Выбрать главу

и т. п.

8.13.

Суффикс -ul- означает лицо с данным качеством (сравните в русском: грязный — грязнуля):

timi бояться — timulo трус, malsana больной (прилагательное) — malsanulo больной (существительное). 8.14.*

Образуйте с помощью известных вам приставок и суффиксов следующие слова:

1. краснота, 2. синить, 3. бодрствовать, 4. братство, 5. вредный, 6. выдавать замуж, 7. греть, 8. дешевый, 9. добряк, 10. женственность, 11. затруднять, 12. красавица, 13. красота, 14. мало, 15. медленный, 16. мелкий (некрупный), 17. мелкий (неглубокий), 18. немного, 19. новизна, 20. пение, 21. потерпеть поражение, 22. толстяк, 23. увеличить, 24. учеба, 25. ходьба. 8.15. Kiel aperis Esperanto. Ludoviko Lazaro Zamenhof, aŭtoro de la lingvo Esperanto, naskiĝis en la jaro 1859 en negranda pola urbo Bjalistoko. Lia patro estis instruisto de fremdaj lingvoj. La juna Ludoviko interesiĝis pri lingvoj. Kun granda plezuro li lernadis la rusan lingvon, kiu tre plaĉis al li. En Bjalistoko loĝis kvar nacioj, kiuj malamis unu alian. La juna Ludoviko opiniis, ke malamo kaj militoj aperas nur pro tio, ke homoj ne komprenas unu alian. Kaj li komencis krei novan lingvon, internacian. Lia patro supozis, ke Ludoviko nur perdas la tempon kaj ke lia okupo malhelpas al lia lernado. Post la gimnazio Ludoviko veturis Moskvon por studi medicinon. La patro igis la filon promesi, ke li plu ne perdos la tempon. Ludoviko kaŝis la projekton de la lingvo en ŝrankon. Sed kiam li revenis hejmen, li jam ne trovis ĝin — la patro ĉion bruligis. Tamen Ludoviko havis bonan memoron kaj tenis la tutan projekton en la kapo. Li ankoraŭ multe laboris super la projekto kaj fine, en la jaro 1887, li atingis sian celon: la unua lernolibro de la internacia lingvo aperis (en la rusa lingvo). Zamenhof prenis pseŭdonimon «doktoro Esperanto». Tio signifis en la nova lingvo: «doktoro, kiu esperas». Kaj poste oni donis al la lingvo nomon «Esperanto». Alia другой, иной, aperi появляться, atingi достигать, bruli гореть, сгорать, celo цель, fino конец, fremda 1. чужой; 2. иностранный, helpi помогать, interesiĝi интересоваться, kaŝi прятать, komenci начинать, kompreni понимать, krei создавать, творить, memoro память, milito война, nacio нация, nomo имя; название, okupo занятие, opnii полагать, считать, perdi терять, plezuro удовольствие, plu больше, более; дальше, далее, por для, за, pro из-за; за; ради, promesi обещать, reveni возвращаться, sia свой, signifi значить, studi изучать, teni держать, trovi находить, найти. 8.16. Respondu la demandojn. 1. Kie loĝis Ludoviko Zamenhof, kiam li estis juna? 2. Kiom da nacioj loĝis en Bjalistoko? 3. Ĉu la juna Ludoviko interesiĝis pri fremdaj lingvoj? 4. Kiun lingvon li lernadis kun granda plezuro? 5. Pro kio Ludoviko komencis krei novan lingvon? 6. Ĉu lia patro helpis al li krei la lingvon? 7. Kie Zamenhof studis medicinon? 8. Kion faris lia patro al la projekto, kiam Ludoviko estis en Moskvo? 9. Kiam aperis la unua lernolibro de nova lingvo? 10. En kiu lingvo ĝi aperis? 11. Pro kio oni nomis tiun lingvon Esperanto? 8.17.* Переведите. 1. Пусть он придёт завтра, после пяти вечера. 2. Но это невозможно! 3. Он считает, что эсперанто намного легче английского. 4. Как вы думаете, сколько времени ему потребуется для этого? 5. Скажите мне, в котором часу она вернется. 6. Чем больше я изучаю этот язык, тем больше он мне нравится. 8.18.* Traduku (переведите). 1. Pri kio oni skribas en tiu ĉi libro? 2. Oni parolas Esperante en multaj landoj. 3. Kie oni povas aĉeti libron en Esperanto? 4. Prenu la libron kaj legu. 5. Skribu tion en via kajero. 6. Ni veturu per aŭtobuso. 7. Vivu Esperanto! 8. Bonvolu ne paroli tro rapide. Mi komprenas nur (только) kiam oni parolas malrapide. 8.19. Proverboj. 1. Antaŭe — kion vi devas, poste — kion vi volas. 2. Inter generaloj parolu pri bataloj. 3. La fino kronas la verkon. 4. Matenas, vesperas — kaj tago malaperas. 5. Ne kredu al parolo sen propra kontrolo. 6. Ne venas honoro sen laboro. 7. Pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj. 8. Sen laboro ne venas oro. 9. Unua paŝo iron direktas. 10. Vivi kun iu kiel hundo kun kato. Batalo битва, сражение, direkti 1. направлять; 2. управлять, honoro честь, почёт, iu кто-либо, кто-то, krono венок, венец; корона oro золото, pagi платить, paŝo шаг, propra собственный, личный. 8.20. Legu kaj traduku. Naiveco Knabino sesjara havis katon kaj pupon. Iu demandis ŝin, kiun el la du ŝi preferas. Ŝi ne volis respondi, fine ŝi diris al li en la orelon: «Mi preferas la katon, sed ne diru tion, mi petas vin, al la pupo». Malnova radio-aparato — Mi havas tiel malnovan radio-aparaton, ke mi povas kapti per ĝi nur unu lokan stacion. — La mia estas pli malnova. Ĝi apenaŭ funkcias. Kaj kiam ĝi informas, ke nun estas la dua horo, fakte estas jam almenaŭ la tria. Apenaŭ едва, еле, fakte на самом деле, фактически, funkcii работать, функционировать, informi сообщать, информировать, loko место, orelo ухо, peti просить, preferi предпочитать, pupo кукла, stacio станция.

Урок 9

9.1.

Возвратное местоимение si относится только к 3-му лицу (ед. и мн. числа). Чаще всего оно встречается в форме винительного падежа: sin «себя»:

Li sentis sin malfeliĉa. Он чувствовал себя несчастным.

Si может встречаться в сочетании с предлогами:

Ili malpacas inter si. Они ссорятся (враждуют) между собой. Li ne zorgas pri si mem. Он не заботится о себе самом. Ŝi promesis al si ne iri tien. Она обещала себе не идти туда. Li invitis al si gastojn. Он пригласил к себе гостей. 9.2.

Русское возвратное местоимение «себя», относящееся к 1-му и 2-му лицам, передаётся формами винительного падежа соответствующих личных местоимений:

Я люблю себя. Mi amas min. Ты любишь себя. Vi amas vin. Он (она, оно) любит себя. Li (ŝi, ĝi) amas sin. Мы любим себя. Ni amas nin. Вы любите себя. Vi amas vin. Они любят себя. Ili amas sin.