... se vere vi la veron diris, kaj estas vere ke vi volas min denove renkonti, vi estos en Ostendo je la dekkvina, kaj vi povos vidi min ĝuste je la tria antaŭ la kazino. Ne estu malfrue, ĉar eĉ iom da tempo mi ne ŝatas atendi. Pri ĉi tiu letero la onklino ne scias. Ĝis la revido, Dora Dufer .
Leginte tion, “maljuna” Brown , la malŝatanto de ĉiuj virinoj, permesis la amatan pipon fali teren, por lippremi la leteron.
Nu, ni iru piedpinte en la ĉambron de Morris , por vidi, kion li faras. Facile estas diveni, ke la ricevitaj novaĵoj estas bonaj, ĉar lia vizaĝo ankaŭ estas lumigita, kaj la okuloj brilas ĝoje. Jen paĝo el la letero kiun li legas:
... la patro estas tre kontenta pri la laboro, kiun vi faris en Parizo, kaj, kiel prezidanto de la Asocio de Antikvistoj, li intencas proponi, ke vi ricevu pligrandigitan salajron. Li ankaŭ ne plu malpermesas, ke mi rigardu vin kiel fianĉon. Ĉu tio vin surprizas? Ĉu vi kredis vere ke mi rifuzis “vian manon kaj koron” pro tio, ke mi ne amas vin? Malsaĝa knabo! mia koro estis ĉiam la via. Se vi ankoraŭ ne estas forgesinta min, kaj ankoraŭ ne ĉesis min ami, renkontu min antaŭ la kazino en Ostendo, je la tria posttagmeze, ĵaŭdon la dekkvinan. Poste, mi alkondukos vin al la patro, kiu imagos – la karulo – ke la hazardo kunvenigis nin. Ĉiam la via, May .
“Mi vidos ŝin ĵaŭdon,” murmuris Morris , “ĉu estas eble? Ĉu tiom da ĝojo povas ekzisti en la mondo? Kaj mi pensis ke ŝi ne amas min. Mi penis ŝin forgesi per la amindumado de aliaj fraŭlinoj, kaj eĉ proponis edziĝi kun Julie . Oh , Julie ! kia saĝulino vi estas! Vi antaŭdiris la veron, skribante al mi pri la angla floro kiun la sorto elektos por mi. Ĵaŭdon!” li daŭrigis, eltirante taglibreton el la poŝo, kaj malferminte ĝin, li ekkriis:
“La dekkvinan! Tiu estas la dato aranĝita por iri Berlinon! Se mi penos klarigi la aferon al la aliaj, ili ne kredos pri la graveco kaj sincereco de ĝi. Mi sekvos la ekzemplon de Tom , vojaĝos Ostendon, kaj faros klarigojn poste.”
Sciiĝinte pri liaj aferoj, ni nun sekvu Robinson ; sed, en kiu direkto? Unue, ni iru en la Flora Garden , tial ke la Hispanoj, tagmanĝante sur la ŝipo, esprimis deziron ĉeesti la tiean koncerton. La vespero estas varma kaj belega, kaj granda amaso da vizitantoj promenadas inter la belaj floraĵoj; sed ne profitus esti aŭtoro, se oni ne estus sufiĉe lerta por trovi laŭvole unu el siaj propraj kreitaĵoj, tial ne estos malfacila afero meti la manon sur la Anglon.
Ha, jen li jam estas, ŝajnigante sin senĝena, sed fakte serĉante iun, kiu ĝis nun ne aperis.
Ni alvenas oportune, ĉar lia atento estas ĵus alvokita al disputo inter kelkaj ebriaj junuloj, al kiuj Robinson tuj alproksimiĝas por vidi la “sporton”. Dum la sekvanta tumulto, maljuna sinjoro estas faligita teren de unu el la malpaculoj. Vidinte tion, Robinson , ĉiam preta por partopreni en bataleto, unue helpis la sinjoron leviĝi, kaj due, petinte la atakinton ke li sin defendu, komencis lin pugnobati laŭ la plej moderna metodo. La afero ne daŭris longe, ĉar baldaŭ policanoj alvenis por disigi la kunbatalantojn. Je tio, la maljunulo alproksimiĝis al Robinson por lin danki pro lia protekto, sed li tuj eltrovis ke ili jam konatiĝis.
“Sinjoro Robinson !” ekkriis la maljunulo surprizite.
“Sinjoro Manuel !” respondis Robinson ĝoje.
Vere, la mondo estas tre malgranda loko, kaj tion pensis la Anglo en tiu momento, trovante, ke la sinjoro al kiu li faris helpon estas, efektive, la Hispano kun kiu li tagmanĝis surŝipe, antaŭ kelkaj horoj.
Sinjoro Manuel petis, ke Robinson akompanu lin kaj la filinon – kiu tiam venis por aldoni siajn dankojn al tiuj de la patro – ĝis lia hotelo. Unue Robinson ruze senkulpigis sin pro la malfrua horo, sed oni kontraŭstaris liajn argumentojn, kaj fine la tri kunveturis al la Monopole .
La leganto jam divenis ke la Hispanoj parolis angle, alie nia amiko ne estus denove renkontinta ilin kun tiom da plezuro. Dum la babilado en la hotelo, li sciiĝis, ke ili faras rondvojaĝon, kaj, post vizito al Ostendo, intencas pasigi kelkajn semajnojn en Anglujo, antaŭ ol reiri hejmen.
“Nia programo ne estas tute fiksita,” diris Sinjoro Manuel , “esceptinte ke ni volas esti en Ostendo je la dekkvina por vidi la “Batalo de Floroj”, kiu tiam okazos.”
Robinson pripensadis tion dum la fino de la vespero, dezirante rerenkonti siajn novajn amikojn, aŭ, pliĝuste, la ĉarman Isabelon, kiu jam kreis “novan senton” en lia koro. Sed li timis tion, kion dirus la amikoj, se li anoncus sian intencon iri Ostendon anstataŭ Berlinon. Fine, la momento alvenis por diri “adiaŭ”, kaj kiam la patro esprimis esperon, ke ili renkontiĝos denove en Anglujo, Robinson diris mallaŭte al la fraŭlino: “Kial ne en Ostendo?”
“Vi ĝin deziras?” demandis ŝi ridetante.
“Tutkore!” li respondis.
“Ni ne ankoraŭ decidis pri hotelo; sed atendu min antaŭ la kazino ĵaŭdon.”
“Je kioma horo?”
“Je la tria!” diris ŝi.
“Mi estos tie; ĝis tiam, adiaŭ!”
ĈAPITRO XI.
Estis la dekkvina, sed, anstataŭ belega, brila kaj korinspiranta tago, kian postulas “Batalo de Floroj”, ŝajnis ke lia moŝto “J.P.” * intencas subakvigi la teron ĝis la lasta guteto da pluvo. Efektive, pluvis, ne guton post guto laŭ kutimo, sed amase, kiel akvofalo. Tra fenestroj de hoteloj, pensionoj, domoj kaj dometoj, multege da vizitantoj rigardis ĉagrene kaj malpacience. Simpation ni sentas por ĉiuj, sed aparte por la tri paroj da gejunuloj, kiuj aranĝis rendevuojn dum tiu tago.
* Jupiter Pluvius .
La tri Angloj jam alvenis Ostendon. Certe, spaco mankas por detale rakonti la diversajn pretekstojn iliajn por sin reciproke eviti dum la antaŭa tago. Sufiĉas diri, ke ĉiu, decidinte iri Ostendon sen ia antaŭsciigo al la aliaj, pagis sian hotelan kalkulon, sekrete ŝteliris el la hotelo, kaj veturis per la frumatena ekspreso, kredante, ke la aliaj iros Berlinon kelkajn horojn poste. Eble, ili estus vidintaj unu la aliajn je la foriro el la stacidomo en Ostendo, se la terura vetero ne estus deviginta ilin ensalti en la plej proksimajn veturilojn.
Ni sciiĝis de “Hamleto” ke “Diaĵo direktas nian sorton, eĉ se ni mem de la celo malproksimiĝas”. Disputi kontraŭ tio mi ne havas la deziron, sed mi povas konstati, ke ankaŭ ekzistas “diableto”, kiu gajigas sin pro la malfeliĉoj de gejunuloj, kaj tiu malbonuleto nepre atendis la alvenon de la Angloj en la fama marborda urbo. Alie, kial okazis, ke Brown veturis al la hotelo Continental , kie loĝis la amatino de Morris ; ke Robinson iris al la Royal Palace , kie estis la amatino de Brown ; kaj ke Morris luis ĉambron en la hotelo elektita de Sinjoro Manuel kaj lia filino, por kiu Robinson jam havis tiajn agrablajn sentojn?
Dank’ al ĉi tiuj cirkonstancoj, la tri Angloj, estante en diversaj hoteloj, pasigis kelkajn horojn malpacience atendante la aranĝitajn rendevuojn. Kiom da fojoj ili malbenis la veteron, timante ke pro ĝi la amatino ne venos al la kazino, ne estus eble konstati; sed estas certe, ke eĉ dum unu momento, neniu el ili imagis, ke la aliaj estas efektive en la sama urbo kaj okupas sin pri la “sama ludo”.
Fine, la ŝajne rampantaj fingroj de la horloĝoj alproksimiĝis la duonon post la dua, kiam, kvazaŭ laŭ antaŭe aranĝita signalo, la tri Angloj eliris siajn hotelojn kaj marŝis rapide al la kazino. Oni kompreneble supozus, ke alveninte tien, ili tuj renkontiĝus, sed tio ne okazis. Por diri la veron, ĉiu estis okupata ekskluzive per la pensado pri sia serĉatino, ripetante la vortojn: “Ĉu la vetero malhelpos ŝian alvenon, aŭ ĉu la amo enpelos ŝin en miajn brakojn?”