Unu fojon Morris efektive tuŝis la manikon de Brown , sed la okuloj de ambaŭ estis algluitaj al du virinoj, kiuj samtempe ilin alproksimiĝis; tamen, anstataŭ la dezirataj belulinoj, troviĝis du kompatindaj baletistinoj, rapidantaj hejmen por ŝanĝi la malsekajn vestojn.
Antaŭ kelkaj centjaroj, saĝulo diris, ke nenio absolute malbona ekzistas sur la tero. Pri tio mi ne deziras disputi, sed subtenon por tia konstato oni povus facile trovi. Ekzemple, ĉiuj legantoj aŭdis la mondfaman anekdoton pri la ovo de la subpastro, kiu estis freŝa “en partoj”, kaj pluan subtenon ni trovas en la konduto de “J.P.”, kiu, je la priskribita okazo, kelkajn minutojn antaŭ la tria returnis ĉiujn kranojn, kaj forportis ĉiujn akvumilojn por ĉesigi la pluvon. Tiam, la malhelaj nuboj disvolviĝis, kaj la suno reaperis sur bluega ĉielo. Ĉiuj pordoj malfermiĝis, kaj la muzikistaro plenigis la aeron per gaja kaj ĉarma valsmuziko. Ombreloj, surtutoj, makintoŝoj malaperis, kaj estis anstataŭitaj de la belaj roboj de virinoj, kaj somerblankaj aŭ malpezaj vestaĵoj de la malpli agrabla duono de la homaro. Vere, aliformiĝo okazis, kaj kun ĝi alvenis tri fraŭlinoj, al kiuj alproksimiĝis la tri amikoj, eltrovante la amatinojn kaj unu la alian samtempe.
La ekkrioj de surprizo kaj miro faritaj dum la sekvanta konfuzo povas esti pli bone imagataj ol priskribataj, ĉar, certe, ne estus interese plene citi la interparolon, kiu estis de la jena speco:
Brown :
}
Karulino mia!! – Kio, je diablo!!! De kie vi venis?
Morris :
Robinson :
Fraŭlino Dufer :
}
Vi do venis!!... Ho, karulino!!... Kia feliĉa renkontiĝo!
Fraŭlino Manuel :
Fraŭlino Hastings :
La mondo estas tre malgranda loko, kiel mi montros.
La Hispanoj havas proverbon, “ Lo que hace el loco a la derreria, hace el sabio a la primeria ” , kiu signifas ke “tio, kion faras la malsaĝulo fine, la saĝulo faras komence”. Sendube, en tiu ĉi momento, mi ludas la rolon de malsaĝulo, ĉar mi devas klarigi tion, kion saĝulo estus klariginta antaŭ kelkaj ĉapitroj; tio estas, ke la tri fraŭlinoj pri kiuj, per la strangaj funkciadoj de la sorto, la Angloj interesiĝis, estis, antaŭ kelkaj jaroj, lernantinoj ĉe la sama lernejo en Svislando.
Se mi estus farinta tiun sciigon pli frue, mi estus evitinta la neverŝajnecon, kiu nun penetras mian verkon, ĉar mi estas devigata konfesi, ke la hazarda renkontiĝo de ses gejunuloj, ĉiuj konantaj unu la aliajn, estas tute neordinara, kaj mi nur povas citi alian proverbon ankaŭ hispanan, por min defendi; “ Lo que no acaece en un año, acaece en un rato ” , kiu signifas: “Afero, kiu eble ne okazus dum jaro, povus okazi dum du minutoj”.
Mi esperas, ke la suprecititaj tradukoj estas pravaj; mi dubas iomete ĉar mia scio de la hispana lingvo estas tre malgranda (fakte, mi devas konfesi, ke mi kopiis la originalajn proverbojn el “Kolekto da Citaĵoj”, por impresi la leganton favore pri mia klereco).
Post ĉi tiu ĉirkaŭparolo, kiu ebligis al la Angloj ke ili faru la demandojn kaj klarigojn pri sia ĉeesto en Ostendo, kaj al la fraŭlinoj, ke ili interŝanĝu opiniojn pri siaj ĉapeloj, mi povas daŭrigi la rakonton pri iliaj aferoj. Sed ne estas facile, eĉ por aŭtoro tiel lerta kiel mi, priskribi la amhistoriojn de tri diversaj paroj, okazantajn samtempe; tamen, ĉar mi eble ofendus kelkajn el miaj legantinoj se mi evitus la taskon, mi klopodos laŭ mia povo, kvankam, al afero tiel grava, mi nepre devas dediĉi novan ĉapitron.
ĈAPITRO XII.
Sceno unua: Imagu bele brilan lunon supre; larĝan maron el arĝentaj ondoj, senĉese moviĝantaj antaŭ la okuloj; dolĉan someran venteton murmurantan en la oreloj, kaj grandan palmarbon, sub kies folioj troviĝas du geamantoj, kiuj sin rigardas plenvizaĝe, kaj sidas kune, maneton en mano.
“Sed, amante min,” diris la junulo, “kial vi rifuzis edziniĝi kun mi?”
“Ĉu vi forgesas ke la neo de virino signifas jeson?” respondis la knabino.
“Vi ankaŭ rifuzis vidi min,” daŭrigis li.
“Eble mia hararo estis malordigita per pingloj,” ŝi respondis gaje.
“Vi rifuzis vidi min, kaj mi foriris en malespero.”
“La poeto diras, ke la amo povas esperi, eĉ kiam la racio suferas pro malespero,” diris la knabino.
“Sciante, ke vi amas min, karulino,” diris li, “mi neniam malesperos plu.”
“Supozu, Jack ,” ŝi ruze demandis, “supozu ke, post ĉio, la patro rifuzus sian konsenton?”
“Mi tiam laborus pacience kaj diligente por plaĉi lin, atendante ĝis lia opinio pri mi pliboniĝos.”
“Jes, aŭ vi forirus denove por amuziĝi per aliaj knabinoj, kiel en la lastaj monatoj,” sugestis ŝi.
“Karulino mia!” li ekkriis pasie, “mi certigas vin, ke neniam dum mia tuta vivo...”
“Fraŭlino Dufer , tute ne sciante, ke mi konas vin, sciigis al mi, per letero sendita el Parizo, ke vi enamiĝis je...”
“Estas mensogo!” interrompis la junulo.
“Kio estas?” ŝi demandis.
“Tio, kion vi intencis diri.”
“Sed, ĝin ne aŭdinte, Jack , kiel vi scias?”
“Mi povas imagi!” li respondis. “Kian ĉarmon Tom Brown trovas ĉe ŝi, mi ne sukcesas diveni. Komparita kun mia May , ŝi estas statuo el ŝtono, dum vi estas la naturo mem. Ŝi havas nek belecon, nek spritecon, nek laŭmodecon.”
“Eble, via amiko ne deziras edziĝi pro amo.”
“Sed ŝi ne estas tre riĉa!”
“Mi supozas, ke li nur serĉas la simpation.”
“Nu, li do havos la mian,” respondis la junulo forte.
Tiel bruliginte la reputacion de Fraŭlino Dufer sur la altaro de sia propra amo, li reiris hotelen. La patro, laŭ la peto de la junulo, ricevis lin en privata ĉambro.
“Profesoro,” li ekkriis, ferminte la pordon, “mi amas vian filinon tutkore. Ĉu vi permesos ke mi...”
“Mia kara knabo,” interrompis la profesoro, “iru al ŝi, kaj parolu pri viaj sentoj en ŝiajn orelojn.”
“Dankon, koran dankon, kara profesoro, sed tio ne estas necesa, ĉar ŝi jam konsentis.”
“Ŝi konsentis?” respondis la profesoro surprizite. “Efektive! Kial do vi venis al mi?”
“Ŝi nur konsentis kondiĉe ke vi aprobas.”
“Ke mi aprobas!! Jes, jes, mi tute komprenas tion; sed, se mi malkonsentus, ne plu estus paco en mia vivo. May estas bona knabino, la plej bona filino en la tuta mondo kiam ĉio plaĉas al ŝi, sed alie, ŝi... nu, tiam ŝi similas la tutan inan sekson. Nun, foriru; igu ŝin feliĉa, kaj vi meritos ĉiujn miajn benojn. Ne forgesu la vortojn de la fama Talleyrand : ‘La amo estas realaĵo, kiu naskiĝis el la feina regno de romanoj.’ Tial gardu ĝin zorge.”
–
Sceno dua: Ostendo, je la dekunua matene, la sekvintan tagon.