Выбрать главу

– Se vi volas juĝi ĉion per via propra saĝo, respondis k‑do «?», vi ja certe ne povas akiri firman konvinkon dum trisemajna restado ĉi tie. Kion mi diras!… Estas eĉ multaj Rusoj, kiuj komprenas nenion pri la okazintaĵoj de ili travivitaj. Pripensadu, observadu, kaj neniam forgesu, ke la vivo ne adaptiĝas al la teorio, sed ke la teorio devas adaptiĝi al la vivo. La praktiko montras tion, kio estas vera en la teorio. Kunportu nepre la firman konvinkon, ke la komunistaj gvidantoj celas nur la verajn interesojn de l’ tutmonda proletaro. Kiam la alilandaj proletoj estos ankaŭ prenintaj en siajn manojn la regadon de l’ socio, tiam eble, sed nur tiam, ni povos kun sukceso starigi komunismon…

Adiaŭinte k‑don «?», mi revenis laŭlonge de la rivero Moskova, kies akvaro malrapide fluas. La Kremlo radiis per ĉiuj oraĵoj de siaj kupoloj. Estis varme, kviete. Moskvo, la Meko de l’ Mondrevolucio, aspektis tre paceme. Nur la ruĝa standardo, flirtanta super iu turo de l’ Kremlo, simbole rememorigis pri la okazintaĵoj…

Foriro

Ĵaŭde, 31an de aŭgusto. (El mia notlibro).

Klopodoj pri forveturo. Mi pagis por la bileto kaj pasportvizoj (Letonia kaj Latvia[17]) 81_600_000 rublojn. La oficistoj de Komintern zorgis pri tiuj aferoj. Je la 17ª horo venos kamarado kun la necesaj legitimaĵoj. Mi atendas. K‑doj Polakov, Futerfas kaj Demidjuk ĉeestas en la hotelo «Lux». Ili afable akompanos min al la stacio. Estas jam la 17ª kaj duono. Neniu venas. Mi malpacienciĝas…

– Nu, ĉu vere vi opinias foriri hodiaŭ? – alparolas min franca kamarado, kiu oficas ĉe Komintern.

– Certe!… Ĉi-matene mem oni sciigis min, ke ĉio estas preta por mia foriro. Jen, vidu, mia dorsosako estas jam bukfermita…

La kamarado mokeme ridetis kaj aldonis:

– Estu pacienca… Mi tre dubas ĉu vi foriros hodiaŭ. Mi ofte vidis ĉi tie personojn pli gravajn ol vi, kiuj atendis tutan semajnon antaŭ ol ili povis efektive forveturi…

Jam estas la 18ª horo. Ni atendas…

– Allo!… ĉu estas k‑do Lanty?

– Jes…

– Nu, vi ne povos forveturi hodiaŭ…

– Kial do?…

– Vi ne povos… Morgaŭ…

. . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

Vendrede, 1an de septembro.

Ĉu mi foriros? Jam denove mi bukis la sakon kaj atendas. Estas la 17ª horo. La kamaradoj de «La Nova Epoko» ankoraŭ ĉeestas; ili nepre volas adiaŭi min ĉe la stacidomo. Ĉu do tutan semajnon ili devos veni al mi ĉiutage por ekscii ĉu mi foriros aŭ ne?…

Jen haltas aŭtomobilo antaŭ la pordo de la hotelo. Oficisto el Komintern elsaltas sur la trotuaron, venas al mi kaj sciigas, ke tuj li kondukos min aŭtomobile al la stacidomo. Mi ekĝojas, ĉar tre malatendema mi estas kaj doloras min ĉia prokrasto. Oni eble volas, ke mi kunportu je la lasta horo bonan impreson el Moskvo. Mi estas do veturigata kvazaŭ eminenta gasto. Ĉio estas bone prizorgata kaj unu horon antaŭ la ekiro de l’ vagonaro mi jam ĉeestas en la stacidomo. Tie mi ekscias, ke mi veturos en unuaklasa vagono. Nu, bone, estis necese, ke mi venu Rusion por vojaĝi tiel komforte. Mi do profitu la okazon kaj ne faru malicajn rimarkojn…

Post kelka atendado, mia akompananto konatigas min al iu el la vagonaro, donas al mi ĉiujn necesajn legitimaĵojn kaj foriras…

K‑doj Demidjuk, Futerfas kaj Polakov ne povis kiel mi uzi aŭtomobilon. Ili veturis per tramo kaj duonhoron poste alvenis ĉe la stacidomo, kie ili adiaŭis min plej ĝentile kaj bonkamarade…

Je la 19½ horo ekmoviĝas la vagonaro. En la kupeo estas kun mi du personoj, viro kaj virino. Ili parolas ruse. Mi aŭdas nur sonojn, kies signifon mi ne komprenas. Pri tio mi ĝojas. Tiel, sola mi restas kun miaj pensoj. Enpensiĝinte mi rigardas tra la fenestron – kaj ne vidas kion mi rigardas, kio estas okulvidebla. Mi vidas kion mi ne rigardas: Ekaperas antaŭ min, kvazaŭ kinematografe, bildoj, kiujn jam plurfoje mi interesege rigardadis en Moskvo. Prezentiĝas obsede la ĉifonvestitaj almozpetantoj, kolportistoj, la ruinaĵoj, la oraĵoj de l’ preĝejoj, la mirinda Kremlo, la Ruĝa placo, tiel nomata ne ĉar tie okazis revoluciaj scenoj, sed tial ke en la pasinta tempo ĝi estis la ekzekutejo. Sur tiu fama placo staras la plej strangega konstruaĵo, kiun iam mi vidis: la preĝejo «Sankta Bazilo». Neforgesebla bildo,montranta plej mirigan arkitekturstilon. Dek du malsamaj turoj kun kupoloj diversformaj, diverskoloraj. Mi memoras pri Ivan la Terura, kiu en la dekkvara jarcento konstruigis tiun preĝejon; pri la malfeliĉa sorto de l’ arkitekto, kiu, laŭordone de la imperiestro, estis senkapigata post la finkonstruo de la preĝejo; pri la legendo kiu diras, ke la tirano ordonis tiun senkapigon, tial ke la arkitekto, demandite ĉu li povus konstrui duan similan preĝejon, respondis jese. Ivan la Terura tiom fieris pri tiu konstruaĵo, ke li volis forigi ĉian eblecon pri konstruo de alia simila.

Ankaŭ ekaperas densa popolamaso, kiu sur la rondaj promenejoj, noktomeze, promenas kaj aspektas sufiĉe bonstate, kontente, memfide. Mi memoras pri aŭditaj paroloj, pri la tono per kiu ili estis eldirataj, pri sinteno de personoj, pri io sentebla, neklarigebla. Granda konfuzo regas en miaj pensoj. Kun bedaŭro mi konstatas, ke mi kunportas nur bildojn, nur impresojn, sed nenian firman definitivan juĝon pri la Rusia situacio.

Rapidas la vagonaro. Adiaŭ Moskvo!…

Riga

Dimanĉe, 3an de sept

Glate, senmalhelpe iris la vojaĝo. Mi alvenis ĉi tie je la 9ª. Fiakristo kondukis min al esperantisto, kies adreson oni donis al mi en Moskvo: s‑ano G. Lampert, juna studento, kiu plej afable sin metis je mia dispono por agrabligi mian restadon tie ĉi. Eksciinte ĉe la stacidomo, ke la vagonaro ĝis Berlin foriros nur je la 23ª, s‑ano Lampert proponis al mi veturi al Edinburg,[18] kie ni pasigu la tagon ĉe la marbordo. Tiu banloko troviĝas je proksimume 20 km de Riga, li diris. Kun plezuro mi konsentis iri tien kaj plej agrablan tempon mi pasigis kun mia akompananto. La unuan fojon li havis okazon uzi esperanton kun fremdulo. Tial kun kontento li povis sperti kiel bone oni interkompreniĝas. S‑ano Lampert diris, ke nur de ses monatoj li lernis la lingvon. Estas notinde, ke li parolis flue kaj korekte.

Vespere ni revenis al Riga, kaj je la difinita horo mi ekveturis Germanion. Marde, 5an de septembro mi elvagoniĝis en Berlin. Mi finu ĉi tie la rakonton, ne ĉar mi diris ĉion dirindan, sed tial ke malnoviĝis la okazintaĵoj kaj forpasis la intereso pri ili.

Postvojaĝaj pripensoj

Mia rakontado jam alvenigis al mi multe da leteroj. Pluraj varme laŭdas, kelkaj (nur tri) akre riproĉas. La riproĉintoj estas komunistoj, almenaŭ ili sin nomas tiaj, kiuj diras, ke mi raportis pri Rusio kvazaŭ farus kontraŭulo de l’ komunismo.

Ĉu vere? Fininte mian rakonton, mi rememorigu kion mi diris komence: «Ĉu mi estas tiel akrevida, tiel observpova, ke mi sukcesis vidi la ĝustan fizionomion de vastega mondparto, kie ĉio ankoraŭ bolas, kie ĉio estas kvazaŭ en eksperimenta retorto? For de mi tia penso!… Mi promesas nur eldiri miajn impresojn, – kaj impresoj ne estas juĝoj.»

Certe mi ne estas tiel memfida, ke mi povu havi definitivan juĝon pri la Rusa Revolucio. Mi avertis la legantojn, kaj promesis diri kion mi vidis, kion mi sentis. Nur sincereco gvidis mian skribilon. Kaj se mia parolo iafoje koritraŭdiras iun kredon, des malpli bone! Sed mi povas diri nur mian penson. Mi avertis, ke mi ne juĝas, sed nur raportas. Ĉu do komunisto devas fermi la okulojn, kiam li vidas ion malbonan, malbelan? Ĉu komunismo estas nova religio, havanta dogmojn, kiujn neniu povas diskuti, neriskante esti konsiderata kiel herezulo?

вернуться

[17]

Evidente temas pri «Latvio kaj Litovio». (Red.)

вернуться

[18]

Banloko nomita «Edinburg» en 1874 okaze de edziĝfesto de la duko de Edinburgo kaj grandprincino Maria Aleksandrovna; alinomita Dzintari (latve «la sukcenoj») en 1922. (Red.)