Выбрать главу

RIM. La propono, pro siaj evidentaj avantaĝoj, estis favore akceptita de granda parto de l’ E-istaro. Ĝian ĝeneralan akcepton, tamen, malhelpis la rifuzo de la Lingva Komitato, kiu decide malaprobis la novan sufikson. Sed, krom multaj neŭtraluloj, ĉiuj laboristaj rondoj uzas la io-formojn malgraŭ la oficiala malaprobo. Tiel la E-istoj dividiĝas nun en io-anojn kaj ujo-anojn. Laŭ la nuna stato de la afero, la unueco ŝajnas pli facile atingebla per la cedo de la Lingva Komitato ol per plua rezisto kontraŭ la sufiksoido.

Oni devas diri kelkajn vortojn pri tiu decido de L.K., ĉar multaj ĝin miskomprenas, opiniante ke la uzado de -io estas sendisciplina ago.

Nu, L.K. havas la rajton ekzameni ĉiun novaĵon kaj ĝin oficialigi aŭ ne. Sed ĝi rajtas nek trudi novaĵon, nek malpermesi vaste uzatajn formojn, ĉar tio estus kontraŭa al la libera evoluo kaj, krome, tute senŝanca. La sola gvidpunkto, kiu povas ĝin gvidi, estas la grado da uzateco. Do tiu rifuzo, ĝuste komprenate, signifas nur, ke L.K. juĝis la sufiksoidon -io ankoraŭ ne sufiĉe elprovita kaj uzata, por ĝin oficialigi. Ĉio plua estus ja transpaŝo de agosfero.»

Estas interese rimarkigi, ke la kunlaborantoj al la SAT-organoj ĉiam havis la plenan liberon uzi laŭplaĉe la formojn -ujo, -lando-io ĉe landnomoj. La sperto montris tute klare, ke l’ granda plimulto el ili pli ŝatas la lastan formon, kiu estas pli mallonga, pli malpeza kaj pli internacia. Cetere, S.A.T. ne iniciatis la aferon; ĝi simple imitis la ekzemplon de l’ tiama U.E.A., kies gvidanto, Hektor Hodler, ne timis la tondrojn de kelkaj fanatikaj ujo-anoj. Sed li mortis kaj liaj heredintoj ne estis same kuraĝaj; ili forlasis la uzadon de -io, uj-umis discipline kaj… formanĝis lian heredaĵon. Sed tio estas alia temo – negramatikeca…

──────

Mi jam diris, ke por klarigi la metodon, kiun aplikis la aŭtoroj de tiu ĉi verko, mi ne trovas alian motivon ol tiun, ke ili celis ĉefe pravigi ĉion, kio troviĝas en iliaj propraj verkoj – kaj nur tion. Plifirmigas mian opinion la konstato, ke ili ignoras la «tradicion lingvan», kiam ĝi povus pravigi formojn, tute klaraj, simplaj kaj vere esperantecaj, t.e. kiuj konformas al la vera spirito de nia lingvo. Mi aludas aclass="underline" alial, aliam, alie (kun loka signifo), aliel, aliom (alies, alio kaj aliu estas sen ia malaprobo menciataj). Tiuj formoj naskiĝis spontane ĉe homoj, kiujn logis la plej ŝatinda parto el nia lingvo: la tabelo de korelativaj vortoj; ĉe esperantistoj kiuj ne uzas nian lingvon diletante, sed necese kaj ĉiutage. Tiu komplemento al genie elpensita tabelo de adverboj eĉ troviĝas en iu pol-esperanta gramatiko; sed ne estis loko por ĝi en la 488-paĝa «Plena Gramatiko». Kiel estas klarigebla tia malatento? Nu, eble tieclass="underline" «Ni, eminentaj kunlaborantoj de Literatura Mondo kun ĝiaj 500 abonantoj, havas aŭtoritaton kaj influon, kiun ne povas pretendi la simpluloj de «S[ennacieca] R[evuo]» kun ĝiaj 1200 abonantoj kaj de «Sennaciulo» kun ĝia pli ol 6000-ekzemplera eldonkvanto. Sekve, la lingvaĵo uzata en tiaj proletecaj organoj estas neniel[2] atentinda, neniel studinta en nia «Plena Gramatiko».

Ke tia konsidero estis la konscia aŭ nekonscia impulso ĉe niaj gramatikistoj, pri tio mi trovas pruvon en jena rimarko, presita sur la pĝ. 173:

«Ekzistas en la Fundamento aparta pronomo por la dua persono singulara: ci, cin, je ci. Sed ĝi neniam estis vere uzata; oni trovas ĝin kelkfoje en poezio, por traduki nacilingvan nuancon, kaj en la esprimo ci-diri al iu».

Kiuj partoprenis SAT-kongresojn kaj havis la okazon konatiĝi kun la drone mortintaj Gek-doj Ozere, tiuj scias, ke ili ĉiam ci-umis dum konversacioj kaj diskutoj. Kaj mi ne dubas, ke en amleteroj, skribitaj ĉe diversaj latitudoj, oni povus ofte legi: Kara Ci! Cetere Julio Bagi mem abunde ci-umas en sia romano «Hura!». Sed s-roj K. kaj V. malŝatas tiun trivialan pronomon – kiu tamen estas uzata en poezio – kaj ŝajne bedaŭras, ke ĝi troviĝas en la Fundamento.

Rilate al formoj, kiuj ne enradikiĝis estas menciita (pĝ. 195) «Ti-kiuj proponita de Lanti». Fakte mi proponis nenion kaj en miaj verkoj nenie troviĝas «ti-kiuj». En la komenco de mia esperanta kariero mi uzis tiun formon, imite al kelkaj Sovetiaj K-doj. Tiam ofendis mian orelon, ekzemple, frazo kiel jena: «Ĉiuj tiuj, kiuj aprobas la proponon, levu la manon». Sed poste mi rimarkis, ke oni povas klare esprimi tiun saman ideon jene: «Kiuj aprobas la proponon, tiuj…» La forlaso de «ĉiuj» kaj la alilokigo de «tiuj» tute kvietigis mian aŭdsenton. Tial malaperis la formo pri kiu estas funebre parolite en la «Plena Gramatiko». Se «ti-kiuj» ne mortus, estas dube ĉu ĝi havus la honoron esti menciata en tiu verko…

Pruve al tio, ke la metodo aplikita de niaj du aŭtoroj en la verkado de sia gramatiko estas misa, mi plie citu jenon:

«Kiel oni vidas, Z. ordinare ne uzas artikolon antaŭ jena kaj jeno, ĉar ili estas per si mem difinitaj (subs. mia); tamen ties uzado pli kaj pli oftiĝas» (pĝ. 182).

Jes ja! tiu balasta, erara uzo de la troviĝas tre ofte en la «Plena Gramatiko» mem. El tiu konstato oni povus malice argumenti, ke ties aŭtoroj uzas fuŝe, ne Zamenhofe nian lingvon. Mi preferas rimarkigi, ke hazarde mi notis: «en jena signifo» (pĝ.226), «…oni trovas jenajn» (pĝ.269) «…en jena frazo» (pĝ. 285), «…laŭ jenaj turnoj» (pĝ. 359). Tiel ke la kompatinda lernemulo, kiu serĉos regulon pri la uzo de la trafos denove en grandan embarason per studado super la «Plena Gramatiko».

Kaj tra la tuta volumo oni konstatas, ke la oftege uzata vorto «certa» estas iafoje dubesenca; oni nemalofte hezitas por decidi ĉu temas pri neduba afero aŭ pri ia, iu, kelka. La «lingvuzo», la «tradicio lingva» kaj similaj ridindaj tialoj, per kiuj la gramatikistoj kutimas klarigi ĉiujn absurdaĵojn el la naciaj lingvoj, estas aplikataj al esperanto – kiun ni kutimas prezenti al la publiko kiel simplan, racian lingvon…

Sed kiam la «lingvuzo» kaj oficialaj difinoj de vortoj ne plaĉas al niaj aŭtoroj, tiam ili simple ne atentas ilin. Ekzemple, ili uzas la verbojn «klasi» kaj «ordi» kun transitiva senco. Tamen la radiko de tiuj vortoj estas substantiva (klaso kaj ordo) kaj sekve por akiri sencon transitivan la almeto de -ig estas logike necesa. En la «Plena Gramatiko», kies kunaŭtoro estas s-ro V., tiu neceso estas montrita. Nu! mi ne dubas, ke s-roj K. kaj V. povus verki 100 paĝojn por rebati al mi, ke laŭ la leĝo de sufiĉo la formoj klasi kaj ordi kun transitiva senco estas tute kompreneblaj. Kaj mi devus konfesi, ke ja tiel estas. Ofte la kunteksto ebligas diveni, ĉu verbo estas uzata transitive aŭ ne. Tamen, ekzemple, ĉe la lego aŭ aŭdo de ordi, la unua ideo, kiu prezentiĝas, estas: esti en ordo kaj ne: fari ordon. Por ĉi tiu lasta ideo la almeto de ig ne estas superflua; same , se temas pri afero, kiu fariĝas orda per si mem. Almenaŭ estas multe pli facile pravigi la meton de ig al substantiva radiko por transitive verbigi ĝin, ol la almeton de ec ĉe adjektiva radiko.

Bedaŭrinde, por la harfendemuloj, sur pĝ. 113 troviĝas jena frazo: «Post adverbaj radikoj kaj prepozicioj validiĝas (subs. mia) la adjektiviga efiko de igi…» Tamen, la radiko valid estas adjektiva kaj ne verba kun transitiva senco; la aldono de estas do tute ne necesa por doni al tiu vorto netransitivan verban sencon; validi = esti valida, do validas. Kaj mi dubas, ĉu niaj gramatikistoj, malgraŭ sia skolastika talento, sukcesus liveri eĉ ŝajnvalorajn argumentojn por pravigi tiun monstran «validiĝas»…

вернуться

[2]

Verŝajne K. kaj V. dirus: neniamaniere, simile al la ŝatataj tiamaniere k.s. pezaj – sed naciecaj formoj. (Noto de la aŭtoro.)