Kompato estas io vere valora. Ĝi ne estas nur religia aŭ spirita temo, ne afero de ideologio. Ĝi ne estas lukso, ĝi estas necesaĵo.
Moderna edukado forte baziĝas sur materialaj valoroj. Edukante la cerbon de niaj infanoj ni nepre ne malatentu eduki iliajn korojn, ĉefan elementon de tio, kio devas esti la nutrado de nia kompatema naturo.
Vera kompato estas ne nur emocia reago sed necedebla devigo fondita sur racio. Sekve nia kompato por aliaj ne ŝanĝas eĉ se ili negative kondutas. Nia sento de respondeco por aliaj estigas deziron helpi ilin ageme superi iliajn malfacilaĵojn.
Nia vizito al tiu ĉi planedo estas mallonga, do ni devus uzi nian tempon kun signifo. Tion ni povas fari helpante aliajn kie ajn eblas. Kaj se ni ne povas helpi aliajn, ni almenaŭ devus provi ne krei doloron kaj suferon por ili.
Ni devus praktiki montrante inklinon kaj helpante unu la alian. Estas eraro ĉasi feliĉon kaj strebi eviti suferadon per trompado kaj humiligado de aliaj homoj. Ni devas provi atingi feliĉon kaj forigi suferadon per konsideremo kaj bonkoreco.
Ĉiuj pozitivaj statoj de menso kiel amo, kompato, klarvido ktp havas tiun kvaliton, ke vi povas plibonigi ilian kapablon kaj pliigi ilian eblon ĝis senlima nivelo, kaze ke vi regule praktikas ilin per trejnado kaj kreskigo de konstanta familiareco al ili.