Выбрать главу

Eŭgeno Lanti

TRI SEMAJNOJN EN RUSIO (1922)

Enkondukaj vortoj

Rusio!… La lando kie, la unuan fojon en la historio, la proletaria klaso konkeris kaj konservis la politikan regadon. Nediskuteble tiu evento (okazego) estas la plej grava el la nuna epoko. La falo de l’ putriĝinta cara reĝimo havos certe grandajn sekvojn en estonteco. Tial ĉiuj interesiĝas pri la iome mistera lando, kiun iuj alrigardas kun malamo kaj pereigdezirego; aliuj kun espero kaj amo…

Jam multe da raportoj, eĉ da dikaj libroj estas verkitaj pri la Soveta Respubliko. Kaj mi supozas tamen, ke neniu el la verkintoj estas tiel pretendema, ke li opinias esti pentrinta la vere veran bildon de la postrevolucia Rusio. Restas do multo direnda kaj pentrinda. Cetere la bildo ŝanĝiĝas, – kaj ĉiu vidas per siaj propraj okuloj.

Tial mi konjektas, ke nia legantaro akceptos kun intereso skizan rakonton pri mia vojaĝo.

Ĉu mi estas tiel akrevida, tiel observpova, ke mi sukcesis vidi la ĝustan fizionomion de vastega mondparto, kie ĉio ankoraŭ bolas, kie ĉio estas kvazaŭ en eksperimenta retorto? For de mi tia penso!… Kaj mi estas certa, ke neniu leganto esperas trovi tion en ĉi tiu skizo. Mi promesas nur eldiri sincere miajn impresojn, – kaj impresoj ne estas juĝoj.

Nenia politika motivo povas trudi al mi la devon silenti pri la malbonaj impresoj, kiujn mi kunportis el Rusio. Amicus Plato, sed magis amica veritas.[1] Mi amas kaj estas preta defendi la Rusan Revolucion. Nu, ĉefe pro tio mi volas paroli pri ĝi malkaŝe, ne fipolitikiste. Cetere la Soveta Respubliko estas jam sufiĉe potenca por ke, sen ia skrupulo, oni diru pri ĝi la veron. Oni ankaŭ ne forgesu, ke la Bolŝevikoj mem ofte riproĉas akre al si mem.

Fine de tiu raporto oni legos pri la nuna situacio rusa klarigojn de iu, kiu deziras konservi anonimecon. Tiu kamarado, komunisto, estas tre klera kaj studema homo. Al li oni komisiis tre gravajn diplomatiajn misiojn. Li partoprenis kun Lenin kaj Trockij en gravaj decidoj kaj portas sur siaj ŝultroj parton el respondeco en la okazintaĵoj. La hazardo igis nin interkonatiĝi. Mi povis sperti pri lia spiritobjektiveco kaj plena informiteco pri Rusio (lia lando). Antaŭ ol foriri mi do iris al li prefere ol al iu el la ĉefoj, kies nomoj estas ĉiutage presataj en la gazetoj. Ofte tiuj kamaradoj estas simple la trumpetistoj, kiuj bruade konigas la decidojn cerbumitajn en kabinetoj. Al tiu eminenta kamarado mi diris miajn impresojn, miajn dubojn, mian senreviĝon. Liajn respondojn mi resume kaj kiel eble plej fidele raportos. – Kaj tiel trankvila estos mia konscienco, se ankoraŭ doloras mia koro.

Antaŭ la foriro

– Vi intencas forveturi Rusion!!?… Tion ne faru. Milfoje vi riskas esti mortigata…

– Kial?…

– Nu, regas tie grandega teruro. La komunistoj konstante perfortas. Vi vidos tiom da kruelaĵoj, ke vi ne povos deteni vin protesti, kaj jen, la ruĝarmeanoj pafos al via kapo…

– De kiu vi estas sciigata pri tio?

– Antaŭ du tagoj R. mem diris tion al mi. Konatoj liaj rakontis…

– De kiu, tiuj konatoj eksciis pri teruraĵoj?

– De aliuj, kiuj…

– …verŝajne legis tion en la burĝaj gazetoj… Nu, bone, mi forveturos. Proprokule mi volas vidi Rusion. De tiel longe mi sopiras al la Meko de l’ tutmonda Revolucio. Neniel la danĝero povus min haltigi. Male ĝi havas ian strangan allogon. Mi forveturos…

Tian resumitan interparoladon mi efektive havis kun kelkaj el miaj konatoj. Tipe ĝi montras la ĝeneralan opinion, kiun la plimulto el la Francoj havas pri Rusio. Kaj pro tio mi volis ĝin konigi antaŭ ol komenci mian privojaĝan rakonton.

Survoje al Moskvo

La 1an de aŭgusto mi envagoniĝis; alvenis Berlinon la morgaŭon; restis tie du tagojn por prizorgi la pasportan aferon; poste forveturis al Stettin kaj la 5an enŝipiĝis en Oberbürgermeister Hacken, germana ŝipo veturonta Petrogradon. Tiu ŝipo kunportis agrikulturajn maŝinojn, diversajn aliajn objektojn kaj ankau pasaĝerojn.

Je la 22ª horo la ŝipo ekveturis. Mi tre bedaŭris forlasi la Stettinan havenon nokte. Je la luna lumo mi nur povis videti ebenan pejzaĝon kaj ŝipkonstruejojn. Sub tiu pala lumo ĉio vestiĝis per melankolia poezio. Glate iris la ŝipo en la enfluejo de Oder. Pli skua estis la irado en la Baltika maro.

Dimanĉe 6an de aŭgusto

Ellitiĝinte mi sentas min iom malbonfarta. Kelkaj personoj jam malsanas. Mi penas por kontraŭi la vomemon, kaj sukcesas forigi stomakturniĝon. La maro estas malglata; ondetoj kun blankaj makuloj. Nuboj. La ŝipo antaŭeniras, sed ŝajnas, ke ĝi estas ĉiam centro de granda rondo. La maŝinaro ritme funkcias; surda bruo. Mevoj ĉirkaŭflugas la ŝipon. Tiele estos la vojaĝo ĝis Petrograd.

Inter la pasaĝeroj estas 5 Italoj, junuloj kiuj devis forkuri el Italio post interbatiĝo kun la faŝistoj; 2 Alĝerianoj kiuj veturas por studi marksismon ĉe la Orienta Lernejo en Moskvo – cele al posta propagando de l’ komunismo inter la Araboj; Germanoj, Amerikanoj, Rusoj k.a. Mi estas la sola Francdeveninto. Krom kun la Rusoj, kiuj preskaŭ ĉiuj konas tri, kvar aŭ kvin lingvojn, la interkompreniĝo estas malfacila. Plurfoje mi havis okazon paroli pri esperanto. Kaj mi konstatis, ke multiuj ankoraŭ ne scias pri nia afero. Post klarigoj ĉiuj konsentis al nia entrepreno.

Merkrede 9an de aŭgusto

Jam ni estas en Rusio. Je la 7½ ni enveturas la rodon de Kronŝtad. Aeroplano surflugas. Rusa Komisiono enŝipiĝas por kontroli la pasportojn. Kronŝtad aspektas kvazaŭ mortejo. Oni vidas postsignojn de la marista ribelo. Dekstre fortikajo estas detruita.

Je la 11ª ni alvenas en la Petrograda haveno. Pluvegas. Oni disdonas paperfoliojn sur kiuj ni devas skribi la nomon, profesion, deiran lokon, naciecon, celon de la vojaĝo, kiom da tempo ni intencas resti en Rusio. Viro kun pafilo staras ĉe la elŝipejo. Li estas vestita kiel laboristo ne kiel soldato. De sur la ferdeko elmontriĝas du fiakroj, tramveturilo; virinoj marŝas nudpiede; junulo mizeraspekta trairas kun pafilo vojon. Preĝejoj kun kupoloj turbformaj staras tie ĉi kaj tie. La domoj estas ŝmiritaj ĉiu per malsama koloro. Kaj tio aspektas plaĉe. Estas jam la 13ª, kaj ankoraŭ ni ne elŝipiĝis. Senĉesa pluvado. Rusa junulo alvokas por ke ni venu sur la ferdekon kaj kantu la «Internacio»n. Germanoj, Rusoj, Italoj, Alĝerianoj k.a. ekkantas, ĉiu en sia nacia lingvo. Kia malharmonio! Ĉiu ĉesas kanti ĉar li konscias pri ridindeco.

La pakaĵoj estas zorge traserĉataj. Kiam venas mia vico, du el la oficantoj demandas min france kaj, post vido de mia pasporto, lasas min eliri sen traserĉo en miaj pakaĵoj. Fine aŭtomobila ŝarĝveturilo alkondukas nin ĉe la «Internacia Hotelo». Tie ni atendas almenaŭ du horojn por ricevi ĉambron. Virino proksimume 30jaraĝa ŝajnas ordoni tie. Ŝi parolas iomete france kaj aspektas kiel prostituciulino; alia samaspekta junulino kun cigareto ĉe la lipoj kondukas la vojaĝantojn al iliaj ĉambroj.

La «Internacia Hotelo» staras sur granda placo kun arbustoj, verdaĵoj kaj benkoj. Dekstre estas kvadratbaza, kolonhava preĝejo kun ampleksa orumita kupolo. Antaŭ la preĝejo kuŝas amasego da brulŝtipoj, kiujn deĵore gardas soldato. Ricevinte ĉambron mi vidavide iras promeni tra la urbo. Mi iras sencele. Sur la trotuaroj, sur la stratoj troviĝas kotaj kavaĵoj. Plejparto el la butikoj estas fermitaj. Preskaŭ ĉiupaŝe virinoj, geknaboj, eĉ viroj, vende proponas plej diversajn aĵojn: pomojn, paprikojn, cigaredojn, kukojn ktp. Estas ankaŭ veturilvendejoj ĉe kruciĝo de stratoj. Ĉie oni renkontas soldatojn. En iu strato mi rimarkas, ke virinoj ire kaj reire paŝas sur la trotuaro. Mi haltas kaj observas: nenia dubo, ili estas prostituciulinoj. Korpremite mi revenas al la hotelo. Temas vespermanĝi. Mi ŝanĝas 3000 mg kaj ricevas 21 milionojn da rubloj! Nu, mi fariĝis milionulo! En la restoracio mi manĝis supon en kiu estis viando, diversaj legomoj kaj mi ne scias kio. Ĉion mi ne povis manĝi. Mi trinkis akvon. Kosto: 2 milionoj da rubloj.

вернуться

[1]

Proksimuma latina traduko de la Aristotela frazo: Φίλος μεν Πλάτων, φιλτέρα δε ἀλήθεια, t.e. «Mi ŝatas Platonon, sed ankoraŭ pli ŝatas mi la veron». (Red.)