Выбрать главу

“Ĉu li vin maltrankviligis?”

“Tute ne, kontraŭe, mi maltrankviligis lin; tiuj Francoj ĉiam penas trompi la Anglojn, sed li malĝuste elektis, kiam li penis rabi de mi.”

“Sed neniu rabis de ni,” diris Morris , “la oficisto estis tre ĝentila.”

“Vi estis la escepto je la regulo.”

“Sed kio okazis? Klarigu, mi petas.”

“La trompisto deziris, ke mi pagu iom – mi forgesis kiom, – antaŭ ol permesi ke mi foriru; sed kiam mi respondis per la franca lingvo kaj minacis skribi al lia registaro pri lia malbona konduto, li sin senkulpigis kaj petis ke mi lin pardonu; mi esperas, ke la afero estos bona instruo por li.”

“Tre bone,” diris Morris , “vi agis bonege; kaj vi jam montris al ni, ke dum nia restado en Francujo, ne timinda estos iu aŭ io.”

Ili ripozis komforte sur la seĝoj dum iom da tempo, atendante la foriron de la vagonaro, kiam voĉo ekkriis: Oreillers! Oreillers! Voulez-vous des oreillers?

“Kio estas tio?” demandis Brown .

“Estas virino, kiu vendas fruktojn,” respondis Robinson , senpense.

“Fruktojn?” diris Morris , “tio estas precize je mia gusto; bonvolu aĉeti por mi vinberojn.”

“Eble ŝi ne havas vinberojn,” diris Robinson , timante, ke eble la virino ne estas fruktvendistino.

“Ne grave, aĉetu, kion ŝi havas.”

Antaŭ ol Robinson  povis stariĝi, la virino alvenis al la fenestro de la kupeo, kaj vidante, ke la junuloj estas Angloj, ŝi diris en ilia lingvo: “Ĉu vi deziras kapkusenojn, sinjoroj?”

Brown  kaj Morris  unue rigardis la virinon, poste la amikon, kaj Brown  diris: “ Charlie , vi estas mirinda mensogulo.”

Robinson  penis klarigi la aferon kiel ŝercon, sed vidante la ekenvenon de la knabo, kiu helpis lin ĉe la dogano, li subite endormiĝis, kaj ne vekiĝis ĝis post la foriro de la knabo ĉe Rouen.

Alveninte Parizon, Robinson , per miksaĵo de la angla kaj franca lingvoj, diris al portisto: “ Mettez-vous  tiujn pakaĵojn sur veturilon, s’il vous plaît .”

La viro rigardis lin tute surprizite, kaj respondis: “Pardonu, sinjoro, sed mi ne komprenas la anglan lingvon.”

Robinson  preskaŭ ekhavis epilepsian atakon kaj ekkriis: “Vi malsaĝulo! mi parolis france, ne angle; ĉu vi ne povas kompreni vian patran lingvon? Aŭskultu min atente – Mettez-vous  tiujn, ne, cettes bagages , – jes, tio estas prava – sur veturilon, – ne, ne veturilon, mi tute forgesas la francan vorton kiu signifas ‘taksio’.”

Monsieur désire-t-il un taxi?  demandis la portisto.

Oui, oui, vite ,”  respondis Robinson  gaje, kaj post kelkaj minutoj, li kaj liaj amikoj sin trovis en veturilo, irantaj rapide al la Hôtel de Londres . Robinson , por eviti pluajn malkompreniĝojn, donis al la veturigisto karton sur kiu estis skribita la adreso de la hotelo.

“Ĉu mi ne bonege aranĝis la aferon?” demandis Robinson , ripozante en la veturilo, kvazaŭ li estus la sola posedanto de la ‘gaja urbego’.

“Jes, bonege,” diris Brown , “kvankam unue mi timis, ke la portisto neniam povos vin kompreni.”

“Ho, kion vi atendas? Li nek komprenas, nek parolas la bonstilan lingvon; li estas nur duone edukita viro,” klarigis Robinson .

Alveninte la hotelon, ili ekeliris la veturilon, sed la hotela pordisto demandis al Brown : “Ĉu vi jam mendis la ĉambrojn, sinjoro?”

“Kial?”

“Ĉar, se ne, mi bedaŭras diri, sinjoroj, ke ni ne havas nuntempe neokupatajn ĉambrojn.”

“Nu, ni devas iri al alia hotelo, Charlie ,” daŭrigis Brown ; “diru al la veturigisto, ke li konduku nin al la hotelo Petrograd .”

Ne estas necese daŭrigi la rakonton pri iliaj aventuroj dum la serĉado pri dormoĉambroj. Post du horoj, dum kiuj ili faris ĉirkaŭ dudek sensukcesajn vizitojn, ili havigis bonajn ĉambrojn en la “Hotelo Zamenhof” , kie ĉiuj parolas, krom la nacian, la internacian lingvon.

Robinson  eniris la fumejon kaj mendis por si mem glason da biero.

“Ĉu vi preferas la fremdan bieron, sinjoro?”

“Certe ne,” li respondis, “alportu al mi la anglan.”

La kelnero iris sian vojon ridetante, kaj Brown  haltigis lin por demandi la kialon. Kompreneble, Brown  ne parolis al li france, pro tio ke li ne povis; sed li ekvidis verdan stelon sur la vesto de la viro, la stelon, kiu montras al ĉiuj, ke la portanto parolas la lingvon internacian. Al la demando de Brown , la kelnero respondis: “La sinjoro deziras ne fremdan  bieron, sed anglan ; sed li forgesas, ke nuntempe li estas en Francujo.”

“Evidente,” respondis Brown . “Ĉu en la hotelo estas multaj personoj, kiuj parolas Esperante?”

“Ne multaj, sed almenaŭ dudek, kaj ili estas el diversaj landoj. Ĉu vi deziras konatiĝi kun iu el ili, sinjoro?”

“Ne ankoraŭ, ĉar ĝis nun mi neniam interparolis, kaj mi timas, ke mi ne povos kompreni, nek komprenigi min.”

“Vi timas senkaŭze, sinjoro, ĉar mi komprenas ĉiun vorton vian sen malfacileco; tamen, mi povas trovi samideanojn por vi kiam vi deziros.”

En tiu momento, Morris  alproksimiĝis ilin kaj la kelnero foriris. Morris  diris: “Ĉu li komprenas la anglan lingvon?”

“Certe, kaj ankaŭ la internacian.”

“Kion vi volas aludi per ‘la internacia’?”

“Esperanton.”

“Ho, ĉesigu la ŝercon, kaj helpu min trovi personojn kiuj parolas france; Charlie  ŝajnigas, ke la hotelo ne estas taŭga por li, tial ke ĉiuj parolas angle, kaj li ne havas okazon utiligi la francan lingvon.”

Robinson  ŝajnigis tion tuj kiam li trovis, ke ne ekzistas okazo por paroli france; poste, li bedaŭris tiun konfeson, ĉar Morris  kaj Brown  alkondukis al li preskaŭ dekduon da vizitantoj, kiuj ne nur deziris paroli france, sed povis tion fari flue kaj elokvente. Inter ili, estis sinjorino, kiu demandis lin france: “Ĉu vi opinias ke la romanoj de la glora Balzac  estas pli bonaj ol tiuj de la egale glora Victor Hugo ?”

Li ne sciis, ĉu ŝi parolis pri sciencistoj, krimuloj, aŭ kurĉevaloj, sed li ne havis sufiĉe da kuraĝo por tion konfesi; do, li respondis ĝentile: “Jes, mi tiel opinias.”

Ŝajne la sinjorino ankaŭ kredis tion, kaj efektive en tiu tempo ŝi preparis verkaĵon pri la du famaj verkistoj, por nova libro, kiun ŝi, lerta kaj bone konata nederlanda aŭtorino, intencis eldoni; ĉarmita pro la respondo de Robinson  ŝi lin invitis alkonduki liajn amikojn por trinki kafon kun ŝi, kaj poste, ŝi prezentis al Morris  kaj Robinson  siajn du belegajn nevinojn, la fraŭlinoj Roza  kaj Dora Dufer  el Hago.

Brown  ne akompanis ilin, ĉar li pretekstis, ke li havas gravan leteron por skribi. La du aliaj restadis longe kaj pasigis tre agrablan vesperon, ĉar la junulinoj estis tre amindaj, belaj kaj spritaj; kaj tuj antaŭ la disiĝo, ili aranĝis veturi kune al la Bois de Boulogne  la sekvantan tagon.