Выбрать главу

K‑do Nekrasov sciigis, ke mi estas «Franco».

– Nu, bone, mi parolos france, respondis la interpretanto en franca lingvo kun preskaŭ perfekta akcento.

Ni sidiĝis en komfortan brakseĝegon antaŭ la skribotablo de la Direktoro, kaj jen nia juna «scienculo» komencis veran paroladon pri la grandaj projektoj de l’ Scienca Sekcio de l’ Proletkult. Ĉiuj fakoj estis esplorataj. Senfine la parolanto klarigis pri ekonomiscienco, pri rilatoj inter la arto kaj la scienco, pri la historia materialismo, pri tutkompreno de l’ universo, pri metodologio, tektologio kaj aliaj …logioj. Li detale klarigis pri la densaj programoj, pri… – estis videble, ke la parolanto volis mirigi nin.

Kelkfoje prof. Zander, kiu verŝajne iomete komprenas france, haltigis la parolanton por reĝustigi kelkajn punktojn. Post mallonga paŭzo la interpretanto rekomencis siajn klarigojn, provante tamen pravigi la negravecon de siaj eraroj.

Kiam la parola torento kvietiĝis, ni demandis la nomojn de la profesoroj de la diversaj fakoj. Tiam ni eksciis, ke la mirinda plano estas nur… plano.

Per pli mallaŭta tono la juna «scienculo» konfesis, ke la Scienca Sekcio ekzistas nur de post kvar monatoj, ke ĝis nun neniu kurso okazis, ke oni nur demandetis al kelkaj profesoroj, ĉu ili konsentus instrui en ia aŭ alia fako, ke la ideoj de l’ Scienca Sekcio ne estas akceptitaj de ĉiuj, sed nur de kelkaj organizaĵoj, inter kiuj la Sindikata Konsilantaro Moskva; ni unue devas propagandi niajn ideojn, akcentis nia interparolanto.

Propagando, propagando!

Skizo pri la rega strukturo

Ampleksan studon oni devus fari por montri la funkciadon da l’ nuna regado rusa. Tia ne estas mia intenco. Mi nur desegnu siluetan bildon per la elementoj, kiujn bonvolis liveri s‑ano E. Drezen, kiu oficas en la administra fako.

Estas fakto, ke malgraŭ multaj jam publikigitaj studoj pri Rusio oni estas ĝenerale tre nescianta pri la soveta regado. Tial mi opinias, ke tia skizo interesos nian legantaron.

Aliparte estas neforgesinde, ke senĉese la situacio modifiĝas. Novaj dekretoj estas ofte eldonataj. Multaj projektoj pro diversaj malhelpaĵoj restas nur projektoj. Estas nur certe, ke ĉiuj estas konceptitaj por la profito de l’ proletariaro, kiu, bedaŭrinde, tro ofte ne kapablas forskui la burĝan, malnovan vivkomprenon kaj tiele malebligas ilian realiĝon. Tial la rusaj gvidantoj eksperimente konstruas laŭeble novan socian ekvilibron, adaptigeblan al la nunaj cirkonstancoj.

La regorganismoj: La leĝfara povo, kiel ĝi funkcias en la demokratiaj landoj, ne ekzistas. Anstataŭas ĝin la Tutrusia Kongreso de l’ Sovetoj, kiu okazas ĉiujare. Tiu Kongreso elektas konstantan komisionon el tricent membroj, kiun oni nomas Tutrusia Centra Ekzekutiva Komitato de l’ Sovetoj, kies prezidanto estas Kalinin. Tiu organismo estas ruse, mallongigite nomata Vcik. Siavice Vcik elektas Præsidium’on (Prezidantaro). Dekretoj anstataŭas leĝojn.

La Sovnarkom (Soveto de popolaj komisaroj) aplikas la ekzekutivan povon. Lenin estas la prezidanto de tiu Soveto. Alia organismo estas la Sovnarĥoz (Soveto de popola mastrumado). La juĝojn aplikas tribunaloj, konsistantaj el popola juĝisto kun du helpantoj. Ĉi-lastaj devas esti laboristoj, kiujn proponas profesiaj sindikatoj. La kasacian povon posedas la popola komisaro por juĝaj aferoj.

Kiel oni vidas, la far- kaj leĝaplika aparato estas sufiĉe simpla. Malpli simpla estas la ekonomia strukturo.

Antaŭ la N.E.P. (Nova Ekonomia Politiko): Dum la jaroj 1918–20 la tuta industrio estis socialigata. Same ĉiuj bienoj. La fabrikoj estis transdonataj al Popolaj Mastrumkomitatoj. 80–90% el la bienoj ekposedis la kamparanaro; 10–20% konserviĝis kiel sovetbienoj, administrataj de ŝtataj terkulturaj oficejoj.

Dum la N.E.P.: La tero restas posedaĵo de l’ Regno. Ĉiu povas uzi la teron, sed neniu rajtas ĝin vendi. Ŝtataj terkulturaj oficejoj distribuas la teron. Luo de tero povas okazi en certaj kondiĉoj. Ekzemple, edzino povas ludoni la teron de sia mortinta edzo por nutri la infanojn.

Ekzistas ŝtataj sovetbienoj[10], kiuj servas kiel modelaj stacioj. Lastatempe oni ekstreme zorgis pri altigo de ilia nivelo de mastrumado.

La granda, «peza» industrio restas je la dispono kaj posedo de l’ Ŝtato, kiu starigis la specialajn trustojn por ĝia administrado. Malgrandaj fabrikoj povas esti fondataj kaj gvidataj de privataj personoj aŭ kompanioj. La malnovaj, antaŭe socialigitaj entreprenoj, povas esti je certaj (plej diversaj) kondiĉoj ludonataj de la ŝtato al privatuloj.

La Komerco: Ĝi estas preskaŭ absolute libera, ekskluzive oraĵoj, kiuj povas esti vendataj nur al la Ŝtato.

La Ŝtato, trustoj, sindikatoj kaj apartaj regnaj institucioj starigas siajn magazenojn por konkuri[11] kun la privataj entreprenoj. La celo estas starigi potencan ŝtatan komercaparaton, kiu estru la borson kaj obeigu al si la tendencojn de la malpli potenca komercistaro.

Valuto-financoj: La kurza falo iom post iom haltiĝas. La kaŭzoj estas: 1) firma budĝeto; 2) pligrandigo de la enspezoj; 3) malpligrandigo de la elspezoj, kaŭzata de la malpligrandigo (trifoja) de la armeo, de la ŝtata oficistaro, likvido de malprofitaj entreprenoj kaj ilia transdono al privatuloj.

Interesa, notinda iniciato estas la grenobligacioj, kiuj estas eldonitaj je 10 milionoj da ekzempleroj kaj venditaj ĉiu po unu pudo (16–17 kg) da greno. Ĉar la rikolto estis sufiĉe bona tiu spekulacio bone prosperis.

La ruĝa armeo. Pri la strukturo de la soveta regorganaro ne decus forgesi noti la ruĝarmeon. Ĝi estas klasa armeo: 52% da oficiroj estas ĉu laboristoj ĉu kamparanoj; 48% estas antaŭaj oficiroj de la carismo. Multaj iamaj generaloj, sub certa kontrolo, laboras en teknikaj fakoj. Ekzemple, Brussiloff, kies filo estas mortigita de Denikin’anoj.

Regas disciplino, ordo. La ruĝarmeanoj konscias pri la bezono kaj celo de tiu defenda organo. – Organo, kiu ne nur defendas la sendependecon de Rusio, sed plie estas iel je la servo de la mondrevolucio en oportunaj cirkonstancoj.

Kvankam regas dum la deĵorado severa disciplino, ekster tiu tempo la ruĝarmeanoj estas civitanoj samrajtaj kiel la civiluloj. La soldatoj, promenante en la urbo ne salutas renkontatajn ĉefojn, kiel okazas en la aliaj landoj.

Parolante pri k‑do Rozenblat, mi jam notis, ke oficiroj kaj soldatoj estas vestitaj per samaspekta uniformo. Precipe la ĉapo aspektas strange. Ĝi havas formon de kasko sur kiu kuŝas malalta, ronda kamentubeto. Tiu formo memorigas pri la mezepokaj kaskoj.

La militserva tempo daŭras 1½ da jaroj. Ĉiuj 16–18-jaraj junuloj devige antaŭpreparas sin por la militservo.

La salajro en Moskvo[12]

Tarifa sistemo enhavas 17 kategoriojn rilate diversan kvalifikon de laboristoj. Salajro de 1ª kategorio rilatas tiun de 17ª kategorio, kiel 1:7. La registaro dekretas ĉiumonate tarifon, kiu estas minimumo, sekve neniu rajtas pagi malpli, ol la dekretitan sumon. Tiu minimuma tarifo estas publikigata por 3 grupoj. La 1an grupon eniras laboristoj de metalindustrio, minejoj, elektroteknika industrio, transporto, poŝto, telegrafo; la 2an grupon eniras laboristoj de kemia kaj konstrua industrioj; fine la 3an grupon eniras laboristoj de ceteraj industrioj kaj de komisarejoj[13].

Bazante sin sur minimuma tarifo, profesiaj unuiĝoj (sindikatoj) ellaboras ĉiu por laboristoj de sia faka industrio tarifojn por apartaj laborejoj, plialtigante la tarifon depende de ekonomia stato de tiuj lastaj; ju pli firma estas la ekonomia situacio, des pli proksimiĝas la tarifo al plena kontentigo de vivbezonoj de laboristo.

De privataj entreprenoj la profesiaj unuiĝoj postulas por laboristoj salajron, plene kontentigantan iliajn vivbezonojn. La tarifo estas fiksata per speciala «kolektiva kontrakto» inter laboristoj kaj administracio de laborejo, kion peras la sindikatoj kaj al kiuj apartenas la rajto leĝe firmigi tiujn kontraktojn.

вернуться

[10]

Pri tiuj bienoj oni rakontis al mi, ke ili tute fuŝfunkcias, ke la kamparanoj primokas ilin ktp. Sed tio estas por mi nur onidiro. Mi ne vizitis tiujn bienojn kaj sekve ne povas havi juĝon pri ili.

вернуться

[11]

Pri tiu konkurado oni ankaŭ rakontas, ke la privataj entreprenoj tre pli bone prosperas ol la ŝtataj. Eĉ komunistoj konfesis tion al mi.

вернуться

[12]

Ĉi tiujn notojn mi danke ŝuldas al k‑do Demidjuk.

вернуться

[13]

La ĉiutaga labordaŭro por maturaj manlaboristoj estas okhora, por kancelarioficistoj seshora. La labordaŭro estas seshora por ĉiuj 16–18-jaruloj. La infanoj malpli aĝaj ol 16 jaroj ne povas esti dungataj. En la fabrikoj regas la Tajlorsistemo. Ĉiu laboristo devas plenumi minimume difinitan taskon. Aliel ĝia salajro estas malpligrandigata. En certaj okazoj la sindikatoj permesas plilongigon de la labordaŭro. La invalideco estas prizorgata per procentaj sumoj devige pagataj de ĉiuj laboristoj.