Estas bone memori ke aliaj homoj estas kiel ni. Ni naskiĝas sammaniere; ni mortas sammaniere. Dum ni vivas, estas pli bone povi fidi unu la alian kiel amikoj. Ni gajnas fidon de aliaj tiam, kiam ni montras sinceran zorgon pri ilia bonfarto.
Negativaj opinioj kaj emocioj subfosas la kaŭzojn mem de paco kaj feliĉo. Fakte, taŭge pensante, estas tute mallogike serĉi feliĉon se ni faras nenion por kvietigi kolerajn, malicajn kaj malutilajn opiniojn kaj emociojn.
Zorgante pri aliaj, vi montras internan forton malgraŭ kiuj ajn spertoj, kiujn vi alfrontas. Viaj propraj problemoj ŝajnos malpli signifaj kaj ĝenaj por vi. Irante preter viaj propraj problemoj kaj zorgante pri aliaj, vi ricevas konfidon, kuraĝon kaj pli grandan senton de kvieto.
Ĉiuj aĵoj devenas de la menso. Agoj kaj eventoj masive dependas de motivo. Aprezo de la homaro, kompato kaj amo estas ĉefaj punktoj. Se ni kreskigas bonan koron, ĉu nia kampo estas scienco, agrikulturo aŭ politiko, ĉar motivo estas tiel kerna, ili ĉiuj pliboniĝos.
Se amo estas difinita kiel deziro ke aliaj estu feliĉaj, kaj kompato kiel deziro ke ili estu liberaj de sufero, kaj se vi kreskigas amon kaj kompaton ene de vi mem, tio certigos feliĉon, bonan sanon kaj mensan pacon.
Fonto de perturbo estas niaj malkvietaj mensoj. Ni povas kontraŭi tion per kreskado de varma koro. Ni devas efektivigi internan transformon por kompreni ke amo kaj korinklino estas vera fonto de ĝojo.