj, kaj la vojojn uzitajn de la franca, angla kaj prusa armeoj; kaj kondukis la amikojn al la farmo de Hougoumont , kie mortis tiom da kuraĝaj soldatoj niaj, kaj al la Belle Alliance , en kiu Napoleono mem restis, kaj de kie li eĉ komandis sian armeon dum parto de la batalo. Aŭdinte kaj vidinte ĉion, ĉiuj sentis sin profunde kortuŝitaj, kaj vere dankemaj, ke nuntempe, anstataŭ esti malamikoj de la bravaj Francoj, ni havas sinceran interkomprenadon kun ili; kaj ĉiuj trinkis kore al la Entente Cordiale , esperante, ke la estonteco portos ankaŭ al ĉiuj nacioj pli bonan interkomprenadon kaj ĉiamdaŭran pacon.

Dum la reveno al Bruselo, Fraŭlino Tod , la sola Skotino en la bandeto, komencis interesiĝi pri Esperanto, kiel klarigita de Brown . Ŝi eĉ interesiĝis pri Brown  mem, dum li, kvankam li ne trovis ŝin tiel agrabla (laŭ sia opinio) kiel Fraŭlino Dora Dufer , kiun li renkontis en Parizo, almenaŭ ŝatis ŝian karakteron, kaj ricevis multe da plezuro el la interparolado. Sed, se Fraŭlino Tod  iam estus pensinta serioze pri Brown  kiel estonta amanto, ŝi tuj ŝanĝiĝis post la foriro el la vagonaro. Kiel mi diris en la komenco de ĉi tiu libro, Brown  estis preskaŭ senhara, sed pro tio, ke li permesis al la haroj ĉe la flankoj kreski tre longaj, kaj brosis tiujn longajn harojn trans la verton, li iomete sukcesis kaŝi la fakton de la senhareco. Je la okazo nun pritraktata, la vento, plifortiĝinte dum la tuta tago, blovis kiel uragano; ĝi kvazaŭ kuris post Brown , levis lian ĉapelon, kaj blovis la longajn harojn ĉiudirekten, je la granda amuzo de ĉiuj. Fraŭlino Tod  lin rigardis kun teruro; ŝi tute elreviĝis, kaj neniam poste povis vidi la malfeliĉulon, ne pripensante lian absurdan aspekton je tiu momento. Kvankam Brown  ne scias tion, li estas savita de unuiĝo kun la skota nacio per “la larĝeco de unu haro”.

ĈAPITRO IX.

“Ĉu io vin maltrankviligis, Jack ?” demandis Brown , ekvidante, ke Morris  sidas en profunda pensado, kun malfermita letero en la mano.

“Iomete,” li respondis, transdonante la leteron al la amiko. “Mi timas, ke vi ankaŭ maltrankviliĝos. Legu mem.”