Sed vi lasas vin peli de blinda klaskonscia antaŭjuĝo kontraŭ la specialistoj. Vi ne pardonas al ili, ke, por science difini kaj studi sian materialon, ili bezonas apartan terminaron, apartan klasifikon, apartajn metodojn. Vi ne riskus moki la elektristojn, ke ili «skolastikas» pri ĵuloj, kulomboj, rezistancoj, cirkvitoj ktp – ĉar pri la elektro vi konscias, ke vi ne kompetentas. Sed pretekste, ke la studobjekto de la lingvistoj estas la lingvo, kiun vi aŭtomate parolas, vi imagas al vi, ke vi kompetentas pri ilia scienco kaj rajtas akuzi ilin pri ĉiaj krimoj. Bonvolu kredi, amiko, ke mi laboris dum kvar jaroj antaŭ ol klare kompreni la metodojn de la lingvistiko kaj kapabliĝi ilin korekte apliki, kaj ke de tiam mi plu studadas kaj lernadas. Tion mi ne diras por veki vian miron aŭ kompaton; tion mi diras por montri al vi, ke la lingvistiko estas scienco, kun neevitebla inicado kaj akirenda metodologio, ĝuste kiaj la fiziko aŭ la antropologio; ke ne povas esti la burĝa lingvistiko kaj ia proleta, ĝuste kiel ne povas esti ia stalinisma kemio aŭ ia rasisma algebro; ke la instruoj de la lingvistiko aplikiĝas al Esperanto tute same kiel al aliaj lingvoj.
«Sed Esperanto, vi respondos, estas artefarita lingvo!» – Nu, kion tio signifas? Tio estas interesa informo por la historio de la lingvo, sed tio neniel utilas por ĝia nuna konsisto. La proleto aŭ la poligloto, kiu nun lernas Esperanton, lernas ĝin kiel vivantan lingvon, ne kiel konvencian kodon. Se ĝi estus nun vere nur artefarita lingvaĵo, tiuj leĝoj pri analogio aŭ pri minimuma peno ĝuste ne efikus super ĝi! Ĉu vi opinias, ke la maristaj signalistoj submetas al tiuj leĝoj la formulojn de siaj flago-kodoj? Ĉu vi iam rimarkis aplikon de tiuj leĝoj en la mors-telegrafado? Ĉu en la kemiaj formuloj aŭ en la algebraj ekvacioj? Jen tamen perfektaj ekzemploj de artefaritaj, pure artefaritaj lingvaĵoj?
Esperanto estas nun lingvo, kaj, kiel ĉiuj vivantaj lingvoj, influata de multaj ne-raciaj fortoj. Kaj se, kiel vi deziras, la proletoj fariĝus ordonpovaj en Esperantio, la lingvo fariĝus pli kaj pli simila al la naciaj. Ĉar mi ne kuraĝas kredi, ke la aliĝo al tiu- aŭ alia-numera Internacio aŭ al Sennaciismo povas funde ŝanĝi la pensan mekanismon de homo. Ĉiam la homo bezonos kaj volos esprimi, ne nur siajn ideojn, sed, kaj antaŭ ĉio, siajn sentojn; kaj, same kiel okazis ĝis nun, la esprimado de la ideoj mem estos preskaŭ ĉiam miksita kun tiu de la sentoj, estos sente kolorigita. Kaj la sento estas la ĉefa fonto de ĉiuj lingvaj mallogikaĵoj, neraciaĵoj… Vi mem, kara Lanti, kiu kredas vin tiel raciema, kial do vi tiel ŝatas la ironion kaj provas ironie prezenti viajn tezojn? La ironio, kiu instigas vin ŝajnesprimi la malon de via penso kaj iel inversigas ties signon, la ironio estas interveno de la sentoforto en la paroladon: pure racie konstruitaj estuloj ne nur ne uzus, sed eĉ ne komprenus la ironion!
Kompreneble, ne ĉio estas erara en via argumentado. Vere estas, ke Esperanto estas relative pli racieca lingvo ol la naciaj. Sed por konservi tiun relativan raciecon oni devas fidi ne al la instinktoparolaj proletoj, kiuj ĉiel[5] ĝin difektos, nek al la matematikismaj teoriuloj, kiuj ĝin ĝismorte perfektigos (memoru pri Ido!) – sed al la verkistoj, kiuj ĝenerale posedas bonan lingvosenton, kaj al la gramatikistoj kiuj ĝin klarigas per raciaj formuloj. Mi tute ne ŝatas la ekstremajn poziciojn; inter la nepra raciigado kaj la blind-instinkta evoluado, mi opinias, ke ni devas trovi kaj sekvi la ĝustan mezon.
Nek tiujn, kiuj volas anstataŭigi interakto per la pli logika aktintero, nek tiujn, kiuj skribas: «pravigi formojn, tute klaraj, simplaj kaj vere esperantecaj», mi aprobas. Kontraŭe al Cart, mi aŭdacas kredi, ke oni povas kunigi la stilan klarecon kaj la gramatikan korektecon, kaj ke oni devas oferi unu al la alia neniun el tiuj du ĉefaj principoj. Kaj precipe mi aŭdacas konsili, ke oni parolu nur pri la aferoj, kiujn oni konas. Nekompetenteco estas ja solida supereco, sed ĝin oni ne devas trouzi.
Simpatie via,
Eŭgeno Lanti
Responde al K-do G. Varingjen
Kara K-do Profesoro,
La legantoj mem respondu la demandon, ĉu fakte mi argumentis malĝuste pri la «Plena Gramatiko» kaj maljuste al ties aŭtoroj. Mi do simple petas, ke ili bonvolu relegi mian recenzon antaŭ ol konkludi pri tiu demando. Oni ne povas esti juĝanto kaj juĝato, kaj en la koncerna afero tiu aksiomo jura valoras por ni ambaŭ, ĉu ne? Sed mi povas almenaŭ certigi, ke se fakte mi estis maljusta al vi, tion mi tre bedaŭrus, tial ke mi daŭre havas por vi grandan estimon. Kaj eble ĝuste pro tio, ke ju pli mi admiras vian laborkapablon kaj vian fervoron por nia komuna afero, des pli mi bedaŭras, ke vi elspezis vian energion laŭ malĝusta direkto, kiam vi verkis vian vere monstran Gramatikon. La Esperantistaro absolute ne bezonas tian verkon kaj mi havas la konvinkon, ke ĝi eĉ povas nur malutili.
Ne necesas havi grandan imagpovon por prezenti al si la fiuzon, kiun malamiko de esperanto povus fari je tiu 488-paĝa volumo. Jen aŭskultu: «Estimataj gesinjoroj, vi ĵus aŭdis elokventan pledon por esperanto; oni rakontis al vi pri ĝiaj mirindaj kvalitoj, pri ĝia facila lernebleco ktp; vi, ekz-e, aŭdis pri ĝiaj 16 reguloj simplaj kaj parkereblaj en mallonga tempo ktp ks; nu, gesinjoroj, oni aplombe trompis vin; jen rigardu, mi tenas en la mano ekzempleron de esperanta gramatiko; ĝi estas 488-paĝa! Ĉu do tiu dokumento ne pruvas plej evidente, ke la Zamenhofa elpensaĵo ne estas la mirindaĵo, kiun blufuloj trompe prezentas al vi…» ktp ktp ks.
Kompreneble vi povus rebati, ke mi tro fantazias, ĉar ĝis nun via verko en sia dua eldono ne estis tiele uzata de demagogo. Nu, bone, ni eĉ volas esperi, ke tiu latenta danĝero neniam konkretiĝos; tamen ĝi ekzistas…
Sed prefere vi meditu pri jena fakto: Lanti, mia amiko, kiu uzas ĉiutage esperanton jam de 20 jaroj, ĉe la finlego de la «Plena Gramatiko» ricevas la malagrablan impreson, ke li neniam konis la esperantajn regulojn kaj sentas sin tiurilate pli malklera ol antaŭ la legado. Kaj la fakto, ke nur mi kuraĝas publike fari tian konfeson, ne emigu vin pensi, ke aliaj esperantistoj ne havis similan impreson. Eble ĝi ne estis ĉe ili tiel forta, kiel ĉe mi, pro la simpla tialo, ke ili nur trafoliumis la pezan volumon, metis ĝin poste en ŝrankon kaj kontentiĝis per la penso, ke ili havas en sia dispono «sciencan» verkon, kiu respondas al ĉiuj lingvaj demandoj pri esperanto. Mi povus mencii la nomon de almenaŭ 20 esperantistoj el diversaj landoj, kiuj konfesis al mi, ke ili ja posedas ekzempleron de «Plena Gramatiko», sed ke ĝi tute ne utilas al ili. Kaj – pli grave, pli meditinde – mi observis ĉe tiuj esperantistoj ian elreviĝon, kiu antaŭsignas senfervoriĝon en nia movado. Ili ja malklare ekvidis, ke nia lingvo tendencas fariĝi same komplika kaj malfacila kiel la naciaj. Pro tiaj konstatoj mi akiris la konvinkon, ke vi, tre estimata K-do Profesoro, bonintence faris malbonan servon al nia afero…