Выбрать главу
──────

Riĉa je poetoj estas la nuna esperanto-movado. Nekrasov kaj Polakov kutimas rajdi Pegason.

Iun tagon ruĝarmeano, akompanate de Polakov, venis al mi. Ili alportis kolekton de poeziaĵoj por ke mi elektu la presindajn en «Sennacieca Revuo».

La morgaŭon, Nekrasov ridetis aŭdante min rakonti pri la vizito de «soldato», k‑do Rozenblat. Demandite de mi pri la kaŭzo de lia mokemo, Nekrasov respondis, ke tiu «soldato» estas simple… generalo! Rozenblat estas juna, eble 26-jara. Nu, ĉiam mi prezentis al mi generalon grizhara. Mi tute forgesis, ke ankaŭ Napoleono estis generalo je sia 25-jaraĝo. Verdire grado de generalo, laŭ la kutima senco, ne ekzistas en la ruĝarmeo. Tamen la komandrajteco de nia samideano rilatas al tiu de brigadgeneralo en la franca armeo. Ĉar nia generalo ŝatas poezion, estas komunisto, verŝajne li neniam fariĝos ia Napoleono. Esperinde!…

Kial do je la eksteraĵo mi ne rekonis la gradon de tiu ruĝarmeano? Tute simple, ĉar li aspektis eĉ malpli komforte ol la plej simplaj germanaj aŭ francaj soldatoj. Li ne estis ornamaĉita per galonoj, kaj mi ne atentis pri la lanaj steloj, kiujn li portis ĉe la maldekstra brako.

Mi rakontas tion, ĉar tiu simpla fakto elokvente montras kiom diferencas la venkinta ruĝarmeo de la kapitalistaj armeoj.

──────

Dum debata kunveno, kiun okazigis Moskva Klubo Esperantista, mi havis okazon konatiĝi kun aliaj esperantistoj. Mi ankaŭ eksciis, ke Kotzin fariĝis komunisto – kaj ne plu okupiĝas pri esperanto. Devjatnin estas nun en Kiev – kaj silentas.

Mi havis impreson, ke la esp. komunistoj preskaŭ hontas pri sia esperantisteco. Ĉar la gvidantoj de Komintern ne interesiĝas pri la afero, ŝajnas, ke niaj samideanoj timas sin kompromiti, farante propagandon en komunistaj rondoj. La severa disciplino komunista sufokis ĉe multaj la entuziasmon kaj la fervoron por esperanto.

Plie, la bedaŭrinda fiasko de E.S.K.I.[7] – Esp. kom. organizaĵo pri kiu estis kelkfoje raportite en «Sennacieca Revuo» – kaŭzita pro maltrafaj klopodoj de senprudentuloj, ankaŭ kaŭzis disreviĝon kaj malkuraĝiĝon. Kompreneble la ekonomia situacio ankaŭ malfaciligas la propagandon.

Ekzistas en Rusio multe da lertaj esperantistoj. La grundo ankaŭ estas plej bona por prisemado de la ideo pri lingva internaciigilo. Sed niaj rusaj samideanoj, se ili volas sukcese agi en komunistaj rondoj, devas nepre forlasi la malnovan, neŭtralisman propagandsistemon.

Espereble ili ekkonscios pri la grava rolo, kiun ili povas ludi en nia movado. Ili fine trovos la ĝustan vojon. Jam S.A.T. enradikiĝetis en kelkaj rusaj centroj. Mi plene interkonsentis kun la kamaradoj, grupiĝintaj ĉirkaŭ «La Nova Epoko». Kaj nedubeble niaj aranĝoj plej bone efikos por la sukceso de la mondlingva afero.

La Kremlo

Ĉu mi provos detale priskribi tiun mirindaĵon, starantan meze de la urbo, apud la rivero Moskova? Certe ne. Tio superas mian kapablon. Plie mi bezonus multajn paĝojn de la gazeto, por konigi tiun mondfaman citadelon, kiu per siaj monumentoj rakontas la historion de pluraj jarcentoj de la cara regado.

Prezentu al vi, karaj legantoj, ĉirkaŭremparon, havantan periferion preskaŭ trikilometran, en kiu troviĝas plej mirinda amasiĝo de palacoj, preĝejoj, turoj, plej diversformaj konstruaĵoj. Imagu belan antaŭvesperon, kiam la sunradioj ardas; al la orumitaj kupoloj, sur kiuj sidas plej delikataj ornamaĵoj: krucoj, emblemoj de la carismo, kiujn la bolŝevikoj prave konservis, ĉar ili estetike harmonias kun la tuto. La vidaĵo estas senkompara, vere belega.

Kiam mi vizitis Drezen, mi trapromenis sur la placoj interne de l’ Kremlo. Mi vidis la dikegan sonorilon nomatan: Caro-Kolokol. Ĝi pezas 165_000 kilogramojn. Kiam oni provis loki ĝin en turon, la levaparatoj rompiĝis. La sonorilo falis teren, ankaŭ rompiĝis kaj de tiu tempo kuŝas surloke kiel atestanto pri malhumila intenco.

La Kremlo entenas ne nur la plej grandan sonorilon el la mondo sed ankaŭ la plej dikan kanonon. Ĝi estas nomata: Caro-Puŝka, pezas 49_000 kilogramojn kaj estas tre respektinda, tial ke neniam ĝi pafis – samkiel la Caro-Kolokol neniam sonoris.

Iun dimanĉon mi revenis en la Kremlon. K‑do V. Polakov estis klopodinta por ke mi povu partopreni en vizito al la Granda Palaco, organizita por la studentoj de l’ Orienta Lernejo.

Ni trapaŝis luksegajn salonojn, kie ĉie estas el oro, marmoro, multkostaj ŝtonoj kaj lignoj. En la Andrea Salonego, unu el la plej luksaj, okazas la kongresoj de Komintern. Sur la muro, vid-al-vide al la podio, kie sidas la prezidantaro, pendas malgranda portreto de Karl Marks. Malharmonie ĝi aspektas tie. Sed kiom elokvente parolas tiu simpla fakto!

En apudaj salonoj troviĝas longaj tabloj el abia ligno sur kiuj dum la kongresoj manĝas la delegitoj. Tio ankaŭ aspektas strange en tia loko.

La gardisto, maljunulo, kiu akompanas nin, tre pie rilatas al la ĉi-tieaj lokoj. Kiam li eniras iujn ĉambrojn li krucsignas. Jen kapeleto kie la caroj kutimis preĝi; jen la lito, kie kuŝis Napoleono; jen… sed tutan libron oni bezonus verki por priskribi tiujn silentajn atestantojn de mortinta pasinto…

Fluo da pensoj premas mian cerbon: La Rusa Laboristaro posedas tiujn riĉaĵojn. Formalaperis por ĉiam la despotismo kiu ŝtele amasigis ilin. Ĉu la komunistoj sukcesos starigi sociordon, kiu ankaŭ malaperigos mizeron kaj perforton? Jen la problemo, kiu senĉese stariĝas antaŭ min. Politike la Proletario venkis; sed ekonomie la venko ŝajnas ankoraŭ malproksima.

Ĉe «Narkompros» (Popola Komisarejo de Klerigado)

Mi precipe volis profiti mian ĉeeston en Moskvo por enketi pri la stato de l’ popolklerigado. Bedaŭrinde dum aŭgusto libertempas la lernejoj. Mi do ne povis viziti funkciantan lernejon, kaj devis kontentiĝi per la informoj, kiujn liveris gvidantoj de la kleriga fako.

Iun tagon, akompanate de k‑do Nekrasov, mi iris ĉe Narkompros. Tie ni eksciis, ke Lunaĉarski estas nun en Kaŭkazo, kie li ĝuas iom da ripozo. Forestas ankaŭ K‑ino Uljanova-Krupskaja, prezidantino de la Ĉefa Politik-Kleriga Komitato de la Respubliko. La anstataŭanto, k‑do Maksimovski, akceptas nin. Li ne parolas france kaj la tuta intervjuo okazos per esperanto. Jen resumo.

«La edukado. Principe la edukado komenca, meza kaj supera estas deviga kaj senpaga. Sed pro materiaj kondiĉoj estas eble nur la komencan instruon aranĝi senpaga, dum la meza estas nun parte pagata. Tamen laŭ lasta decido de Narkompros en tiu ĉi lernojaro ankaŭ la meza lernejo estos senpaga. Malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj Narkompros intencas tion efektivigi nepre.

La supera klerigo estas donata laŭ 3 grupoj.

1) Ĉe l’ universitatoj ekzistas t.n. laborista fakultato, kiu preparas por fundamenta universitata kurso laboristojn, delegatajn de specialaj komisionoj el sindikatoj.

2) Sukcesinte en la laborista fakultato oni jam povas partopreni en la fundamenta ĝenerala kurso laŭ fakoj.

3) Al la universitato estas krome delegataj por studado ankaŭ aliaj elementoj (ne laboristoj) el diversaj respublikinstitucioj, partiaj, profesiaj ktp.

вернуться

[7]

Esperanta Sekcio de la Komunista Internacio.