Выбрать главу

Fine la servisto ekzamenas la ventan vitron. Se ĝi bezonas purigon, do li faras tion per mola ĉifono kaj laŭdezire aplikas necesan pulvoron.

Ĉion li faras vigle, tamen sen hasto. Dum lia laboro, kiu kostas nenion por vojaĝanto, li krome komunikas novaĵojn pri la ŝoseo kaj vetero en la vizitotaj lokoj.

Nu, ŝajne, ĉio estas en ordo kaj jam nenio bezonas revizion. Tamen al vojaĝanto plaĉas tiu servado kaj do por ĉiu okazo li petas ekzameni funkciadon de dekstra, fronta pordeto. La servisto favore ridetas, elpoŝigas instrumentojn kaj post du minutoj la pordeto ekfunkcias senriproĉe.

Kiel komplemento, vojaĝanto ricevas belan mapon de l' ŝtato, kiun eldonis iu nafta kompanio vendanta benzinon ĉe vojoj. Ekzistas mapoj de “Standard Oil”, “Shell”, “Esso” k.a. Ĉiuj mapoj estas presitaj sur perfekta papero, facile legeblas kaj havas freŝan, absolute kredindan informon. Ne eblas, ke al vi oni donis pasintjaran mapon jam ŝanĝitan. Ĉiu freŝa mapo havas eĉ informon pri farataj riparoj de vojo en certaj lokoj. Ĝia dorso indikas hotelojn kaj gastejojn, en kiuj oni povas pasigi nokton. Ankaŭ estas indikoj pri vidindaĵoj situantaj apud la ŝoseo.

La tuta servado ne dependas de kvanto de aĉetita gazolino kaj speco de aŭtomobilo. Malnova “ŝevroleo” kaj plej moderna “duzenbergo” (duesenberg) ĉie renkontas saman rilaton.

Dum adiaŭado la servisto rekomendis al ni eĉ iom malakceli rapidecon ĝis 30 mejlojn hore kaj ne dum la unuaj 500 mejloj, sed dum la unua milo. Rezulte la motoro poste funkcios ideale. S-ino Adams tre ĉagreniĝis pro tio, sed akurate plenumis la rekomendon.

Ni, viroj, estis dum veturado pri nenio okupitaj kaj do komencis kalkuli kaj kompari. Nia muskolora “ford” konsumas unu galjonon da benzino por 16 mejloj. En ŝtato Nova Jorko benzino kostas 16 cendojn pro unu galjono, sekve plena dekkvar-galjona cisterno kun benzino kostanta du dolarojn kaj dudekkvar cendojn garantiis veturon longan je ducent dudek kvar mejloj. Kiam ni komparis mejlojn kaj kilometrojn, do okazis, ke kosto de sama vojaĝo en Usono estas sufiĉe malplia ol en Eŭropo.

Tiu konsola aritmetiko helpis al ni toleri afliktojn de pli rapide veturantaj aŭtoj, kiuj devancis nin. Usonanoj tre ŝatas devanci, kvankam tio ofte rezultigas akcidentojn, laŭusone “accident”. Ĉiujare kreskas kapacito de motoroj, sekve kreskas rapideco de aŭtoj, des pli, ke samtempe vojoj iĝas pli bonaj kaj perfektaj. Nun hundoj en Usono tion bone komprenas kaj neniam venas vojojn por kuri bojante post aŭtomobilo, ĉar ili scias, ke tie ilin atendas morto.

Por matenmanĝi ni haltis ĉe apudŝosea restoracio kun afiŝo “Manĝo kaj Danco”. Ni estis solaj en granda, duonhela ĉambro kun dancejo meze.

Ni manĝis brunan supon kune kun salitaj krakenoj, kiuj plene konvenis sian nomon, ĉar akre krakis en niaj buŝoj. Kiam ni ekmanĝis bifstekojn, alveturis en malnova “ford” mastro de restoracio. Li alportis faskojn de sekaj, maizaj tigoj por ornami salonon. Hodiaŭ, vespere alvenos loka junularo kaj okazos dancoj. Tio ĉi aspektis tre agrable, pace kaj eĉ patriarkece. Ja ni troviĝis nur cent mejlojn for de Nov-Jorko, kiu estas plej brua loko en la tuta mondo. Kaj ĉi tie regas kvieto, provincia, sincera flirto dum dancado, ornamaĵoj el tigoj kaj floroj.

Apud enirejo de l' restoracio disvastiĝis senbrila betono de altkvalita ŝoseo. S-ino Adams reĉagreniĝis, ĉar ŝi devas konduki aŭton malrapide.

Alilandulo, eĉ ne posedanta la anglan lingvon, sentime povas veturi laŭ ĉiu usona vojo. Li nenie perdos necesan vojon, ĉar ili havas numerojn. Indikiloj kun numeroj de ŝoseoj staras tre dense kaj sekve ne eblas erari.

Iufoje du ŝoseoj unuiĝas. Tiam sur apudvoja stango vidiĝas du numeroj: supre — la federala kaj malsupre — la ŝtata. Iufoje okazas kuniĝo de kvin, sep aŭ eĉ dek ŝoseoj, sekve kvanto de indikiloj sur stango respektive pliiĝas.

Ekzistas diversaj indikiloj, tamen ni vidis neniun troan, kiu distrus ŝoforon. Ĉiu indikilo staras tre oportune, dekstre de ŝoseo kaj ĝia situo permesas al ŝoforo vidi samtempe ĝin kaj vojon. Bildoj supozas neniun miskomprenon. En Usono ne ekzistas indikiloj kun malfacile kompreneblaj simboloj.

Preskaŭ ĉiuj indikiloj havas spegulajn reflektilojn, kiuj nokte reflektas lumon de aŭtaj lanternoj. Do tiujn indikilojn oni povas vidi tutan tagnokton. Nigraj skribaĵoj sur flava fono (tiu kolora kombinaĵo estas plej oportuna) avertas: “Malrapide”, “Lerneja areo”, “Stop! Danĝero!”, “Mallarĝa ponto”, “Rapideco limigita — 30 mejloj”, “Vojkruciĝo” aŭ “Post 300 futoj estos kaveto”, kiu nepre situas en la indikita loko. Cetere, tiu ĉi indiko renkontiĝas tre malofte kune kun sama kaveto.

Ĉe vojkruciĝoj staras fostoj kun grandaj lignaj sagoj, sur kiuj estas skribitaj nomoj de urboj kaj distancoj ĝis ili.

Bruante kaj muĝante flugis renkonten pezaj kamionoj kun brilaj cisternoj plenaj da lakto por sep milionoj da novjorkanoj. Enkomence, ni estis iom timemaj dum alproksimiĝo de tiuj kamionoj, kiuj veturis kun skuala rapideco. Plej majeste aspektas kamionoj nokte, kiam ili estas ornamitaj per ĉenoj de verdaj kaj ruĝaj ampoloj, senhalte hastantaj liveri lakton en la urbon ĝismatene.

Ankoraŭ pli majeste aspektas kamionoj veturigantaj en specialaj kromĉaroj samtempe tri aŭ kvar novajn aŭtomobilojn. Transporto de novaj aŭtoj perkamione, distance ne pli ol unu mil mejlojn, kostas malpli ol pertrajne. Tuj preter ni traflugis nova skualo kun brilaj verniso kaj nikelo. Dum momento ni fermis niajn okulojn pro netolerebla brilo kaj poste reveturis plu.

Vojoj estas unu el plej rimarkindaj atingoj en Usono, inter kiuj estas tiel nomataj “highways” — plej altkvalitaj vojoj. Laŭ ili veturas regule aŭtobusoj kun meza rapideco 60 mejlojn hore. Busa veturo kostas duoble malpli ol la trajna.

Ĉiutempe, eĉ dum plej malbona vetero, rapide veturas tra Usono pasaĝeraj busoj. Kiam nokte oni vidas ties siluetojn flugantajn laŭ dezerto, nevole rememoriĝas poŝtaj diliĝencoj, kondukitaj per maltimemaj kaleŝistoj, kiuj estas menciitaj en noveloj de usona verkisto Bret Harte.

Malfruiĝo estas malpermesata. Ĉiu ŝoforo tion bone scias kaj do repremas akcelilon. Tra fenestroj aŭdiĝas ventobruo kaj dormetantaj pasaĝeroj aŭskultas unikan melodion de amerika kontinento.

Usono situas sur granda aŭtomobila vojo.

Kiam ni nun fermas okulojn kaj rememoras la landon, en kiu travivis kvar monatojn, ni imagas ne Vaŝingtonon kun ĝiaj ĝardenoj, kolonoj kaj multaj monumentoj, ne Nov-Jorkon kun ĝiaj ĉielskrapantoj, mizero kaj riĉo, ne San-Franciskon kun ĝiaj oblikvaj stratoj kaj pendantaj pontoj, ne montojn, ne uzinojn, ne kanjonojn, sed iun vojkruciĝon kun gazolina stacio surfone de drataro kaj reklamaj afiŝoj.

La dekunua ĉapitro. Eta urbo

Ni haltis en eta urbo kaj tagmanĝis en apoteko.

Ĉi tie necesas ekspliki, kio estas eta usona urbo kaj kio estas apoteko prezentanta manĝon. La ĉapitro povas havi malsaman titolon: “Farmaciisto senmistika aŭ mistero de usona apoteko”.

Kiam grandaj usonaj aferistoj serĉintaj gravan profiton turnis la atenton al farmacio, do ili ekinteresiĝis pri agado de apotekistoj troviĝantaj post siaj barieroj.

Kion apotekistoj, gravmiene, per pistiloj pulvorigas en dikvandaj, fajencaj bovloj? Medikamentojn? Nu, kiom da medikamentoj ekzistas en la mondo? Kvindek, cent, nu cent dudek, finfine! Cent dudek varmomoderigaj, ekscitaj kaj dolormildigaj medikamentoj! Kial, oni faras ilin en apotekoj per metia rimedo? Necesas establi serian produktadon en fabrikoj.

Post kiam oni komencis produkti medikamentojn industrie, malsanuloj nenion gajnis, ĉar medikamentoj ne iĝis malpli karaj. Sed apotekistoj perdis sian enspezon. Ĝin nun ricevas fabrikantoj.

Por iel kompensi la perdon farmaciistoj komencis vendi glaciaĵon, freŝigan akvon, galanterion, ludilojn, cigaredojn kaj drogojn, — unuvorte ili ekagadis diversmaniere.

Kaj do nuntempe usona apoteko aspektas interne kiel granda verŝotablo kun rotaciaj altaj taburetoj starantaj apud ĝi. Post verŝotablo vantkuras rufaj kelneroj en oblikve surmetitaj pilotĉapoj aŭ koketaj fraŭlinoj, kun haroj buklitaj por pluraj jaroj, similaj al iu moda kinostelo. Iam ili similis al Kay Frencis, iam al Greta Garbo, kvankam iom pli frue ĉiuj similis Gloria Svenson (Swanson). Ili kirlas kremon, verŝas el nikelitaj kranoj gasigitan akvon, rostas kokidojn kaj kun tinto ĵetas en glasojn glacierojn.