La ĉi-suba tabelo montras diversan grandecon de salajro laŭ grupoj kaj laŭ kolektiva kontrakto fiksita en iu entrepreno de kemia industrio dum septembro 1922.
kateg. | koefic. | Monata salajro | |||
---|---|---|---|---|---|
1ª grupo | 2ª grupo | 3ª grupo | Laŭ kol. kontrakto | ||
1 | 1 | 11_550_000 | 9_900_000 | 8_500_000 | 38_800_000 |
6 | 2 | 23_100_000 | 19_800_000 | 17_000_000 | 76_800_000 |
9 | 4 | 46_200_000 | 39_600_000 | 34_000_000 | 153_600_000 |
15 | 6,1 | 70_455_000 | 61_391_000 | 51_850_000 | 188_160_000 |
17 | 7 | 81_620_000 | 69_300_000 | 60_200_000 | 268_800_000 |
Por ilustri tiujn ciferojn, ni citu kelkajn prezojn, kontrolitajn por 1ª de Septembro.
1 kg da tritikpano | 150_000 |
1 kg da sekalpano | 375_000 |
1 kg da viando | 2_500_000 |
1 kg da sukero | 4_000_000 |
1 kg da butero | 6_500_000 |
1 kg da terpomoj | 175_000 |
1 paro da virŝuoj simplaj | 18_000_000 |
Al tiu salajro estas aldonenda la «pajok», t.e. naturaĵoj, konsistantaj el faruno, viando k.a. manĝaĵoj.
La loĝejoj
Ne temas esplori ĉu ili estas komfortaj kaj puraj, sed nur ekkompreni kiel funkcias la uzado kaj konservado de ili.
Ekzistas sovetdomoj kaj sovethoteloj, mastrumataj de la Ŝtato; aliaj estas sub kontrolo de mastrumoficejoj, kiuj luas la loĝejojn.
La amplekso de loĝejo por ĉiu persono estas limigata.
La loĝantoj de ĉiu domo luprenita de mastrumoficejo formas inter si loĝejan kooperativon, kiu prizorgas kaj riparas la domon. 15–20% da spaco loĝeja restas je la dispono de la komunumo, kiu uzas ĝin por laborantoj, bezonantaj loĝejon.
Malgrandaj dometoj povas esti luataj al privatuloj.
La Muzeoj
Ĉiuj, eĉ la egaj kontraŭuloj de l’ bolŝevikoj, konfesas, ke Lunaĉarski ĉiel penis por konservi la artajn riĉaĵojn kaj sukcesis plene. La kolektaĵoj ĉu de granddukoj ĉu de riĉuloj apartenas nun al la regno kaj estas zorge aranĝitaj kaj konservataj. Tiuj kolektaĵoj estas nun je la vida dispono de ĉiuj havantaj cent mil rublojn.
Efektive, oni devas pagi por viziti la muzeojn. Sed la prezo estas tre malalta, se oni konsideras, ke funto da piroj kostas unu milionon. Estas do pli malkare regali siajn okulojn per vido de artaĵoj ol sian palaton per fruktoj.
Nur du muzeojn mi vizitis: la Tretiakof-galerion kaj la antaŭnelonge starigitan Tolstoj-muzeon.
La Tretiakof-galerio enhavas mirindaĵojn. Multaj ĉi-tieaj pentraĵoj estas mondfamaj, kiel ekzemple tiu, prezentanta la caron Ivan la Terura post kiam li estas mortiginta sian filon. La tuta historio de Rusio estas tie rakontata de pentristoj.
Mi rimarkis ankaŭ kelkajn pentraĵojn de Francoj, inter kiuj mi notu la nomon de Carrière kaj Monet.
Kompreneble mi ne priskribos la tieajn artajn riĉaĵojn. Cetere mi devas konfesi, ke la vizitantoj pli interesis min ol la vizitaĵoj. Estis dimanĉe. Videble la plimulto da ĉeestantoj estis laboristoj. Emociite mi admiris kiel serioze, studeme, kvazaŭ religisente ili rigardadis kaj sintenis en tiu sanktejo de l’ arto.
La rusa popolo tiel longe tenata en malklereco per la carismo havas nun egan deziron kleriĝi, akiri la tutan sciencon, kiu faros el ĝi la indan gvidanton de ĉiuj aliaj popoloj. Mi konfuze sentis tion kaj dolĉiĝis miaj aliaj akraj, malbonaj impresoj.
Alian dimanĉon mi vizitis kun k‑do Polakov la Tolstoj-muzeon. Ĝi konsistas plejparte el fotoj, montrantaj la mortinton sub diversaj aspektoj. Ĉiam severa, malkvietaspekta, neridema vidiĝas la apostolo de Jasnaja Polanja. El la kelkcentoj da fotoj, kiujn mi rigardis, nur du montras rideton sur la vizaĝo de Tolstoj. Kaj en ĉi tiuj du okazoj li estas kun infanoj.
En angulo, granda statuo el griza ŝtono montras la famulon en lia kutima sinteno: Li staras, estas vestita per bluzo ĉirkaŭligita per ŝnura zono; liaj manplatoj sin apogas kontraŭ la korpo kaj la dikfingroj rajdas sur la zono; la brovoj elstaras kaj kaŝas tute la okulojn. Tiu viro aspektas kvazaŭ forto el la naturo ĵetita sur la teron por doni iun orientadon al la ordinaraj homoj…
Pendas ĉe la muroj portretoj, prezentantaj Tolstoj’on dum diversaj periodoj kaj scenoj de lia vivo. Pentraĵo montras lian bienon en Jasnaja Polana.
En iu ĉambreto troviĝas diversaj specimenoj de lia postmorta masko. Vidante tiun ĉi objekton oni povas supozi, ke la morto alportis pacon al la nobla, ĉiama spiritmalkvietulo: La trajtoj ne plu estas malglataj, hirtaj, sed dolĉigitaj, pacigitaj…
En montroŝrankoj troviĝas diversaj eldonoj de lia verkaro. Mi rimarkis unu libron en esperanto.
Oni finas la viziton en ĉambro, samforme, samaspekte aranĝita kiel tiu, kie mortis Tolstoj. Jen la lito, jen lia valizo; lia peza mantelo pendas alkroĉita ĉe la muro. Eniras dolĉa lumo. Impresiga, sugesta estas la kadro. Oni kvazaŭ sentas, ke la animo de l’ nobla mortinto enfiksiĝis en la ĉi-tieaj objektoj. Iu desegnis sur la muro la linion de la omibro, kiun faris la korpo kuŝanta en la lito.
Skribinte en la vizitlibro kelke da dankaj vortoj al la Soveta Registaro, kiu ebligis la starigon de tiu pia memorilejo, mi foriris kun emocio preskaŭ religia…
Tolstoj. Lenin. Du gvidantoj de la homaro. Kaj tiel malsimilaj! Unu senĉese estis okupata pri la moralaj enmemaj problemoj; la alia juĝas ĉion laŭ la marksisma vidpunkto, kiu instruas, ke la ekonomia medio kreas nian moralecon. La unua atentas ĉefe pri la individuo; la dua pri la socio.
Kiu pravas?
Skismanoj
Elirinte el la Tolstoja Muzeo, k‑do Polakov kondukis min en la preĝejon «Jesuo Savanto». Ĝia tuta internaĵo estas el marmoro diverskolora. Alta kupolo, ekstere orumita, kovras ampleksan spacon, kie povas kolektiĝi miloj da personoj.
Okazis diservo. Mia gvidanto klarigis, ke tie la diservantaj pastroj estas skismanoj el la t.n., antaŭ nelonge fondita, «Viva Eklezio». Nune okazas en Moskvo konferenco de tiaj ekleziuloj, kiuj reprezentas proksimume la trionon de la tutruslanda Ekleziularo. Tiu sciigo vekis ĉe mi intereson kaj mi demandis k‑don Polakov pri la kialoj de la skismo.
La reakciema pastraro kaŝe ĉiam kontraŭstaris la sovetan regadon. Okazis dekreto pri rekvizicio de ĉiuj nebezonataj por diservo objektoj, por ke ili estu vendataj je profito de la malsatuloj.
La eklezia estro, patriarko Tiĥon, kontraŭstaris tiun dekreton kaj provis instigi ĝeneralan ribelon kontraŭ la Registaro. En kelkaj lokoj okazis imponaj demonstradoj de kreduloj, instigataj de la pastroj. La Tiĥonanoj eble estus sukcesintaj en sia entrepreno, se multaj pastroj ne estus malobeintaj la ordonojn de la patriarko. Tiuj pastroj subtenis la dekreton kaj helpis al la rekvizicio. Tiel skismo estiĝis. Kompreneble la Registaro ne malfavoris tiun movadon kaj Tiĥon estis devigata transdoni la estradon de la Eklezio al Supera Estraro, konsistanta el pastroj akceptantaj la sovetan reĝimon. La ĉefo de tiu estraro estis la episkopo Antonin. Granda nombro da reformemaj pastroj grupiĝis ĉirkaŭ Antonin, kaj tiel estas fondita la «Viva Eklezio». Tiuj «viveklezianoj» deklaris, ke ili intencas forigi el la Eklezio la reakciemajn elementojn kaj plie simpligi la diservojn, tiel farante ilin pli kompreneblaj (?!) al la malkleruloj.