Kiam ili eniris la amfiteatron, sin ekvidigis novaj mirigaĵoj. Sur centra ebenejo aro da malkutimaspektaj personoj kegloludadis. Ili vestiĝis en kurioza pasintepoka modo. Iuj surportis mallongajn Renesancstilajn jakojn; aliaj preferis senmanikajn jakojn kaj kunportis longajn tranĉilojn en siaj zonoj; preskaŭ ĉiuj elmontris ampleksajn ĝisgenuajn pantalonojn, konforme al la jam anoncita modo de la gvidanto.
Strangaj estis ankaŭ la mienoj. Unu havis grandan kapon, larĝan vizaĝon kaj etajn porkajn okulojn. Alia vizaĝo ŝajnis konsisti entute el nazo kaj kroniĝis per blanka sukerbloksimila ĉapelo ornamita de eta ruĝa kokvosto.
Ĉiuj surportis barbojn malsamformajn kaj — kolorajn.
Unu el tiuj ŝajnis esti la estro. Dika, maljuna sinjoro kun veterbatita vizaĝo, li surportis laĉitan jakon, larĝan zonon kun mallonga kurbiĝinta glavo, altan kronhavan ĉapelon kun plumo, ruĝajn ŝtrumpojn kaj altkalkanumajn ŝuojn ornamitajn de kokardoj. La tuta ludantaro memorigis Ripon pri la figuroj aperantaj en malnova Flandra pentraĵo pendanta en la salono de Pastoro Van-Ŝajko, la vilaĝa preĝejestro, kunportita el Nederlando epoke de la koloniado.
La plej stranga aspekto de la afero, laŭ Ripo, estis tio ke, kvankam la ludantoj verŝajne distriĝis, ili elmontris la plej seriozajn mienojn kaj estigis la plej misteran silenton, fariĝante la plej malfeliĉa festantaro kiun li iam vidis. Interrompis la silenton de la okazaĵo nenio krom la bruo de la kugloj kiuj, ruliĝante, eĥis laŭmontare kiel muĝantaj tondrojkrakoj.
Kiam Ripo kaj lia kuniranto atingis ilin, subite tiuj ĉesis ludi kaj fiksrigardis la novalvenintojn kun tiel statumaniera senmoviĝo kaj tiel strangaj, krudaj, senentuziasmaj mienoj ke la koro de Ripo ŝanceliĝis en lia brusto kaj liaj genuoj intermarteliĝis. Lia kunulo nun malplenigis la bareleton je ties enhavaĵo, elverŝante tiun en grandajn flakonojn kaj indikante pergeste ke Ripo ilin disdonu al la ludantaro. Temante kaj tremante, li obeis. Tiuj trinkis la alkoholaĵon en nepra silento, tiam reaktivigis sian ludadon.
Iompostiome malpligrandiĝis la miro kaj anksieco de Ripo. Li eĉ kuraĝis, kiam neniu lin rigardis, gustumi la trinkaĵon kiu, li ekkonsciis, havis preskaŭ la saman saporon kiel bonkvalita Holando-Ĝino. Li estis denaska soifulo kaj baldaŭ ne rezistis al la tento denove trinki. Unu ĉerpo invitis ceteran kaj li ripetis tiel ofte siajn vizitojn al la flakono ke tempofine liaj sensoj superfortiĝis, liaj okuloj naĝumis en la kapo kiu gradon post grado antaŭenkliniĝis ĝis kiam finfine li profunde ekdormis.
Vekiĝinte, li konsciis situi sur la sama verda altaĵo de kie li unuafoje ekvidis la maljunulon suprengrimpadi el la valeto. Li frotis la okulojn: matena suno brilis; la birdoj saltetis kaj kvivitis; aglo radflugis supre, alfrontante puran montozefiron. "Certe," pensis Ripo, "mi ne dormis ĉi-tie la tutan nokton!" Li ekmemoris la antaŭdormajn okazintaĵojn: la strangulon kun la alkoholaĵbareleto; la montoravinon; la sovaĝan retiriĝejon inter la rokoj; la veaspektan kugloludantaron; la flakonon. "Ho, tiu flakono! Tiu abomena flakono!" pensis Ripo. "Kiun senkulpigaĵon mi rakontu al Sinjorino Van-Vinklo?"
Li ĉirkaŭrigardis, serĉante sian pafilon, sed anstataŭ pura, bonoleita birdofusilo li trovis malnovan musketaĉon lin apudkuŝantan: rustotavolo kovris ĝian paftubon, ĝia seruro forfalis, ĝian fuston vermoj elmanĝis. Li nun suspektis ke la seriozmienaj festintoj de la montaro lin priŝercis kaj, dozinte al li fortan alkoholaĵon, forŝtelis lian pafilon. Aldone, Lupo malaperis sed eblas ke ĝi forvagis ĉasante sciuron aŭ perdrikon. Li fajfvokis la hundon kaj kriegis ĝian nomon, sed la entrepreno entute senrezultiĝis. La eĥooj resonigis liajn fajfojn kaj kriegojn sed alvenis nenia hundo.
Li elektis reviziti la scenejon de la pasintvespera kapriolado, kaj renkontonte tie restintan distriĝinton, informiĝi ĉe tiu pri siaj pafilo kaj hundo. Ekstariĝinte por survojiĝi, li sentis rigidon en la artikoj kaj malfacilecon en sia irkapablo. "Ĉi-tiuj montaraj litoj ne konvenas al mi," pensis Ripo, "kaj se tiu ludaventuro spertigos al mi reŭmatismon, Sinjorino Van-Vinklo min pagigos altpreze."
Iom malfacile li atingis la valeton kaj trovis la ravinon laŭ kiu li kaj lia kunulo suprengrimpis la antaŭan vesperon. Surprizege, monta rojo nun fluis ŝaŭme malsupren laŭ la ravino, saltante de roko al roko, plenigante la valeton je babilumaj murmuradoj. Li sukcesis tamen suprengrimpaĉi laŭ ties bordoj, antaŭenpenigante tra densaĵoj de betulo, sasafraso kaj hamamelido, foje stumblante aŭ implikiĝante en la sovaĝaj vitoj spiraligintaj siajn buklojn aŭ ĉirojn de arbo al arbo kaj etendintaj kvazaŭan kaptoreton laŭ lia irvojo.
Tempofine li atingis la lokon kie antaŭe la ravino eniris la klifojn en la direkto al la amfiteatro sed restis tie neniaj indikaĵoj pri tia malfermaĵo. La rokoj estigis altan nepenetreblan muron super kiu la kaskado alvenis falante en tavolo da pluma ŝaŭmo, trafante malsupre larĝan profundan basenon nigrigitan per la ombroj de la ĉirkaŭanta arbaro. Ĉi-tie tial necesis ke Ripo haltu. Denove li alvokis voĉe kaj fajfe sian hundon.
Respondis al li nur la grakado de aro da senokupaj korvoj, distriĝante alte en la aero super seka arbo apudstaranta sunan klifegrandon kaj kiuj, sekuraj en sia altejo, ŝajnis malsuprenrigardi kaj primoki la konfuzon de la malbonŝanca viro.
Kion fari? La mateno forpasadis kaj Ripo ege malsatis ĉar mankis al li iu ajn matenmanĝo. Li malĝojiĝis pro la perdo de hundo kaj pafilo. Li timegis renkonti sian edzinon. Sed ne decas ke homo malsatmortu en la montaro. Li skuis la kapon, surŝultrigis la rustan armilon kaj, korsuferante pro ĝeno kaj anksieco, ekhejmeniris.
Dum li alproksimiĝis la vilaĝon li renkontis plurajn homojn sed rekonis neniajn. Tio lin surprizis ĉar li opiniis koni ĉiujn tiuregionanojn.
Cetere, ili vestiĝis malsammode kiel lia kutimo. Ĉiuj lin fiksrigardis reciproke surprizite kaj senescepte frotis la mentonon lin ekvidinte. La konstanta ripetado de la gesto instigis Ripon senatente ĝin imiti, post kio li ekkonsciis, mirindege, ke lia barbo aktuale plilongiĝis je unu piedo.
Nun li jam eniris la antaŭkvartalojn de la vilaĝo. Aro da strangaj geknaboj lin postkuris, kriegante primokante, indikante perfingre lian grizan barbon. Aldone la hundoj, neniun el kiuj li identigis kiel antaŭan konataĵon, postbojis lin dum li preterpasis. La vilaĝo mem ŝanĝiĝintis. Ĝi estis pli granda kaj pli dense enloĝata. Aperis loĝdomvicoj kiujn li neniam antaŭe vidis. Malaperintis aliaj domoj kiujn antaŭe li frekventis.
Super la pordoj estis skribitaj strangaj nomoj. Ĉe la fenestroj elmontriĝis strangaj vizaĝoj. Ĉio strangis.
Sian menson li nun malfidis. Li komencis dubi ĉu li kaj la ĉirkaŭanta mondo ne estas sorĉitaj. Certe tiu-ĉi estas lia denaska vilaĝo kiun li forlasis nur hieraŭ. Jen elstaras Katskila Montaro. Jen mezdistance preterfluas la arĝenta Hudsono. Jen situas ĉiu monteto, ĉiu valeto precize same kiel ĉiam antaŭe. Ripo ege perpleksiĝis. "Tiu hieraŭvespera flakono," li pensis, "malfeliĉe konfuzis mian kompatindan kapon!"
Nur iom malfacile li trovis la vojon alirantan lian propran domon kiun li alproksimiĝis kun silenta miro, atendante ĉiun momenton aŭdi la stridan voĉon de Sinjorino Van-Vinklo. Li ekkonsciis ke la domo ege malkomponiĝis: la tegmento enfalis; la fenestroj disiĝis; la pordoj disĉarniriĝis.