Ili min alproksimiĝis. En tiu momento aŭdigis eksterdomaj sonoj, sonoj de voĉoj kaj hufotretado. La rabistoj retenis la spiradon kaj aŭskultis. Malrapide la sonoj pli kaj pli proksimiĝis. Tiam eksonis kriego:
"_Saluton_, la domo! Vidigu lumon. Ni deziras akvon."
"La voĉo de la kapitano, per Dio!" diris la teatre flustrinta brutulo, kaj ambaŭ banditoj forfuĝis pere de la malantaŭpordo, malŝaltante sian lanternon dum la kurado.
La fremdulo alvokis plurajn pluajn fojojn, tiam preterrajdis — estis laŭŝajne dekduo da ĉevaloj — kaj nenion pluan mi aŭdis.
Mi luktis sed ne sukcesis min liberigi el miaj ligoj. Mi klopodis paroli sed malhelpis tion mia buŝŝtopilo. Mi kapablis eligi nenian sonon.
Mi serĉaŭskultis la voĉojn de miaj edzino kaj infano — aŭskultis longe kaj atentege. Tamen nenia sono eliris la alian ekstremaĵon de la ĉambro kie staris ilia lito. Tiu silento pli kaj pli aĉiĝis, pli kaj pli minaciĝis, en ĉiu momento. Ĉu vi opinias povinti toleri horodaŭron da tiaĵo? Kompatu min tial, al kiu necesis toleri trihoran daŭron. Ĉu trihoran? Trieternecan, diru! Kiam ajn eksonis la horloĝo ŝajnis ke jam forpasis jaroj ekde kiam mi aŭdis ĝin la antaŭan fojon. Dum la tuta tempo mi baraktis en miaj ligoj kaj finfine, ĉirkaŭ la nova tagiĝo mi min liberigis kaj ekstreĉis miajn rigidajn membrojn.
Mi povis distingi detalojn iom bone. Disrubis la plankon aĵoj tien ĵetitaj per la ŝtelistoj dum ili serĉis miajn ŝparmonojn. La unua objekto kaptinta mian apartan atenton estis dokumento mia kiun mi vidis ekrigardi kaj tiam forĵeti la pli krudan el la du brutuloj. Sango ĝin makuligis. Mi atingis stumblapaŝe la alian ekstremaĵon de la ĉambro.
Ho, kompatindaj, senofendaj, senhelpaj estuloj, tie ili kuŝis. Jam forpasis iliaj ĉagrenoj. Nur komenciĝis la miaj.
Ĉu mi apelaciis al la juro? Ĉu mi? Ĉu satiĝas la soifo de la malriĉulo se la reĝo trinkas por li? Ho, ne, ne, ne! Mi deziris nenian impertinentan sintrudon de la juro. Leĝoj kaj la pendumilo ne povus kontraŭpagi la ŝuldoprezon kiun mi rajtis ricevi. La juro lasu sentime al mi la tiurilatan respondecon. Mi malkovrus la ŝuldanton kaj kolektus la ŝuldon. Kiel efektivigi tion, ĉu vi diras? Kiel efektivigi tion kaj tiom ekcerti pri ĝi se mi neniam vidis la vizaĝojn de la ŝtelistoj nek aŭdis iliajn kutimajn voĉojn nek konceptis ununuran ideon pri kiuj ili povus esti? Malgraŭ tio tamen mi estis jes ja certa — ege certa, ege memfida. Mi disponis indicon — indicon kiun vi taksintus senvalora — indicon kiu ne multe helpintus eĉ detektivon pro tio ke mankus al li la sekreto pri kiel ĝin apliki. Mi parolos pri tio baldaŭ. Vi vidos. Ni daŭrigu nun, konsiderante la aferon en taŭga ordo. Por komenci estis cirkonstanco kiu disponigis al mi precizdirektan vidpunkton. Tiuj du rabistoj estis klarŝajne soldatoj trompvestitaj kiel vagabondoj, kaj ne novvenitaj al milita servado sed spertaj pri ĝi — konstantuloj, eble. Ili ne akiris siajn soldatajn sintenon, gestojn, starpozojn en unu tago, nek en unu monato, nek en unu jaro.
Tiel mi opiniis, sed nenion diris. Kaj unu el ili diris, "La voĉo de la kapitano, per Dio!"—la viro mem kiun mi deziris senvivigi. Du mejlojn for tendumis pluraj regimentoj kaj du kompanioj de Usona kavalerio.
Kiam mi eksciis ke Kapitano Blakelio de Kompanio C preterpasis nin dum la nokto kun eskorto, mi diris nenion sed decidiĝis serĉi mian viron en tiu kompanio. Dum diversaj konversacioj studeme kaj obstine mi priskribis la rabistojn kiel vagabondojn, kampadejo-parazitulojn. Kaj inter tiu socia klaso miaj kunkonversaciintoj serĉis vane, ĉar nur mi suspektis la soldatojn.
Laborante pacience dumnokte en mia afliktita hejmo, mi fabrikis kamuflaĵon por mi el diversaj vestaĵpecoj kaj — eroj. En la plej proksima vilaĝo mi aĉetis paron da bluaj ŝirmvitroj. Post kelke da tempo, kiam la milita kampadejo disiĝis kaj Kompanio-C-on oni forsendis cent mejlojn norden, al Napoleono, mi kaŝis mian etan monprovizon en mia pantalonzono kaj efektivigis mian foriron dum la nokto. Kiam Kompanio C atingis Napoleonon mi estis jam tie. Jes, mi estis tie — kun nova metio: sortodivenisto. Dezirante ŝajni egalpartia, mi amikiĝis kaj divenis sortojn inter ĉiuj kompanioj tie garnizonigitaj. Tamen mi atentis plejparte pri Kompanio C. Mi min komplezemigis senlime inter tiuj apartaj viroj. Ili petis de mi nenian komplezon, starigis antaŭ mi nenian minacon kiujn mi malakceptis. Mi fariĝis bonvola viktimo de iliaj ŝercoj. Tio pligrandigis mian popularecon. Mi fariĝis favorato.
Baldaŭ mi trovis soldaton al kiu mankis dikfingro. Kian ĝojon tio havigis al mi! Kaj kiam mi ekcertis ke nur li, el ĉiuj kompanianoj siaj, perdis dikfingron, malaperis mia lasta dubo. Mi _certegis_ suresti la ĝustan spurvojon. La viro nomiĝis Krugero. Li estis Germano. Estis naŭ Germanoj en la kompanio. Mi kontrolgvatadis por ekscii kiuj estas liaj intimuloj, sed laŭŝajne li havis neniajn apartajn amikojn.
Tamen intimulo lia estis mi kaj mi prizorgis kreskigi la rilaton.
Kelkfoje mi tiel sopiris al venĝo ke mi apenaŭ sukcesis malhelpi min surgenuiĝi antaŭ li kaj petegi ke li fingremontru la viron mortigintan miajn edzinon kaj infanon sed mi ekscipovis bridi al mi la langon. Mi atendadis pacience kaj daŭre sortodivenis, laŭokaze.
Mia aparataro estis simpla: iom da ruĝa farbo kaj peceto da blanka papero. Mi farbis la malsupron de la klienta dikfingro, faris surpaperan premaĵon de ĝi, ĝin studadis dum la nokto kaj sciigis lian sorton al li la sekvintan tagon. Kiun ideon mi nutris, efektivigante tian sensencaĵon? Jen ĝi estis. Kiam mi estis knabo mi konis maljunan Francon estintan provoso dum tridek jaroj kaj li diris al mi ke ĉiu homo havas unu trajton kiu neniam ŝanĝiĝas ekde la lulilo ĝis la tombo: la linioj sur la malsupra flanko de la dikfingro. Kaj li diris ke tiuj linioj neniam nepre samaspektas ĉe iu ajn homparo. Nuntagare ni fotas la novan krimulon kaj pendas lian bildon en la Kanajlo-Galerio por estonta referenco. Sed tiu Franco, dum sia aktiva laborkariero, kutimis fari premaĵon pri la dikfingra malsupraĵo de nova malliberulo kaj ĝin staplis por ebla estonta uzado. Li diris ĉiam ke bildoj senvaloras ĉar eventualaj kamuflovestaĵoj povas ilin senutiligi. "La dikfingro estas la ununura certaĵo," li diris. "Ĝi ne kamuflovesteblas." Kaj li kutimis pravigi sian teorion helpe de miaj amikoj kaj konatoj. Tio sukcesis ĉiam.
Mi daŭre sortodivenis. Ĉiun nokton mi min izoligis, en nepra soleco, kaj pristudis sub lupeo la dikfingrajn premaĵojn de la tago. Vi imagu la vorantan avidon per kiu mi okulkontrolegis tiujn labirintajn ruĝajn spiralojn, tenante apude tiun dokumenton surportantan la dekstramanajn dik- kaj alifingrajn premaĵojn de tiu nekonata murdinto, presitajn per la plej kara sango — por mi — iam defaligita sur ĉi tiu tero! Kaj foje kaj refoje necesis al mi ripeti la saman malnovan senkuraĝigan rimarkon: "Ĉu _neniam_ samaspektos ili?"
Sed finfine alvenis mia rekompenco. Ĝi estis la dikfingra premaĵo de la kvardektria viro de Kompanio C partopreninta en mia eksperimento:
Soldato Franzo Adlero. Unu horon antaŭe mi sciis nek la nomon nek la voĉon nek la figuron nek la vizaĝon nek la naciecon de la murdinto.
Sed nun mi sciis ĉiujn tiujn detalojn. Mi opiniis rajti certi pri la afero. La ripetitaj demonstradoj de la Franco estis mia rajtigilo. Tamen restis rimedo por ĉion _nepre_ certigi. Mi disponis pri premaĵo de la maldekstra dikfingro de Krugero. En la mateno mi flankenapartigis lin dum lia maldeĵorado. Kiam ni staris ekster la vid- kaj aŭdkampo de eblaj atestontoj mi diris en impona maniero:
"Parto de via sorto estas tiel serioza ke mi juĝis esti pli bone ne malkovri ĝin al vi okaze de publika kunveno. Vi kaj cetera viro, kies sorton mi pristudis hieraŭnokte — Soldato Adlero — murdis virinon kaj infanon. Oni vin spuras. Antaŭ ol forpasos kvin tagoj oni murdos vin ambaŭ."
Li falis surgenuen, timigite ĝis frenezio. Kaj dum kvin minutoj li ade elverŝis la saman litanion, kiel demenculo, kaj en tiu sama duonplora maniero restinta unu el miaj memoraĵoj pri tiu murdonokto en mia ĉambreto: