Выбрать главу

Eltrovinte, ke ŝia kunulo ne estas tia, kian ŝi supozis, Sinjorino Dufer  komencis rigardi lin kun suspekto, kaj kiam la kelnero alportis la kalkulon al Robinson  por la temanĝo servita al la dancistinoj, ŝiaj suspektoj rapide pligrandiĝis. Kvankam tre saĝa virino, ŝi havis cerbon kiu malrapide funkciis, kaj estis ŝia kutimo longe pripensi antaŭ ol ion fari. Do, fine, ŝi decidis forlasi lin por vidi, kion li faros.

“Senkulpigu min, sinjoro,” ŝi diris laŭte, “mi devas skribi kelkajn leterojn; eble vi ĉiuj serĉos min en la manĝocambro post duonhoro?”

“Plezurege,” li respondis, kun pli da ĝojo ol la vera ĝentileco postulis.

Doninte bankbileton al la kelnero por pagi la du kalkulojn, Robinson  atendis la monrestaĵon, fajfante la popularan arion, “Metu min inter la fraŭlinojn” , kiam subite, je lia granda surprizo, li trovis sin ĉirkaŭkaptita de la ses dancistinoj, kiujn li neintence regalis per temanĝo. Timante, ke la sinjorino aŭ la aliaj geamikoj revenos kaj lin trovos en tia embarasita kaj kulpoŝajna situacio, kaj tute forgesante la venontan monon, li forkuris el la restoracio en la momento, kiam la kelnero revenis por diri, ke la bankbileto, kiun Robinson  al li estis doninta, estas falsaĵo. La kelnero, vidante Robinson  forkuranta, kompreneble supozis, ke li estas fripono, kaj kriis: “Haltigu lin, li estas ŝtelisto!”

Estas sufiĉe aldiri, ke post kelkaj minutoj, Robinson  estis alkondukita de du policanoj al la plej proksima arestejo, dum la sinjorino, kiu ĉion vidis, kuris en la ĝardenon por sciigi al Morris  kaj Brown  tion, kio ĵus okazis. Farinte tion, ŝi kaj la fratinoj reiris al la hotelo, kaj la du amikoj, paginte la kalkulon, ensaltis fiakron por serĉi Robinson .

Kiam ili alvenis en la policejon, oni prezentis ilin al la estro, kiu jam havis antaŭ si la ekscititan Robinson . Bedaŭrinde, nek tiu oficisto, nek liaj helpantoj, povis kompreni la anglan lingvon, kaj la akuzito, kvankam li parolaĉis la francan, tute malsukcesis konvinki la policestron pri sia senkulpeco.

Kion fari? Ŝajnis, ke la oficisto jam decidis ordoni ke la policanoj konduku Robinson  en la malliberejon ĝis la alveno de interpretisto, kiam Brown  diris: “Mi havas ideon. Mi veturos al la hotelo, kaj alkondukos tien ĉi, aŭ la administranton, aŭ, se li ne povos veni, la kelneron, kun kiu mi parolis kelkafoje en Esperanto.”

“Esperanto”! ekkriis la policestro, aŭdinte Brown , kaj, “Ĉu vi parolas Esperante?” daŭrigis li en la lingvo internacia.

“Mi ne estas lerta parolanto,” respondis Brown  timeme, “sed mi komprenas ĝin iomete.”

La policestro tuj lasis sian seĝon, kaj alproksimiĝis al Brown  por kore manpremi lin. Tiam li demandis: “Ĉu la kaptito rabis ion de vi?”

“Tute ne,” respondis Brown , “li estas mia amiko, kaj kial oni lin arestis ni ne povas kompreni.”

Tiam la kelnero de la restoracio klarigis tion, kio okazis, kaj kial li petis al la policanoj, ke ili arestu la sinjoron. Per la mirinda lingvo Esperanto Brown  povis prezenti la aferon laŭ la klarigo de Robinson , kiu diris, kiamaniere li ricevis la falsan bankbileton – la leganto jam divenis ke ĝi estis tiu, kiun la antaŭan vesperon, la fripono sensukcese proponis al li en la hotelo.

Kun gajeco ili forlasis la policejon, promesinte al la estro, ke ili ĉeestos festeton ĉe la Centra Esperantista Grupo la morgaŭan vesperon. Ĉiu el ili spertis treege feliĉan staton, sed pro tute malsamaj kaŭzoj. Robinson  sin trovis feliĉa, pro tio, ke li regajnis la liberecon. Eĉ kiam oni ne estas malkuraĝulo, ne estas agrable esti malliberigata precipe en fremda lando. Brown  kontentiĝis tial, ke Esperanto sukcesplene trapasis gravan provon, kaj faris al li kaj al liaj amikoj bonegan servon; kaj Morris  portis feliĉan vizaĝon pro tio, ke la beleta Roza  jam murmuris ĉe lia orelo ke ŝi lin iomete amas.

En tiu enviinda stato ili atingis la hotelon, kaj, ŝanĝinte la vestojn por la vespermanĝo, atendis senpacience la momenton, kiam ili povos rakonti siajn aventurojn al la sinjorinoj; sed iliaj amikinoj ne envenis la manĝoĉambron, kaj la kelnero, doninte leteron al Brown , sciigis ilin, ke la sinjorino kun la junulinoj zorge gardataj jam forlasis la “gajan urbon”. Jen la letero:

Miaj karaj amikoj,

Bedaŭrinde mi estas devigata reiri hejmen tuj, kaj tial la tempo mankas por vin adiaŭi persone. Eble ni revidos unu la aliajn post nelonge sed ne ŝajnas al mi necese skribi mian propran adreson, ĉar Sinjoro Robinson , kiu tiel bone memoras aferojn kiuj ĝis nun neniam okazis, sendube povos vin sciigi pri adreso, kiun li ankoraŭ ne scias.

Dezirante, por vi ĉiuj, bonan kaj senpekan libertempon,

Fidele la via,

M. Dufer .

“La tuta mondo renversiĝas,” diris Brown , “antaŭe mi forkuris de la virinoj, nun la virinoj forkuras de mi. Certe, estas feliĉa planedo post ĉio,” kaj li vespermanĝis kontente.

Morris  ne povis ion diri, ĉar lia koro estis jam plenigita de doloro. Li manĝis nenion, kaj foje kaj ree li murmuretis al si mem, “Ĉu mi perdis cin por ĉiam? ĉu mi cin neniam revidos?”

“La malbela, maljuna, malagrabla, grasegulino!!!” subite ekkriis Robinson , kiam la vera signifo de la letero plene enpenetris lian cerbon.

“ Charlie ,” interrompis Brown , “ne forgesu, ke vi parolas pri sinjorino.”

“Sinjorino?” diris la alia – “pli ĝuste estus, nomi ŝin kato.”

“Mi tion ne permesos,” diris Morris , “kiajn ajn peketojn ŝi faris, memoru, mi petas, ke ŝi estas la onklino de Fraŭlino Roza .”

“Ho,” ekkriis Robinson , “mi ne povas paroli kun malsaĝulo.”

“Eble ne,” respondis Morris , “sed tion mi  povas.”

“La unua poento al Jack ,” diris la pacema Brown . “Nun, ne koleru, sed finu la vespermanĝon, kaj, poste, ni eliru por serĉi amuzon ekstere.”

“Bona ideo,” diris Robinson . “Donu la manon al mi,” li aldiris, alproksimiĝante al Morris , “kaj ne estu tiel ĉagrenata.”

Sed Morris  petis, ke la amikoj foriru sen li, pro tio ke li havas kapdoloron. Unu horon poste, Brown  kaj Robinson  eniris la Teatron Marigny  kaj partoprenis kune kun la tuta aŭdantaro la kantadon de la plej novaj popularaj kantoj.

Je la unua ili sin trovis ree en la hotelo kaj demandis ĉu Sinjoro Morris  estas en la fumejo.

“Ne, Sinjoroj,” respondis la pordisto; “mi kredas, ke li jam kuŝiĝis.”

Ili iris al la dormoĉambro de Morris , sed aŭdante lian voĉon, ili haltis ĉe la pordo.

“Kia lingvaĉo estas tio?” demandis Robinson .

“Eble li deklamas versojn el ‘La arto pri l’ amo’ de Ovid ,” diris Brown .

“Aŭ verkas originalajn poemojn pri la palpebroj de la ĉarma Roza ,” diris la senkora Robinson .

“Silentu,” murmuris Brown , metante la orelon ĉe la ŝlosiltruo, kiam li aŭdis Jack , dirantan: “Danĝere estas rajdi sur leono. Ĉu kolombo estas pigeon, I mean ,  birdo? Jes, kolombo estas birdo, kaj leono estas beasto, I mean ,  besto,” k.t.p.