Выбрать главу

Alian pruvon, ke s-roj K. kaj V. malŝate rilatas al la «lingvuzo», kiam tiu facila kaj obeema klarigilo ne akordiĝas kun ilia gusto, mi trovas en la ĉapitro pri Interpunkcio. La vorto parentezo estas oficiala kaj jene klarigata en la «Plena Vortaro»:

«1) Signoj per kiuj oni apartigas de la kunteksto kompletigan aŭ klarigan frazon aŭ vorton.

2) Frazo aŭ vorto tiele apartigita.»

Sed sur la pĝ. 459 de l’ «Plena Gramatiko» oni povas legi pri parentezo:

«Kelkfoje oni uzas tiun vorton ankaŭ por nomi la krampojn, sed tio estas evitinda».

Kiam oni scias, ke tia uzado estas ne «kelkfoja», sed ĝenerala, ne povas esti dubo, ke en ilia tuta argumentado niaj aŭtoroj estis gvidataj de sia persona gusto. Per tia konstato oni rajtas konkludi, ke la «tradicio lingva» kaj la «lingvuzo» estas do plej ofte senvaloraj klarigiloj.

Kiel la legantoj sendube scias, jam delonge ekzistas en Esperantio la «Dramo ata-ita». Akademianoj kaj L.K.-anoj disputas inter si kaj ĝis nun neniu interkonsento povis okazi. Kompreneble en la «Plena Gramatiko» tuta ĉapitro estas dediĉita al tiu demando. Sed vane la aŭtoroj provis difini regulojn, kiujn ĉiu povus akcepti. Ekzemple, Teo Jung en «Heroldo de Esperanto» eldiris lastatempe sian malaprobon al la solvo proponita de s-roj K. kaj V. La afero ŝajnas al mi tute ne grava kaj mi mencias ĝin nur kun la celo montri, ke ne eblas diktatore gramatikumi. Cetere, Zamenhof mem kelkfoje diris, ke oni ne devas kateni la lingvon per tro rigoraj reguloj. Pri la «dramo ata-ita» mi simple rimarkigos, ke ĝi ofte estas nur afero de stilo, ne de gramatiko. Verkisto povas iam pensi kaj akcenti la momenton dum kiu okazas la ago, kaj aliam li pensos kaj akcentos la rezulton de la ago. Kion li devas senĉese celadi, tio estas liberigi sin el la influo de naciaj lingvoj. Konklude pri tiu punkto mi notas, ke la aŭtoroj de l’ «Plena Gramatiko», kiuj estas lertaj dialektikuloj, ne sukcesis verki la lastan scenon de l’ «dramo ata-ita». Espereble la rigardantoj ne atendos, ke falu la kurteno kaj ili foriros, akirinte la konvinkon, ke la «dramo» simple estis malsprita farso…

En ĉi tiu verko troviĝas kelkfoje mencio pri la leĝo de analogio. Ĉiu vera esperantisto, kiu atente observas la vivon de sia lingvo, povas ofte rimarki la efikojn de tiu leĝo. Ekzemple, mi trovis antaŭnelonge la formon «Holandujo» en gazeto, kie oni kutime uj-umas fervore. Se ne ekzistus en Esperantio la i-uma tendenco, mi ne dubas, ke post pli malpli longa tempo oni povus legi, ekzemple: Alĝerujo, Aŭstralujo, Azujo, Siberujo, Tasmanujo ks. Oni do povas tute konsenti kun s-roj K. kaj V., kiam ili substrekas la influon de tiu leĝo per ekzemploj, ĉerpitaj el la Zamenhofa verkaro.

Sed mi ne rimarkis, ke niaj aŭtoroj konscias pri alia leĝo: tiu de minimuma peno. Ĉiu scias, ke sufiĉas diri al iu: «Bonan tagon», por ke li komprenu jenan tutan frazon: «Al vi mi deziras bonan tagon.» Temas pri elipso de superfluaj vortoj. Sed la sama leĝo de minimuma peno ankaŭ influas sur la formon de vortoj mem. Mi mencios fakton, kiun oni povis konstati en la SAT-movado. En ties komenca tempo la oficialaj vortoj proletario kaj proletariaro estis ofte uzataj. Sed tiuj formoj estas pezaj. Iam tute spontane kaj nature iu diris: «proleto», «proletaro», kaj ĉiuj aŭskultantoj bone komprenis. La sekvo estis, ke iom post iom la oficiala formo estis forlasita kaj jam delonge en la lab. esp. movado oni ĉiam uzas la pli simplan formon.

Kiam la vortoj proleto kaj proletaro aperis en la SAT-organoj, tiam d-ro Diterle el Lajpcig skribis al mi proteste, klarigante, ke tia «kripligo» de l’ latindevena «proletarius» estas neallasebla, ke ĝi «ofendas la lingvosenton de ĉiu klerulo…»

Mi respondis al la eminenta latinisto (almenaŭ latinemulo), ke la proletoj bedaŭrinde – aŭ feliĉe – estas tute indiferentaj al tia lingva konsidero. Ili eble povus interesiĝi pri la opinio de l’ rektoro E. Buarak (Boirac), kiu diris, ke «esperanto estas la latino de l’ demokratio», sed kondiĉe, ke ĝi estu, aŭ fariĝu, kiel eble plej simpla kaj malpeza. Jaroj forpasis. S.A.T. iniciatis la eldonon de vortaro. Tiam lange aŭ plume mi interrilatis kun s-ro Groĵan-Mopen preskaŭ ĉiutage. Foje mi donis al li, interalie, slipon kun difino pri la vorto proleto. Senproteste li akceptis ĝin kaj jam de pluraj jaroj pli ol dek miloj da homoj – ankaŭ senproteste – legis tiun difinon en la Plena Vortaro. Kompreneble la oficiala Proletario ne forestas, sed ĝi estas menciita kun la nura indiko «= proleto». Tamen, s-ro G.M. ankaŭ estis latinisto. Eble lia «lingvosento» komence ofendiĝis, kiam li legis la simpligitan formon. Sed kiel diligenta leganto de l’ SAT-gazetoj, li verŝajne iom post iom alkutimiĝis kaj jen kial proletario estis forpuŝata. Hodiaŭ, se en SAT-kongreso iu aŭdigus la vorton «proletario», eble multaj komprenus, ke temas pri ario, kiun kantas proletoj…

──────

Supozeble, kelkaj legantoj opinios, ke mi forflankiĝis de l’ temo. Tute ne! Male, mi staras en la centro de l’ gramatika tereno. Temas ja ekkompreni pri la leĝoj laŭ kiuj evoluas – ne ĝuste, laŭ kiuj devas evolui nia lingvo. Mi ja konscias, ke tiuj leĝoj estas relativaj. Se esperanto estus uzata nur de kleruloj kiel d-ro Diterle k.a., la formo proleto neniam venkus. Sed se oni konsentas al ĉi tio, ke la elementuloj (unuagradaj instruitoj), ordinare proletoj, pli bezonas esperanton ol la profesoroj kaj poliglotoj, la konsekvenco estos, ke ne ĉi-lastaj devas esti ordonpovaj en Esperantio. Ili plej ofte kapablas nur kompliki nian simplan lingvon kaj ĝin ŝarĝi per kaprompaj reguloj, kies lernado forpelos la varbitojn. Por antaŭenpuŝi nian movadon, necesas esti ĉiam tre atenta al ĉio, kio povas racie simpligi nian lingvon. La rolo de esperantista gramatikisto devas esti la formula eltrovo de reguloj, per kies obeo nia lingvo povas evolui laŭ kiel eble plej racia plisimpliĝo kaj samtempa pliriĉiĝo.

Neniu scipovas esperanton. Zamenhof mem ne ĉiam kapablis uzadi sian lingvon laŭ ĝia racia spirito. Tro ofte li estis influata de l’ naciaj lingvoj, kiujn li sciis. Sed li estis neniel diktatorema kaj aŭtoritatema. Li donis konsilojn kaj ne ordonojn. Lia celkonformemo estis granda, sed li konsciis pri sia erarpovo. Nun, post 50-jara ekzisto de esperanto, la gramatikistoj, kiuj prenas sur sin la taskon difini regulojn, sin apogante sur la eraroj de la aŭtoro de nia lingvo, sur la aŭtoritato de «bonaj aŭtoroj» kaj sur la «tradicio lingva», tiuj iras laŭ malĝusta vojo; tiuj faras al nia afero malbonan servon. Ne pro tio, ke Zamenhof k.a. diradis, ekzemple: «…enkonduki esperanton en la lernejojn», la esperantistoj devos eterne uzi tiel balaste la akuzativon. Tial ke l’ nacieca influo kontrabande oficialigis la formojn «pacifismo» kaj «pacifisto», tio ne signifas, ke la sennaciemuloj – la plej konsekvencaj esperantistoj – ne havas la rajton uzi la pli simplajn kaj pli esperantecajn vortojn: pacismo kaj pacisto. Kaj se la «tradicio lingva» povas pravigi la formojn «virgulino», «belulino» k.s., ili tamen neniel estas racie pravigeblaj, tial ke ĉiu esperantisto facile komprenas, kio estas ino virga (virgino) kaj ino bela (belino). La hazardo kaj kaprico, kiuj tro longe regis kaj ankoraŭ regas — en la elekto de vortoj kaj formoj, povus same maltrafe enkonduki la formon «amatulino» anstataŭ amatino.