La komunista karavano estas sub la zorgado de «Kuriero», kiu kunvojaĝis ĝis Petrograd kaj akompanos nin ĝis Moskvo. Kiam ni forveturos de ĉi tie? Neniu scias. Nia karavano konsistas el du kategorioj de individuoj: iuj apartenas al la fako «Komintern»[2], la aliaj al la Komisarejo por Eksteraj Aferoj. Iafoje certa rivaleco okazas inter la du fakoj. Kvankam estante samcelaj ili tamen ne havas saman taskon: la unua laboras por forrenversi la kapitalistajn registarojn, dum la dua kontraktas kun ili. La «Eksteraferuloj» plendas pri la maldiligenteco de la kuriero, kiu tute malaperis de kiam ni estas ĉi tie. Ni do decidas iom viziti la urbon atendante ekscii kiam ni forvojagos…
Jen la «Vintra Palaco» sur kiu estas videblaj postsignoj de la Revolucio: kuglotruoj kaj diversaj difektaĵoj. Sur la Palaco flirtas la ruĝa standardo. Oni klarigas, ke ĉirkaŭ tiu ĉi cara restadejo estis orumita krado, kiun vendis la Soveta Registaro. Sur la «Kampo de Marso» tute proksime de la Palaco kreskas legomoj. Tie, inter dikŝtona, kvadratangula fermitaĵo kun aperturo ĉe ĉiu flanko, estas tomboj de revoluciuloj mortigitaj dum la ribelo. Sur la stratego «Perspektiv Nevskij» multaj magazenoj kaj butikoj estas malfermitaj. En la montrejoj vidiĝas luksaĵoj: piedvestoj, kukaĵoj ktp. Sur tiu ĉefa strato ĉie estas gevendistoj de plej diversaj objektoj. Mi aĉetas paron da laĉoj por miaj ŝuoj kaj pagas por ĝi 400_000 rublojn. Oni renkontas virinojn elegante vestitajn; kelkajn eĉ lukse. Policanoj ne estas videblaj. Tie ĉi kaj tie soldato aŭ civilvestita viro kun pafilo ĉe la ŝultro ŝajnas deĵori kiel ordigisto. Mi rimarkas, ke la ordonoj ne devas esti tre severaj: la deĵorantoj fumas, senzorgeme babilas kun la civiluloj kaj aspektas tre ne timindaj.
Hodiaŭ mi tagmanĝis en restoracio mastrumata de komunistoj. Mi ricevis nigran panon, kiun mi ne povis manĝi, porcion da viando kun terpomoj, kompoton kaj teon kun sukero, kosto: 1_100_000 rubloj.
Pluvas. Ĉu ni forveturos hodiaŭ? Neniu scias. Mi koleras pro tiu necerteco, kiu malhelpas profitan uzon de la tempo. Ne estas prudente foriri malproksimen de la hotelo ĉar verŝajne venos la kuriero por sciigi nin pri la forveturo. Kion fari? Mi decidas eniri la preĝejon S‑ta Isaako. Okazas diservo. La ĉeestantoj (30 personoj proksimume) preĝas fervore, krucsignas, genufleksas kaj fronte tuŝas la plankon. Diservanto kantas per forta voĉo tre impresiga: ŝajnas, ke ĝi eliras el tombo. Sammomente preteriras la preĝejon kantante aro da soldatoj. Ili marŝas ritme, ordeme, ne portas armilojn. La kanto estas melankolia, unutona, iom mistika. Mi sentas en ĝi kaŝitan forton, grandegan, vastan kiel la stepo kiu verŝajne inspiris tiun kanton…
…Fine ni ekscias, ke ni forveturos hodiaŭ vespere. Je la 21ª horo ni envagoniĝas en la diplomata vagono. Ampleksa, komforta ĝi estas. En ĉiu kupeo estas nur kvar personoj. La apogdorsa parto de la benkoj estas movebla. Tiamaniere, ke oni povas ĝin levi horizontpozicie kaj utiligi kiel liton.
Frumatene mi vekiĝas. Briletas jam la suno. Forkuras sufiĉe rapide la vagonaro, kvankam la lokomotivo estas hejtita per ligno. La pejzaĝo estas ĉie samaspekta: senfina ebenaĵo kovrita ĉi tie kaj tie de arbaroj el abioj kaj betuloj.
Ni alvenas Moskvon je la 13ª horo. Longa atendado ĉe la stacio. Fine venas omnibuso kiu kondukas nin al la hotelo «Lux» (Lumo) kie estas kutime gastigataj la eksterlandaj delegitoj. K‑ino Leiciague, la reprezentanto de l’ Franca Komunista Partio, forestas; ankaŭ Rappoport por kiu mi havas leteron kaj monon. Neniu povas do prizorgi min kaj la du Alĝerianojn, kiuj ankaŭ apartenas al la Franca Partio. Ne estas eble interkompreniĝi kun la hotelmastrumanto, kiu verŝajne parolas nur ruse. Je la 19ª ni ankoraŭ atendas; ĉiuj aliaj alvenintoj jam estas instalitaj. Mi tre malpaciencas. Fine, france parolanta reprezentanto de l’ Itala Partio kompatas kaj bonvolas klopodi por ni. Post sephora atendado mi povis okupi ĉambron kaj manĝeti.
Mi bezonis 12 tagojn por atingi la Mekon de la Revolucio…
En mia ĉambro estas kvar litoj; du estas okupataj de Amerikanoj kaj la tria de Germano. Tia komuneco tre malplaĉas al mi, solecŝatanto…
Moskvo
La surstrata movado estas tre vigla en kelkaj lokoj. La tramveturiloj funkcias normale. Ili plenigite trakuras la urbon; knare ili balanciĝas sur eluzitaj, moviĝemaj reloj. Estas mirakle: malgraŭ tia stato mi eĉ ne vidis dum mia ĉi-tiea restado unu solan haltigan akcidenton!… La trotuaroj estas malglate kaviĝintaj. Oni devas tre atenti por ne fali marŝante. Kelkaj aŭtomobiloj rapide forkuras kaj kvazaŭ salte transpasas la kavaĵojn. La fiakretoj – izvoŝiki — iras malrapide. La kondukistoj – nomiĝas ankaŭ izvoŝiki – aspektas al mi tre originale, kun siaj longaj malpuraj surtutoj, ĉe la talio alĝustigitaj kaj siaj legendaj ĉapoj. La maniero laŭ kiu la ĉevalo estas jungita aspektas ankaŭ originale: la flankaj timonoj estas kunligitaj per ligna arkaĵo superstaranta la kolon de la ĉevalo.
Ĉar de unu jaro okazis la «N.E.P.» (Nova [Ekonomia] Politiko) jam multaj butikoj estas malfermitaj. Ŝajnas ke ili estas bone provizumataj. En aliaj oni prepariĝas por malfermo. Tial mi havas impreson, ke la urbo estis sieĝita dum longa tempo. La malamiko foriris; kaj nune normala vivo rekomenciĝas. Metiistoj laboras dimanĉe, eĉ nokte por instali butikojn kaj magazenojn.
Kio vere karakterizas la fizionomion de la urbo estas la gevendistoj, kiujn oni renkontas ĉe la sojlo de ĉiu domo, ĉe ĉiu stratangulo, preskaŭ ĉiupaŝe. De matene ĝis noktomeze ili stare aŭ kaŭre prezentas al la preterpasantoj plej diversajn objektojn: bulkojn, ovojn, pomojn, haringojn, cigaredojn, kukaĵojn ktp ktp. Iuj havas apud si korbon; aliuj portas montran pladon, sin apogantan sur la brusto kaj retenitan per ŝnuro duonĉirkauanta la kolon. En certaj lokoj oni povas kalkuli 20, 25 da tiaj vendistoj, – kiuj iafoje interdisputas por okupi la plej bonan lokon.
Apud mia hotelo, dum tuta semajno, mi vidis viron sanan, laborkapablan, kiu kun brako horizontale aletendita vende proponas… unu razilon!
Se ĉiu strato estas kvazaŭ bazaro, ekzistas tamen lokoj, placoj destinitaj por vendejoj. Oni povus nomi ilin interpuŝejoj. Tie svarmas densa popolamaso.
Ekzistas famo, ke en tiuj vendejoj cirkulas plej lertaj poŝoŝtelistoj. Fremdulo, kiu sin riskas tien, devas tre atenti pri sia monujo.
Ĉiupaŝe ankaŭ oni trafas almozulojn: invalidojn, militkripligitojn, infanojn, virinojn kaj eĉ maturulojn laborkapablajn. Ili estas nudpiedaj, malpuraj, la korpo apenaŭ kovrita per nepriskribeblaj ĉifonoj. Ĉe la pordo de pan- kaj kukvendejoj ili du, tri au kvarope staras kaj humile almozpetegas. Ili havas mienon de batitaĵ hundoj; kaj certa movo de la ŝultroj indikas, ke ili estas mordataj de pedikoj.
Meze de tia korprema mizero cirkulas personoj sufiĉe komforte vestitaj. La modo tamen ŝajnas esti ĉi tie nekonata. Oni vidas plej diversajn vestaranĝoĵn. Sed tio neniel malhelpas la virinojn koketi. Multaj viroj portas la nacian kostumon: bluzon, ĉirkaŭatan ĉe la talio per ŝnuro, kaj botojn kun altaj tibiingoj. – Virinoj ankaŭ portas tiajn botojn.
En multaj lokoj vidiĝas postsignoj de la prorevoluciaj bataloj: detruitaj, forbrulintaj konstruaĵoj; sed oni ankaŭ renkontas domojn, kiuj simple ruiniĝis pro malzorgo. Estas okulfrapanta fakto: dum pluraj jaroj oni apenaŭ laboris ĉi tie. Ĉio aspektas mizere, malpure, eluzite. Moskvo havas sufiĉe belajn, ronddirektajn promenejojn. Sed la gazonoj ne estis zorgataj; la kradetoj, kiuj ĉirkaŭis ilin, estas rompitaj kaj nun ĉie oni paŝadas.
Tamen kelkloke oni riparas, repavumas per ligno la stratojn. Verŝajne post kelkaj jaroj Moskvo fariĝos pli belaspekta, pli pura kaj ankaŭ espereble malpli malbonodora.