Выбрать главу

Kiel vi vidas, neniam ni havis la kredon, ke en la nunaj kondiĉoj pure socialisma reĝimo povas funkcii en Rusio.

Sed la historio ankaŭ instruas, ke ju pli malproksimen de sia deira punkto iras iu revolucia ondo, des malpli granda estas ĝia malantaŭeniro, kiam refluo okazos. Por detrui ĝisradike la feŭdan reĝimon, kiu ekzistis ankoraŭ en Rusio, kaj ŝanceli la kapitalistan sistemon; por forneniigi la hontaĵon, la barbarecon, la malhelpon al ĉia kulturo kaj progreso, la bolŝevika revolucio estis nepra necesaĵo. En Rusio, la proletara revolucio daŭrigis la burĝe demokratian revolucion, jam antaŭlonge okazintan en la aliaj okcidentaj landoj, kaj akcesore solvis ties problemojn. Nur la lukto decidos ĝiskiagrade la proletara revolucio sukcesos preteriri la burĝan.

La N.E.P. markas punkton en la refluo de l’ revolucia ondo. Ĉu ĝi devas reflui pluen? Mi ne scias. Tio dependas grandparte de la sintenado de l’ alilandaj proletaroj. Pro taktika motivo ni okupis pozicion neelteneblan; pro la sama motivo ni malantaŭeniris ĝis la ŝtata kapitalismo.

Ĉu en Germanio, Francio kaj Anglio la kapitalistaro sukcesos redoni firman ekvilibron al sia potenco? La estonteco respondos al tiu demando. Almenaŭ tiu ekvilibro povos esti nur provizora: Ĝi daŭros ĝis venonta, neevitebla mondmilito, kiun okazigos, kiel kutime, la diversaj ekonomiaj imperialismoj. Koncerne nin, la problemo nune konsistas en konservado de l’ politika potenco por ĝin meti je la servo de l’ mondrevolucio. Por konservi tiun potencon ni estis devigataj retiriĝi sur la ekonomia fronto, sed tiu retiriĝo estas nur taktika necesaĵo tempa. La celo nia restas la starigo de l’ komunismo kaj forigo de la sociaj klasoj. Ĉar ni konsideras, kiel Karl Marks, ke estas la historia misio de l’ proletaro forigi la klasojn, ĉiuj niaj penadoj celas la profiton de l’ proletaro tutmonda. Ni esperas, ke, pli malpli frue, en ĉiuj landoj la laboristoj komprenos tion. Ni restos en atenda situacio ĝis la proletara revolucio venkos en la landoj, kie la industrio grandamplekse jam malvolviĝis.

Kompreneble, se tiu venko malfruiĝas tro longatempe, oni pravas timi, ke la NEP-reĝimo infektos la organaron de l’ proletara diktatoreco. Nun la danĝero ne estas granda. Mi eĉ opinias, ke tiel longe ĝis la malnovaj komunistoj havos en manoj la direktilaron, la kapitalisma veneno ne grave endanĝerigos la vivon de nia regado. Sed ja, ni konscias pri la danĝero. Ni venkis la eksteran malamikaron. Nun la batalo okazas inter la Ŝtato kaj la intema malamikaro: la naskiĝanta burĝaro. Tia batalo estas plena je embuskoj. Ni devas esti tre atentemaj por malhelpi la kaŝan, subfosan rodadon kontraŭ nia politika potenco.

Estas ja vere, ke fuŝfunkcias iuj ŝtataj entreprenoj, dum pli bone funkcias la privataj. Okazas malzorgaĵoj kaj ŝteltrompaĵoj ĉiuspecaj. Jen la bedaŭrindaĵo: la plimulto el la komunistoj estas honestaj kaj sindonaj, sed mankas al ili teknika kompetenteco. Ili devas iom post iom akiri kapablecon kaj spertecon en ĉiuj fakoj de la ŝtata mastrumado, dum la kontraŭuloj posedas tiujn ecojn jam de longe. Estas ankoraŭ vere, ke komunistoj, ĉefe la nove varbitaj, celas iafoje nur profite adaptiĝi al la nuna situacio.

Kion fari? Mi ripetas, la klarvidantoj konscias pri la danĝero, pri la grandega tasko plenumenda. Sed, ĉar la alilandaj laboristoj ankoraŭ ne konkeris la potencon, ni do estas devigataj kontrakti kun la burĝaj registaroj por krei en Rusio la ekonomian kondiĉaron, kiu ebligos, en pli malpli proksima tempo, la malstarigon de la N.E.P. Sed estas neforgesende, ke tia plano povos fine efektiviĝi nur per la helpo de la tutmonda laboristaro kaj ĝia venko kontraŭ sia propra burĝaro. Se tiu venko ne okazos sufiĉe frue ni ne povos elteni la pozicion: la kapitalistaro tiam venkos ĉe ni kaj nia Revolucio restos en la Historio kiel la unua sensukcesa provo pri starigo de socialisma reĝimo.

La bolŝevika revolucio almenaŭ montris kiamaniere la proletara klaso povas konkeri kaj konservi la politikan potencon. Sur tiu kampo nia venko estas nekontestebla. La Pariza Komunumo fiaskis en tiu provo. Sed ni profitege lernis el tiu fiasko. La proletaro de la aliaj landoj ankaŭ profitos je nia sperto.

Hodiaŭ, kiel antaŭ kelkaj jaroj, ni ne dubas pri la neevitebleco de venonta tutmonda Revolucio. Temas nur pri kiamo. La marksismo, kiel klarigo de la historiaj faktoj, estas vera ĝeneraltrajte. En tiu doktrino ni ĉerpas la plej certan direktivon…

K‑do «?» parolis kun forta konvinko, kiel homo cerbuminta la demandon, kiun li pritraktas. Kun streĉita atento mi aŭskultis. En la buŝo de mia interparolanto mi retrovis kion jam kelkfoje mi legis en komunistaj revuoj. Dialektike tiaj klarigoj ja estas akceptindaj. Tion mi konfesis kaj aldonis: Estante mem komunisto, mi nature akceptas la marksanan teorion. Tamen mi sincere konfesu, ke iafoje duboj eniras mian cerbon. La klarigo de la historiaj faktoj per la marksismo igas min memori pri la «Diskurso pri la Universala Historio» de l’ fama franca episkopo Bossuet. Li majstre klarigis ĉion per la Evangelio: li per trafaj argumentoj pruvis, ke eĉ la malamikoj de l’ Katolikismo laboras por la triumfo de l’ Sankta Eklezio. Tamen tiuj argumentoj, kiuj tiutempe ŝajnis valoraj, vekas rideton eĉ ĉe la nuntempaj apologiistoj.

– Kompreneble, oni ne devas konsideri la verkon de Marks kiel biblion, intermetis k‑do «?».

– Nu, permesu, ke mi ankoraŭ starigu antaŭ vin unu demandon. Ni interkonsentis, ke abundeca stato estas necesa por la funkciado de socialisma reĝimo. Sed por krei tiun abundecon, intensa produktado estas necesa. Ĉu oni povas atingi tiun intensecon, kiam ne plu ekzistas la salajrinstigilo ĉe laboristoj kaj la persona gajnemo ĉe direktantoj? Rilate tiun punkton la eksperimento de via Revolucio povus esti, se ne absolute decidiga, almenaŭ tre instrua. Kion oni jam spertis pri tio?

K‑do «?» direktis al mi esploreman rigardon, ekbruligis alian cigaredon, enpensiĝis momenton kaj ekparolis:

– Nu, vi ja scias, ke mi restis for de Rusio dum sufiĉe longa tempo. Nun apenaŭ de tri semajnoj mi revenis ĉi tien; sekve mi devas konfesi, ke via demando trovas min iom nepreparita, por ĝin respondi kiel decus. Cetere mi opinias, ke la ĝisnuna sperto farita tute ne sufiĉas por akiri certecon pri la plej trafaj rimedoj uzendaj por veki kaj instigi laboremon. Estas ja certe, ke ni devis starigi en fabrikoj monpremiojn por diligenteco kaj konstanteco, ankaŭ laŭtaskan laborpagon, tajlorsistemon kaj aliajn rimedojn, uzatajn en kapitalistaj entreprenoj.

La popolamaso en sia granda plejmulto bedaŭrinde havas nenian komprenon pri funkciado de komunisma mastrumado. Ĝia spiritstato estas tute formita de kapitalanaj influoj. Longdaŭra edukado estos necesa por aliigi tiun spiritstaton. Eble kelke da generacioj pasos antaŭ ol oni ne plu bezonos salajran instigilon por igi la laborantojn produkti samintense kiel sub la skurĝo de l’ kapitalismo. La laboro devos esti glorata, kvazaŭ sanktigata kaj la nenionfaruloj konsiderataj kiel plej egaj krimuloj…

Interŝanĝinte kun k‑do «?» plej diversajn konsiderojn pri tiu morala flanko de la Revolucio, ni revenis al pli praktikaj demandoj. Adiaŭonte mian gastiganton mi konklude demandis lin: Nu, post du tagoj mi forveturos. Estas antaŭvideble, ke mi estos superŝutata per demandoj kiam mi renkontos kamaradojn. Kion mi respondu? Sincere dirite mi preskaŭ nenion komprenas pri la ĉi-tiea situacio. Mi observas, petas klarigojn kaj ĉiam trafas nur dubeŝancajn respondojn. Mi ne komprenas… Verŝajne mi estas pli malinteligenta ol iuj vizitintoj de Rusio, kiuj jam raportis firmtone, ĉu laŭdante kun entuziasmo, ĉu akre kritikante?…