Выбрать главу

Trankvila maro, sub sennuba ĉielo, gajigas amason da homoj, kiuj senĉese kaj feliĉe naĝadas, vadadas, babiladas, ridadas; rememorigante min pri la bone konataj vortoj de Zamenhof:

...“ili faras en konsento

unu grandan rondon familian.”

Sed malfeliĉe, ĉiuj ne ankoraŭ komprenas unu la alian. Ekzemple, rigardu la kompatindan fremdulon tie; li jam finis sian naĝon kaj evidente multe deziras forlasi la akvon por revestiĝi, sed, estante miopulo, li ne povas vidi sufiĉe bone sen la okulvitroj, kaj serĉas vane sian banveturilon. Kion fari? Al kiu sin turni? De kiu havigi informon? Li prezentas al ĉiuj bildon de malfeliĉeco, ĉar liaj longaj haroj kiuj ordinare kovras la senharan verton de lia kapo, kunpendiĝas laŭlonge la maldekstran vangon, kaŭzante multe da amuzo al ĉiuj rigardantoj. De unu baniĝanto al alia li vadas, demandante: “Kie estas la banveturilo, numero tricent okdek kvin?”

Neniu ŝajnas kompreni la peton, ĝis li ĝin faras al malicema knabo, kiu tuj montras al li unu kiun li scias okupata de maljunulino. Dankinte la knabon, la fremdulo iras kiel eble plej rapide al la montrita veturilo, sekvata de la knabo kune kun kelkaj amikoj, kiujn li jam sciigis pri sia ŝerco. Nedubante, ke la veturilo estas lia, la viro enpuŝas la pordon por eniri, kiam laŭta ekkrio de indigno kaj alarmo, farita de ina voĉo, penetras la aeron. Samtempe, la sekvantoj altiras la atenton de ĉiuj apuduloj, kriante: “Kanajlo! Venu el tiu virina banveturilo!!”

Amaso da scivolemuloj tuj ĉirkaŭas la malfeliĉan kaj senkulpan viron, nomante lin “Kanajlo”, “Fripono”, “Ŝtelisto”, kaj aliaj similaj, sed egale nemerititaj nomoj. Kion fari aŭ kien iri, li tute ne scias, sed lia “taso”, jam plena ĝis la supro per mizero, superfluas kiam el la amaso bone konata voĉo ekkrias: “Kara Sinjoro Brown , mi fine vin trovis!”

Aŭdinte tiun voĉon, la neforgeseblan voĉon de la vidvino, Sinjorino Snap , nia amiko Brown  (ĉar tiel nomiĝis la fremdulo, kies malfeliĉaĵojn mi ĵus priskribis) ricevis tian kuraĝon, kia ofte naskiĝas el ekstrema teruro, faris vojon perforte tra la amaso, kaj kuris rapide al sia hotelo, tute forlasinte siajn vestojn kaj posedaĵojn al la sorto, aŭ pli ĝuste al la honesteco de la posedanto de la banveturiloj... Brown  neniam revidis ilin.

Post duonhoro, li reaperis vestita per aliaj vestoj, petis ke oni alkondukigu fiakron, kaj diris al la direktisto, “Iru hotelon Royal Palace !” Tien alveninte, li petis ke oni anoncu lian nomon al Sinjorino Dufer .

“Sinjorino Dufer  ne estas en la hotelo,” respondis kelnero, post kelkaj minutoj, “sed Fraŭlino Dufer  akceptos vin se vi venos kun mi.”

Certe, la sorto decidis rekompenci Brown  por la mizero kiun li suferis dum la ĵus pasinta horo. Sekvinte la kelneron en la privatan salonon de la Duferoj, li tuj alproksimiĝis al la fraŭlino, kaj sen ia rimarko pri ŝia sano, pri la onklino, aŭ pri la vetero (laŭ la ordinara kutimo de la Angloj), li ekkaptis ŝian manon, premante ĝin tiel forte ke ŝi preskaŭ estis devigata ekkrii pro doloro, kaj diris timeme: “Mi volis vidi vian onklinon por peti, ke ŝi permesu, ke mi vidu vin. Malfeliĉe, ŝi ne estas ĉi tie, kaj mi vidas vin sen tia permeso.”

“Ĉu la permeso estas tute necesa?” ŝi demandis ridetante.

“Jes, ĉar mia nuna vizito havas gravan celon.”

“Ĉu vere?”

“Jes. Almenaŭ al mi.”

“Kaj ankaŭ al mi,” ŝi respondis.

“Al vi!”

“Certe,” diris ŝi, ruĝiĝante, “ĉar ŝajnas eble, ke mi neniam plu povos uzi la manon.”

“Ho, pardonu min,” petis Brown , liberigante la manon, “Ĉu vere mi vundis vin?”

“Nur iomete,” ŝi respondis. “Estas nenio; sed nun diru, kial mi havas la plezuron de via vizito?”

En la momento, kiam li eniris la salonon, la kuraĝo de Brown  estis sufiĉe forta por supersalti ĉiujn barilojn, sed iom post iom ĝi tute nuliĝis, kaj anstataŭ kuraĝo lia koro nun enhavis nur timon. Paŝon post paŝo li malproksimiĝis de la fraŭlino, kvazaŭ li intencas forlasi ŝin tute. Efektive, li malfermis iomete la pordon por tion fari, kaj eble estus forkurinta se li ne estus rememorinta la voĉon de la vidvino. Tuj, lia kuraĝo revenis, kaj prenante denove la manon de la fraŭlino en la sian li diris: “Ĉu la nomo Brown  plaĉas al vi?”

“Jes,” ŝi respondis surprizite. “Mi amas tiun nomon multe, ĉar...”

“Jes, jes,” li interrompis vive, “ĉar...?”

“Ĉar mi povas elparoli ĝin tute facile, kaj tio ne ĉiam okazas je la anglaj vortoj.”

“Ĉu vi preferas la vorton ‘ Brown ’ al ‘ Dufer ’?” li demandis.

Divenante la signifon de la demando, ŝi respondis mallaŭte: “ne la vorton !”

“Tio estas domaĝo,” li diris serioze, “ĉar estonte vi devos tiel nomiĝi.”

Rigardante lin timeme, la nederlanda knabino murmuris: “Mi ne preferas la vorton ‘ Brown ’ al ‘ Dufer ’, sed mi amas Brown  mem pli bone ol min.”

“Ĉu vi vere amas min?” li demandis ĝoje.

Ja, ja ,”  ŝi respondis dolĉe.

“Ja,”  li ripetis, “Dio mia! Kial mi neniam studis la nederlandan lingvon? Ĉu ‘ ja ’ signifas ‘jes’ aŭ ĉu ĝi signifas ‘ne’?”

“Jes,” diris ŝi ridante.

“Signifas ‘ne’?”

“Ne, ĝi signifas ‘jes’, kaj mi...”

Sed ŝi ne povis daŭrigi la parolon, ĉar Brown  altiris ŝin al la koro, kaj premis longan, dolĉan kison sur ŝiajn lipojn, laŭ la plej aprobita maniero, kvankam li neniam antaŭe praktikis tian agon, nek eĉ studis ĝin per kurso de “Lernejo de Korespondado”.

Sceno tria: Salono de la hotelo Continental . Sidante ĉe teo-tablo, du fraŭlinoj parolas gaje kaj senĉese.

“El la tuta mondo, mi estas la plej feliĉa knabino,” diris unu.

“Krom mi!” respondis emfaze la alia.

“Kaj mia Jack  estas la plej lerta, nobla kaj belega viro el...”

“Krom mia Tom .”

“La ringo, kiun li metis sur ĉi tiun fingron, estas la plej ĉarma...”

“Krom la mia,” denove interrompis la amikino.

Malgraŭ tiaj interrompoj, ne okazis vere serioza malkontentiĝo inter ili, tial ke neniu el ili aŭskultis tion, kion diris la alia. Ĉiu havis siajn proprajn pensojn, kiuj rilatis sole al la amato kaj ŝi mem. Je tiu punkto de la interparolado, kelnero eniris la salonon kaj anoncis: “Fraŭlino Manuel .”

Vidante ŝin, la du fraŭlinoj tuj kuris al ŝi, kaj, kaptante ŝiajn manojn, ekkriis unuvoĉe: “Gratulu min, karulino mia!”

“Pri kio?” demandis la vizitantino, surprizite.

“Pri mia fianĉiĝo,” respondis la aliaj samtempe.

“Ĉu estas eble ke vi ambaŭ fianĉiĝis?”

“Jes, jes.”

“Kun kiuj?”

“Kun Jack !” “Kun Tom !” “Kompreneble,” ili respondis gaje, en dueto.

Sed tiu deklaro ne havis la atenditan rezulton, ĉar anstataŭ gratuli, karesi, kaj paroli dolĉajn vortojn de plezuro kaj kontentiĝo en la orelojn de siaj amikinoj, Fraŭlino Manuel  subite ĵetis sin sur sofon, kaj ploris kvazaŭ ŝia koro estus krevonta.

Unue, ili vane penis konsoli ŝin, sed post iom da tempo ŝi trankviliĝis denove, kaj respondis iliajn petojn pri la kaŭzo de sia doloro. Ŝajnis, ke ŝi ankaŭ ricevis proponon pri edziĝo.