Выбрать главу

“Ho,” diris la alia, iom fiere, “tio signifas ‘iomete’ en la germana lingvo.”

“Ĝi ne signifas multon,” diris Brown , surprizite; “eble, do, vi ne scias  multon?”

“Eble ne, eble jes,” respondis Morris ; “restu vi trankvila ĝis ni alvenos en la ‘ Vaterland ’, kaj tiam, vi povos eltrovi la veran respondon por vi mem.”

“Dankon, mi penos memori tion je la ĝusta tempo,” diris Brown , “sed ĝis nun, vi ne sciigis min, kien ni estas unue vojaĝontaj, nek pro kia kaŭzo ni vojaĝos; mi atendas la informon, se ne malpacience, almenaŭ kun intereso.”

“Ni tute forgesis tion,” respondis Robinson , “ Jack  estas devigata iri al Parizo por kolekti skribaĵojn por la A.A. kaj, nature, li petis mian helpon.”

“Vian helpon?” ripetis Brown .

“Ne ĝuste, sed mi proponis lin akompani.”

“Kaj ĉu la patro scias, ke vi intencas iri eksterlanden?”

“Certe, estis necese lin sciigi por havigi plenigitan monujon.”

“Sed post Parizo, kio okazos? Ĉar Parizo ne estas en la ‘ Vaterland ’, kie ni atendas aŭdi la elokventajn parolojn de Jack  en la germana lingvo.”

“Nu, post Francujo, ni eble trairos kelkajn aliajn landojn por la profito de la Asocio de Antikvistoj,” aldiris Morris , kiu ĉiam donis la plenan titolon de la Asocio, anstataŭ paroli pri ĝi kiel la ‘A.A.’ laŭ la maniero de Robinson .

“Ĉu la A.A. pagos ĉiajn elspezojn?” demandis Brown .

“Certe,” diris Robinson .

“Jes, ĉiajn elspezojn,” ripetis Morris , kaj aldiris mallaŭte, “de sia reprezentanto, kiu, en tiu ĉi okazo, estas mi.”

“Nu, en alia okazo krom la nuna, mi rifuzus iri,” diris Brown , “sed nuntempe, mi ne ĉikanos pri la loko; mia sola deziro estas forlasi tiun ĉi malbenitan domon; eble, dum niaj vojaĝoj sur la kontinento mi trovos okazon por uzi la lingvon, kiun antaŭ ses monatoj mi ellernis diligente.”

“Kiu lingvo estas tiu?”

“La dua lingvo por ĉiuj!”

“Mi ne komprenas,” diris Robinson ; “ŝajnas al mi, ke la vidvino ‘malordigis vian cerbon’.”

“Ne aludu al ŝi, mi petas,” respondis Brown ; “mi parolas pri Esperanto, kaj mi povas certigi al vi, ke ĝi estas la plej mirinda lingvo en la mondo.”

“Mi ne povas toleri vin plu,” respondis Robinson ; “donu al mi glason da ĉerizbrando antaŭ ol mi mortos.”

Brown , puŝinte la likvorujon al li, daŭrigis: “Mi ne parolos plu pri Esperanto, sed eble, kiam vi malsukcesos interkompreniĝi per la franca kaj germana lingvoj, mi povos ĝin uzi profite.”

“Brave, ni trinku sukceson al Esperanto, kaj al ĝia fama subtenanto, profesoro Brown ,” kriis Robinson , alfrapante sian glason al tiu de Morris .

“Vivu Esperanto!” ili kriis ridante.

“Mi dankas,” diris Brown , serioze, “kaj nun, eble vi diros al mi, kiamaniere ni povos ŝteliri el tiu ĉi domo sen la scio de la mastrino.”

“Mi aranĝos tion,” diris Robinson , “ne timu.”

Li tuj sonorigis, kaj petis la servistinon diri, ke la sinjorino envenu por sciiĝi pri grava novaĵo. Brown  paliĝis, kaj sidiĝis kiel eble plej malproksime de la pordo. Sed Robinson  fumis cigaredon kaj ŝajnis tre ĝui la okazon.

“Mi estas la solicitoro de Sinjoro Brown ,” diris li al Sinjorino Snap , salutinte tiun surprizitan vidvinon, “kaj kun profunda bedaŭro mi devas sciigi al vi, ke sekve de terura malfeliĉo en Ameriko li perdis multe da mono. Liaj aferoj postulas, ke li tuj forlasu Anglujon, kaj tial li estos devigata forlasi viajn ĉarmajn ĉambrojn. Do mi petas, ke vi tuj preparu la kalkulon kontraŭ li, kaj mi pagos ĝin; liajn havojn mi forportigos morgaŭ.”

Sinjorino Snap  estis tro mirigita por fari konvenan respondon, kaj, salutinte al Robinson , ŝi murmuris ion, kion la junuloj ne povis kompreni, kaj foriris; ŝi jam ne bedaŭris la interrompitan legadon, sed eĉ sentis iom da simpatio pro la malfeliĉa sorto de Brown .

Samtempe, Brown  kaj Morris  salutis sian amikon, kaj repleniginte la glasojn, toastis la sanon de “la plej granda mensogisto en la mondo”.

ĈAPITRO III.

La vaporŝipo alproksimiĝis malrapide al la kajo, kaj la vojaĝantoj malpacience atendis la momenton, en kiu ili povos elŝipiĝi; ĉar la transiro, kvankam ne longa, maltrankviligis ĉiujn. Inter tiuj, kiuj suferis plej terure, estis Sinjoroj Brown , Robinson  kaj Morris .

Brown , kiam li parolis (kio ne ofte okazis), nur povis plende diri: “La proponinto de tiu ĉi vojaĝo devus esti malliberigata ĝis la morto.” Robinson  murmuris jene: “Mi mortigos Morris  tuj kiam ni alvenos teren. Kial li petis min transiri tiun malbenitan markolon, mi ne povas imagi; mi ruĝe kolorigos liajn harojn.” Se estus eble, Morris  suferis eĉ pli ol liaj amikoj, kaj ne povis paroli eĉ unu vorton.

Ŝajnis al la suferantoj, ke la vojaĝo estas eterna, sed fine la ŝipo trankviliĝis, kaj la elirado komenciĝis. De tiu momento, la vigleco reaperis ĉe ĉiuj.

Ĉe la dogano nek Morris  nek Brown  trovis ian malfacilaĵon. Oficisto diris france ion, kion ili ne komprenis, kaj sekve ne alrespondis. Tiam, per kreto, li faris signon sur la pakaĵojn, kaj permesis la trairadon. Ĉe Robinson  estis tute alie; kredante ke lia scio de la franca lingvo estas bona, al la demando Avez-vous quelque chose à déclarer?  li respondis:

Bonjour, monsieur, êtes-vous en bonne santé?

Répondez à ma question, s’il vous plaît, monsieur. Avez-vous du tabac?

Tabac? Certainement ;  ĉu vi prenos cigaron, aŭ cigaredon?” respondis Robinson , angle, sed tuj ripetante la demandon laŭ lia kapablo france.

La oficisto ne kaŝis sian malplezuron kaj malpaciencon, kaj kun koleraj gestoj ripetis kaj reripetis la demandon, Avez-vous quelque chose à déclarer?

Robinson , komprenante nur unu vorton el dek, komencis senti sin iom maltrankvila, kaj ĉirkaŭrigardis por vidi, kio okazis ĉe Morris  kaj Brown . Ne vidante ilin – ili jam sidis en la rapida vagonaro por Parizo, – li ekkriis laŭte: “Ĉu ĉeestas Anglo, kiu komprenas la francan lingvon?”

Malgranda knabo alproksimiĝis, kaj diris: “Mi komprenas; kion vi volas, sinjoro?”

“Bonvolu demandi al tiu ĉi malsaĝulo, kion li deziras ke mi faru?”

La knabo sin turnis al la oficisto, kaj diris ĝentile: “La sinjoro ne povas paroli france, sed sciigas min ke li havas nenion deklareblan.”

Tuj la oficisto faris la kutiman signon sur la pakaĵon, kaj turnis la atenton al alia vojaĝanto. Dankinte la knabeton, Robinson  kuris kiel eble plej rapide el la loko, kaj baldaŭ trovis la kunulojn en la vagonaro.

“Kio prokrastigis vin?” ili demandis.

“Ho, mi nur restis kelkajn momentojn por diri al la oficisto, kion mi opinias pri li.”