Выбрать главу

Nesciante ke eraro okazis, la kelnero venis al Robinson  kaj diris mallaŭte: “Mi servis la junulinojn, sinjoro, kaj jen estas la kalkulo, dekses frankoj.”

“Jes, ni vidas la kalkulon, sed ne la temanĝon; kie ĝi estas?”

“Tie, sinjoro, la fraŭlinoj jam komencis manĝi ĝin.”

“Vi servis ĝin al tiuj dancistinoj?”

“Jes, sinjoro, ĉu ili ne estas la ses personoj kiujn vi aludis?”

“Tute ne; alportu alian temanĝon sen momento da prokrasto, alie mi vin mortigos.”

Robinson  sidiĝis ĉe la tablo kune kun siaj amikoj, kiuj lin rigardis kun iom da surprizo; eĉ Sinjorino Dufer  aspektis iom kolera, pensante ke la afero ne estas tute tiel akcidenta kiel ĝi ŝajnis, ĉar la junulinoj kelkfoje turnis la kapojn en la direkton de Robinson , kaj blovis al li kisojn. Kiam Fraŭlino Dora  je la peto de la onklino, estis forlasinta la flankon de Robinson  por sidiĝi kun Brown , ŝi timis, ke la ekskurso ne estos ĝuinda; sed Brown , sciante ke la fraŭlino kvazaŭ apartenas jam al Robinson , permesis al si havi tre agrablan tempon. Ne timante iajn malagrablajn rezultojn, li parolis kun viveco kaj spriteco; kaj la fraŭlino lin trovis tute je sia gusto. Tial, kiam Robinson  penis preni sian “malnovan” lokon ĉe ŝia flanko, ŝi diris al li, “Ne, sinjoro, la diskuto postulas vian ĉeeston, kaj kiam tio estos finita, eble vi povos trovi iom da amuzo kun viaj aliaj amikinoj – ĉe la alia tablo.”

Robinson  ŝin rigardis surprize, kaj tiam li ridetis agrable. Li kredis, ke ŝi estas ĵaluzema. Dume Brown  kaj Dora  iris por babiladi en unu el la beletaj anguloj, kiuj troviĝas en la ĝardenoj de la restoracio.

“Ĉu vi amas la florojn?” demandis la junulino.

“Florojn?” diris Brown . “Jes, per mia tuta koro.”

“Kaj kiun el ili vi plej amas?”

“La rozon,” respondis Brown , emfaze.

“Ĉu vere?” diris Dora , “do, vi pli admiras mian fratinon ol min?”

“Kial?”

“Ĉu ŝi ne estas Roza ?” demandis Dora .

“Certe,” respondis Brown  maltime, “sed vi ankaŭ havas rozojn – ĉe la vangoj.”

“Mi ne havis, sed nun mi havas,” ŝi respondis ruĝiĝante.

“En tiu okazo, ŝajnas, ke mi estus sukcesplena kiel ĝardenisto.”

“Mi ne komprenas. Kial?” ŝi demandis.

“Ĉar mi povus kreskigi la rozojn sen malfacileco.”

Kien la interparolado estus kondukinta ilin mi ne scias, sed en tiu momento alvenis Morris , por diri ke policano kondukas Robinson  al la malliberejo, kaj ke ili devas sekvi por tuj liberigi sian amikon.

ĈAPITRO VI.

La cirkonstancoj kaŭzintaj la areston de kompatinda Robinson  estis tre simplaj kaj eĉ ridindaj. Kiel jam priskribite, tuj post la temanĝo, Morris  kaj Brown  akompanis la junulinojn en la ĝardenon de la restoracio, lasante Robinson  je la deziroj de Sinjorino Dufer .

Robinson  ĉagreniĝis; efektive, li ne aranĝis la promenadon nur por diskuti la problemojn pri malfacilaj temoj pritraktitaj en la verkoj de diversaj aŭtoroj, – famaj aŭ ne famaj, mortintaj aŭ vivantaj, – dum la aliaj ĝuas la freŝan aeron, kaj – kvankam pri tiu ĉi punkto mi havas nenian aŭtoritaton, – babiladas ame unu al la alia sub la ombrodonaj arboj. Sed kiamaniere forlasi ŝin sen ofendo? Ĉu preteksti kapdoloron, aŭ, laŭ la kutimo de malkuraĝuloj, forkuri ne petinte permeson?

Sed, dum li tiel pripensis, la sinjorino ankaŭ primeditis en la kapo diversajn planojn por forigi Robinson  sufiĉe ĝentile. Verdire ŝi jam eltrovis, ke li ne komprenas la temon, kiun ŝi amegas tutkore; plue ŝi konstatis, ke lia pretendita scio pri la literaturo estas vere tre malgranda, eĉ nenia. Je ilia unua renkontiĝo ĉe la hotelo, Morris  certigis al ŝi, ke Robinson  estis ĉagrenita pro tio, ke neniu deziras ekzercadi sin en la franca lingvo kaj diskuti la gravajn problemojn de la literaturo. Poste, rigardante la vizaĝon de Robinson , kiu serioziĝis kiam ajn ŝi aludis al Balzac  aŭ Hugo , la penso fariĝis pli kaj pli forta, ke li estas ne nur inteligentulo, sed efektive vera aŭtoritatulo, kiu preferas aŭskulti la opiniojn de aliaj ol esprimi la proprajn.

La kreskado de tiu penso daŭris ĝis la momento, kiam alvenis la fiakro ĉe la Place Victor Hugo , kie, rigardante la belan statuon de la fama verkisto, Robinson  demandis: “Ĉu Victor Hugo  estis mortinta sur la batalkampo de Waterloo , aŭ senkapigita dum la Revolucio?”

La sinjorino preskaŭ svenis pro mirego, kaj ne povis konstati, ĉu li ŝercas, aŭ ĉu efektive li ne scias. Ŝi decidis eltrovi la veron; kaj por tion fari, ŝi ĵetis al li la sekvantajn demandojn: –

“Ĉu vi studadis ĉiujn romanojn de Balzac ?”

“Ne, ne ĉiujn, sinjorino.”

“Sed preskaŭ ĉiujn, ĉu ne?”

“Ho, jes, preskaŭ ĉiujn,” li respondis kun tiom da kuraĝo, kiom muso havas, kiam ĝi aŭdas la risorton de kaptilo kraki malantaŭ ĝi.

“Kiun el ili vi plej ŝatas?”

“Mi ne ŝatas unu pli ol la aliajn.”

“Ĉu ne Les trois mousquetaires ?” demandis la sinjorino kiel eble plej serioze.

“Jes, jes,” li respondis rapide, “eble mi preferas tiun, mi opinias ke ĝi estas lia plej grandioza verko.”

“Kaj pri Don Quichotte , ĉu vi ne trovas ĝin la plej fama verko de Victor Hugo ?” ŝi daŭrigis senkompate.

“Sendube,” respondis Robinson , danka pro tio, ke ŝi nomis titolojn de libroj, anstataŭ lasi la elekton al li.

“Kompreneble, vi trovis ĝin tre amuza?”

“Jes, treege,” li diris, kun rideto, kiun li provis ŝajnigi natura.

“Ĉu vi memoras pri la azeno, kiun Don Quichotte  rajdis dum siaj aventuroj?”

“Perfekte,” respondis Robinson , tre kontenta memori ion, kion ŝi deziras, kondiĉe ke ŝi nomu ĝin.

“Kaj pri la bela fraŭlino kiu lin ĉiam akompanadis?”

“Ho, jes,” diris Robinson , nesciante ke la ‘bela fraŭlino’ estas efektive la malbela, maljuna servisto, Sancho Panza , kaj ke li, kaj ne lia mastro, rajdis la azenon.

“Vi havas bonan memoron,” rimarkis la sinjorino. “Eble, vi ankaŭ memoras la okazintaĵon priskribitan en la lasta ĉapitro, pri la hundo, kiu tiel kuraĝe savis la vivon de la azeno?”

“Neniam mi forgesos tion,” li respondis, kaj aldonis por fari pli profundan impreson, “mi ofte deziris posedi similan hundon.”

“Por savi vin, okaze, kiel la alian azenon? Sinjoro, se iu krom vi mem estus sugestinta tion, vi certe kolerus,” diris la sinjorino, aldirante tuj: “Hundoj estas tre fidelaj amikoj.”

“La hundo,” respondis Robinson , “estas tiel fidela, kiel la homo mem.”

“Mi opinias,” diris ŝi, rigardante Robinson  rekte en la vizaĝo, “mi opinias ke la hundo meritas tute alian ateston ol tion; alie mi tuj farus projekton detrui la tutan rason, morgaŭ.” Kio estus okazinta post tiu respondo mi ne povas antaŭdiri, ĉar ĝuste en tiu momento la veturilo haltis ĉe la restoracio, kaj Robinson  malsupreniris, tute nesciante, ke la sinjorino ĵus ludis sukcesplene la rolon de ina “ Sherlock Holmes ”.