Выбрать главу

Niaj gramatikistoj devus kompreni, ke rilate al esperanto, artefarita lingvo, ili ne devas apliki metodon, kiu taŭgas nur por naciaj lingvoj, en kiuj svarmas absurdaĵoj. Ili devus penadi por difini leĝojn, laŭ kiuj oni povas plej simple kaj tamen klare eldiri siajn pensojn. Bedaŭrinde s-roj K. kaj V. laŭiris la trabatitan, la skolastikan vojon kaj riverencis antaŭ la «tradicio lingva». Vane ili diras en sia antaŭparolo: «…ni devis forgesi ĉiujn naciajn sistemojn kaj konstrui ian absolutan gramatikon bazitan sur la racio.» Se tion ili fakte celis, mi opinias, ke ili plene fiaskis. Cetere oni trovas en tiu antaŭparolo mem refuton al ilia aserto. Racio ne obeas tradicion. Kaj tamen oni povas legi sur la pg. 9:

«Kiu sin bazas nur sur la Fundamenta gramatiko, tiu komencas tie, kie la unuaj verkistoj de Esperanto: por li ne ekzistas tiu lingva trezoraro, kiu evoluis (hazarde, kaprice, malracie – mia rimarko) per la penoj de tiel multaj aŭtoroj. Tiu trezoraro prezentas propre la lingvan «spiriton»; ĝin ni volis kapti en regulojn kaj transdoni en facile konsultebla libro.»

Ne! La «spirito» de nia lingvo ne troviĝas ĉe aŭtoroj, kiuj estas pli malpli sub la influo de naciaj lingvoj. Neniu esperantista verkisto ĝis nun sukcesis tute liberiĝi el la nacieca influo. (Kaj mi mem ne havas tian pretendon). Sekve estas vana penado serĉi en tiaj verkoj la veran spiriton de nia lingvo. La «tradicio lingva» plej ofte ofendas tiun spiriton mem, kiu cetere nun ekzistas nur en embria stato. La vera spirito de nia lingvo estas sennacieca; la esperantistoj devas streĉi sian tutan forton por formeti la naciecan influon. Kaj la celo de gramatikisto devus esti la starigo de simplaj reguloj sentradiciecaj.

Malgraŭ siaj 488 paĝoj la «Plena Gramatiko» ne povis doni al mi konsilon pri duba punkto, kiu antaŭnelonge stariĝis antaŭ mi ĉe relego de letero, kiun mi skribis antaŭ du jaroj. Jen pri kio temas: «Mi pagas ĉi tie trione malpli ol en Tokio…» ĉu ne devus esti obl anstataŭ on? La ideo ja estas obligi la malplion. Sed mi ne faris ŝanĝon pro jena konsidero; on kaj malpli havas malpliigan efikon kaj obl pliigan. Ilia kunigo sekve povus nur konfuzi. Cetere mia korespondanto tre bone komprenis, kion mi volis sciigi al li. Sekve, kial cerbumadi pri klara afero. Nu, tia demando k.a. similaj povos esti okazo por s-roj K. kaj V. aldoni almenaŭ 100 pliajn paĝojn al la tria eldono. Kaj nun mi komprenas, ke por trarecenzi ĉi tiun verkon mi devus ankoraŭ longe skribadi. Se tiel mi farus, la Red. de nia Revuo sendube opinius, ke miavice mi volas repage embarasi lin…

Konklude mi do sincere kaj senmalice konfesas, ke la tutlegado de tiu verko lasis al mi la malagrablan impreson, ke jam de 20 jaroj mi uzadas nian lingvon, nesciinte – kaj nun eĉ malpli – ĝiajn gramatikajn regulojn… Kompatinda popolo esperantista! Ĝi nun disponas je tro Plena Gramatiko, dum mankas sufiĉe Plena Vortaro. – En ĉi-lasta verko ja ne troviĝas geografiaj kaj historiaj nomoj. S-roj K. kaj V. pli utile aplikus sian kleron kaj erudicion per ties kompilado ol per skolastika provo klarigcele malklarigi nian simplan lingvon…

Se mi kapablus kiel la Budapeŝta gramatikisto rajdi Pegason[3], mi provus fari versojn pri jenaj bildoj, kiuj nun aperas antaŭ miaj okuloj:

Kaloĉai, kun kalva kapo burĝe klaskonscia,[4] ne ŝparas paperan rismon por sia vero skolastika. Sed li trafis en abismon, tial ke li ne estas komprenata. Kaj li suferas teruran skismon pro -ita kaj -ata. Kaloĉai kun kalva kapo burĝe klaskonscia.

Prefere mi rekomendu al la legantoj la solan regulon, kiun mi mem ĉiam provis obei; ĝi estas eldirita de s-ro Teofilo Kar (Cart), la mortinta prezidanto de la Akademio: «Kio en nia lingvo estas klara, tio estas bona, eĉ se ĝi ne estas gramatike korekta; kaj ĉio, kio estas gramatike korekta kaj tamen ne klara, tio estas malbona» (laŭmemore citita). Kaj mi aldonu: Kiam vi skribas en esperanto, pensu, ke tiam vi estas civitano de Esperantio kaj sekve devas streĉi la volon por senigi vin je ĉia nacieca influo…

E. Lanti
Nov-Zelando, Februare 1939

G. Waringhien:

Letero al K-do Lanti

(Aperis en «Sennacieca Revuo», jun. 1939)

Kara Lanti,

Mi petas pardonon, ke mi skribas al vi pri tiu via recenzo de la «Plena Gramatiko» («Sennacieca Revuo», majo 1939). Ne ĉar mi volas rebati viajn kritikojn kaj pruvi plurajn malĝustaj kaj eĉ maljustaj; tio estus facila, sed mi opinias, ke, kiam homo publikigas libron, li per tio mem elmetas sin pasive al ĉiaj kapricoj de la publiko: tia estas la leĝo de la literatura vivo, kaj estus naive kaj ridinde plendi pro ĝi.

Mi do, ekzemple, ne respondos al via argumentado pri ci per la facila konstato, ke citi la kutimon de 2 kamaradoj aŭ la provon de 1 aŭtoro en 1 libro ne sufiĉas por pruvi la vastan uzatecon de tiu pronomo; mi ne trankviligos vian belan indignon pri la diferenco starigita inter krampo kaj parentezo per la rimarko, ke oni diras tre ofte «inter krampoj» kaj neniam «inter parentezoj», aŭ ke la vorto estas ankaŭ oficiala kaj jene klarigita en la P.V.: «Tipografia signo montranta komencon kaj finon de parentezo» (kio pravigas la noton de la Plena Gramatiko); mi ne demandos vin, kial unuflanke vi riproĉas al ni ne liveri striktan regulon pri jena, oblon – kaj aliflanke konfesas, ke «ne eblas diktatore gramatikumi»; ktp.

Sed inter tiuj detalaj punktoj enŝoviĝis unu ĝenerala teorio, kiu prezentas ĉefan intereson por la vivo kaj la estonteco de nia lingvo. Nur pri tiu ĉi mi petas de vi la permeson iom vaste diskuti.

Via tezo, se mi bone komprenis, estas jena: la naciaj lingvoj estas plenaj je idiotismoj, absurdaĵoj kaj «kaprompaj reguloj»; respondumaj pri tiu kompatveka stato estas la «profesoroj, poliglotoj, latinemuloj, skolastikuloj, harfendemuloj»… kaj aliaj gramatikistoj, kiuj por sia propra plezuro senlime komplikigas la lingvon. Nu, Esperanto estas artefarita lingvo, bazita sur la racio: tial ĝi estas simpla. Se oni lasas la profesorojn ktp (vidu ĉi-supre) ekregi super ĝi ili same terure malfaciligos ĝin kaj la «kompatinda popolo esperantista» perdos, ĝin lernante, siajn harojn (ilin efektive fendadas la profesoroj ktp) kaj ricevos interŝanĝe nur kapdolorojn. Sed feliĉe fondiĝis la sennacieca movado: ĝi starigos sennaciecan lingvistikon, bazitan sur sennaciisma principo, kaj tiel elsavos la lingvon el la burĝaj manoj de la profesoroj ktp. Amen.

Tiu tezo ne sonas fremde al miaj oreloj. Se mi ne eraras, mi jam aŭdis, antaŭ kelkaj jaroj, saman argumentadon – krom la sola diferenco, ke la vorton «sennacieca» anstataŭis la vorto «marksist-leninista». Kaj, se oni bone memoras, inter tiuj, kiuj plej laŭte mokis tiun fantazion starigi «marksist-leninistan» sciencon kontraŭ kaj super la scienco senepiteta, troviĝis ia Lanti… Sed la hieraŭan ni ne bedaŭru.

La ĉi-supra tezo estas erara kaj en sia principo kaj en sia konkludo. En sia principo: mi ne volas kontesti, ke la naciaj lingvoj estas malsimplaj. Sed tiun malsimplecon oni ŝuldas, tute ne al la gramatikistoj, kiuj aperis nur, kiam la lingvoj jam tute elformiĝis, sed al la popolo mem, al la «elementuloj-proletoj», pri kiuj vi faras al vi tiajn kortuŝajn iluziojn. Se vi estus studinta iom la lingvistikon, anstataŭ ĝin primoki, vi estus konstatinta, ke la kaŭzo de tiuj absurdaĵoj estas preskaŭ ĉiam tiuj leĝoj pri analogio kaj pri minimuma peno, kiujn vi tiel alte laŭdas! Kaj ĉar tiuj leĝoj, kiel vi mem tre ĝuste rimarkas, efikas plej intense ĉe la popolo, malplej ĉe la kleruloj, ni rajtas diri, ke la popolo respondumas pri la ĥaosa stato de la lingvo, kiun ĝi parolas! Kaj tiun mian aserton mi povus apogi per mil kaj mil pruvoj. Cetere, ĉu la simpla saĝo ne sufiĉas por aserti, ke la lingvojn, kun ĉiuj iliaj mankoj kaj tuberoj, estigis la amaso de nekulturitaj vilaĝanoj aŭ laboristoj? La kapablon ĝuste kaj racie uzadi la lingvon la eco de proleto ne pli entenas en si mem, ol la kapablon skulpti bareliefojn aŭ komponi simfoniojn. Kaj aliflanke, ĉu la ĉiutaga observo ne montras, ke ne ekzistas unu gramatikisto, kiu sukcesis enkonduki novan vorton aŭ parolturnon en sian propran lingvon? Se vi pli bone konus tiujn gramatikajn monstrojn, vi vidus, ke plej ofte estas ili, kiuj provis simpligi, klarigi la popolan lingvon: foliumu nur la admirindajn gramatikistojn de la 17-a franca jarcento, la «Grammaire de Port-Royal» ekz-e, kaj vi konscios, kian klarecon, kian logikon ili penis enmeti en la francan lingvon.

вернуться

[3]

Mita ĉevalo flugilhava, kiun rajdis poetoj. (Red. de S.R.)

вернуться

[4]

Tiuj esprimoj troviĝas en la portreto, kiun faris Kaloĉai pri Lanti en «Rimportretoj». (Red. de S.R.)

Lanti — kun barbo klaskonscia, Piede premas neŭtralismon, Rigardas tra satanan prismon Kaj estas nepre sennacia. Por sia vero satracia Ne ŝparas li paperan rismon, Lanti — kun barbo klaskonscia, Piede premas neŭtralismon. Sed malgraŭ sataneco ĉia Li tamen trafis en abismon, Suferis li teruran skismon, Kaj ve, nun estas… reakcia Lanti — kun barbo klaskonscia.