Bildoj
Sur promenejo, superŝutita per varmaj sunradioj, personoj kuŝas sur la gazono; aliaj sidas sur benkoj; aliaj preterpasas. Mizera blindulo kaŭras borde de la promenejo. Seninterrompe li balbutas la saman petegan frazon per voĉtono kortuŝiga. Li levas la vizaĝon al la ĉielo, tiel montrante sian nudan kolon sur kiu promenas pedikoj. Iafoje iuj mordetas. Tiam la blindulo rapidmove pinĉas per la fingroj la besteton kaj ĝin ĵetas antaŭen sur la polvon. Li ne mortigas la pedikon. Li bezonus la du manojn, dum unu almenaŭ devas senĉese almozgesti.
Oni diras, ke Moskvo enkalkulas kvardekoble kvardek preĝejojn (1600). Mi ne scias, ĉu estas la ĝusta nombro. Sed kiam ĉiuj sonoriloj komencas bruadi, oni kvazaŭ kredas, ke ĉiu domo fariĝis preĝejo. La sonoj, alvenantaj el ĉiuj flankoj, eniras ĉiun lokon, sin trudas, inside penetras vian senton, batas vian animon, konfuzigas vian cerbon, tiele, ke oni povas nur fali sur la genuojn por preĝi aŭ kolerigite ŝtopi siajn orelojn por ne plu aŭdi tiun premkoran bruon. En la aero traflugas io nedifinebla, mistera, ploriga, mistika – stultiga. Tiam oni komprenas la potencon de la religio, kiu sorĉas la animon de l’ popolo kaj igas ĝin forgesi penojn kaj mizeron.
Kelkloke malgranda preĝejo staras borde de la trotuaro, kun pordo malfermita. La preterpasantoj vole nevole devas vidi la diservan spektaklon. Kreduloj ĉeestas ekstere. Vidiĝas plej akra kontrasto. La pastroj estas luksege vestitaj, brilas orumitaĵoj, dum plejparto de la ĉeestantoj aspektas tre mizere.
De antaŭ duonhoro mi rigardas tiun spektaklon: kreduloj krucsignas plurfoje, balancas la kapon, genufleksas, kisas la teron. Se estus en alia loko mi preskaŭ kredus, ke ili gimnastikas. Preterpasantoj ankaŭ rapide krucsignas. Rimarkinde estas, ke preskaŭ nur virinoj, maljunuloj kaj kripligitoj vidigas tiujn eksterajn signojn de religia kulto. Mi atente observis, kaj ne vidis eĉ unu junulon krucsigni preterpasante. La plejmultnombraj preterpasantoj ŝajnas esti tute indiferentaj pri la ĉi tie ludata religia komedio. Kaj tio nedubeble estas konsekvenco de la Revolucio.
La urbon transpasas la rivero Moskova.[3] Ĝia, ne tre hela, iom malbonodora akvo fluas malrapide. Apude, la granda, luksega preĝejo «Jesuo Savanto», kiu estis konstruata por danki al Dio pro la malvenko de Napoleono, prezentas sian altan, orumitan kupolon al la kisoj de la sunradioj. Estas la 16ª horo. Tute proksime sin banas viroj. Ili estas absolute nudaj. Post la banado kelkaj lude kuras aŭ luktas; aliaj, surdorse kuŝiĝintaj, liveras al la karesoj de varmeta bloveto la propraĵojn de l’ vira sekso. Iom pli malproksime sur la alia bordo, estas virinoj, kiuj ankaŭ tute nude sin banas. Neniu – krom mi – atentas tiun spektaklon.
Ĉu mi ne sonĝas? Ne. Nu, mi prezentas al mi tian bildon en Paris apud la katedralo «Notre Dame». Kia skandalo!…
Ĉu tio ankaŭ estas konsekvenco de la Revolucio?[4]
Laŭlonge de la multe trapasata strato Tverskaja, kondukarita al la hotelo «Lux», estas placeto sur kiu kuŝas amase ruboj de ruiniĝintaj domoj. Nu, jen tie sin paŝtas tute kviete du porkoj!…
Viro kun pafilo ĉe la ŝultro marŝas meze de la strato; sekvas lin du senarmitaj viroj. Post ĉi-lastaj marŝas du soldatoj. Ĉemane ili tenas revolveron kies tubo alcelas la teron… Kio okazis?…
La kvino iras, kaj neniu atentas pri tiu bildo, kiu verŝaĵne estas kutima…
Surstrata bazaro. Plej diversaj objektoj estas tie aĉeteblaj. Sur placeto 17 ŝuriparistoj en ronda enviciĝo staras. Malnovaj pecoj de ledo kaj plej elementaj iloj kuŝas tere. Nudpiedaj, nudkapaj, ĉifonvestitaj buboj stare aŭ sterne rigardas la ŝuriparantojn. La riparata piedvesto sidas ĉe la supro de stango, kiun la staranta ŝuisto preme tenas per la genuoj… Kaj la suno vertikale ĵetas siajn radiojn, kolorigante per kvazaŭa oro la tutan scenon…
Moskvo estas plena je tiaj pentrindaj bildoj. La amatoroj de pitoreskaĵoj venu ĉi tien; ili akiros grandan provizon da neforgeseblaj impresoj. En tiu intermiksiĝa punkto de Okcidento kun Oriento oni ege ĝuas kontrastojn ne tiome troveblaj alie. Mizerego okultranĉe najbaras kun luksego. La cara regado kaj la religio amasigis en palacojn kaj preĝejojn nekalkuleblajn riĉaĵojn, dum la popolo restis en stato plej mizera. – Kaj ĝis nun la Revolucio ŝangis nenion tiurilate…
Iafoje miaj impresoj estis tiom fortaj, mi havis tiel egan spiritstreĉitecon, penante, sed vane, kompreni la min ĉirkaŭantan mondon, ke vespere mi sentis kompletan elĉerpitecon kaj fine indiferentecon pri ĉio. Niĉevo…[5]
Ĉe la sidejo de «Komintern»
– Kiom da tempo vi intencas resti ĉi tie? demandis min k‑do Doriot, la sekretario de Internacia Junularo Komunista, Franco, kiun mi havis okazon renkonti, ĉe la hotelo «Lux».
– Proksimume tri semajnojn.
– Nu, vi prudente agos ne prokrastante pri viaj klopodoj. Oni ne kutimas rapidi ĉi tie. Plie, neniam oni scias, kiam oni povos forveturi…
Mi do decidis tuj iri al la sidejo de Komintern. Doriot indikis al mi la vojon, faris desegnon sur paperpeco, kaj provizumite de tiu plano, mi iris.
Sen tro granda peno mi trafis la lokon. Sur placo, ne malproksime de l’ Kremlo, staras granda konstruaĵo sur kies fasado oni povas legi kvarlingve la faman frazon: «Ĉiulandaj proletarioj unuiĝu».
Mi aliris ĉe la enirejo. Tie du deĵorantaj soldatoj malpermesis, ke mi eniru. Unu diris kelke da vortoj de mi nekomprenataj kaj gestis al apuda pordo. Mi iris tien, eniris kaj ekvidis sinjorinojn sidantajn antaŭ giĉetoj. Mute mi montris mian legitimaĵon, skribis la nomon de la kamarado, kiun mi deziris viziti kaj ricevis paperaĵon kun kiu mi reiris al la soldatoj. Tiam ili permesis, ke mi eniru. En tiu okazo nur gestoj utilis kial interkomprenigilo.
La de mi vizitoto forestis. Dum unu horo mi sidis en antaŭĉambro, kaj fine fraŭlino germanlingve komprenigis min, ke mi revenu je la dua posttagmeze. Mi do foriris. Survoje al la hotelo mi havis ŝancon renkonti Doriot, kiu venis ankaŭ viziti la sidejon. Klariginte pri mia maltrafo li konsentis akompani min kaj prezenti al k‑do Rakoŝi, la Sekretario de Ekzekutiva Komitato de Komintern.
Ne tre akceptema estis Rakoŝi. Li alparolis min jene:
– Ha, vi estas k‑do Lanty! Vian mandaton mi vidis; ĝi ne valoras por ni. Vian organizaĵon ni ne konas. Ĉu ĝi estas komunista? Ĉu vi konas ĉi tie esp. komunistojn? Cetere ni ne povas okupiĝi pri esperanto. Ni havas tro da aliaj prizorgendaj taskoj, multe pli gravaj kaj urĝaj. Mi ne komprenas, ke vi venis ĉi tien el Paris pro tia motivo. Vi elturniĝu kiel vi povos. Komintern ne povas pagi por turistoj…
Iom bolis mia sango. Kaj sektone mi respondis al Rakoŝi:
– Nu, ĉu do vi supozas, ke mi intencis gastigi min de Komintern? Neniel. Mi kutimas kontraŭe elspezi por la komunismo kaj tute ne vivas per la komunismo. Vi malpravas fari tian supozon koncerne min. Mi pagos el mia propra poŝo por mia ĉi-tiea restado. Sed regulan mandaton mi havas kaj nepre devas plenumi la al mi konfiditan mision.
Se la mondlingva afero estas por vi bagatelaĵo, nu, mi prave malprave, kiel internaciisto, konsideras ĝin gravega. Homo kiel Romain Rolland ankaŭ asertas, ke la internaciistoj estas tute malpravaj malatentante tiun aferon…
– Ho, Romain Rolland… literaturisto, ne komunisto, intermetis Rakoŝi kun malŝatema rideto.
– Se pri tiu temo ankaŭ valoras nur opinio de komunistoj mi do citu al vi la nomon de Henri Barbusse, kiu, kvankam literaturisto, estas komunisto. Li ankaŭ opinias, ke internacia lingvo estas nepre necesa por ke vivu vera Internacionalo, ne Internacionalo de poliglotaj ĉefoj.
[3]
«Moskova» estas nekonvena francaĵo. Jam antaŭ la Revolucio fiksiĝis la nomo