Выбрать главу

– Nu, respondis li, tio klarigas al vi, kiel «bolŝevikoj» povas restadi en Francio, malgraŭ la severaj ordonoj de Poincaré, neniel altirante atenton pro la fremdeco de sia parolmaniero.

Cetere, estas fakto, ke malgraŭ ĉiaj baroj kaj malfacilaĵoj ni povas iri kaj restadi en ĉiuj landoj. Jam sur la ŝipo vi eksciis, ke mi revenas el Hindio. Tie, kompreneble, mi ne estis kiel Ruso, sed kiel «honesta» franca burĝo…

Ni ridis, – kaj la edzino ekpreparis samovaron.

– Kiajn impresojn vi ricevis dum via restado en Moskvo, kun demandema rideto demandis min la ruza trompisto de l’ burĝaj policoj? Mi supozas, ke vi malfacile klarigas al vi la ĉi-tiean situacion, ĉu ne vere?

Senhezite kaj malkaŝe mi konfesis, ke mia senreviĝo estas granda, konstatante, ke lando estrata de komunistoj vidigas, je plej alta grado, ĉiujn karakterojn de l’ kapitalista regado. Kial surstrate estas tiom da almozpetantoj – dum en la butikmontrejoj logas kukoj, fruktoj kaj ĉiuspecaj manĝaĵoj? Kial do ĉiupaŝe oni renkontas podetalajn vendistojn kaj kolportistojn? En butiko mi eĉ vidis luksajn ĉerkojn, kio montras, ke ĉe morto ankaŭ ne regas egaleco. Mi rimarkis vetkurĵurnalojn. Virinoj sin prostituas… Rusio ja travivis teruraĵojn kaj estis alkondukita al ega ruiniĝo. Sed kial do kontrastas la vido de bonstataj personoj kun korŝiraj mizeroj?…

– Mi komprenas vian miron kaj disreviĝon, respondis k‑do «?». Sed ne forgesu, ke nun regas la N.E.P., t.e. restariĝo de l’ kapitalisma sistemo. Ĉiuj de vi faritaj konstatoj estas ties konsekvenco. Ni, komunistoj, kun ega malĝojo kaj kolerego konstatas la efikojn de tiu renaskiĝanta kapitalismo. Sed la neceseco trudis ĝin al ni.

Antaŭ la N.E.P. ne estis videblaj tiuj karakterizaĵoj de l’ kapitalisma reĝimo. Ĉiuj butikoj estis fermitaj, ĉiuj surstrataj bazaroj malpermesitaj. Ni provis severan aplikadon de l’ socialisma sistemo. Principe ĉiuj civitanoj devis labori por la Ŝtato, kaj ricevi de ĝi la vivnecesaĵojn. La kamparanoj devis liveri senpage la nutroproduktaĵojn, kiujn la Provizum-komisarejo devis distribui senpage al ĉiuj laborantoj, je simpla prezento de ilia laboratestilo.

Bedaŭrinde la distribuorganoj ne bone funkciis; en kelkaj lokoj ili eĉ tute mankis. Kaj kie tiuj organoj ekzistis, okazis ofte, ke ili ne havis ion distribuendan. En fabrikoj laboristoj ne ricevis vivrimedojn. Tiam ili nature celis nur prilabori ion ajn por ĝin vendi kaŝe. Malgraŭ plej severaj ordonoj, malgraŭ ke la «Ĉeka» ofte mortpafis «spekulantojn», fakte ĉiam okazis kaŝa negocado. Oni fine eĉ devis toleri publikan bazaron ĉe la Suĥarevska. La Polico «fermis la okulojn». Ĉiu pli malpli estis devigata kaŝe komercadi por konservi la vivon. Eĉ «Ĉekanoj» faris same. Alvenis momento, kiam la klarvidantoj el la komunistaro konvinkiĝis, ke la provo pri starigo de socialisma mastrumado fiaskis. Oni ne povas socialigi senhavecon. Socialisma stato postulas abundecon. Nur blindaj, fanatikaj komunistoj volis daŭrigi la provon. Lenin, la unua, komprenis la nepran necesecon malantaŭeniri sur la ekonomia fronto. Pro lia granda spirita kaj morala aŭtoritato fine preskaŭ ĉiuj komunistoj konsentis kun li, kaj la starigo de la N.E.P. okazis marton 1921.

Supraĵe rigardante oni efektive ĉe ni vidas ĉiujn karakterizaĵojn de kapitalisma mastrumregado. Tamen, fakte nia ekonomio ege diferencas je tiu de la aliaj landoj. Vi ja scias, ke la ŝtato posedas la ĉefajn industriojn kaj pro tio povas ĉiam trudi sian influon, – dum en landoj regataj de kapitalanoj la potenco, kvankam principe en la manoj de la registaro, fakte estas en tiuj de financistoj, kiuj trudas sian volon profite al siaj apartaj interesoj. Ĉi tie la ŝtato, estante la ĉefa kapitalposedanto, povas trudi sian influon anstataŭ ricevi ĝin de financistoj. En tiu fakto kuŝas la gravaĵo, kiu esperigas nin pri estonteco.

Kiam ni konstatis nian senpovecon funkciigi socialisman mastrumadon, la problemo staris jene antaŭ la Komunista Partio: ĉu la proletoj, kiuj firme tenas en manoj la politikan potencon devas ĝin forlasi al kapitalanoj aŭ konservi ĝin kaj meti je la servo de la ekspluatata klaso?

Ni decidis alpreni la lastan solvon.

Plorinda estas la jena konstato: neniu eŭropa lando entenas pli malbonajn kondiĉojn por la starigo de socialismo ol Rusio, kaj nenie ekzistas pli forta kaj sincera deziro starigi ĝin. Karl Marks ja diris, ke socialismo povas naskiĝi nur el kapitalisma sistemo elkreskinta ĝis plena matureco. Ne tia estas la ekonomia stato ĉi tie, kie apenaŭ malvolviĝas la industrio. Prikonsideru, ke nur 6% el la tuta rusa popolo konsistigas la proletaron.

Se ne estus historia fakto, ke neniam kaj nenie la kamparano sukcesis altrudi sian regadon, la tuta potenco en Rusio devus esti en la manoj de la terlaboristoj. Sed la ekonomiaj kondiĉoj malhelpas, ke ili unuiĝu kaj grupiĝu. Estas fatalaĵo: povas ekzisti nur aŭ kapitalistara regado aŭ proletara. La revolucio, okazigita de la proleta klaso tamen liberigis la kamparanojn el subpremo de la grandbienuloj. Okazis rangegaliĝo. Malgrandiĝis la proporcio inter bienposedantoj kaj senterhavuloj, pligrandiĝis tiu de la mezbienuloj. Nia kamparanaro fariĝis burĝeta. Ĝi fariĝis sendependa klaso, kiu post ekstermo de la grandbienuloj kaj kapitalistoj restas la sola klaso, kapabla kontraŭstari la proletaron. Sed tamen ĝi neniam povos akiri la politikan potencon pro la specialaj kondiĉoj, pri kiuj mi ĵus parolis…

K‑do «?» parolis longe pri tiu temo; li kvazaŭ faris antaŭ mi lecionon pri marksismo, kaj estis konstateble, ke li posedas fundan konon de la verko de Karl Marks.

– Mi ja komprenas viajn klarigojn, diris mi, sed ili estigas ĉe mia spirito jenajn demandojn:

1) Kial do la Komunista Partio provis starigi socialisman mastrumadon en kondiĉoj konfesataj de la marksisma doktrino mem, kiel tute malfavoraj?

2) Mi aŭdis, ke la privataj entreprenoj pli bone prosperas ol la ŝtataj. Ĉu en tiu fakto, se ĝi estas vera, ne kuŝas granda danĝero por la ŝtata potenco?

3) Ĉu l’ aplikado de l’ politika potenco ne riskas enkonduki korupton en la Komunistan Partion, aŭ almenaŭ moligi la klaskonscion de ĝiaj membroj?

K‑do «?» enpensiĝis, ekbruligis cigaredon, dum la edzino prezentis la ĵus preparitan teon. Dum ni kirlis per kulereto la teon por kunmiksi lakton kaj sukeron, regis inter ni silento. Post momento, englutinte iom da teo, mia gastiganto ekparolis:

– Per viaj demandoj vi tuŝas gravajn taktik-, moral- kaj psikologi-problemojn. Por respondi ilin, kiel taŭgus, longa kaj metoda studado estus necesa. Cetere, se vi legas atente la komunistajn verkojn, vi certe jam rimarkis, ke tiuj demandoj estas amplekse pritraktataj.

Ĉu jam ni trovis la ĝustan solvon de ĉiuj problemoj, kiuj stariĝas antaŭ la komunista regado? Mi ne scias. Plurfoje Lenin mem konfesis, ke ni faris multe da eraroj kaj maltrafoj. La pli grava estas, ke ni kalkulis je proksime okazonta revolucio tutmonda. Ni eraris pri la dato. Revolucio fiaskis en Hungario, Germanio kaj Italio. Sed, ĉar la rusa proletaro jam estis konkerinta la politikan potencon, pro taktika motivo estis necese dekreti kaj provi la starigon de ekonomia mastrumado socialisma.

Ni volis, ke oni ne povu riproĉi al komunistoj, ke ilia regado similas tiun de la social-demokratoj. En la tempo kiam ni espere antaŭvidis tuteŭropan revolucion, nia provo pri starigo de pure socialisma sociaranĝo havis ĉefe propagandan valoron kaj celon, rilate al la aliaj landoj.

Ni ĉiam opiniis, ke la socialismo povas ekzisti nur laŭ internacia skalo. De tiu vidpunkto devas ĉiam esti rigardataj niaj agoj kaj klopodoj, se oni volas objektive prijuĝi ilin.

En 1920 Lenin diris: «Se oni ne starigas en Rusio pli perfektigitan teknikon ol antaŭe, ne povas temi pri restarigo de la ekonomia vivo, nek pri komunismo. La komunismo, ĝi estas la soveta regado plus la elektrifikado[16] de la tuta lando, ĉar sen elektrifikado estas neebla la perfektigado de l’ industrio. Tio estas longdaŭra tasko, kiu postulas almenaŭ 10 jarojn, kaj kondiĉe, ke oni igu aron da teknikistoj partopreni en ĝi. Estas klare, ke sen l’ altiĝo de nia industrio ĝis la nuntempa granda mekanika produktado, la socialisma reĝimo restos nur aro da dekretoj, ligo de l’ laboristaro kun la kamparanaro por la batalo kontraŭ Kolĉak kaj Denikin, ekzemplo por ĉiuj nacioj de l’ mondo, sed ne havos solidan bazon.»

вернуться

[16]

Elektrifikado = anstataŭo de l’ vaporforto per elektroforto.