Demandite pri kio li plendas, la juna kamparano respondis, ke li deziras pruntepreni monon por aĉeti bovinon, kiel estis fareble sub la cara reĝimo ĉe kreditbankoj…
Mi plene konsciis, ke ĉiuj miaj demandoj neniel povos konigi al mi la veran situacion de la rusaj «muĵikoj». Estus necese vivi longatempe inter ili. Mi plue memoris, ke en Francio la kamparanoj kutimas ĉiam plendi interparolante kun urbanoj. En Rusio mi supozas, ke okazas same…
La hotelo «Lux»
Ĉi tie estas gastigataj oficistoj de Komintern kaj delegitoj. Iuj havas apartan ĉambron, aliuj loĝas kelkope en la sama. En mia ĉambro ni estas kvar personoj. Sed en realeco estas multe pli da loĝantoj. Tiu ĉambro estas vera cimejo. Estis al mi neeble dormi en la lito kaj pasigis la noktojn sur kanapo, kie estis malpli da sangavidaj bestetoj. Komforto mankas: nur unu lavmeblo, kompense estas telefonaparato. La hotela materialo estas ne bone zorgata. Ekzemple, la seruro de nia ĉambro tute fuŝfunkciis. Okazis, ke oni devis stari antaŭ la pordo tri-kvar minutojn, ĉiel provpenante ĝin malfermi per la ŝlosilo. La pordoj de la necesejoj estas difektitaj kaj ne povas esti fermataj. Rompitaj estas la levseĝoj. Ĉio estas malpura…
Ekzistas ĉi tie stranga kutimo: oni prefere laboras aŭ promenas nokte; tage oni dormas. Miaj kunloĝantoj enlitiĝas ĉirkaŭ la dua postnoktmeze kaj ronkas ĝis la 10ª matene. Ili legas aŭ skribas je la elektra lumo kaj dormas dum alloge ridetas la suno. Estas la Moskva kutimo!…
Ĉe la unua etaĝo troviĝas legejo, kie ĉiulingvaj gazetoj (komunistaj aŭ burĝaj) estas je la dispono de la gastoj. Tiu loko estis salono, kiu vidigas postsignojn de antaŭa brilego. Blankhara virino mastrumas la legejon kaj havas fieran sintenon de mondumulino. Tre interesus min koni ŝian historion. Mil supozojn mi faras. La Revolucio faris tiom da ŝanĝoj!…
Ĉe la teretaĝo troviĝas restoracio. Ĝi estas malfermita de la 16ª ĝis la 18ª, kaj de la 21ª ĝis la 23ª. Oni alvenas, sidas ie ajn. El kajereta manĝrajtigilo oni detranĉas folion, liveras ĝin al kelnero kiu poste alportas nutraĵojn. Ne estas menuo, ĉiu ricevas samspecan manĝaĵon. Nigra pano laŭvole prenebla kuŝas sur la tablo. Oni ankaŭ povas mendi laŭvole malfortan teon. Nek bongustaj, nek abundaj estas aliaj nutraĵoj. Ĉe la dua manĝo oni ricevas plian porcion por la morgaŭa matena manĝo, kiu okazas en la ĉambro. Por tiu manĝo, teo kaj sukero estas liverataj por dek kvin tagoj. Ĉio okazas kiel en kazerno. Malfacile mi povus alkutimiĝi al tia reĝimo. Ofte mi koleris pro tedaj klopodoj. Por ricevi la bezonan manĝrajtigilon plurfoje mi devis iri ĉe la kontoro[15] – kie cetere estis neeble min komprenigi. Dum kelkaj tagoj oni liveris al mi nur provizoran rajtigfolieton. Plurfoje venis k‑do Nekrasov interprete klarigi mian specialan situacion. Pasis unu semajno antaŭ ol ĉio estu en ordo: Ĉu burokratio, neebla interkompreniĝo, indiferenteco de la oficistaro, «nitĉeveco»?…
Fulmotondro ! ofte bolis mia sango…
Ĉe la restoracio min tre interesis observadi la gastojn: ĉiujn tipojn, ĉiujn kostumojn, ĉiujn lingvojn. Kelkfoje mi manĝis sidante apud la japana delegito, k‑do Katajama. Mi tre deziris demandi lin pri la situacio en lia lando. Neeble. Interkomprenigilo mankis. Per gestoj mi rilatis al la kelneroj. Mi povas diri nur: «ĉaj» (teo) kaj ne riskus voki per la tiel ofte uzata vorto: «Tovariŝĉ» (Kamarado), kiu estas treege malfacile prononcebla per buŝo kutimanta paroli france.
Preskaŭ ĉiuj fumas ĉi tie, kaj virinoj konkuras kun viroj. Kelkaj virinoj por montri kiom ili emancipiĝis, havas virseksan, senzorgan, sendecan teniĝon. Kaj tio estas simple groteska.
Jen antaŭ mi sidas junulino. Ŝi apogas la kubutojn sur la tablo. Ŝi maĉas pecon da nutraĵo kaj inter du maĉoj ekblovigas fumon el sia cigaredo; poste metas ĝin sur la tablon, denove maĉas kaj ree ekfumigas sian cigaredon. Kaj tio daŭros ĝis la fino de l’ manĝo. Neniu koketgesto vidiĝas ĉe tiu viriĝinta fraŭlino. Kiaj pensoj loĝas en tiu virina kapo? kiaj sentoj en ŝia koro? Eble tiun teniĝon instigas nur la deziro plaĉi per tia afekto, kiu vidigas, ke ŝi plene liberiĝis el la tiom riproĉitaj burĝaj antaŭjuĝoj.
Alpreninte la malvirtojn kaj la mankojn de viroj, iuj virinoj sendube opinias, ke ili liberiĝis. Kompatindulinoj!…
Ĉe alia tablo estas gejunuloj. En ilia sidmaniero estas malfacile distingi ilian sekson, ĉar la viroj havas longajn harojn kaj la virinoj mallongajn. La vestaranĝo estas preskaŭ sama. Kaj ĉiuj konkure fumadas.
Sed kelkloke estas pensemaj vizaĝoj; brilas inteligentaj okuloj; trairas, malatentante ĉion, decidemaj individuoj. Ili sendube portas gravajn respondecojn. Estas apostoloj de l’ komunismo…
Iun tagon venis por min intervjui redaktoro de «Rosta» (Zentral Information) k‑do Abraham Katz. Li parolas ruse, germane kaj hispane sed ne komprenas france. Tiakondiĉe intervjuo estis neebla. Per gestoj kaj kelke da internaciaj vortoj, mi komprenigis, ke ne malproksime loĝas esperantisto, k‑do Nekrasov, kiu povos interpreti. Ni decidis ekiri al li. Survoje, post kelkminuta marŝado, ni bonŝance renkontis k‑don Futerfas. Mi klarigis al li la okazaĵon, kaj triope ni revenis ĉe la hotelo. Futerfas majstre tradukis rusen ĉiujn demandojn kaj respondojn.
La intervjuanto demandis pri mia misio en Rusio, pri miaj impresoj, pri S.A.T., pri la Frankfurta Kongreso, kies telegramo estis antaŭ nelonge ricevita ĉe Komintern.
Nia esperanta movado tre interesis k‑don Katz. Aŭdante la fluan tradukadon de Futerfas, li ne povis dubi pri la facilparolebleco kaj belsoneco de nia lingvo. Sed eksciante, ke S.A.T. enhavas nur 2_000 membrojn lia intereso malvarmiĝis. Ni penis klarigi, ke ĝis nun esperanto precipe disvastiĝis en religiemaj kaj pacifistaj rondoj, ke S.A.T. ekzistas nur de unu jaro. Malgraŭ tiaj klarigoj estis videble ĉe la mieno de la aŭskultanto, ke ili ne forigis la fakton, ke nia revolucia esperanto-movado estas ankoraŭ malforta.
Pri tio la kamaradaro bonvolu pripensadi; mi ne dubas, ke ili alvenos al tiu mia konkludo: La gvidantoj de la revoluciaj organizaĵoj atentos nian movadon, nur kiam ĝi estos… atentinda – pro sia bona organizo kaj multmembreco. Al tio ni celadu. Ni ne esperu pri iuj ajn decidoj de komisionoj pli malpli kompetentaj, aŭ rezultantaj el intrigado kaj hazardo.
Ĉar estis malagrable al mi kunloĝadi kvarope en ĉambro, kie ripozon kaj solecon ĝui mi ne povis, k‑do Demidjuk proponis, ke mi venu en lian hejmon. Mi akceptis, kaj tie trovis plej afablan kaj bonkamaradecan gastigadon. Jam forpasis sep monatoj. Hodiaŭ estas agrable al mi denove danki al mia gastiginto kaj al lia edzino. Esperanto estas nedubeble forta ligilo kaj interamikiĝilo.
Se mi ne kunportis el Rusio kuraĝigajn impresojn pri la efektivigebleco de l’ komunismo, kiel teorie oni ĝin prezentas al si, mi almenaŭ revenis pli konvinkita ol iam ajn pri la granda signifo de mondlingva movado. Por pripensema spirito ne povas esti ia dubo pri tio.
Ĉe kamarado «?»
Telefonsciigite pri mia vizito, k‑do «?», je la difinita horo, akceptis min en sia loĝejo. Interpretiston ni ne bezonis: mia gastiginto parolas france, germane, angle, svede, arabe, kaj mi ne scias kiom da aliaj lingvoj. Kun perfekta akcento li parolas la francan lingvon; malofte mi rimarkis ian fremdecon en lia franclingva parolmaniero. Mi eĉ demandis min, ĉu mi rimarkus tiun fremdecon, se mi ne scius, ke mia interparolanto estas Ruso, ne Franco? La Slavoj ja havas specialan kapablon por lerni lingvojn. Mi do gratulis k‑don «?» pri lia perfekta scipoveco de l’ franca lingvo:
[15]
Eble interesos la legantojn ekscii kioma estis la gastoprezo: Mi pagis 3½ milionojn potage. Malalta estis tiu prezo. Notinde estas, ke antaŭ la NEP ĉiuj ajn delegitoj estis senpage gastigataj. Nun la delegantaj organizaĵoj pagas mem por siaj delegitoj. Ĉar S.A.T. ne estas sufiĉe monhava, mi kompreneble pagis propramone.