“Ne,” ripetis Morris .
“ Habla Usted Español? ”
“Ne,”
“ Parlate Italiano? ”
“Tute ne,” diris Morris , aldirante: “ Do you speak english? ”
“Ne,” respondis la Germano.
“Ĉu vi parolas Esperante?” daŭrigis Morris , preskaŭ sen espero.
“Jes, jes,” ekkriis la oficisto, forlasante la unuan fojon sian flegmecon; kaj tiam la du interbabiladis entuziasme dum la sekvantaj dek minutoj. Antaŭ ol eliri la kupeon, la Germano metis la aprobsignon sur ĉiujn pakaĵojn de la Angloj, ne farinte pluajn demandojn pri tabako kaj aliaj imposteblaj komercaĵoj.
Alveninte en Kolonjo, Morris spertis multajn malfacilaĵojn, penante trovi la vagonaron por Frankfurt ; ĉar, kvankam ĉe tiu bela stacidomo ekzistas bone ellaborita sistemo, per kiu la vojaĝantoj povas sciiĝi pri ĉiuj vagonaroj, ĝi estas nekomprenebla por iu ajn krom Germano. Fine, tamen, li trovis portiston kiu, ŝajne, komprenis lian demandon: “ Wo ist der Zug nach Frankfurt? ”
Kaj, enirante komfortan kupeon, kaj esperante denove ĝui iom da dormo, li estis devigita aŭskulti la sarkasmajn rimarkojn de la du amikoj, kiuj lin demandis kial li ne kondukis kun si la “Panjon”; kial li ne lernis la germanan lingvon anstataŭ pasigi la tempon fanfaronante pri scio kiun li tute ne posedis; kaj kiamaniere li proponas fari la necesajn aranĝojn pri hoteloj, konstatinte, ke li eĉ ne povas trovi vagonaron al bone konata urbo?
Ili alvenis en Frankfurt , lacaj, malbonhumoraj, kaj malsataj, sed, kvankam feliĉe Morris trovis portiston kiu parolis angle, ĉi tiu tuj forigis lian ĝojon, sciigante ke estas tute ne eble havigi litojn. Estis nenio farebla krom reiri ĝis Mainz , kie ili alvenis je la tria matene. Elirinte la tiean stacidomon, ili trovis omnibuson, en kiun ili sidiĝis por veturi al la hotelo Karpfen . Tamen, anstataŭ tuj forveturi, la veturigisto komencis, per helpo de kelkaj portistoj, levi tri grandegajn kestojn sur la imperialon de la veturilo. Timante, ke ilia pezo nepre faligos ilin tra la tegmenton, kaj ke ili mem subpremiĝos per la ruinaĵoj, la Angloj eliris rapide, kaj Morris ekkriis al la surprizitaj Germanoj: “ Was ist das? ”
“ Hüte ,” respondis la veturigisto, forte tirante la ŝnuron per kiu la homoj levis la keston.
“ Hüte! ” ripetis Morris . “ Hüte! la vorto estas bone konata al mi, sed mi forgesas tion, kion ĝi signifas. ‘ Hüte! ’ Ho! Mi nun rememoras. Eniru la veturilon, la kestoj enhavas ĉapelojn kaj estas, do, tute malpezaj.”
Kaj, post veturado de kelkaj minutoj, tra malbone pavimitaj kaj nelumigitaj stratoj, ili alvenis la hotelon, kaj, manĝinte ĉion, kion la noktportisto povis servi al ili je tiu neoportuna horo, ili suprenrampis al siaj dormĉambroj, kaj endormiĝis, eĉ ne ripetinte siajn preĝojn.
ĈAPITRO X.
Pasiginte semajnon en Mainz kaj la ĉirkaŭaĵo, la amikoj suriris Rejnan vaporŝipon por ĝui la belajn vidindaĵojn, kiuj disvolviĝas dum vojaĝo laŭlonge tiun mondfaman riveron. La vetero estis bonega, kaj eĉ Robinson unuahore entuziasme ĉirkaŭrigardis; poste, dezirante pli ekscitan okupon, li vagis malpacience de unu parto de la ŝipo al alia, ĝis la momento kiam estis anoncite ke la tagmanĝo estas preta. Neniam antaŭe li partoprenis pli bonan manĝon, tial ke, krom la fakto ke troviĝis bongustaĵoj sur la tablo, li havis kiel kunmanĝantojn tre ĝentilan hispanan sinjoron kun lia belega filino.
Dume, nia amiko Brown , sidante en komforta ferdekseĝo, kun la amata pipo inter la lipoj, ŝajnis tre feliĉa, kvankam – eble ĉar – liaj pensoj ne estis fiksataj ekskluzive je la ĉiam ŝanĝiĝanta panoramo. De post lia foriro el Francujo, li revis pli kaj pli ofte pri la bela Dora Dufer , kaj dum la nuna vojaĝo li sopiris sciiĝi, ĉu ŝi plenumis promeson faritan al li en Parizo, sendi leteron poste restante al Kolonjo.
Pri Morris , ĉu estas necese diri ke li konatiĝis kun bela fraŭlino? Ŝi estis Vienanino, kaj akceptis lian proponon priskribi la malnovajn kaj ruiniĝintajn kastelojn, kiuj staris inter la belaj vinberejoj borderantaj la riveron. Ludinte sufiĉe longe la rolon de gvidisto, li daŭrigis la interparolon laŭ sia plej ŝatata rolo – tiu de amindumanto. Ĉar li ĉiam ludis laŭ regule aranĝita metodo, ŝi, kiu deziras sciiĝi pri lia plej nova “prezentado”, povos relegi la specimenon jam skribitan en antaŭa ĉapitro. Mi diras “ŝi”, ĉar mi imagas ke nur virino estos sufiĉe scivolema.
Ke li ne tute permesis la herbon kreski sub siaj piedoj – (la metaforo estas malbona rilate al homo sur ŝipo, sed mi rifuzis ŝanĝi ĝin, ĉar nuntempe, miksitaj metaforoj kaj anakronismoj troviĝas en ĉiuj laŭmodaj verkoj) – estas certe; ĉar antaŭ ol diri “adiaŭ”, la fraŭlino asertis ke ŝi ne plu kredos la ĝenerale akceptitan diron pri la “malvarmsangeco” de Angloj. Morris respondis ĝentile, ke tia diro ĝis tiam estus priskribinta lin prave, sed ke ŝia beleco kaŭzis lin forĵeti la kutiman indiferentecon, kaj ke lia sango varmiĝis per la fajro de ŝiaj belaj okuloj.
–
Tiun vesperon la Angloj vespermanĝis ĉe la hotelo Dom en Kolonjo, kaj estis Robinson kiu demandis: “Kien vi proponas iri poste?”
“Berlinon, se tio plaĉos al vi,” respondis Morris . “Ni povus foriri la dekkvinan, resti kelkajn tagojn en la ĉefurbo, kaj poste reiri hejmen tra Nederlando.”
“Tre bone,” diris Brown . “Mi povos do viziti Amsterdamon, laŭ mia de longe sentita deziro.”
“Akceptite unuvoĉe,” aldiris Robinson , leviĝante, “kaj nun, kian programon vi havas por pasigi la vesperon?”
“Ni iru poŝtoficejen por ricevi niajn leterojn,” respondis Brown , kulpe ruĝiĝante.
“Malbonulo,” ekkriis Robinson , “ĉu vi rompis alian koron?”
“Mi, ankaŭ, atendas leterojn,” interrompis Morris .
“Estus miraklo alie,” diris Robinson ; “ni iru.”
Ĉiuj trovis ke granda nombro da leteroj atendas ilin ĉe la poŝtoficejo, sed Brown kaj Morris , ekvidinte la skribaĵojn sur kelkaj, enpoŝigis ilin, ŝajnigante, ke ili estas malgravaj. Tamen, unu post la alia, baldaŭ ili plendis al Robinson pri laciĝo, kaj je la deka horo petis permeson reiri en la hotelon.
“Mi tute komprenas,” respondis Robinson , sarkasme. “Iru kaj legu viajn malsaĝajn amleterojn, kondiĉe ke vi ne deziru, ke mi iru ankaŭ por ilin aŭskulti.”
Protestante pri la malpravaj konkludoj de la amiko, Brown kaj Morris forlasis lin, kaj post kelkaj minutoj troviĝis en siaj propraj dormĉambroj, kie la tralego de la ricevitaj leteroj ne longe prokrastiĝis. Ni rigardu super la ŝultro de Brown , kaj vidu tion, kio kaŭzis lian feliĉan rideton. Du paĝojn li jam turnis, tial ni nur povas legi la lastajn frazojn: