Выбрать главу

Tro Plena Gramatiko …

Eŭgeno Lanti

Tro Plena Gramatiko kaj ne sufice Plena Vortaro[1]

En la esperanta movado svarmas homoj, kiujn ĉefe interesas la lingva flanko de la afero. Multaj estas poliglotoj kaj la lernado de artefarita lingvo estis por ili nur okazo por kontentigi sian apartan lingvolernemon. Tiel mi klarigas al mi la fakton, ke tiu ĉi verko aperis en dua «tralaborita» eldono. La tralaborado postulis 118 pliajn paĝojn.

Sengale mi diras, ke la Red. de nia Revuo faris malspritan ŝercon al mi, sendante tiun dikan volumon, tiun pezan verkon por recenzi. Senhonte mi konfesas, ke neniam mi havis sufiĉe da kuraĝo por tutlegi la ekzempleron de la unua eldono, kiun mi posedis. Sed la recenzotan mi konsideris kiel devon legadi ĝis la lasta paĝo. Longan tempon mi bezonis. Tre ofte mi kaptis ian ajn pretekston por formeti la volumon, kies legado donis al mi kapdoloron. Finfine mi atingis la lastan paĝon kaj do provos nun laŭdeve trarecenzi la… «tralaboritan eldonon».

Por esti tute sincera, mi almenaŭ tuj deklaros, ke mi kontente faris du tre interesajn konstatojn: S-roj Kaloĉai kaj Varingjen liveras – verŝaĵne senintence – valorajn pravigojn pri la lingvo-uzo el la SAT-gazetoj. La afero estas sufiĉe grava, por meriti mencion kaj eĉ citojn. Oni ja ne devas senpruve aserti.

La unua konstato rilatas al la forlaso de l’sufikso ec ĉe radikoj kun adjektiva (do eca) karaktero. Kiu deziras korekte uzi la lingvon kaj tiucele studas la verkojn de Zamenhof k.a. «bonaj aŭtoroj», tiu baldaŭ konstatas, ke ĉe ili estas neeble eltrovi regulon pri la uzado de tiu sufikso. Oni simple konstatas, ke ĝi estas almetita aŭ forlasita tute hazarde, laŭ la humoro aŭ kaprico. La legantoj povas mem fari la eksperimenton kaj ili vidos, ke tiuj aŭtoroj uzis, ekzemple, la vortojn: larĝolarĝeco, longolongeco, necesoneceseco, oportunooportuneco, profundoprofundeco ktp en samaj kazoj, por esprimi la tute saman ideon.

Tial ke la aŭtoroj de ĉi tiu gramatiko ankaŭ sammaniere uzas la sufikson ec, ili elpensis jenan vere tro subtilan klarigon: «Post adjektivaj radikoj ĝi (ec) signas, ke la abstrakto esprimita de l’flankelemento estas rigardenda kiel kvalito» (pĝ. 87). Bedaŭrinde, – por la harfendemuloj – sur la pĝ. 41 la leganto povis jam noti jenon: «Inter abstrakt(aĵ)o (?! la parentezo estas mia) kaj kvalito ne ekzistas esenca diferenco (substreko mia). Se tiel estas, laŭ la opinio mem de s-roj K. kaj V. – kaj mi tute samopinias kun ili tiurilate – kiel do la kompatindaj simpluloj, kiuj celas uzadi korekte nian lingvon, povos decidi, kiam ili devas aldoni aŭ forlasi la sufikson ec ĉe adjektivaj radikoj? Ili vane cerbumos kaj finfine decidos ankaŭ hazarde, kaprice…

Sed niaj subtilaj gramatikistoj sendube pensis, ke la embaraso de simpluloj ne estos per tio sufiĉe granda kaj en tiu sama ĉapitro ili aldonis jenan rimarkon: «Laŭ la principo de sufiĉo oni povas multfoje (do ne ĉiam! mia rim.) ellasi la sufikson ec antaŭ adjektivaj radikoj, ĉar abstrakto kaj kvalito estas konceptoj tiel parencaj, ke ilia intermikso apenaŭ estigas konfuzon. La «bono de patro» estas samsignifa al la «boneco de patro». La tradicio lingva (subst. mia) tamen ankoraŭ (subst. mia) insistas pri la eco-formoj» (pĝ. 87).

Ĉe la ektrovo de tia perlo, kia estas la «tradicio lingva», tiam mi ne povis deteni min ekridi. Klare aperis antaŭ miaj okuloj la erara metodo laŭ kiu laboregadis la aŭtoroj de ĉi tiu gramatiko. La «tradicio lingva»! Kion signifas tio? Ho! tute simple jenon: «Zamenhof k.a. „bonaj aŭtoroj“, inter kiuj ni certe estas, aplikis senregule la sufikson ec kaj sekve ni devas nepre elpensi klarigojn por pravigi nin ĉiujn…» Tia ideo, konscie aŭ ne, gvidis la du eminentajn aŭtorojn. Nu, mi kuraĝas aserti, ke tia labormetodo estas erara, rilate al esperanto, racie artefarita lingvo, kiu esence diferencas de l’naturaj lingvoj.

Se anstataŭ celi al la pravigo de absurda tradicio, s-roj K. kaj V. estus dirintaj al si: «La uzado de l’ sufikso ec ĉe adjektivaj radikoj estas kaosa, necesas do difini simplan kaj klaran regulon», tiam ili facile starigus proksimume jenan: «La aldono de ec ĉe radikoj kun adjektiva karaktero estas pleonasma, balasta kaj sekve evitinda; kvankam nenecesa, ĝi tamen estas, en kelkaj tre malmultaj kazoj, pravigebla per eŭfonia konsidero.»

La kompatinda uzanto de nia lingvo, kiu serĉas en tiu gramatiko regulon por uzi korekte la sufikson ec, trafos en grandan embarason, tial ke li ne povos pli bone ol s-roj K. kaj V. mem distingi, kiam temas pri abstrakto aŭ kvalito kaj kiam efikas aŭ ne la leĝo de sufiĉo. Kaj tiam li sekvos la senregulan, absurdan «tradicion lingvan».

Sed kelkaj legantoj certe pensos, ke por apliki la regulon, kiun mi skizis pli supre, necesas, ke l’ radikoj de nia lingvo havu gramatikan karakteron. Jes ja! Kaj en la Plena Vortaro mi insistis, por ke tiu karaktero estu signita per -a, -e, -o, -i ĉe la fino de radikoj adjektivaj, adverbaj, substantivaj kaj verbaj. Mi tamen scias, ke ne ĉiuj Akademianoj interkonsentas pri la ekzisto de gramatikaj kategorioj. Nu, mi gratulas al s-roj K. kaj V., ke ili sukcesis trafe montri ties neceson:

«La principon de la kategoria divido starigis de Saussure, Zamenhof ĝin aprobis en sia privata letero al li (Originala Verkaro, pĝ. 455). La Akademio ĝis nun ankoraŭ ne rekonis la principon, sed en la „Principo de Neceso kaj Sufiĉo“ kaŝe jam enestas ĝia akcepto.

Cetere Zamenhof mem skribas en privata letero al Th. Cart: „Por stuki, kiel por stampi, mi volis doni al la radiko signifon verban“ (Originala Verkaro, pĝ. 539.). Tio evidente pruvas, ke li atribuis al nudaj radikoj gramatikaj karakteron. Sekve stuk kaj stamp estas egalvaloraj al stuk(i) kaj stamp(i).» (pĝ. 36)

Por pravigi la neceson de tia kategoria divido, sufiĉas simple mencii la bone konatan ekzemplon pri komb’ kaj bros’. Se oni ne scias, ke la unua estas verbo kaj la dua substantivo, tiam ne eblas kompreni, ke kombo estas ago kombi kaj broso ilo por brosi.

La alia konstato, kiun mi kontente notis, estas, ke la aŭtoroj de l’ «Plena Gramatiko» liveras kelkajn bonajn argumentojn, favoraj al la sinteno de S.A.T., rilate la demandon -ujo, -io ĉe landnomoj. Estus superflue insisti pri tio per ampleksa citado. Tamen mi opinias utile konigi jenajn konkludojn kaj rimarkojn, kiuj troviĝas sur la pĝ. 105:

«Oni vidas, ke tia uzado de -io estas nur la plivastigo de ties Z-a apliko. Estas sendube, ke ĝi troviĝas en multaj internaciaj formoj, do ekz-e Hungario, Italio ktp. estas uzeblaj laŭ la 15-a regulo de la Fund. Gram. Etendi la uzon de -io ankaŭ al aliaj landoj (Belgio, Britio ktp.) povas okazi per analogio, grave rolanta en ĉiuj lingvoj. Aliflanke, la plia rekonebleco internacia estas ĉe la landnomoj multe pli grava ol cetere. Kaj, eĉ kie la formo ne estas internacia, -io malpli deformas la vortojn ol -ujo. Krome: -io estas nur aldono, anstataŭanta la trian sencon de -ujo, same kiel anstataŭas unu el la du sencoj de fi-; poste, ĝi povas esti (kaj estas) paralele uzata kun -ujo, sen ia miskompreno. Do ĝi plene plenumas la postulojn, kiujn Z. metis en la Antaŭparolo de la Fundamento pri enkonduko de novaĵoj.

вернуться

[1]

Ĉi tiu recenzo aperis en «Sennacieca Revuo» de majo 1939. La pritraktata libro estas:

Dr. K. Kalocsay, G. Waringhien: Plena Gramatiko de Esperanto, kun detala komentario pri Vorto kaj Frazo. 2ª Tralaborita eldono. Literatura Mondo: Budapest, 1938.