Выбрать главу

“De kiu?” demandis la aliaj.

“De Charlie .”

“ Charlie Robinson ?”

“Certe.”

“Kaj vi akceptis lin?”

“Ne, ne; mi rifuzis.”

“Kial? Ĉu vi ne amas lin?”

“Jes, jes; per mia tuta koro.”

“Sed kial vi rifuzis, kiam...”

“Ĉar mi estas fervora katolikino, kaj neniam povus edziniĝi kun herezulo,” ŝi respondis pasie, ekplorante denove.

“Sed Charlie  estas ankaŭ katoliko,” kriis Fraŭlino Hastings  kun eksciteco.

Fraŭlino Manuel  rigardis ŝin riproĉe, kaj diris: “Ne ŝercu, May , ĉar mia koro estas jam plena de mizero.”

“Estas la vero,” respondis la Anglino. “Sinjoro Robinson  loĝas en Manchester , kie troviĝas multaj katolikoj.”

“Li estas ankaŭ katoliko?” kriis Fraŭlino Manuel . “Ho! mi do estos la plej feliĉa knabino en la tuta mondo.”

“Krom mi,” diris la du aliaj.

Kelkajn horojn pli malfrue, la tri Angloj sin trovis en fumejo, interparolante pri siaj aferoj, kaj formante tre gajan grupeton.

“Mi konfesas,” diris Robinson , “ke mi sentis min korŝirita kiam ŝi rifuzis edziniĝi kun mi, aŭ eĉ klarigi al mi siajn motivojn.”

“Estis taŭga venĝo por la sistema ŝerco kiun vi faris kontraŭ maljuna Tom ,” ekkriis Morris .

“Ŝerco kontraŭ mi?” diris Brown . “Kion vi aludas?”

“Silentu, Jack , ne estu malfidela pri tio,” petis Robinson .

“ Jack !” diris Brown , “mi petas, ke vi parolu malkaŝe. Inter amikoj, oni devas esti honesta.”

“Jes, la tempo nun alvenis por klarigi ĉion,” respondis Morris . “Nu, Tom , mi deziras, ke vi ne maltrankviliĝu plu pri Sinjorino Snap , ĉar...”

“Sinjorino Snap ?”

“Jes, ĉar ĉiuj aludoj, kiujn oni faris al ŝi dum nia libertempo, devenis de tiu fripono; estis li, kiu aranĝis en Parizo ke virino petu, ke vi akceptu viziton de Sinjorino Snap , kaj ke vi...”

“Sed mi efektive aŭdis ŝian voĉon, hodiaŭ matene, kaj...”

“Ne, vi kredis  ke ĝi estas ŝia voĉo, sed ĝi estis nur tiu de Charlie , kiu imitas ĉiun kun sukceso.”

“Kaj mi legis ŝian nomon en la listo de vizitantoj ĉe la hotelo!”

“Jes, Charlie  mem skribis tion.”

“Ĉu estas vere, ke Sinjorino Snap  ne serĉas min je la nuna momento?”

“Absolute vere, Tom ,” respondis Morris , ridante.

“En tiu okazo,” ekkriis Brown , entuziasme, “mi estas la plej feliĉa viro en la tuta mondo.”

“Krom mi!” respondis liaj du amikoj unuvoĉe.