“Ĉu Tom konsentos iri kun ili?” Tiu estis la demando, kiu prezentiĝis al Morris kaj Robinson kiam la aranĝoj estis jam faritaj. Se nur li irus, la afero estus granda sukceso, ĉar li povus sidi kun la onklino, dum la aliaj farus promenadon.
“Ĉu vi intencas inviti lin hodiaŭ vespere?” demandis Robinson .
“Kial mi? kial ne vi?”
“Ho, vi povus tion fari pli bone ol mi; krom tio mi devas aranĝi pri la veturiloj,” li aldiris serioze.
“Tio ne estas grava, ĉar ĉiuj parolas angle en tiu ĉi hotelo.”
“Ĉu vi timas, kion Tom diros pri la afero?”
“Tute ne,” respondis Morris .
“Nu, mi ja timas,” diris Robinson , ridante; “sekve, vi estas la viro taŭga por la tasko.”
“Kial mi ne parolis la veron?” diris Morris ; “tamen mi invitos lin, – sed mi ne invitos lin ĝis morgaŭ.” Dirinte tion, li rapide supreniris la ŝtuparon kaj eniris sian dormoĉambron. Robinson , metinte cigaredon inter la lipojn, estis sekvonta lin, kiam sinjoro kuris al li, kaj diris: “ Pardon, Monsieur, vous parlez français, n’est-ce pas? ”
“ Un peu ,” respondis Robinson mallaŭte.
“ En ce cas, voulez-vous avoir l’obligeance de me changer un billet de cent francs? ”
Kompatinda Robinson apenaŭ komprenis unu vorton, sed vidante la bankbileton en la mano de la sinjoro, li tuj divenis, kion li deziris. Tial li eltiris el la poŝo plenmanon da moneroj kaj komencis kalkuli la ĝustan sumon, kiam la administranto de la hotelo envenis la ĉambron. Robinson paŭzis kaj diris: “Eble vi pli bone povas ŝanĝi bankbileton ol mi, ĉar mi havas nur cent frankojn kaj mi mem ilin bezonas.”
“Mi tion faros kun plezuro,” respondis la administranto, sed kiam li sin turnis al la posedanto de la bileto, li ne povis lin vidi. Ĉu estas necese aldiri ke la bankbileto estis falsaĵo, kaj la “sinjoro” ordinara fripono?
La administranto gratulis Robinson pri lia “bonŝanco,” kaj petis, ke li diru nenion pri la afero al iu en la hotelo. Doninte la petitan promeson kun granda plezuro, tial ke li mem ankaŭ deziregis ke neniu sciiĝu pri ĝi, Robinson eniris sian dormoĉambron kaj diris: “Malbenon je ĉiuj fremdaj lingvoj; mi bedaŭras, ke mi iam ŝajnigis scii ion pri ili.”
ĈAPITRO IV.
La morgaŭan matenon, Morris klarigis al Brown la proponitan veturon tra la Bois de Boulogne , sed la amiko preskaŭ sufokiĝis pro indigno, kaj respondis: “Tute ne! neniam! mi venis al Francujo por eviti la kaptilon de ruzema vidvino, kaj tuj post mia alveno, vi kuraĝas proponi, ke mi veturu kune kun nederlanda vidvino, grasa, malbela, kaj patrino de du egale grasaj kaj malbelaj filinoj –”
“Ne, ne, ŝi ne estas la patrino de la junulinoj, ŝi –”
“Patrino, aŭ fratino! tio ne estas grava, ili estas –”
“Ŝi estas ilia onklino, kaj ili estas ĉarmoplenaj! Fraŭlino Roza estas sendube unu el la plej belegaj junulinoj, kiujn mi ĝis nun renkontis, kaj mi opinias ke –”
“Via opinio ne havas ian valoron; kiel abelo, vi flugas de floro al floro kaj –”
“Tio ne estas vera,” interrompis Morris forte ekscitita, “vi scias, ke mi –”
“Mi scias tion, kaj nur tion,” diris Brown , kun egala viveco, “ke mi neniam konsentos veturi kune kun viaj tri grasaj nederlandaj virinoj, ĉiu sufiĉe maljuna por esti via patrino; kaj se unu el ili sin prezentus antaŭ mi nun, mi tuj dirus ĉe ŝia vizaĝo –”
“Bonan tagon, miaj karaj amikoj,” interrompis Sinjorino Dufer , kiu alproksimiĝis tute neatendite.
“Bonan tagon, estimata sinjorino, kiel vi fartas?” demandis Morris . “Ĉu la fraŭlinoj ankaŭ estas bonfartaj?”
“Jes, dankon, sed mi ne povas ilin trovi; jen estas telegramo, kiun mi deziras sendi al mia edzo, kaj unu el ili devus preni ĝin al la poŝtoficejo.”
“Bonvolu permesi al mi forsendi ĝin?” petis Morris , ĝentile.
“Mil dankojn, sinjoro, se tio ne ĝenos vin.”
Morris forkuris al la poŝtejo, kaj la sinjorino sin turnis al Brown , dirante: “Ĉu ni havos la plezuron vin vidi hodiaŭ posttagmeze, sinjoro? Ni intencas veturi al la Bois !”
“Jes, tre certe,” respondis Brown . “Mia amiko ĵus sciigis min pri la afero, kaj mi atendas la promenadon kun multe da plezuro.”
“Ankaŭ mi,” diris la sinjorino, “ĉar mi havos la ĝojon daŭrigi la diskuton pri la meritoj de Balzac kun via ĉarma amiko, Sinjoro Robinson , dum vi babilados pri malpli gravaj aferoj kaj temoj kun miaj nevinoj.”
“Kun viaj nevinoj, sinjorino! ĉu vi ne estas la fratino de la du aliaj junulinoj?” demandis Brown , maltime.
“Ne flatu min, mi petas,” respondis la sinjorino tre kontentigita, “sed pri Sinjoro Robinson , ŝajnas al mi, ke li estas pli saĝa kaj lerta, ol li permesas al mi scii. Hieraŭ vespere, li ofte nur movis la kapon anstataŭ respondi miajn demandojn; ĉu li vere estas bona aŭtoritatulo pri la literaturo angla?”
“Mi vere ne scias pri tio,” diris Brown , “sed mi povas sciigi al vi, sinjorino, ke li trovis vian konversacion tre interesa, agrabla kaj instruoplena.”
“Mi ĝojas aŭdi tion, ĉar nun mi ne hezitos lin teni ĉe mia flanko. Nu, mi devas skribi kelkajn leterojn; tial, sinjoro, mi diras ‘ĝis la revido’!”
“Ĝis la revido,” respondis Brown , kiu komencis mediti pri la interparolado ĵus farita. “Ho,” li pensis, “ŝi deziras diskuti la meritojn de Balzac kun mia amiko, Robinson , dum mi babilados kun ŝiaj nevinoj. Nu, imagu la opiniojn de Charlie pri Balzac ! Mi ne kredas, ke li iam legis libron krom la “Aventuroj de Terura Turko”, aŭ la “Krimoj de Parizo”. Ŝi deziras sendi telegramon al sia edzo; tio estas bona, ĉar, antaŭ ĉio, ŝi ne estas vidvino, sekve ne danĝera. Aliflanke, la du junulinoj estas ankoraŭ fraŭlinoj. Certe, mi devus paroladi kun la sinjorino pri Balzac , dum Charlie kaj Jack faras promenadon kun la junulinoj; sed ili eĉ ne pripensetis miajn gustojn, tial estos bona venĝo murmureti amvortojn ĉe la oreloj de la karulinoj, dum Charlie aŭ Jack diskutos la literaturon kun la patrino, – aŭ pli bone la onklino. Kompatinda Charlie !! kaj, ankaŭ, kompatinda Balzac !!! Sufiĉos por elirigi la mortintan aŭtoron el la tombo, kiam li aŭskultos la opiniojn de Charlie pri li kaj liaj verkoj.”
Pensante tiamaniere, li eniris la fumejon, kie li trovis Robinson kun libro sur la genuoj, sed kun la okuloj fermitaj. Brown alproksimiĝis lin kaj vidis ke la libro estas “ Eugénie Grandet ”, unu el la plej famaj romanoj de Balzac .
“Nu, Charlie , kion vi faras?” diris Brown , forte frapante la ŝultron de sia amiko.
Robinson stariĝis, kaj, vidante Brown , demandis: “Ĉu vi vidis Jack ?”