Выбрать главу

“Jes, antaŭ du minutoj.”

“Nu, ĉu esti aŭ ne esti? tiel staras nun la demando; ĉu pli bone estos veturi kun ni aŭ resti en la hotelo kaj riski la mizerojn nekonatajn?”

“Ĉu esti aŭ ne esti? Ĉu vi komencis studi la verkojn de la senmorta aŭtoro?” diris Brown , penante forpreni la libron kiun Robinson  tenis sur la mano, sed sensukcese.

“Ĉesigu vian sarkasmon, kaj respondu al mia demando.”

“Ĝis nun, mi ne aŭdis demandon.”

“Eble ne, sed vi komprenas sufiĉe bone. Ĉu vi intencas nin akompani al la Bois de Boulogne ?”

“Kiam Jack  invitis min, mi tuj kaj fortege respondis ‘ne’.”

“Vi ne agos tiel malnoble? Ĉu vi jam forgesis tion, kion ni faris por vi?”

“Tute; al kio vi aludas?”

“Ĉu ni ne savis vin de la ‘gaja vidvino’?”

“Jes, mi konsentas.”

“Ĉu ni ne alkondukis vin de Londono ĝis Parizo senriske?”

“Mi ne estas infano –”

“Ne, sed vi alproksimiĝas rapidege al la dua infaneco. Kial vi ne konsentos veturi kun ni?”

“Mi tion intencas fari.”

“Sed vi ĵus sciigis min, ke –”

“Ke kiam Jack  faris al mi la inviton, mi ĝin rifuzis; sed, poste, kiam Sinjorino Dufer  faris al mi afablan inviton, mi ĝin akceptis.”

“Kial vi ne diris tion antaŭe?”

“Ĉar vi ĝin ne permesis.”

“ Tom , vi estas malsaĝulo!”

“Kaj vi, Charlie , estas ĝentilulo. Nu, ni estas ambaŭ mensoguloj.”

“ Tom , tuj post la veturado, mi krevigos al vi la kapon.”

“Mi tre bedaŭras, ke mi ne povos tion fari al vi, ĉar la naturo mem jam tion faris,” *  respondis Brown  kun profunda moksimpatio.

*  Havi krevigitan kapon – angla dirmaniero por “esti malprudenta.”

La pordo malfermiĝis, kaj Morris  envenis, dirante: “Mi vin serĉis ĉie; ĉu vi intencas resti ĉe la hotelo la tutan tempon?”

“Ĉiuokaze ne estas necese eliri antaŭ la tagmanĝo,” diris Robinson .

“Nu, Charlie ,” diris Morris , “ne studadu la tutan matenon. Via cerbo ne estas sufiĉe forta por tion elporti; venu kun ni kaj vizitu la Louvre , la Madeleine , la Boulevards , la Place de la Concorde , la –”

“Ĉiujn tiujn lokojn en unu tago?”

“Jes, kial ne?”

“Kaj vi nomas tiun vojaĝon libertempo?”

“Ĉu ne estos plezuro vidi la belegajn preĝejojn, la grandajn placojn, la famajn muzeojn, la glorajn –”

“Ne ripetu la tuton de la katalogo de la A.A.; mi certigas al vi, ke mi ne trovus ian ajn plezuron en vizito al la plej belegaj vidindaĵoj de la mondo – almenaŭ antaŭ la tagmanĝo.”

“En tiu okazo, Tom  kaj mi iros solaj, sed mi ne havas francan monon, – bonvolu ŝanĝi por mi unu bankbileton kvinfuntan, Charlie .”

“Kiu rakontis al vi pri tio?” demandis Robinson , kolere.

“Mi ne komprenas al kio vi aludas,” diris Morris .

“Al nenio, mi pensis pri alia afero.”

“Ĉu iu penis rabi de vi?” daŭrigis Morris .

“Certe ne!” kriis Robinson  senpacience; “se vi intencas eliri, eliru, aŭ vi ne vidos ion, kaj ankaŭ vi estos malfruaj je la tagmanĝo.”

Morris  kaj Brown  adiaŭis lin, kaj, elirinte la hotelon, Brown  murmuris: “Iu certe jam trompis nian amikon.”

ĈAPITRO V.

Antaŭ la hotelo staris tri taksifiakroj. La suno brilis forte, kaj sur la ĉielo ne estis eĉ unu nubeto. Morris  kaj la ĉarma Roza  supreniris la unuan veturilon, Robinson  kaj la egale aminda Dora  sidiĝis en la duan, kaj Brown  atendis la alvenon de la sinjorino por ŝin helpi eniri la trian. Sed la homo proponas kaj – la virino disponas. La nun priskribata okazo estis bona ekzemplo de tiu korektita proverbo. La sinjorino tute ne volis akcepti la aranĝojn faritajn. Irinte al la dua veturilo, ŝi diris al Fraŭlino Dora : “Karulino mia, bonvolu iri en la lastan taksion kaj sidiĝu flanke de Sinjoro Brown , ĉar mi havas por prezenti al Sinjoro Robinson  kelkajn faktojn, kiuj, mi estas certa, donos al li grandan plezuron.”

Robinson  apenaŭ povis kredi la ateston de la oreloj; sed li sukcesis diri: “Ĉu ne estos pli bone prokrasti la diskuton ĝis post la vespermanĝo?”

“Ne, ne, ne!” ŝi respondis, “ĉar ni veturos al la Bois  laŭ la Place Victor Hugo , kie mi esperas montri al vi ion speciale interesan, kaj pri kio mi deziras vian juĝon.”

Malbenante Hugo , Balzac  kaj ĉiujn iliajn verkojn, Robinson  sidiĝis kun la sinjorino, dum Fraŭlino Dora  veturis kune kun “maljuna” Brown .

Kiam ili alvenis en la Bois , ili malsupreniris el la veturiloj kaj eniris belan restoracion, kie ĉiu petis al Robinson , ke li mendu la temanĝon. Respondante, ke li tuj tion faros, li forkuris por serĉi kelneron kiu povus paroli angle, nesciante, ke ĉiu el ili povas tion fari facile kaj eĉ flue.

Ŝajnis al li, ke ĉiuj kelneroj jam havas sufiĉe da klientoj, kaj ne deziras servi al aliaj vizitantoj; sed post dek minutoj, li trovis unu, kiu ne estis okupata. Garçon ,”  li demandis, Est-ce que vous comprenez l’anglais?

“Jes, sinjoro, mi loĝadis apud Leicester Square  ĉirkaŭ kvar jarojn.”

“Sed tio ne signifas, ke vi parolas angle; ĉar ĉiu en Leicester Square  estas fremdulo. Tamen, mi ne volas scii kie, kiel aŭ kiam vi lernis nian lingvon. Sufiĉas, ke vi ĝin parolas. Do, portu tuj al la tablo kiu troviĝas en la maldekstra angulo de la plej malproksima ĉambro –”

“Jes, sinjoro, al la tablo en la maldekstra angulo de la – de la ĉambro, kiu estas plej malproksime de ĉi tie.”

“Jes, portu bonan temanĝon, la plej bonan, kiun vi povas, por ses personoj; nur ne prokrastu.”

“Mi flugos, sinjoro,” respondis la kelnero dum li foriris lamegante.

Reirinte rapide al la tablo, ĉe kiu li esperis vidi la amikojn, Robinson  trovis ĝin forlasita. En ĉiu ĉambro estis amaso da vizitantoj, kaj pli facile estis perdi ol trovi amikojn. Anstataŭ resti ĉe la tablo ĝis la reveno de la aliaj, Robinson  iris rapide tra diversaj ĉambroj, kaj dum li tion faris, la kelnero alvenis kun la manĝaĵoj; ne vidante Robinson , sed rimarkinte, ĉe tablo proksime de la angulo nomita, ses junulinojn, konataj dancistinoj el la teatro Odéon , li tuj alportis la bongustajn manĝaĵojn kaj komencis meti ilin antaŭ la junulinojn.

“Ni ne mendis tion,” diris unu; “kiu petis tion, ke vi ĝin alportu?”

“Angla sinjoro, fraŭlino, kiu petas, ke vi akceptu la temanĝon kun liaj plej respektaj salutoj.”

“Kun plezuro, donu al li nian amon, kaj diru, ke li povas temanĝi kun ni se tio plaĉos al li.”

La kelnero forlasis la tablon kaj ĉirkaŭrigardis por trovi Robinson , kiu, antaŭ momento, ĵus eltrovis la aliajn; kaj eĉ jam estis alproksimiĝanta al la tablo por ĝui la bezonatan temanĝon.